Sabato, 2008-07-19. 

Komuna matenmanĝo

Laŭ la originala programo la lasta tago de ĝemelurba renkontiĝo komenciĝis kun komuna matenmanĝo en „De Deel”. La riĉa oferto ankaŭ ĉifoje estis laŭ sved-bufeda metodo. La matenmanĝo eventis je akompano de vigla, amika babailado. La okupaĝoj de pasintaj tri tagoj jam kunforĝis la kompanion, kaj jam familiare movadis ankaŭ la anoj de delegacio de Tata, kiuj unuan fojon ĝuis partopreni tian ĝemelurban renkotiĝon.

Kiam jam komencis malpleniĝi la svedmaniera tabulo aperis du virinoj. Unua portis pezan pakaĝon, el kiu malvolviĝis elektra klaviro, la alia virino havis nur saketon kun muziknotaj kajeroj kaj folioj. Ŝi estis Marja Boerke-Taanman, kiu venis kun sia kolegino okazigi por ni la lastan komunan okupiĝon. Ni devis forlasi niajn lokojn ĉe la tabloj, kaj amasiĝi kune kun niaj seĝoj je la fino de la salono. Ŝi dividis la kompanion al tri grupoj. Meze sidis la viroj, duflanke la virinoj pludividite al du grupetoj.

Komenciĝis la kantolernado. Nia instruistino elektis eĉ du malnovajn, kantojn, eble el la mezepoko, ambaŭ pri la paco. La unua kanto komence estis en la latina lingvo, poste en la Esperanta traduko. (Ni povis studadi la similecon inter la arkaika kaj la moderna latino, la Esperanto.) Post la antaŭkantado de la kantoj fare de instruistino ni lernis la kantojn de linio al linio. Unue ni kantis la unuan linion, poste la duan, kaj la unuan kaj la duan komune unu post la alia, kaj tiel plu. Kiam ni jam iel-tiel povis kanti la kantojn, klariĝis kial ni estis dividita al grupetoj: sekvis la kanono-kantado, unue en du voĉoj, poste en tri voĉoj. Fine jam starante ni ĉiuj kantis liberiĝinte kaj gaje. Eble je la solena inaŭguro de Kongreso ni ankoraŭ ne povus debuti, tamen ĉi tiu komuna kantado estis inda fino de nia ĝemelurba renkontiĝo.

Post parta adiaŭado ni forveturas al nia plilongigita gastado. 

Libera posttagmezo

Niaj gedommastroj decidis, ke plu ne prokrastadi la viziton de jubilanta avino, kaj proponis okupigi nin pri televidado aŭ ripozo. Ni intencis fari promenadon en la stratoj de vilaĝo. Post duonhora ripozo, ni pensis, ke je la promenado estos nenio, ĉar ni aŭdis sur la tegmento la frapadon de pluvo, kaj ekrigardante trans la fenestro ni vidis malhelajn nubojn sur la ĉielo, sed apenaŭ pasis alia duonhoro, jam denove brilis la suno. Tiel, do, ni tamen ekpromenadis, sed ni portis pluvombrelon kun si. Neniam povas esti oni certa sub la nederlanda ĉielo. Ni trairis kelkajn stratoj en la proksimo de la domo. Tre malproksime ni ne kuraĝetis, ni ne volis erariri en la komplike ŝajnanta strato-reto. Elinjo havis plezuron en la belaj domoj, ĝardenoj kaj floroj, kaj mi fotis ilin, kaj ŝin.  

Ekskurso al marbordo

Kiam ni baldaŭ returnis, niaj karaj gastigantoj jam estis hejme. Ni pensis, la tago jam finiĝis, ni marŝos en nian ĉambrojn ne ĝeni la domanojn, sed ili diris, ke ni prenu ian pli varman vestaĵon, ĉar ili konas ian lokon ĉe la marbordo, kie tre bela estas la sunsubiro, kaj ili volas montri al ni ĝin. (Antaŭtagmeze niaj amikoj fanfaronis, ke ili kun ilia dommastro vizitos la marbordon. Mi enviis ilin, kaj mi serĉis sur la mapo kie ili loĝas, se eble ni estus survoje, ili povus kunveturigi ankaŭ nin, sed ili loĝis en la kontraŭa direkto, tiel mi rapide rezignis pri marbordo-vizitado.) Do mi tre ĝojis al la ideo.

Dum ni veturis, denove kovris nuboj la sunon. Nu – mi pensis -, tiel ni malmulton rigardos de la sunsubiro. Sed ni esperu! Ni alvenis al loko, kie la dunoj renkontiĝas kun la digo. Ĉu ni volas iri al la dunoj aŭ al la digo, - estis la demando. Ni elektis la dunojn, kaj promenis al la akvo. Intertempe ekestís tiel granda ventego, ke mi apenaŭ povis nodi la ŝnuron de la kapuĉo de mia ventsurtuto. Ni iris tute ĝis la akvo. Tiam estis tempo de malalta tajdo. La sablo estis riĉe kovrita kun diversaj konkoj kaj interes-formaj ŝtonpecetoj. En Elinjo reviviĝis la kolektanta pasio, kaj la rezulto pezis mian poŝon.

Iom por ekvarmumi kaj esperanta, ke ĉe la horizonto leviĝos la nuboj, ni iris en la restoracio sur la supro de dunoj. Tie okazis interesaĵo. Ni okupis lokon en la angulo, malantaŭ la vitromuroj, de kie on povis rigardi kaj al la maro kaj al la digo. Venis al ni kelnerino, kaj je oficiala voĉo diris ion, poste ŝanĝiĝis la tono de sia parolo, kaj afable komencis konversacii kun Berto. Unue mi pensis, ŝi eble diras, ke ni ne povas sidi en la angulo, ĉar la tablo estas rezervita. Poste kleriĝis, ke ŝi nur diris, ke ni ne povas ricevi ion manĝi, ĉar la kuiristo jam estingis la fajron en la kuirejo, poste ŝi rekonis en Berto sian iaman profesoron, tiam ŝanĝiĝis la tono de sia parolo. Dum ni eltrinkis nian teon, fakte leviĝis la nuboj, elrigardetis la subiranta suno, kaj sia brilo bele reflektiĝis sur la ondoj de maro. Ni ankoraŭ rigardadis la alte, paralele flugantajn, buntajn kajtojn, kaj malrapide ekiris al la aŭto. Ĉe la parkejo en defalaĵkuvo ni vidis belan, grandan, sed rompitan pluvombrelon.

– Iu estis tro optimisma -, diris Berto.  

Kvankam ni ne finrigardis, kiel sinkas la suno ĉe la okcidenta horizonto en la maron – ja la sunsubiro estas ĉi tie nur post la 9-a horo -, tamen la ekskurso restos neforgesebla memoro por ni.

Dankon kara Wil kaj Bert!