Akcepto en la urbdomo de Alkmaar
Vendredon estis la plej grava evento de nia vizito: ni estis akceptataj en la malnova urbodomo. Unue la urbestro bonvenigis nin, kaj post la reciprokaj salutoj kaj transdono de donacoj la anstataŭa urbestro de la komunumo Heerhugowaard (vilaĝo apud Alkmaar, kie ankaŭ la klubejo „De Deel” troviĝas) parolis pri nia simpozia temo: „Maljuniĝo de la populacio en Eŭropo” enkadre de la programo de Eŭropa Unio „Eŭropo por civitanoj”. La prelego laŭtiĝis en nederlanda lingvo je Esperanta interpretado. Post la prelego ni disiĝis al pli malgrandaj grupoj. Sur la dorsa flanko de niaj nomŝildetoj estis kolora punkto laŭ kiu ni ordiĝis en grupojn. Ni havis la koloron blua, kaj nia temo estis: la flegado de maljunuloj. Kiel mi ĉirkaŭrigardis, ĉi tio estis por ni konvena temo, ĉar en la grupo ĉefe estis maljunuloj, kaj ankoraŭ mia edzino antaŭ sia pensiuliĝo laboris en maljunulhejmo. Tiel ni povis aŭtentike alparoli. Ni priparolis, kiel klopodas la registaroj solvi la problemojn en Bulgarujo, Germanujo, Hungarujo kaj Nederlando. Nu, la donita tempo ne sufiĉis por ni profunde priparoli la problemojn. Fine el ĉiu grupo iu membro mallonge koncizis la rezultojn de sia temo. La gvidvortoj estis notitaj sur tabelo.

Vizito de kukbakejo.
Post la tagmanĝo sekvis pli nova fabrikvizito, la vizito de la granda kukbakejo „Aviateur” en Langedijk. La vizito komenciĝis kun travestado. Ni ricevis blankan mantelon, kaj unufoje uzeblan ĉapeton. Nur tiel povis ni komenci nian ĉirkaŭiron inter miksilkuvegoj kaj tunelfornoj. Oni montris al ni, kiel estos el butero kaj faruno kuko, kiel akiros inter farunaĵplatojn plenaĵo, kaj kiel pakas lertaj manoj kaj maŝinoj la kukojn unue en pli malgrandajn, poste pli grandajn kestojn. Post la ĉirkaŭiro ni povis gustumi la diversajn produktojn de la fabriko en la akceptejo, kie ni liberigis nin de la blankaj manteloj.

Lasta komuna vespero
Nia sekva vojo kondukis denove al la klubejo „De Deel”, kie atendis nin societema vespero kun komuna ĉina manĝaĵo en svedbufeda mmaniero. Apenaŭ ni finmanĝis la salatojn kaj pladojn kun diversaj ĉinaj manĝaĵoj, kiam venis en la salonon tri virinoj kaj knabo en kostumoj, kiujn ni vidis ĵaŭdon antaŭtagmeze en la procesio. La tria virino klarigis en bela Esperanta lingvo la erojn de la popolaj kostumoj. Poste aperis du paroj, ankaŭ en kostumoj, kaj prezentis antaŭ ni popoldancojn. Sed la afero ne okazis tiel simple. Post la enmontro de la dancpaŝoj devis danci kun la dancistoj kelkaj el niaj gastigantoj, kiuj, kiel malkovriĝis, en la pasintaj semajnoj jam ekzercadis ĉi tiujn dancpaŝojn. Joĉjo jam memoris pri la pli frua vizito, kaj diris, ke ni devus transsidiĝi pli malantaŭen, ĉar nun sekvos ni. Sed ne estis eskapo, bele, laŭvice devis danci ankaŭ ni, gastoj.
La gajan etoson ĝenis malagrabla mesaĝo: la estro de nia granda grupo miskalkulis sin, kaj ŝajnis, ke ni ne havos noktumejon de sabato al dimanĉo. Laŭ la originala afiŝo ni devus jam esti sabaton posttagmeze en Roterdamo en la kongresejo por registriĝi, kaj de tie veturi al la nova hotelo. Sed nun la pli granda parto de la vojaĝantaro tranoktos ankoraŭ unu nokton en Amsterdamo, kaj nur dimanĉon vespere povos ni okupi nian noktejlokon ie, malproksime da 60 km-oj de Rotrdamo.
La problemon solvis niaj afablaj gastigantoj, kiuj promesis, ke ni povos ankoraŭ ĝui ilian gastamon unu tagon-nokton pli longe. Tiel decidis ankaŭ niaj dom-gemastroj, kvankam tio estis por ni iom ĝenanta, kaj ni sciis, ke la patrino de nia mastro havis naskiĝtagon, kaj ili pro ni ne povis ŝin saluti, kaj planis viziti ŝin sabaton.
Inter tiaj zorgoj klinis ni la kapon dormi ĉi tiun vesperon.