2008-07-22/23.

Ekskurso en Hago

La hieraŭa tago bone finiĝis. Ni eksciis, ke la pluajn noktojn ni estos sole duope en la ĉambro. Ni eksciis ankaŭ tion, ke la ekskurso, kiu originale estis planita je la ĝenerala ekskursa tago, jam realiĝos morgaŭ, mardon, kaj merkrede, kiam la kongresejo estos fermata, ni faros alian ekskurson. Mi nepre volis partopreni la ekskurson en Hago, antaŭ du jaroj ni jam estis en Hago, sed ni tiam nur rapide traveturis, kaj el la urbo ni vidis malmulton.

Do, ni unue veturis en Roterdamon, por transigi tien la kongresanojn. Dumvoje nia estro demandis, kiu pretigis sin, kiu povas ĉiĉeroni en Hago. Neniu anoncis sin. Ni konsterniĝis. Se ni scius, ke ni ne havos gvidanton tra la urbo, ni povus prepari, kaj disdoni la taskojn. Sed eble iu havas gvidlibron pri Hago. Troviĝis libro. Ni ne estas tute perditaj! Sed kiu laŭtlegos la informojn. Fine Ildiko prenis la taskon sur sin. Sed iu diris, ke eble ŝi volus partopreni la kongreson … En Roterdamo la kongresanoj elbusiĝis, kaj Ildiko restis en la buso, kiu tuj pluveturis en Hagon.

En Hago la stiristo haltis ĝin en loko, kie tuj doniĝis grava vidindaĵo.Tio estis la ena korto. Kiel ni ĉirkaŭturnis la okulojn ĉi ne vidis belegajn fasadojn. Elirante el la korto ni ŝajne perdis la direkton. Kun skiza mapo de urbocentro en mano mi demandis germane stiriston, montri la lokon, kie ni estas. Li respondis en klara elparolo, sed ne povis trovi la lokon. Mi pensis, kiel bele parolas la nederlandanoj la germanan lingvon, kiam irante plue, mi rigardis la ŝildon de la aŭto, kaj malkovriĝis ke ĝi estas el Germanujo. Post kelkaj demandoj ni fine eksciis, kie ni estis, kaj daŭrigis nian promenadon.

Nun mi, helpe de Guglo ankoraŭfoje trairas la vizititajn stratoj, La bildon mi povas tiel pli grandigi, ke oni povas vidi ĉiujn aŭtojn sur la stratoj kaj en la parkejoj. Ni trairis la parkecan straton kiu estis vera subĉiela skulptaĵo-ekspozicio. Poste ni rigardis ĝemelpreĝejon, kiu ne havis altarbildon, trairis la straton, kie estis reĝa palaco, kontraŭe kun ĉevalista skulptaĵo. Ni iris ĝis la palaco de la paco, tie ni vizitis la flameton de mondpaco, kaj ekserĉis la ŝtonon el Hungarujo. Ĝi estis regula kubo, simila kian oni uzas kontroli la firmecon de cemento (mi ne scias, kial ĝi karakterizas Hungarujon, sed kiel cementisto, mi esti fiera pro ĝi). Post mallonga ripozo ni ekiris reen sekvanta la relojn de tramvojo, kaj – laŭdinda okazo – ni ĉiuj estis kune, kiam enruliĝis nia aŭtobuso.

Scheveningen.

Nia sekvanta haltejo estis Scheveningen.

Nun ni alvenis ĉe la ali fino de la strando ol antaŭ du jaroj. Ni havis pli longan tempon promenadi laŭ la stranda strato. Ni serĉis la unuan malsupren-irejon. Nun mi ne volis malsekigi miajn piedojn, sed mi volis iri ĝis la akvo, kaj foti la ondojn. Ĉar estis ankaŭ nun posttagmezo, estis tempo de malalta tajdo. La plaĝan sablejon kovris ankaŭ ĉi tie multe da restaĵoj de maraj vivaĵoj. Mi vidis kelkajn pli grandajn konkojn, kiuj ankoraŭ mankis el la kolektaĵo de Elinjo. Ili trovis lokon en mia poŝo. Ne estis tro forta vento, sed tamen blovis. La kelneroj balais la sablotavolon de sur la planko inter la restorantaj seĝoj kaj tabloj. La trafalantaj ondoj estis vere impozantaj, bedaŭrinde la fotoj ne povis redoni la vidaĵon. Ni havis ankoraŭ tempon, kaj promenis sur la longa duono-ponto, kiu etendiĝis sur la akvon. De tie mi provis fari movantan foton, sed mi devis ŝpari je la energio de akumulatoreto.

