Vendredo, 2008-07-25.

Vendredon matene ni povis en bona tempo ekveturi de la hotelo, kaj ankoraŭ en bona tempo alveni al la kongresejo, ke mi povu ankoraŭ trovi lokon en la salono Wensing, kaj partopreni la Paroligan Lecionon M4. Sylvain montris por mi lokon apud du virinoj, franca Michele kaj rusa Katerina. La temo estis: medioprotektado. Ĝoje mi konstatis, ke preskaŭ ĉiujn mi jam plenumis de agokonsiloj de Katalin Kováts. Post interparolado pri la agokonsilo-temoj sekvis – kiel kutime – kantado.

Post la paroliga ekzercado mi vizitis la Libroservon, sed mi iris frue en la salonon Privat ne preterlasi la ekscitan prelegon pri nederlandaj dialektoj. La kunsido estis sama ĝuebla, kiel hieraŭ pri simila temo. Iu aŭskultanto petis de s-ano Smedt aŭdeblan ilustradon de diferenco de dialektoj. Ŝajne li ne prepariĝis al tio, sed improvizante, facile solvis la taskon. Ĉe iu li vidis nederlandan gazeton, kaj laŭtlegis mallongan parton de iu artikolo. Poste li petis iun „holandon” ripeti la legadon laŭ sia propra akcento. Ni ja, pli frue eksciis, ke la ortografio jam estas sama. Nu, ni per propraj oreloj povis sperti la diferencon de ambaŭ dialektoj. Apud mi sidis s-ano el Brazilujo. Post la prelego mi diris al li, ke en Bjalistoko li povos prelegi pri la diferenco de braziluja kaj portugaluja dialektoj de la portugala lingvo. Li diris, ke ne, ĉar ili estas sama lingvo. Tion mi ne kredis.

Mi denove restis en la salono Privat, ĉar sekvis alia interesa prelego: „La akvoregistaroj de Nederlando”. Nu, la vera prelego, kiu estis cetere tre interesa, daŭris nur duonhoron, poste la aŭskultantaro povis demandi. La direkto de plejparto de demandoj estis: ĉu la nederlandanoj planas forlasi sian landon, se la maro pro la altiĝo de marnivelo rezulte de klimatoŝanĝo inundos la landon. (Vere, ankaŭ ni en Hungarujo rimarkis, ke multaj nederlandanoj aĉetis ĉe ni domojn, eble vilaĝopartojn. Oni diras, ke ili jam preparas sin al la klimatoŝanĝo, kaj serĉas loĝlokon ene de la kontinento.) La definitiva respondo estis: ne. Se la danĝero ekestos oni certe trovos alian solvon.

Post tagmeza paŭzo pli multaj hungaroj amasiĝis en la malantaŭa angulo de Libroservo. La kaŭzo ne estis serĉadi inter la abunda oferto de libraro, sed prezentado de kelkaj libroj. Okaze de la kongreso aperis ankaŭ la hungara traduko de la libro „Zamenhof-strato”. Ties interesaĵo estas ke, la kovrilo estas sama, kiel tio de la originala esperanta eldono. Je la libroprezentado ĉeestis ankaŭ la ĉefrolanto de la libro: s-ano Zaleski-Zamenhof. Ni povis direkte aŭskulti liajn vortojn, kiujn bedaŭrinde iomete ĝenis la zumado el la aliaj partoj de la salono.

De ĉi tie la plejparto de la ĉeestanataro de la libroprezentado transmarŝis en iu angulon de la salono Utterdijk, kie komenciĝis la spontana, kromprograma hungara-hungara renkontiĝo. Ĉi tie ĉeestis ne nur la kongresanoj el Hungarujo, sed ankaŭ hungaroj el ĉiu parto de la mondo. Krom la pli konataj personoj, kiel K. Kováts, I. Koutny aŭ Zs. Kóródy prezentis sin partoprenantoj el Rumanujo, Svicerlando, Serbio, k.t.p. Kiam mi enkuris, se mi bone memoras, parolis ĝuste Katalin. La sinprezentado komence okazis hungare, sed poste ŝanĝiĝis al Esperanto, eble tial, ĉar Jozefo Baksa akirigis mikrofonon, kaj poste la diritoj aŭdiĝis ne nur en la tuta salono, sed ankaŭ ekstere de la kurtenoj en la tuta antaŭsalonego, kaj tial indis apliki la komunan lingvon. La amplifikado ja necesis, ĉar la fonobruo estis tiel granda, ke ni apenaŭ povis kompreni la parolanton. Mi unuan fojon ĉeestis ĉi tian kunvenon, kiu cetere ne havis veran sencon, ĉar ni ankaŭ sen Esperanto havis komunan lingvon – nian gepatran lingvon, tamen estas interesa, ke multaj hungaroj, kiuj vivas ekster la nunaj limoj de la lando, inter alilingvanoj ekkonis la signifecon de la internacia lingvo.

Pli malfrue, sed ankoraŭ en bona tempo – por povi partopreni, mi iris en la salonon Lapenna, kie temis pri Vikipedio. Mi trovis sidlokon sufiĉe antaŭe, tamen la projektitan tekston mi ne povis legi. (Mi fotis la projektitajn paĝojn, kaj ĉi-hejme mi aperigis ilin sur la ekrano de mia komputilo.) La informoj estis interesaj. Mi eksciis, ke mi iris ĝustan vojon, kiam mi estigis min vikipediisto, kaj komencis metadi tekstojn en Vikipedion. Baldaŭ mi daŭrigos ĉi tiun agadon (el la faritaĵojn mi mencias jenan: eo.wikibooks.org/wiki/Fiziko/Termodinamiko Se iu el la legantaro vizitus tien, kaj skribus sian opinion, mi ĝoje akceptus tion. Mi dezirus, ke por junaj teknikistoj-esperantistoj, kiuj ĝuste lernas termodinamikon, ĉi tiu verko povus helpi – ja la intenco ankaŭ de la aŭtoro Tuma estis tio).

Ĉi tiun tagon, kaj ankaŭ la enhavan programaron de la Kongreso – post ankoraŭfoja, improvizita ĝemelurba renkontiĝo fare de Detlev ĉe la informtablo jam ne funkcianta - malfermiĝis per Internacia Arta Vespero. Dum ni restadis ĉe la tablo, mia rigardo ĵetadis sur la mesaĝtabulo. Dum la semajno mi iris plurfoje, ĉiutage al la tabulo, esperante, ke mi ekvidos mian kongresan numeron sur iu flava paperpeceto, ĝise vane. Sed nun, mi kontrolis dufoje, sendube legeblis tie mia numero. Sed la deĵorantoj jam foriris, mi ne povis ricevi la mesaĝon. Ĝis morgaŭ „boros mian flankon la scivolemo”, kiu, kion mesaĝis al mi?