6

Kiam mi revenis, la sinjoroj jam kuŝis ĉe la tagmanĝo, kaj la odoro de bovidrostaĵo plenumis la aeron. Prisko demandis min per rigardo.

Ni jam konis la penson la unu de la alia tiel bone, ke iomete ni eĉ ne devis paroli. Lia rigardo demandis:

– Kion diris la reĝino? Akceptis ŝi elkore la floron?

Sur mia lango ankoraŭ neniam naskiĝis mensogo. Prisko edukis min al tio, ke la mensogo estas pli fia ol ia malpuraĵego, kaj ankaŭ mi mem fiŝatis ĉiun homon, pri kiu mi sciis, ke li estas mensogulo.

– La reĝino – respondis mi forrigardante super lia kapo – kun mi ne parolis, sed sendas ŝian dankon.

Mi atendis, ke la tero ektremas pri tio mia mensogo, aŭ mia lango foriĝas kune kun radiko, sed nenio ne okazis. La sinjoroj gaje paroladis plue. Ankaŭ mi sidiĝis tagmanĝi antaŭ la tendon konfuzite kaj kun malpura animo.

Ĉi tiun nokton mi dormis malbone. Ankaŭ mia sinjoro estas maltrankvila ekde ni iradas en Hunio. Mi estas tia nur ekde tiu tempo, kiam mi tiun knabinon ekvidis. Mi havis nek nokton, nek tagon. Ĉirkaŭ noktomezo, mi jam pensis, ke mia sinjoro jam dormas, kiam subite li ekparolas:

– Kio estas malbono? Kial vi ploras? Kio batis vin?

Lia demando min tiel surprizis, ke dum minutoj mi povis eĉ nenion diri.

– Ho, mia sinjoro – respondis mi fine –, mi estas tre malfeliĉa.

– Kiu afliktis vin?

Kaj ĉar mi ne respondis, li sidiĝis de sia kuŝo en la lito.

– Certe mi diras, ke kiu ajn vin afliktis, tiu pentos pri tio.

– Neniu min afliktis, mia sinjoro, nur mi pripensis pri mia sorto.

– Pri via sorto? – konsterniĝis pro mia vorto la sinjoro – ĉu estas via sorto tiel plorinda?

– Ne miskomprenu min, sinjoro! Via boneco estas por mi viviga sunbrilo, kaj mi eĉ ne meritas, ke vi ĵetu rigardon sur min, sed se mi pripensas, ke mi jam kiel infano estiĝis servanto, vi liberigis min vane, mia nomo estas nur povra diabolo ...

Mi ĉesis. Mi sentis, ke mia sinjoro miras pri miaj vortoj, kaj ke mi parolas malsaĝaĵojn.

Kaj vere, post mallonga silentado, mia sinjoro ekparolis:

– Mi pensis, ke mi konas vin, mia filo Zeta. Ja mi vidis vin, vian kreskon, kiel ties de la cipreso, kiun mi plantis la tagon, kiam mi ŝanĝis vin al mi. Sed en ĉi tiu horo mi ne ekkonas vin, Zeta: mi ne scias, kiaj pensoj en via animo kirladas.

Li silentiĝis, kaj ekdormis.

Kaj mi pensadis pri tio, kion mi mensogos morgaŭ. Mi diros, ke mi sonĝis ion malbonan: min peladis virbovon kaj piedpremis en sonĝo.

Intertempe mi rigardis la stelojn trans la luko de tendo. Mi vidis, kiel ŝi paŝadetas en blanka jupo, en ruĝa boto, kiel ŝi alvenas al mi, kaj direktas sian dignoplenan, nigran okulon sur min.