Mardo, 2008-07-15.

Ekvojaĝo.

Ni ekvojaĝis, pli precize ni ekvojaĝus, se ĉio glitus laŭ la plano. Tamen ni fakte ekvojaĝis, se ni rigardas, ke ni forlasis nian loĝlokon. Niaj amikoj, familio Trnka estis tiel afabla, ke veturigis nin komune kun oĉjo K. al la renkont-punkto de nia grupo, al la parkejo de supermarketo „Penny market” en Tata. Nia estro telefonis, ke ni estu kiel eble plej frue sur la loko, ke la aŭtobuso, kiu alvenos el Budapeŝto, kaj portos la kunvojaĝantojn el Zalaegerszeg kaj el aliaj lokoj de okcidenta parto de la lando, kaj memkompreneble el Budapeŝto, ne devu nin atendi. Tiel ni alvenis bone frue, inter la unuaj, ĉ. duonhoron antaŭ la priparolita tempo, la 9-a horo. Bone, ni povos iel pasigi ĉi tiun duonhoron, ni salutas unu la aliajn, kaj konatiĝas kun pasaĝeroj, kiujn ni la unuan fojon vidos, eĉ se ekpluvis, kaj ni devis puŝi la bagaĵaron malsupren la ŝirmtegmento de aĉetĉaretoj.
Pluvis, pluvetis, la tempo pasis, sed la aŭtobuso ne aperis. Duonhoron post la difinita tempo, kaj horon de nia alveno nia grupestro provis telefoni al la estantaj en la aŭtobuso, sed ili ne akceptis la vokon. Post kelkaj eksperimentoj iu respondis. Malkovriĝis, ke ili estas ankoraŭ en Budapeŝto, car iu, kie venus el Eger ankoraŭ ne alvenis. Ili provis al li telefoni, sed lia poŝtelefono estis surda. Fine estis atingata lia edzino, kiu eksciante, ke lia edzo ankoraŭ ne alvenis en Budapeŝto, kvankam bontempe fortrajniĝis el Eger, tre ektimis, ĉar tuj ŝi pensis ian malbonon pro la koro de sia edzo. Iomete poste la perdiĝinta homo, nomu ni lin s-ano A, anoncis sin el sia hejmo, kaj diris, ke li jam estis en Budapeŝto, sed la priparolita placo estas tiel granda, ke li ne trovis la aŭtobuson, kaj reveturis hejmen. Nu al li estis konsilata, ke li prenu taksion, kaj la aŭtobuso atendos lin ĉe la slovaka limo, en la vilaĝo Rajka.
Tiel la aŭtobuso je ega malfruo alvenis en Tata, kaj fine ni vidis, ke ĝi enkurbiĝas al la parkejo. Sed ĝi ne permesis enveturi la plenan parkejon, kaj devis halti kontraŭ la enirejo de la parkejo sur la transa flanko de la strateto. Bedaŭrinde ĉe la trotuara flanko la valizujo de la aŭtobuso estis jam plena, kaj ni devis enmetadi la bagaĵaron ĉe la ena flanko, obstrukciite la straton en ambaŭ direkto. Tiel la enmetado estis iom komplika, kaj foje foje ni devis forpeli unu la alian doni lokon al la aŭtoj kun ĉagreniĝantaj stiristoj. Poste ni ekveturis. Mi ne vidis kiel trovis vojon nia stiristo el la mallarĝa strateto al la ĉefstrato, kvankam mi estus scivola, ĉar ni okupiĝis pri la enlokiĝado, kaj mi nur rimarkis, ke ni estas jam ĉe la rondtrafika nodo apud la supermarketo Tesco. De tie ni frue surkurbiĝis al la aŭtoŝoseo M1, kaj senevente ruliĝis ĝis la elirejo al Mosonmagyaróvár, kaj subbranĉiĝis tien. Mi admiris, ĉar de M1 kondukas mallonga nova ŝoseo al la ŝtatlimo. Nu, mi pensis, oni volas plenigi la gaseolujon, sed ne, ni senhalte traveturis la urbon kaj kurbiĝis sur la vojon al vilaĝo Rajka. Tie haltis la aŭtobuso. Mi serĉis per okuloj nian amikon, s-anon A., sed li ankraŭ ne alvenis ĉi tien, ni devis atendi lin.
Ni komence atendis trankvile, sed post unu, du horoj pli kaj pli malpacience. Unuaj diris, eble nia amiko ne rimarkis nin, kaj pluveturis. Aliaj demandadis de si mem: ĉu li scias, kie ni atendas lin? Kelkaj starigis sin sur la rando de la strato, kaj rigardadis dekstren-maldekstren, sed ne vidis alproksimiĝantan taksion. Ankaŭ mi admiris: kial ni atendas ĉi tie? La limtransirejo, ja, ne estas tie, sed ĉe la nova ŝoseo.
Kiam ni jam atendis almenaŭ tri horojn, ankaŭ nia ĉefa estro sentis, ke ni alvenis ĝis la fina toler-sojlo, kaj decidis ekveturi al la limtransirejo. Ni jam estis eble nur kelkaj centmetroj antaŭ la ŝtatlimo, kiam alvenis mesaĝo, ke la taksio kun nia s-ano A. proksimiĝas en distanco de dek minuta veturo al ni. Ĉi tiun tempon ni, ja, jam ekatendis je la ĉi tiea flanko de la limo. Poste ni enveturis Slovakujon. S-ano A. iris al la mikrofono, kaj petis pardonon pro la granda tempoperdo, kaj tre dankas, ke ni atendis lin. Poste baldaŭ ni daŭrigis nian vojaĝon en Ĉeĥujo. Tie nur tiom rimarkindaĵo okazis, ke ni haltis en iu restejo. Post duonhora paŭzo ni volis jam pluveturi, sed ankoraŭ mankis unu persono. Malkovriĝis, ke s-ano B. ĵus pripensis aĉeti manĝaĵon, kaj nun li sidas apud sia varmega supo. Je la sunsubiro ni akiris la ĉeĥan Ercmontaron, kaj kiam ni veturis al la Saksa Svislando, kie la rivero Elbo trarompas inter la montoj, jam estis forta krepusko, sed mi eksperimentis fari almenaŭ unu foton pri la fortikaĵeca domo je la alia flanko. Ĉirkaŭ je la 22-a horo ni jam estis en Germanujo, ankoraŭ 4 horoj, ĝis ni atingos la urbeton Herzberg, kie ni devus trovi tranoktejon. Nu, ni jam veturis en plena mallumo, eĉ ne povis rimarki, kiam ni vojaĝis apud Dresden kaj Leipzig, ĉar la aŭtoŝoseo iom evitas la grandajn urbojn. Por pli rapide pasigi la tempon ni rigardis ian amuzan filmon, kaj poste silentiĝis la aŭtobuso, kaj ĉiu provis trovi pozicion en kiu povus iel dormi. Ĉirkaŭ meznokto reviviĝis la kompanio, kiam ni haltis ĉe konvena loko, kaj ni eksciis ankaŭ tion, ke ni vane irus al Herzberg, nia noktejrezervado ne plu estas valida, ĉar ni ne alvenis en ĝusta tempo. Kion fari? Ni pluveturis. La vojcelo nun jam estis Alkmaar, kien ni ĉifite kaj lace alveni ĉ. je la 9-a horo, sed niaj gastigantoj atendis nin nur al la 4-a horo posttagmezon...