8/1

La sekvantan tagmezon la karavano de Ĉatoj atingis la nian. Certe ili startis pli frue, kaj do, ni survoje ankaŭ restadis, ĉar lamiĝis unu de niaj ĉevaloj.

La sinjoroj vicigis siajn ĉevalojn apud la vojon, kaj per kliniĝo salutis la Ĉatojn. Mi ne staris inter la servantoj, sed apud mia mastro.

Emo sidis sur ĉevalo, kiel hieraŭ. Je ŝia vestaĵo estis nur ŝanĝo, ke ŝi bendis la vualon pli alte sur la kapo, kaj enpikis tri ardeajn plumojn en la hararon.

Kial mi ne estas pentristo, por pentri ĉi tiun, sur la ĉevalo alproksimiĝantan knabinon kun cignokolo?! La ĉevalo estas malalta, nervoza, brunhara belĉevalo. Sur la knabino pendoletas ĉielblua silkomantelo, kaj tra la mantelo videblas ĉiuj linioj de ŝia staturo. Sur ŝia kapo estas blanka turbano. Ŝia piedeto en la ruĝa boto ripozas en orita piedingo.

Mi provis ŝin multfoje desegni. Mi desegnis kaj sur tablo, kaj sur papero. Mi estas bona desegnisto. Nur kiam mi volus desegni ŝin, tiam mi ne estas bona desegnisto. Nek ŝi, nek ŝia ĉevalo ne estas realaj! ... Vane mi vidas ŝin antaŭ miaj spiritaj okuloj tiel kvazaŭ vive, kiel mi vidas min mem, kiam mi rigardas en spegulon.

Ili foriris antaŭ ni. Ili resalutis nin. Ankaŭ Emonjo suprenlevis sian vualon kaj kapsignetis al la senditoj. Mi sentis, ke ŝia rigardo glitis laŭ nia kompanio. Kiam ŝia rigardo alvenas al mi, preskaŭ ŝi konsterniĝas, kaj preskaŭ malvarme ŝi trarigardas mian spinon.

Tiam mi jam ne malamis ŝin. Mi bedaŭris, ke mi ne kisis ŝian manon. En mia sonĝo ripetiĝis nia renkonto, kaj tie mi kisis ŝian manon. Tio estis ia neniam sentita delico!

– Mi kisis vian manon – mi diris al ŝi. – Mi sentis en ĝi vian animon, mi kisis ankaŭ vian animon.

Kaj la dolĉeco de tiu sonĝokiso restis sur mia lipo. Kiam mi ekvidis ŝin, la delico de tiu sonĝo renoviĝis en mi.

Kiel kurioza estas la homa vizaĝo! Ŝia vizaĝo restis sen ŝanĝo, kaj ne ŝanĝis eĉ la mia vizaĝo. Kiam ŝi rigardis min, eble ŝi pensis, ke mia vizaĝo kovras malamon. Sed kion kovris ŝia vizaĝo?

Poste ni ne atingis ilin.

La sepan tagon ni vidis grupon da homoj en blankaj togoj en la malproksimo, trans tritiko-kampo sur la vojo. Mi ekvidis jam de malproksime, kiel la vento pendoligas la togojn.

– Ili estas romianoj! –, ni kriadis kun plezuro.

Sed hejme ni preskaŭ sputas al romianoj.

Vere ili estis la senditoj de okcident-romiana imperio. Ili estis fremdaj. Sed sur la senfina plata huna tero ni salutis ilin, kvazaŭ ni estus la infanoj de unu patrino.

–Salvos sis! Salve!

La sinjoroj brakumadis. La servantoj manpremadis. Kaj la parolo ŝanĝiĝis al latina lingvo.

La kapo de fremdaj senditoj estis Romulo, bruna sinjoro kun kava vizaĝo kaj elstaranta nazo. Apud li estis la ĉefoficero Romano, kun fulgokolora lipharo, afabla kaj gaja sinjoro, kaj Promoro la konsulo de Panonio, li estis griza, kalva altrangulo.

Ilia marŝado estis same mizera, kiel la nia. Atila postulis kelkajn orajn ujojn de la romia imperiestro. Valentiano eĉ donus al li, kiom ajn li volus, sed Atila bezonis nur tiujn orajn ujojn, kiuj estis defraŭdataj ĉe okupo de Sirmio. La defraŭdanto estis sia skribisto. Tiu kiel, kiel ne: ruze akiris la orajn ujojn de la episkopo de Sirmio, kaj lombardis ĉe romiana uzuristo, nome Silvano.

Kiam Atila eksciis la defraŭdon, li tuj palisumis la skribiston, kaj mesaĝis al Valentiano, ke: aŭ Silvanon aŭ la orajn ujojn!

Do, pri ĉi tiu afero portis respondon la romianoj. Valentiano respondas, ke Silvano bonkrede donis monon por la ujoj, kaj la ujoj estas preĝejaj ujoj, do Valentiano elaĉetus pro mono ilin – se tio estus ebla.

La du delegacioj poste gaje alvenis en la urbon de Atila.

Mi diras, urbon, kvankam ĝi ne similis al eĉ unu urbo de la mondo. Nek preĝejoj, nek marmoraj palacoj, nek ŝtondomoj, nek ŝtonitaj stratoj estas en ĝi. Inter la multo da tendoj diferencas nur du konstruaĵgrupoj. Ambaŭ staras sur monteto kaj estas konstruitaj el ligno. Ankaŭ turoj leviĝas super ilin, sed ili estas tiel sveltaj kaj ventozaj, ke nur kolomboj kaj milvoj povas priloĝi ilin.

– Kiaj konstruaĵoj estas tiuj tie?

– La domo de Atila – respondis nia gvidanto kun estimo eldirinte la vorton Atila –, la alia kontraŭ ĝi estas tio de la ĉefmilitestro.

Ĉirkaŭ la palacoj buntas la tumulto da tendoj. Dekmil? centmil? miliono? – kiu povus nombri ilin? Inter la tendoj blankas ankaŭ domoj, sed nur tiaj kan-tegmentaj argildomoj, kaj neniu homo loĝas en ili. Almenaŭ dum somero ne. Kaj fojno- kaj pajlostaketoj estas ĉirkaŭ ĉiuj tendoj.

Sur la rando de la urbo ni vidis kelkcentojn da karbomakulitaj forĝistoj. Ili batas hufferojn kaj sagopintojn ĝis sunsubiro. La ĉirkaŭaĵo de metiejoj malbonodoras de peĉo kaj ungobruligo. Sur la kampo, ekster la tendar-urbo estas multnombrego da ĉevaloj, ĉevalaroj, bovaroj, ŝafaroj. Atako de hundoj. Ankaŭ la infanpopolo obstakladas antaŭ ĉies piedoj.