Ĵaŭdo, 2008-07-24.

Ĵaŭdon matene nia aŭtobuso devis fari iom ĉirkaŭveturon pro la fermo de kutimaj stratoj, ĝis trovis haltejon ie, ne tro malproksime de la kongresejo. Oni diris, jam komenciĝos la Karibaj Tagoj en ĉi tiu parto de Roterdamo. Tiel mi povis atingi nur la duan Paroligan Lecionon M3 en la salono Wensing. La temo estis: amo. Miaj partneroj estis du samaĝaj (maljunaj) sinjoroj. La tasko estis: skribi amleteron de detalo al detalo. Iu komencas, aliulo skribas la mezan parton, kaj la tria devus fini la leteron. En nia grupo ne pretiĝis kompleta letero, sed la aliaj grupetoj laŭtlegis fine tre amuzajn amleterojn. Mi skribis jenan parton: „ Kiam ni baldaŭ renkontiĝos, mi volas diri al vi ion gravan eldiron, kion vi eble akceptos kun ĝojo.” La lecionon finis, kiel kutime kantado. La kanto estis „La geamantos sur la verda benk’”.

Mi lernis jam el la pasintaĝoj, kaj mi restis en la salono, ĉar ĉi tie promesiĝis interesa temo: „La nederlanda(j), ĉu unu, ĉu pluraj lingvoj?”. Min interesas ĉiuj lingvaj demandoj, sed la dialektoj precipe. Mi jam decidis, ke mi skribos iam la dialekton de nia urboparto, ĉar ni estas jam nur kelkiuj, kiuj konas ĝin. La radio, la televizio, kaj precipe la lernejo tute ekstermis la dialekton el la lingvo de infanoj. Se min la temo eĉ ne interesus, ĉi tiun prelegon mi povus ankaŭ tiam tre ĝui, ĉar la prezentado de flandra profesoro De Smedt estis fenomena. Mi tuj decidis, ke mi aŭskultos – ĉu rompiĝos, ĉu ŝiriĝos – ankaŭ la sekvanttagan prelegon en la sama temo.

Mia posttagmeza temo estis la Terminologia Forumo. En la temo en Vilno ankaŭ mem kunagis, kaj indirekte kaj mallarme ankaŭ nun mi laboras. Estis interesaj ĉiuj prelegoj, komencate per s-ano Tonkin, poste Wera kaj Detlev Blanke, Mook, Bavant kaj Ilona Koutny.
Posttagmeze eventis ankoraŭ la hungara koncerto. Akompanis nin la hungara popla orkestro „Harangláb” (Sonorilingo, aŭ kiel Gábor ŝerce nomis ĝin: bim-bam-piedo). Nia estro volus, ke la ensemblo rolus oficiale en la kadro de internacia programo. Tio ne eblis, sed ĝi ricevis permeson ludi malantaŭ la kurtenoj, en la salono Utterdijk. Al tiu ekpaŝo ili kunportis jam ankaŭ veran hungaran cimbalon (tabloforma, kun aro da kordoj, batitaj per specialaj bastonetoj). Ni, hungaroj estis, memkompreneble tie, sed aŭskultis la koncerton ankoraŭ multaj, eĉ ankaŭ oni en la antaŭĉambronego atentis la impetan muzikon.

Eĉ ĉi tiu vespero ne povis pasi sen eksterordinara evento. Post la koncerto ni regule alvenis en la hotelon. Tie ni jam prepariĝis al enlitiĝo, kiam mi aŭdis fortan puffalon. – Iu falis de sur la supera lito – diris mi ŝerce. Sed la situacio ne estis tiel humora. Iu vere falis, sed ne de sur la lito, sed svenis, kaj batis sian kapon tiel forte, ke forte sangis. Kiam Elinjo eliris, alia virino jam premis mantukon sur la vundon. La viro ne apartenis al nia grupo, sed estis gastlaboristo, kiu ĵus alvenis ekkoni la taskon. Hazarde li estis hungaro, sed kun li oni ne povis komuniki nur kun lia partnero. Malkovriĝis, ke li ne simple svenis, sed havis paroksismon, supozeble epilepsian. La ambulanco rapide alvenis, oni vokis Gáboron, kiu povis angle komuniki kun la kuracistoj, kaj akompanis la malsanulon en la malsanulejon.