Merkredo, 2008-07-16.

Promenado en Alkmaar

Jam estis hela tago, kiam ni transveturis la germana-nederlandan ŝtatlimon. Ni eksciis tion, ĉar la stiristo, kiu sekvis la vojon sur la mapo, diris tion, kaj mi rimarkis, ke apud la ŝoseo anstataŭ „Ausfahrt” aperis surskribo „Uit”. De la limo ĝis Alkmaar estis ankoraŭ preskaŭ 200 km-oj, tamen ni alvenis tro frue, je la 9-a horo, ĉar niaj gastigantoj atendis nin nur posttagmezon, je la 4-a horo. Ni tamen ne povus aliri jam matene kaj diri: „Saluton, ni alvenis iomete pli frue!”. Cetere niaj gastigantoj ne loĝis ĉiuj en la urbo, sed ĉirkaŭe en la najbaraj urbetoj kaj vilaĝoj, kaj ni devis iri al iu difinita loko, kie ili nin atendos kun vespermanĝo. Do ni devas pasigi la tempon ĉ. ĝis duono antaŭ la 4-a, pensis mi, naive. Ne, ni devis okupi nin ĝis la 6-a, ĉar laŭ la eroŭpaj preskriboj, la stiristoj devas elpreni sian ripoztempon minimume 9 horojn. Kial ili devas ambaŭ komune ripozi, se ili stiris alterne, kaj kial ne kalkuliĝas al ripoztempo la neplanita atendado pasintan tagon – mi ne komprenis. Bone, ni iel pasigos la tempon. Unue ni devis trovi lokon, kie ni povus malpeziĝi nin. Niaj stiristoj trovis lokon halti ekster la granda kanalo, apud dorsa flanko de granda meblo-magazeno. Mi tuj volis pruvi, kiel komprenas la nederlandanoj la germanan lingvon, kaj demandis du laboristojn, kiuj transportis sur tirĉareto grandan platan paketon. Ili informis nin, ke la meblovendejo malfermiĝos nur je la 10-horo, sed se ni iros laŭ la strato, poste maldekstre kaj dekstre, mi trovos pumpstacion. Ĉu ĝi estas en distanco de 3 aŭ 400 metroj, pri tio ili iom debatis inter ili, sed ni ekiris, sekvante de kelkaj kunvojaĝantoj. Ni iris, laŭ la informo de la laboristoj, eble ni trairis jam pli cent metrojn, sed la pejzaĝo montriĝis elmortiganta. Virino jam dubis, ke ni iras en ĝusta direkto:

 – Kaj se ĉi tie eĉ ne estas pumpstacio?

  En tiu kazo ili mensogis – respondis mi iom ekĉagrenante.

Sed mi jam vidis totemmaston de pumpstacio. Ni sturmis la unusolan tualeton de la stacio. La pumpistoj-junuloj estis tre afablaj, nur ridetis nian nomadan armeon.

Poste ni reiris al la aŭtobuso, konstatis, ke la plimulto de la vojaĝantoj jam disiĝis, ankaŭ ni transiris la unuan ponton kaj enĵetis nin en la praa kerno de la urbo. Ĉi tiun parton de la urbo ni- kun mia edzino, Elinjo – jam konis iomete de nia lasta vizito antaŭ du jaroj, kiam Berto renkontis nin, kaj kondukis en la proksimaj stratoj apud la granda placo, kie, estante tiam ĝuste vendredo, okazis fromaĝo-merkato. Nun nia unua strato kondukis nin al la katedralo, kaj de tie ni daŭrigis la promenadon tra la malnova ĉefstrato, kie troviĝas la malnova urbdomo. Je la fino de la strato, sur la kanalo ni ekvidis barkon, kiu ĝuste pretigis sin ekvojaĝi. Ĉi tie estis la stacio – aŭ haveno - de la akva urborigardado. En ĉi tiu barko nia malgranda grupo jam ne trovis lokon, sed la sekvanta ĉirkaŭiro ekveturis post duonhoro. Ĉi tiun temon ni trankvile povis atendi, ja, ni havis ankoraŭ sufiĉe tempon ĝis la 6-a horo. Ĉi tiu akva urboĉirkaŭiro estis vere bona ideo, ne nur ĉar ankaŭ per ĝi pasigis ni la tempon, sed perpiede ni ne povus trovi tian ampleksan bildon pri la malnova urbo – ne menciante la lacon. La ĉirkaŭveturo similis al tio en Amsterdamo, ankaŭ tie ni vidis ambaŭflanke domojn de simila stilo, sed la kuriozaĵon ĉi tie donis, ke la spaco inter la akvonivelo kaj la malsupra rando de la pontoj estis tiel malgranda, ke ni je ĉiu okazo devis malsuprenklinigi la kapon, eĉ foje preskaŭ ni devis surventren kuŝiĝi inter la benkojn por eviti la kolizion. El la ena, mallarĝa kanalo ni ankoraŭ ŝipveturis al la pli larĝa kanalo, kiu ĉirkaŭbrakas la malnovan urbokernon. Tie estis montrita funkcianta ventomuelejo, kaj la restaĵo de fortikaĵo.

