7

Almenaŭ mateniĝis, kiam oni vekis nin per kornosono. Maksimino ordonis, ke ni pluveturu.

Konfuzkape pro sendormo kunligis mi nian litaĵon, kaj helpis demeti la tendon. Sed poste tamen deŝiris mi kelkajn minutojn, ensalti en la lagon, kaj refreŝigi min. Poste do, sur ĉevalon!

Ni preteriris antaŭ la palaco de la reĝino. Sed mi rigardis, memkompreneble, ne la palacon de la reĝino. Antaŭ la tendo de Ĉatoj staris veturiloj. La malliberuloj demetis la tendon, rolis ĝin sur longajn stangojn. Kun la enaj tapiŝoj staris jam tie kameloj kun siaj grandaj pakumaĵoj. Do, ankaŭ ili venas! Eble ili venos la saman vojon, kiel ni!

En la unua minuto mi ĝojegis, poste mi ordigis mian cerbon denove al saĝeco:

Ĉu mi freneziĝis, ke mi ĉirkaŭiradas per ĉiu penso de mia animo knabinon, kiun gardas mem la ekzekutisto?

Sed dum la vojaĝo mi tamen postrestadis. Ĉe ĉiu vojkurbiĝo mi haltis kaj rigardis malantaŭen, ĉu ili jam venas?

Vane estis ĉiu memsaĝigado. Ĉiam, kiam mi decidis resti apud mia sinjoro, kaj ne zorgi plue pri la knabino, post mallonga tempo mi sentis batadon de nevidebla martelo en mia brusto. Nur ankoraŭ unufoje mi povu suĉi ŝin per mia okulo, kiel la suno la roson, ke ankoraŭ en la nokto de mia tombo ŝi povu esti mia sonĝo.

Ĉu ili jam venas?

Ankoraŭfoje mi postrestis de mia sinjoro, kaj rajdis reen. Reen-reen, ĝis mi renkontiĝus kun ŝi! Sed mi devos vidi ŝin, eĉ se mi perdos la spurojn de mia sinjoro. Mi devas vidi ŝin, eĉ tiam, se mi venos al sorto de Deel, mi devas ŝin vidi ankoraŭfoje!

Mi rajdis jam tri horojn. La suno priradiis el preskaŭ sennuba ĉielo la printempan, verdan mondon. Super la rivero Tibisko rondflugadis cikonioj. Finfine mi ekrigardis la hunajn servantojn, ambliantajn sur la vojo kaj apud ili la veturilojn.

Kelkaj armitaj hunoj venis antaŭe. La sunradio fajreras sur la brid-ŝtonoj de iliaj ĉevaloj, kiel sur forĝista amboso la ardanta fero.

Poste sekvas veturilo, kovrita per velvetaj tapiŝoj. Kvar ĉevaloj tiras ĝin. En ĝi sidas la edzino de Ĉat, kaj la aĝega huno. Kontraŭ ili sidas la gracila malliberulino, kaj la du infanoj. Apud ili rajdas Emonjo.

Post la veturilo iras eble dudek sklavoj.

Mi rajdis malrapide, nur en paŝo en la direkto al ili, kaj kiam atingis ilin mi elseliĝis apud la vojo. Kaj mi staris kun estimo.

– Kio estas , he? – kriis unu huno – eble vi perdis ion?

Ĉar, ili ekkonis laŭ mia vestaĵo, ke mi estas el la romia delegacio.

– Jes –respondis mi volonte –, ni perdis tendokroĉilon. Ĉu vi ne vidis ĝin?

Kaj kiam ankaŭ la jungaĵo de Ĉat alvenis tien, mi kliniĝis profunde.

Kiam ili iom foriris, mi levis la kapon, kaj ĵetis rigardon al la knabino. Ŝi sidis sur la ĉevalo, kiel la viroj, sed ŝi havis tiel longan jupon, ke ĝi kovris la ĉevalon antaŭe kaj malantaŭe. Sur ŝia kapo estis turbanoforma tuko, kaj la vizaĝon kovris travidebla, blanka silkovualo. Kiam mi suprenrigardis, ŝi forturnis ŝian rigardon de sur mi, kaj trabis plue. Sed kvazaŭ ankaŭ ĉi tiu belĉevalo scius, kiun ĝi portas, pli fiere metis siajn piedojn.

