Lundo, 2008-07-21.

La unua ordinara labortago en la Kongreso.

La unua ordinara labortago de Kongreso komenciĝis kun t. n. Kleriga Lundo. Ĝi ne estis detaligita en la er-aro de programoj, sed pri ĝi mi trovis separatan folion, kaj elektis interesajn temojn, tamen fine la sorto decidis, kiujn temojn mi vizitis, ĉar ni povis eniri nur en tiun salonon, kie ankoraŭ troviĝis libera seĝo.

Ni alvenis iom malfrue en la kongresejo, la okupiĝojn oni jam komencis, sed en la salono Cseh mi ankoraŭ vidis kelkajn liberajn lokojn, kaj mi rapide rezervis du seĝojn. La temo ĉi tie estis: Kiel traduki? Mi elektis parte ĝin pro la temo, parte, ĉar la direktisto ĉi tie estis István Ertl. Oni disdonis folion en diversaj lingvoj. Mi petis de István hungaran folion, sed ili jam elĉerpiĝis (mi ne scias kiom da hungaroj povis esti en la salono), tiel mi ricevis slovakan ekzempleron: Viacjazyčnosť: Ako jazyky pomáhajú v podnikaní. La tasko estis: komenci traduki la tekston, ke poste komune ni priparolu la pli malfacilajn partojn. Alvenis Jozefo, kaj sidigis sin sur la rezervitan seĝon. Ĉar hungaran tekston ni ne havis, mi mallonge klerigis al li, pri kio temas. Ankoraŭ ne komenciĝis la oficiala analizo, kiam kelkiuj jam donis demandojn tuj koncerne la plej unuan vorton. Mi ne scias en kiu lingvo pretiĝis la originala teksto, sed malkovriĝis, ke en la diversaj lingvoj jam ĉi tiu sola vorto estis diverse tradukita. Venis unu post la alia la proponoj: multlingveco, diverslingveco, plurlingveco, sed ĝis baloto ni ne alvenis, ĉar pasis la tempo de la kunveno, kaj la salono devigis esti transdonota al sekvanta temo.

Ni eliris la salonon. Jozefo volis viziti la Libroservon, kaj mi reiris al la salonetoj. Mi volis viziti la klerigon pri Vikipedio, sed la salono Wensing jam estis tute plena (vidinde klariĝis, ke la salono estis tro malgrande, kompare la interesiĝon, tial la kongres-estraro donis eblecon ripeti pli malfrue la temon en pli granda salono), samtiel estis jam plena ankaŭ la lasita salono, kie estis ankaŭ interesa temo: Lernado de Esperanto. Mi pluiris, fine en la salonon Piron, kie estis ankoraŭ liberaj foteloj. Tie oni diskutos pri Informiloj, ankaŭ interesa temo. La direktistoj ĉi tie estis: F. Bartsch kaj R. Corsetti. Post mallonga informdono ni formis malgradajn diskutgrupojn, kaj devis elekti celgrupojn. Ni ricevis la ĵurnalistojn. En nia grupeto estis plejparte germanoj, inter ili ankaŭ Detlev, kiun mi ekkonis en Alkmaar. Ilia opinio estis, ke la ĵurnalistoj estas en la sola fakgrupo, kiujn ni ne povas kaj ne devas konvinki pri utilebleco de Esperanto, sed ni devas ilin prizorgi kun interesaj informoj pri Esperanto-movado, prepari por ili artikolojn pri esperantistaj eventoj. Mi ne konsentis kun ili. Kial mi devus lasi la ĵurnalistojn ekstere? Mi konas ĵurnalistojn, kiuj estas ne nur animitaj subtenantoj de nia movado, sed estas ankaŭ Esperanto-parolantoj. Mi restis sole kun mia opinio. Fine ni aŭskultis la proponojn de la aliaj grupoj.

Posttagmeze la Paroliga Leciono K1 estis, kiun mi sukcesis partopreni en la salono Privat. Vere, mi volis viziti la lecionon M1, sed en la saloneto Wensing mi ne trovis liberan seĝon. Certe estis kelkiuj en simila situacio, kiuj elpremiĝis el la saloneto Wensing, ĉar Katalin tuj komence demandis, kiuj estas ŝpionoj en la salono, kaj petis nin ne malkaŝi antaŭ la komencantoj la solvojn, sed helpi sian laboron. Mi plurfoje aŭdis jam la lecionojn de Katalin Kováts, mi ĉiuokaze trovis ŝian instruadon tre ĝuebla. Apud mi sidis japaninoj. Mi volis legi ilian kongresan numeron, sed ne trovis ĝin sur la ŝildeto, ĉar ili pagis nur tagan kotizon. Mi demandis, ĉu ne estas troa vojaĝi por unutaga kongreso de tia malproksimo, sed ili diris, ke ili estas ne nur vizitantaj la kongreson, sed estas vojaĝantaj en Eŭropo.