Poste ni reveturis al la elirpunkto, kaj daŭrigis nian surteran promenadon, preterirante ĉe la granda placo, kie vendredon okaziĝos la fromaĝo-merkato. Poste ni rimarkis kelkajn konatulojn antaŭ malgranda restoracio, inter ili s-anon A., kiu invitis nin al unu glaso da biero. Ni babilis kaj ripozis tie, sed kiam la kelneroj jam rigardis nin malkonfide, ni sentis pli bona forlasi la lokon, kaj fari ankoraŭfojan ĉirkaŭiron en la urbo. Tiel ni aliris la funkciantan ventmuelejon, kiun ni jam admiris de sur la akvo. Iu inter ni memoris, ke iam la muelilo estis vizitebla. Bedaŭrinde nun ni trovis ĉion fermite, kaj sola viro kiu laboris pri la hortenzioj pruviĝis surda. Ankaŭ ĉi tie ripozis ni iom, poste ekiris en la direkto de ripozloko de nia aŭtobuso. Survoje, kie ni trovis liberan benkon, ni sidigis nin mallongan tempon, kaj denove promenadis iom. En la strato Ritsevoort ni renkontis antikvaĵ-vendejon. Hazarde mi demandis la vendiston, ĉu li havas ankaŭ Esperanajn librojn. Li diris , ke jes, kaj petis iomete atendi, kaj vere li el la malantaŭa stoko elportis plenbrakon da diversgrandaj libroj. Kelkaj estis duone nederlandlingvaj lernolibroj, sed troviĝis inter ili ankaŭ hungaraĵo: “La knaboj de Paŭlo-strato” de Molnár Ferenc en brita eldono laŭ la traduko de Ladislao Spierer, sen jaro-indiko. Mi aĉetis la libron, kaj baldaŭ ni reiris al nia aŭtobuso, kaj mi tuj komencis legi mian novan akviziciaĵon.

Oni povas pensi, la deviga restaĵo estis sufiĉe tro longa, kaj la tuta kompanio, jam sidante en sia loko, senpacience atendos la pason de la lastaj minutoj antaŭ la 6-a horo. Kiu tiel pensis, devis erari! Ni devis ankoraŭ duonhoron atendi, kiam komplete amasiĝis la vojaĝantaro, kaj la aŭtobuso povis ekveturi. Mi jam timis, niaj gastigantoj jam enuis la atendon, kaj disiris hejmen. Fine ni ekveturis, sed daŭris ankoraŭ duonhoron, ĝis ni, tra la ne tro simpla vojneto ĉirkaŭ urbocentro Alkmaar trovis la renkont-punkton, kiu nomas “De Deel”, kaj kiu signifas: dividaĵo, draŝejo, ero, movimento, parto, porcio (oni povas elekti).

Sed fine ni estis tie. Klubanoj, kiuj pli frue jam estis gastoj de Esperanto grupo de ĝemelurbo Alkmaar, ŝajnis ekkoni la domojn en la longa strato. 

Akcepto fare de gastigantoj.

Do, ni aliris, kaj niaj gastigantoj ankoraŭ atendis nin. Ni, la grupo de Tata:

Elizabeto: la estro nia, Oĉjo K., Eva, la du kuzinoj, geedzoj Trnka: Marika kaj Joĉjo, Imre kaj Andrea kun sia filo, kaj mia edzino kaj mi mem, entute 11 plenkreskuloj kaj 1 knabo -

elbusiĝis kaj estis bonvenita, kaj la pli granda parto de la vojaĝantaro pluvetiris al sia hotelo, ie en Amsterdamo.

Ĉar ni enpakis laste, niaj valizoj kaj sakoj estis rapide eligitaj. Ni metis ilin en la antaŭĉambron, kaj ni estis rapide invititaj en la grandan salonon, kie sur la bufeda tablo vicis diversaj salatoj, trinkaĵoj kaj picoj. Ankaŭ mi tranĉis kvaronan picopecon, kaj sidis min al la tablo. Kvankam mi estis pli laca ol malsata, mi komencis disŝiri per tranĉilo mian picon. Vere ĝi estis jam malvarma, kaj seka, sed tio estis nia kulpo, ĉar ni ne alvenis bontempe. Sed tamen venis iu, kaj perforte prenis de antaŭ mi la teleron kun duone formanĝita pico.
- Ĝi estas jam malvarma – diris, kaj vokis min al la bufedotablo elekti novan picon, kaj metis en mian teleron grandan pecon. Ĉi tiu pico esti, ja, vere pli bongusta, tiel mole kaj varme. Intertempe jam komenciĝis la interkonatiĝo. La pli malnovaj vizitantoj kaj la ĉitiuloj ĝoje salutis unu la alian. Ankaŭ ni trovis du konatajn vizaĝojn: Johanon, kun kiu ni renkontiĝis en Zaanse Schans antaŭ du jaroj, kaj Berton, kiu akompanis nin tiam en Alkmaar. Dum la prezentado rapide trovis nin nia mastrino, Wil, tuj vokis sian edzon,alian Berton kaj rapide interkonatiĝis ankaŭ ni kvarope. Eĉ ne restadis ni tro longe, ili sciis, ke ni estaj jam lacaj, ĝuste poste, ke ni rakontis pri nia aventura alveturo, pri la preterpasanta noktumejo, kaj la deviga restado de la 9-a horo en Alkmaar. Ni ekaŭtigis nian bagaĝon kaj tra sennombraj kurbiĝoj veturis al la domo de nia gastigantoj. Tie ni ankoraŭ babilis mallonge en la salonoĉambro, kaj post kiam estis montritaj nia dormoĉambro kaj la banĉambro, ni lavis la polvon de la vojo, kaj enlitiĝinte ni baldaŭ ekdormis.   .