Sep kvarĉevalaj veturiloj sekvis ilin, kaj malantaŭe du kameloj. La veturiloj portis la tendon, kaj la kameloj la tapiŝojn en grandaj rulaĵoj. Poste sekvis ĉirkaŭ dudek-kvin rajdistoj. Ĉiuj havis sur la dorso grandegan pafarkon, kaj ĉiuj havis en la mano malpezan lancon, kies malsupra fino foje ekfrapetis la ĉevalon.

Mi rajdis etapeton ankoraŭ reen, poste returnis la ĉevalon post ilin, kaj mi rigardis la piedsignojn sur la printempa terbuloj de vojo: ĉu kia estas la postsigno de ĉevalo de Emonjo?

Ĉirkaŭ post unu horo denove ekbrilis la akvo de la rivero Tibisko. La vojo preskaŭ perdiĝis en la abunda herbaro. La rivero kurbiĝis, kiel senfina serpento en la kampo. Kelkfoje salikarboj kovris la akvon de antaŭ la rigardo.

Mi estis feliĉa, ĉar de malproksime mi ĉiam povis vidi Emonjon. La bela rajdanto en blanka turbano ŝoviĝis inter la aliaj, kiel ia lilio.

Foje mi ekvidis, ke ŝi forsaltigas sian ĉevalon de vojo, kaj ludigas ĝin en la kampo. Ŝi kurigas ĝin rapide, foje rondrajdetas. Foje rapidas antaŭen, foje postrestas. Foje ŝi galopas al la akvo, kaj trinkigas la ĉevalon.

Mia koro estiĝis kiel la malsuprenfluganta alaŭdo. Mi eksentis, ke la knabino ludas por mi!

Kaj mi haltis ĉe la rando de salikaro.

Do vere: foje mi ekvidas, ke ŝi venas. Ŝi venas direkte al mi. Preskaŭ ŝi flugus. Ŝi kliniĝas antaŭen. Ŝi flugas. Al mi!

Mi elĉevaliĝis denove, por saluti ŝin.

Kaj kiel mi staras kun brulantaj okuloj, kaj eble kun palaj vangoj, ŝi venas al mi, kaj per ektiro haltigas sian belĉevalon.

Mi kliniĝas.

– Sklavo! –, ekparolas ŝi orgojle – ĉu via nomo estas Zeta?

– Jes, mi nomiĝas tiel, fraŭlino.

Kaj por ke la ĉevaloj ne maltrankviliĝu, mi prenas la buŝbridaĵon.

Ŝi rigardis min. Ŝia rigardo estis digna kaj afabla, ke la animo ektremis en mi, kiel la pasero, kaptita en mankavo.

Ŝi rigardis.

– Ĉu vi ĵetadis floron sur mian vojon hieraŭ?

– La vojo estis kota – malkulpigis mi min –, tre granda estis tie la koto ...

– Kaj kial vi ne akceptis la donacon?

– Mi ne servis por tio. Kaj mi ankaŭ ne estas sklavo. Mi servas mian sinjoron nur de amo, ĉar li estis patro anstataŭ mia patro ...

Konfuze mi balbutis. Ŝi nur rigardis trankvile, sed severe.

– Via ŝuldanto mi ne povas resti. Haltu ĉe mia patrino kun via ĉevalo. Mi diris al ŝi, kion vi faris: akceptu, kion ŝi donos.

– Pardonu, fraŭlino – komplementis mi –, mi sekvus vian vorton, kiel ordonon. Sed ĉi tio ne povas esti. Sed se vi ne volas esti mia ŝuldantino ... permesu al mi tuŝi per mia buŝo la randon de via mantelo.

Ŝi ne respondis. Eble ŝi cerbumadis, kion respondi?

