Dimanĉo, 2008-07-20.

 

Adiaŭo de Alkmaar

Dimanĉon ni vekiĝis frue. Ni devis hasti, se ni volis partopreni la Solenan Inaŭguron de Kongreso en Roterdamo. Rapida matenmanĝo, kaj ni jam veturis al la priparolita loko. La aŭtobuso alvenis ĝustatempe, rapida enpakado, lasta adiaŭo de la ĉeestantaj gastigantoj, kaj ni jam ruliĝis en la direkto al Roterdamo. Ho, ne direkte al Roterdamo, sed unue al la hotelo F1 ĉe Amsterdamo, kaj tie enbusiĝis la alia parto de nia kongresanaro.

Laŭ iu reta vojplanilo la ŝoseo inter Alkmaar kaj Roterdamo estas nur 100 km-oj kaj la veturo daŭras unu horon, apenaŭ ni povis enpaŝi la kongresejon antaŭ la komenco de Solena Inaŭguro. Mi devas aldoni la veron, ke en ekscito de aduaŭo kaj enmetado de bagaĝo, mi ne memorigis la tempon de ekveturo, kaj daŭris ankaŭ ĝis niaj stiristoj trovis la kondukantan vojon al la kongresejo. Ni devas alkalkuli ankaŭ la tempoperdon, kion signifis la enbusiĝo de ceteruloj  en Amsterdamo. Ni jam vagis dum tempon en Roterdamo – transveturis grandan ponton, poste ŝajne reveturis sur alia ponto, kiam ni fine ekrigardis grandan verdstelajn, verdajn flagojn sur la pinto de altaj stangoj.

Atentante la semaforojn kaj la rapidegajn biciklistojn, ni trairis la larĝan straton, kaj urĝis supren sur la ŝtuparo, en la domegon, la mondkomercan centrejon. Ene la direkton montris la svarmanta homamaso. Ni devis urĝi, rapide okazigi la registradon, ricevi la kongresan saketon kaj la kongresan ŝildeton. Apenaŭ mi rimarkis per miaj kataraktaj okuloj, ke malantaŭ la kongresaj helpantoj - kiuj lerte-rapidece disdonadis la kongresaĵojn –, estas ciferoj, kiuj direktis min en alian homvicon. La kongresaĵoj estis disdonataj laŭ la kongresaj numeroj. Rapide antaŭen la flavan kvitancon! (La numeron, ja, oni devus jam dum monatoj hejme parkere lerni.) La serĉado okazis rapide, mi transprenis la malpezan saketon, surkoligis la ŝildeton, ĉar sen ĝi oni ne permesas enpaŝi la  kongresan salonegon. Sed kie troviĝas ĝi? Bonŝance ne devis ĝin longe serĉi, la enirejo estis proksime al la registrejo. La pordgardistoj ne donis pli grandan atenton, mi facile eniris ankoraŭ, sed liberan seĝon jam mi apenaŭ vidis. Mi trakuris la koridorojn inter la seĝovicoj. Mi vidis kelkajn seĝojn, kie ne sidis iu, sed ĉie ripozis sur ili saketo aŭ vestero. Mi pensis, ĉi tie mi jam ne povos trovi sidlokon. Intertempe aŭdiĝis el la megafonoj, ke laŭ la ordono de fajrobrigado, ne permesas restadi staranta persono, sed en la granda salono, malantaŭ la blankaj kurentoj oni povas sekvi la inaŭguron sur grandaj ekranoj.  

Solena Inaŭguro de Kongreso

Mi urĝis, do tien, en la salonon Utterdijk (rigardu la skizon sur la paĝo de SZŐKE Laci - www.ipernity.com/blog/28101/84483 ), almenaŭ ĉi tie trovi ankoraŭ liberan seĝon. La salono estis ankoraŭ preskaŭ malplena. Ja kelkiuj ankoraŭ esperis, ke povos resti en la salonego, kaj direkte rigardi la estraron. Ili pravis. La ekrano ne povas doni la etoson, kiun la vera ĉeesto signifas, tiun senton, kiun ni ĉefe en Vilno travivis en la granda Siemens-areno. (Eĉ en Florenco ne estis tiel levigante, ĉar en la tendego nur tiuj povas direkte rigardi la estraran podion, kiuj sidis meze. Ankaŭ tie estis projektilegoj ambaŭ flanke, sed apenaŭ la spaco estis sama.) Mi rezervis tutan seĝvicon, kaj senpacience atendis grupanojn, ĉar tro longe mi, ja ne povus teni la lokojn. Bonŝance mi ekvidis iun, kaj alvokante la aliulojn ni plenigis la vicon.