La kompanio kolektiĝis ĝustatempe kaj nun ni devis atendi la aŭtobuson. Intertempe mi observis la trafikon en la strato-maŝo. Alvenis aŭtobuseto. La stiristo malfermis flankan pordon, kaj per mekanismo movigis parton de plankon malsupren ĝis la stratoniveto. Tiam mi rimarkis, ke atendas persono en rada seĝo, kiun helpanto puŝis en la aŭtobuson, sed ankoraŭ pli malproksime atendis handikapuloj. Intertempe alvenis aŭtoj malantaŭ la buseto, kiuj ne povis pluveturi. Mi atendis, kio okazos. Eble eruptos kverelo? Sed ne. La stiristo rimarkis la obstrukcon, levis la plankoparton, kaj plufaris iomete, kie estis strato-golfeto. Mi ne povis finatendi la manovron, kaj alvenis mesaĝo, ke ni promenu al la aŭtobusparkejo. Nia stiristoj ne volis veturi ĉi tien, eviti pli grandan obstrukcon. Apenaŭ ni ekveturis, apud la strato ni vidis dekojn da televizio-perantilajn veturiloj. Ni veturis preter la internacia prizono. Oni parolis pri iu jugoslava generalo.

Antwerpen

La tradician merkredan ekskursotagon ni vizitis en Belgio Antverpenon. Bone, bone mi alvenos en Antverpeno, kaj kien ni irados tie. Iu havas gvidlibron, kaj iu laŭtlegos ĝin? Imre malkaŝis esperon. Li parolis kun iu esperantista amiko, li promesis akompani nin, se li havos liberan tempon. Ni alvenis, Imre telefonis kaj la amiko informis lin, ke post dek minutoj li aperos ĉe nia aŭtobuso. Ankaŭ tiel okazis. En la griza strato, kie la aŭtobuso sukcesis enparki – ankoraŭ ne, sed kiam ni aliris pli belan straton ni gvidanto, Jakvo komencis paroli pri la urbo. Li gvidis nin tra la plej belaj kaj interesaj lokoj, inter ili tra la stratoj de diamanto, kaj tra la ĝardeno de malsanulejo. La pinta loko de nia promenado estis la ĉefa placo de la urbo. De tie ni ekiris reen, ĉar jam proksimiĝis la tempo de renkontiĝo ĉe aŭtobuso. La vico sufiĉe disŝiriĝadis, fine venis la mesaĝo, ke ni haltu, ke iu mankas. Ni povis telefoni. Ŝi ne respondiĝis. Kion fari? Ni decidis: parto reiros – eble ni trovos ŝin, se ŝi ne erariris al alia strato – ceteruloj iros al la aŭtobuso. Apenaŭ ekiris la savanta grupo, tamen venis telefona mesaĝo, ke ŝi suferis akcidenton, falis sur la straton, tre doloras la ŝultro, sed venos per taksio al la aŭtobuso. Tie ni renkontiĝis, Jakvo akompanis ŝin en hospitalon kaj diris ke ni ne devas ilin atendi, li ĉion aranĝi. Eĉ tamen ni ne povis ekveturo, sed la priparolita tempopunkto jam longe pasis, ĉar mankis grupeto, kiu frue deŝiris nian grupon por tagmanĝi. La poŝtelefono denove ne funkciis. Ĝis la tuta kompanio estis komune, ni perdis jam horon.

Varvijk

Ĉar jam ŝajnis ne esti sufiĉa tempo viziti alian urbon farante flankvojon, ni deidis viziti la urbeton, kies rando nia hotelo estis. Tie ni finiris larĝan promenadstraton, kies fino ni trovis benkojn kaj tablojn. La violina orkestro, kiu kunvojaĝis, elpakis siajn instrumentojn, kaj faris improvizitan stratan muzikon. Ili ludis hungarajn kantojn kaj ankaŭ kantis. Ankaŭ ni kantis kun ili kaj eĉ ekdancis, kaj invitis danci ankaŭ la urbananoj, kiuj kolektiĝis aŭskulti la nekonatan popolmuzikon.

La humoro estis alta, ni daŭrigis la muzikon kaj kantadon ankaŭ antaŭ la hotelo. Jozefo alportis la restintan vinon, kiu plu levis la humoron. La muziko devis esti finita je la 10-a horo, sed la kantadon ne malpermesis regulo, tial ni tiun vesperon malhastis la enlitiĝon.