Post la komencanta leciono mi iris unu salonon plu, al la salono Piron, kie mi esperis trovi samlandanojn, ĉar la estro de la programero Fervojistoj estis hungaro, s-ano Gulyás. La temo pri raporto de pasintaj fervojistaj renkontiĝoj rapide glitis al ĝeneralaj movadaj problemoj, nome aŭdiĝis pripensado pri la manko de junuloj en la fervojista kaj ĝenerala esperanto-movado. En la salono min tre ĝenis, ke la estrara tablo estis en malhelo. La fronta muro estis nur faldebla vando (paravano), kaj ne atingis ĝis la plafono. En la alia ejo estis du lamoj, kiuj lumis en la okulojn de aŭskultantaro, kiel reflektoroj.

Por havi sidlokon, mi restis en sama salono, nur mi serĉis seĝon malpli antaŭe, kie la kontraŭlumo jam ne estis tiom ĝenanta. Tie la sekvanta programero estis prelego pri nederlanda eduksistemo. Interesa estis ekscii, ke en Nederlando jam je la 4-a aĝjaro komenciĝas la „lerneja instruado”. Ja, en la unua du lernojaroj la ĉefa leciono estas la ludo. Ni eksciis ankaŭ ke ĉi tie la studentoj pagas lernkotizon. Mi ne demandis, ĉu pri tio estis referendo.

Kongresa Balo

La ĉitagan programon fermis la Kongresa Balo, kiu komenciĝis je la 20-a horo. Por plaĉo de junuloj ni atendis la balon. Ĝis tiam kelkiuj el nia grupo okupis la angulon malantaŭ la salono Utterdijk. Ĉi tie estis granda, ronda tabulo, sur ĝin oni metis la ecaron. Kelkiuj montradis, kion sukcesis aĉeti. Ĉar inter ni estis anoj de esperantista pentristo-grupo de Tata, komenciĝis ĉi tie portreto-desegnado.

Alia parto de hungaraj kongresanoj grupiĝis en alia parto de la antaŭhalo ĉe la Informtablo, kie Ems el Alkmaar estis la deĵoranto. Je la fino de oficiala info-tempo Detlev alportis vinon kaj ion krakindaĵon, kaj organiziĝis improviza ĝemelurba renkontiĝo. Iu faris ankaŭ paperan ŝildon, kaj metis sur la tablon. Alvenis ankaŭ eksteraj kongresanoj ekvidinte la amasiĝon, ili pensis, ke tie eble estas eksterordinara, oficiala aranĝaĵo. Mi sidis iomete flanke, kaj trinketis mian vinon, kaj manĝetis krakindaĵon. Venis kongresano, kaj demandis, ĉu ankoraŭ estas ricevebla Kongresa Gazeto. Mi respondis, ke la Informtablo jam estas fermita, kaj montris, ke jam ĉio estas forpakita, sed morgaŭ matene ŝi certe ricevos ankoraŭ gazeton. Tiel por momento ankaŭ mi estis kongresa helpanto. Pli malfrue trovis nin ankaŭ Jozefo, kaj metis sian dorsosakon malantaŭ la tablon. Sur la fino de tablo kuŝis helverda anorako. Mi pensis, ĝi ne havas bonan lokon, kaj demandis, al kiu apartenas la anorako. Jozefo ĵetis rigardon sur ĝin, kaj diris ke ĝi estas la anorako de sia edzino, kaj metis ĝin sur sian dorsosakon. Poste, kiam la renkontiĝo ŝajnis esti finiĝonta, ni forsalutis kaj iris al niaj amikoj en la angulo. Memkompreneble Jozefo kunportis kaj la dorsosakon, kaj la anorakon, kaj metis ilin inter la ceteraĵojn, kaj tuj foriris ien. Kelk minutojn poste venis Detlev, kaj demandis, ĉu ni ne trovis malhelverdan anorakon, ĉar Ria ne trovas la sian. Mi rigardis „nian” anorakon, kaj tuj mi rimarkis alian, similan anorakon, kiu havis unu tono pli malhelan koloron. Detlev ankoraŭ diris, ke la pli granda problemo estas, ke Ria pruntis biciklon, kaj la ŝlosilo de la fermilo estis en la poŝo de la anorako. Mi prenis la anorakon, palpis la poŝon, kaj sentis ion malmolan en ĝi, mi elprenis, kaj ĝi vere estis ŝlosilo. Mi volis doni la anorakon al Detlev, li ne prenis, sed foriris voki Rian. Ankaŭ Marika diris, ke ŝia estas la alia anorako. Post momento revenis Jozefo. Mi donis al li la anorakon, kaj diris ke kuru post Detlev, kaj redonu al Ria la anorakon, kiun li „ŝtelis” de ŝi. Nu, ĉio bona, se fino bona.

Post la anorak-afero, ni iris rigardi la balantojn. Nun estis multaj starantaj gastoj en la salonego, ĉar, ja, la seĝoj estis portitaj eksteren, kaj anstataŭ ili estis staritaj la stabloj el la antaŭsalonego kun meĉujoj, (kiuj donis la solan lumigadon en la salono) kaj inter ili turniĝis la dancantoj. Mi admiris, ke ne renversiĝis eĉ unu. Se ni jam estis ĉi tie, ankaŭ ni turniĝis unu-du.

Baldaŭ amasiĝis nia aŭtobusa kompanio, kaj ni povis ekveturi reen en la hotelon. Ĉu ni trovos ankaŭ tie bonan finon?