La Solena Inaŭguro pasis en ordo. Estis pli kaj malpli atentindaj programeroj. Elstara, ĝuebla kaj ekzaltanta estis la festa prelego de Tonkin.. Mi ne volas eĉ forgesi la salutvortojn de Luis kristofo Zaleski-Zamenhof. Salutante la Kongreson li ĉiam diras ion alion. (Pli malfrue mi povis lin rigardi ankaŭ de pli proksime, ne nur sur ekrano.) Ankaŭ la salutoj de landaj asocioj pasis foje pli lerte, foje malpli lerte, sed relative rapide. La inaŭguron ankaŭ nun, kiel ĉiam fermis la komuna kanto de nia himno. Mi atentis la buŝon de ĉeestantoj, kvankam ni tute plenigis la grandan salonon, ĉi tie ne aŭdiĝis direkta kanto, nur tio de la magafonoj. Vere, la anstataŭanta salono ne povis doni veran etoson. 

Koncerto de Malvo

Tuj la unuan kongresan tagon posttagmeze okazis la unua koncerto de nia konita koruso, de Malvo de Alkmaar. Ĝuste kiam ni venis al la enirejo de salonego, kolektiĝis tie la membroj de la koruso, kaj ni ĝoje salutis ilin. Kune kun ili paŝis ni en la koncertejo, tiel senprobleme povis enveni ankaŭ niaj edzinoj, kiuj ne estis veraj kongresanoj, sed la prezentadon de karaj amikoj ankaŭ ili volis rigardi t. e. aŭskulti. Denove ni plenis tutan seĝovicon. Mankis nur Jozefo.

  Eble – mi diris –, Jozefo volas fari ion surprizon.

Sed kion, mi ne volis malkaŝi, kiel ajn la virinoj petegis. La programo estis simila kian ni jam spertis pasintsemajne, sed estis ankaŭ novaj programeroj. Ekzemple pri la pluvo, kiun ili ne nur kantis, sed du virinoj ankaŭ ludis. Jam proksimiĝis la fino de koncerto, kiam iris Jozefo kaj Imre sur la scenejon, kaj transdonis bukedojn al la korusestrino kaj al la dirigantino.

  Ho, ĉi tio estis la surprizo! –, diris la edzinoj.

La koruso, kaj la gratulantoj ricevis grandan aplaŭdon.

Oni povus pensi, post ĉi tiu prezentado ni klopodis ekveturi al nia nova hotelo, sed ne, vespere estis ankoraŭ la nacia vespero, ankaŭ ĝin ni devis rigardi. Tamen ni ĉiuj atendis la finon de la programo. Ni iris al la priparolita loko, kaj kiam nia aŭtobuso alvenis, ni enbusiĝis, sed la aŭtobuso ne povis ekveturi, nur kiam jam kolektiĝis la tuta grupo, kaj ĉiuj okupis sian lokon. Tiam ni ekveturis. La distanco al nia nova hotelo estis de Roterdamo ĉ. 60 km-oj, la veturo daŭris unu horon. 

Waalwijk

Estis jam post 22-a horo, kiam ni alvenis, elbusigis nin jaj la bagaĝon. Ni amasiĝis en la halo kaj antaŭ la enirejo de hotelo, ni atendis la ŝlosilojn. Tiam estiĝis problemo. Ni havis malpli lokon, ol ni postulis. Tio estas: estus sufiĉe da litoj, sed ankaŭ ni, geedzoj devis gastigi sur la etaĝan liton trian personon. Kaj tio estos malagrabla eĉ se tio estos ŝi aŭ li. Vane oni serĉis solvon, tiun nokton ni devis tradormi triope, sed ni ricevis promeson, ke ĝis morgaŭ la problemo solviĝos. Jen malagrablaĵoj de la elektita hotelo:
1. La geedzoj ne loĝis duope en la ĉambro la unuan nokton, kaj restis la danĝero, ke eĉ pli longe.
2. La tria lito esti super la kapoj de malsupre dormantoj.
3. La ĉambroj ne havis propran banejon kaj necesejon.
4. En la ĉambro ne estis ŝranko, nur kelkaj liberaj vestopendigiloj.
5. Por la tuta koridoro estis tri duŝejoj kaj tri necesejoj (en unu ne funkciis la lampo).
6. La hotelo estis en distanco 60 km-oj (unu hora veturo) de la kongresejo. Ni povis nur komune al- kaj reveturi. La reveturo okazis ĉiutage malfrue, poste ankoraŭ vespermanĝo. Sekvajo: malfrua ekdormo. Matene unu hora pli frua veko pro la unu hora veturo.
Avantaĝo: relative malalta prezo. Onidire tiel la sumo de prezoj de loĝado kaj veturado malsuperas la prezon de hotelo ie en la proksimo de kongresejo.