Kaj mi kliniĝis al ŝia piedo, kaj kisis ŝian mantelon, kun feliĉa adoremo.

Dume mia rigardo troviĝetis sur ŝia mano, kaj mi ebrie balbutadis mallaǔte:

– Ho, se mi povus kisi ankaŭ vian manon, ĉi tiun belan feinan manon ...

– Fripono! – diris ŝi kun fulmanta rigardo. – Fripona hundo!

Kaj per sia rajdvergo surbatis mian vangon.

Mi malantaŭenŝanceliĝis. La bato brulis kiel la fajro. Mi sentis, ke sango fluas sur mia kolo.

La knabino forrajdetis, kaj mi sidiĝis sur la randon de vojo.

Mi nur gapis antaŭ min, stulte, senpense. Kvazaŭ turniĝus granda muelŝtono anstataŭ koro en mia brusto.

Eble mi sidis tie duonhoron aŭ horon, mi ne scias. En miaj pensoj miksiĝis la tuta universo. Do, kian malbonon mi faris? Ĉu estas tiel granda peko, se oni kisas manon? Ankaŭ la mano de knabino estas nur mano. La mankiso estas la signo de estimo. Iomete mi ekvertiĝis de ŝia beleco, kaj mi voletis kisi ŝian manon. Estis tio peko? Ŝi irus dekstren, mi maldekstren. Eble neniam en la vivo ni estus renkontontaj. Ni ankaŭ povus forgesi unu la alian.

Vekis min ĉevalfrapado. Mi pensis, mia ĉevalo ĉirkaŭkuradas. Sed ne ĝi faris la bruon, ĝi trankvile paŝtis sin en la grasejo. Revenis la knabino.

Ŝi haltis antaŭ mi.

Mi ne rigardis supren.

La kolero trakuris min, kiel la fulmo tra la malhela nubo. Mi sentis, mi estas homo. Se ŝi estus la filino de Jupitero, kaj mi estus nur bovido, ŝi ne havus kaŭzon bati min.

– Zeta – ekparolis mole la knabino –, vi estas bona knabo, kaj ne estas via kulpo, ke vi havas malgrandan cerbon. En via hejmo estas aliaj kutimoj ... Ĉi tie estas tiu vualo. Bendu vian vangon.

Deŝiris pecon de ŝia vualo, kaj donis al mi.

Mi ne respondis. Eĉ ne rigardis ŝin.

Minuton ŝi tenis la vualon, poste forĵetis. Mi aŭdis, ke ŝi ekbatetas la ĉevalon, kaj forrajdetas.

Nur iru ŝi. Kian rajton ŝi havas tiel malestimi min! Nenian! Min ne koncernas ŝia rango. La huna reĝo ne estas mia reĝo, kaj la hunaj grandsinjoroj ne estas miaj grandsinjoroj. Eĉ se ŝi diras, ke bedaŭras, kion ŝi faris, la vundo restas sur mia vango: mi malestimas ŝin.

Mi malrapide iris al la akvo, kaj lavis la sangon de mia vango.

Demove proksimiĝis ĉevalfrapado. Mi suprenrigardis. Ŝi revenis.

Eble certe, por bati denove min? Ĉi tion mi jam ne toleros.

Mi leviĝis, kaj vidis ŝin sovaĝe, decidite.

La knabino venis al mi, suprenklinigis sian vualon.

– Mi revenis – diris ŝi varme –, ĉar vi koleras al mi. Mi ne povas toleri, ke iu koleru al mi, eĉ se ĝi estas besto. Do ... ĉi tie estas mia mano, vi povas kisi ĝin.

– Mi dankas – respondis mi fiere, – jam ne deziras mi.

La knabino paliĝis, de ŝia vango foriris ĉiu viva koloro. Malhele rigardis ŝi min, kaj mi fiere rerigardis.

Tiel ni staris minuton.

Poste ŝi ektiris la buŝon de sia ĉevalo, kaj ekbatis ĝin. Ŝi malrapide forrajdetis.