Sabato, 2008-07-26.

La Solena Fermo komenciĝis nur je la 10-a horo, do ni nepene povus aliri en bona tempo, sed tamen certaj cirkonstancoj, kiujn mi nun ĉi tien ne volas priskribi – la grupanoj, kiuj travivis la eventojn precize scias, kion mi pensas – malhelpis, ke nia aŭtobuso ekveturu, kvankam la tuta bagaĝo jam estis enpakita en la aŭtobuso, kaj ni estis pretaj al la vojaĝo.

Ni ekveturis je ĉ. unuhora malfruo, kaj kvankam ni povis aliri en la kongresejon antaŭ la komenco de la solena fermo, la ĉefa salono jam estis plena. Sed mi unue urĝis al la mesaĝa tabulo kaj tablo, kie mi ricevis la mesaĝon:

AL: Kn 1237
DE: Kn 108

Estimata S-ro Horváth,
Se vi estas la S-ro Horváth pri kiu mi pensas (=IKEL-membro), bv. Veni al salono Cseh jan je la 14 horo, do antaŭ la IKEL-kunveno.Mi ŝatus paroli kun vi. Kore salutas

Ursula Schnelle-Moritz (108)

Nu, la IKEL-kunveno estis, kiam mi aŭskultis la prelegojn pri Vikipedio, sed se mi trovus ankoraŭ bontempe la mesaĝon, mi certe venus al la renkontiĝo, kvankam mi pensis, ke ne mi estis la vera adresato, sed mia duobla samnomulo, kiu, laŭ miaj konoj, nuntempe restadas en Sud-Koreo. Mi volis kontaktiĝi kun s-ino Schnelle-Moritz, sed bedaŭrinda mi ne trovis ŝian retadreson. (Se iu leganto de ĉi tiuj linioj konas ŝin, bonvolu transdoni al ŝi mian saluton.)

Intertempe, dum mi okupiĝis kun la mesaĝo, miaj grupanoj disiĝis, kaj ĉar estis senespera trovi lokon en la granda salono, mi serĉis seĝon antaŭ iu ekrano en la malantaŭa parto de la salono Utterdijk, kaj de tie mi sekvis la eventojn ĉe la podio. Intertempe mi foje eliris, ĉirkaŭkuris la antaŭsalonon, sed ne trovis konatulon. Post la fermo de la Fermo mi ankoraŭ vizitis lastfoje la Libroservon, kaj aĉetis la kvaran libron, kiun mi jam pli frue rigardadis, sed tiam ankraŭ hezitis pri ĝi. Poste mi serĉis Elinjon kaj niajn amikojn, kaj malrapide ni ekiris al la haltejo de nia aŭtobuso. Sur la strato jam estis bunta kavalkado. Sur granda scenejo en la stratokrucaĵo laŭte aŭdiĝis sovaĝa muziko kaj eventis kurso se salsa aŭ rumba. En la malproksimo, ĉe la fino de la strato vidiĝis homsvarmo, de tie aŭdiĝis la muziko de strata orkestro. Mi pensis, ekvenis la procesio, kaj esperis, ke tamen ni povos rigardi la karnavalon, sed ili ne alproksimiĝis, sed malproksimiĝis, kaj iu diris, ke ili aliros ĉi tien post du horoj. Kaj tiam ni jam prenis lastan adiaŭon de Roterdamo.

Baldaŭ, senrimarkeble ni forlasis Nederlandon, kaj veturis en la okcidentan randon de Germana-Pola Ebenaĵo, kiu ĉi tie ne estis vere ebena pro la laboro de glacio dum la lasta glacia epoko. Ĉi tion ni eksciis de Orŝi, kiu, kiel pensiula profesorino de geografio dum ĉi tiu vojaĝo lastfoje revivigis la etoson de iamajn geografiajn lecionojn. Poste ni provis lokiĝi iel la plej komforte kaj ekdormi. Estis ja antaŭ ni ankoraŭ kelkaj kilometroj!