Ĵaŭdo, 2008-07-17.

Frumatene nin vekis la tamburado de pluvo sur la tegmento de domo. Post la kutima korpoflego ni timetante rigardis la ĉielon, ĉu ĉesos pluvi, ĉar laŭ la programo, kiun niaj gastigantoj disdonis inter ni, la unua hodiaŭa programo estos sub-ĉiela en la urbeto Schagen. Super la horizonto heleca strio promesis ian esperon. Vere, dum la tagmanĝo ĉesis la pluvo, kaj antaŭ la forveturo ni ankoraŭ povis rigardi kaj admiri la etan ĝardenon malantaŭ la domo, kaj fari kelkajn fotojn. Ni baldaŭ aliris la ĉefan placon de tiu urbo, kaj kvankam la programo ankoraŭ ne komencis, jam densa homamaso svarmis sur la placo, kaj en la flankaj stratoj.  

Procesio en popolkostumoj

Niaj dommastroj proponis por ni libere ĉirkaŭrigardi, dum ili rezervas lokon, kie ni bone povos rigardi. Ni eniris strateton, kie ambaŭflanke staris tendoj de vendistoj. Tie oni povis aĉeti ĉion, kion en tia urbeta foireto oni nur povas imagi. Ankaŭ la specialaĵojn de loko, kiuj pretiĝis antaŭ la okuloj de la aĉetentoj. Ekzemple dufolian kukon plenita kun iu bruna kremo. Ni nur iradis, iradis de tendo al tendo, kaj jam pensis pri reiro, kiam ekmoviĝis la amaso, kaj eksonis muziko. Unue venis ĉevaltirata ĉaro kun la muzikantoj, la kampulorkestro de „De Uienhoop” (La Ceparo), poste venis aliaj, diversaj ĉaroj kaj piedirantaj sinjoroj, sinjorinoj kaj infanoj en malnovaj, originalaj okcident-frizaj kostumoj. Belegaj  ĉevaloj tiris aŭtentikajn kampar-veturilojn, kariolojn kaj landaŭojn. Dum la marŝo de procesio ekpluvis. Rapide malfermiĝis la pluvombreloj. Rimarkinde, ke ankaŭ la procesantoj havis kun si ombrelojn. La pluvombrelo – mi pensas – estas neforlasebla akcesoraĵo sub ĉi tiu nuba ĉielo.
Kiam ankaŭ ia „speciala” triciklo formarŝis, ni rapide reiris al nia forlasita loko. Ĉi tie ni apenaŭ lokiĝis ĉe la rando de vojoforme tranĉita spaco en la homamaso, denove aperis la procesio, kion ni en la strateto inter la vendotendoj jam rigardis. Tiam mi povis ankoraŭ fari kelkajn fotojn, kiujn pli frue mi preterlasis. Kia estis la procesio, tion anstataŭ skribo pli reale montras miaj fotoj. Jam fororis la procesio kiam aperis virino kun infano. Mi nur rimarkis, ke nia mastrino kaj mia edzino parolas kun ŝi, kiu afable montris sian kostumon, ornamaĵojn kaj akcesoraĵon, ĉefe bele ornamitan burson, kiu pendis de sia zono.

Post la procesio sekvis, unue infana, poste plenkreskula koruso, pli malfrue la prezentado de Okcident-Frisa Dancgrupo kaj Infandancgrupo.    

Tagmanĝo ĉe la lageto

Kiam la prezentado ŝajnis esti finita, ni ekveturis tagmanĝi. La karavano de niaj aŭtoj haltis apud la bordo de regule longkvadrata lageto. Ni informiĝis, ke la lago estas relative nova kaj artefarita. Oni forminis de tie teron por ŝoseokonstruado, kaj la grundakvo plenis la kavon. La nuboj ne malaperis, sed nur foje-foje falis etaj gutoj el la ĉielo. Ni prenis nian provianton, sidigis nin sur lignajn benkojn ĉe rustikaj, lignaj tabloj kaj tagmanĝis, babiladis kaj fotadis.  

Vizito de Bejo Laden

De la lageto ni pluveturis al Bejo Laden, firmao, kiu okupas sin pri plibonigo de semoj. Dum la ĉirkaŭiro de farejo oni montris al ni, kiel kolektas, selektas, ekzamenas kaj nobligas la semojn de diversaj legom-kreskaĵoj. La firmao havas plantaĵojn en diversaj punktoj de la mondo, kaj eksportas la semon mondskale. Post la ĉirkaŭiro ni estis gastigitaj per kafo kaj kuko.  

Vespermanĝo en la klubejo de la kanuklubo „Albatros”;

La esperantistoj de Alkmaar ne havas propran klubejon, tial la kanuklubanoj trapermesis sian klubdomon al ni. Tie ni konsumis nian duan komunan vespermanĝon, kiu komenciĝis kun memfaritaj salatoj, kiu ne signifis, ke ni devis por ni mem tranĉi la krudmaterialojn, sed ni povis elekti kaj kolekti sur nian teleron el la kuvoj kun diversaj preparitaj salatoj. Post kiam ankaŭ la kradrostoj travarmegis, ni povis surmeti la teleron pecon da viando aŭ diversaj bakitaj vegetaĵoj, ekzemple maizo.

Kiam jam ŝajnis ke ĉiu satiĝis kaj la manĝaĵon abunde verŝadis kun biero aŭ vino, la vesperon fermis la prezentado de mallongigita programo de la koruso „Malvo”. La kompletan programon ni povis aŭskulti post kelkaj tagoj en la granda salono „Holder” de la Universala Kongreso en Roterdamo.