4

Csaba vere ne intencis porti Idan en sian gepatran domon. Kaj ne nur pro tio, ĉar iradis najlaj skurĝoj en sia animo, skurĝoj por sia ŝvagro. Li vere ne volis, ke Ida kunkusadu kun Jolán. Ja, mem Ida konfesis, ke oni ŝin elĵetis el la monaĥinejo. Kaj kiel insolente, trankvile ŝi diris tion! Kial oni elĵetis ŝin? – Kial tio interesas lin? Pro tio certe ne, ke aperus la afero antaŭ tribunalo. La nomon de la edzo makulas nenia klostra delikto.
Ili veturis do, senvorte, kiel dum la antaŭa tago.
Jam ne pluvis. Sed la aero estis malvarma. Kvazaŭ spiris froston, kaj la ĉielo estis malserena. Ida sidis enkovrata en via surtuto ĉe la fenestro, kaj legis romanon. Csaba legis gazeton, ja nur tiel, kiel povis interesi la novaĵoj de la gazeto tiun, en kies koro bolas kolero kaj ĉagreniĝo.
Li sendis jam antaŭe telegramon, ke la ĉaro devas atendi ilin ĉe la stacidomo. Jolan atendos lin eble hejme, ankaŭ pro la vetero, kaj pro la infanoj, kaj ja, certe lin atendos kun tagmanĝo. Kun pasto kun grasoŝrumpaĵo – sur ĝin abunde estos acidkremo kaj graso de la ŝrumpaĵo. La pasto, kiun oni povas ricevi en la ĉefurbo estas ties nur aĉa karikaturo. Kaj la ŝvagro… li certe ne atendos lin hejme, li ne volas, ke Csaba lin trovu en la domo.
En la unua horo sole mem ili sidis en la kupeo. Ida sidis ĉe la fenestro, Csaba sidis ĉe la pordo. Sed poste envagoniĝis juna sinjorino, ŝi surhavis anglan surtuton kun grandaj butonoj, sur la kapo ŝi havis ĉasistan ĉapelon – ŝi estis tia tritikoodora farma bienulino. Ŝi kondukis antaŭ si trijaran knabeton en la kupeon. Sur sia vizaĝo desub la pudro bruniĝis hepatmakuloj.
– Estas ĉi tie ankaŭ virinkupeo, mi petas – diris al ŝi Csaba, kaj kun sia dikfingro montris la najbaran kupeon –, ĉi tiu estas plena per tabakfumo.
– Nenia zorgo – respondis la sinjorino –, venos ankaŭ mia edzo.
Kaj vere jam venis en la koridoro herkulo-homo kun rondbarbo kaj ĉasistofajfo. Li enkriis.
– Ĉu doniĝas loko? Mi restos ekstere.
– Vi povas eniri – kuraĝigis lin la hepatmakula sinjorino –, fumas cigaron ankaŭ, ĉi tiu sinjoro.
Kaj ŝi devestis de la knabeto la surtuton, kaj sidigis lin al la fenestro sur la alian sidejon. La knabeto havis veston el velveto. Ŝi mem sidigis sin sur la meza sidejo, duonkontraŭe al Ida.
– Do, se ne estos malagrable – diris al Ida la rondbarbulo –, bonan tagon donu Dio.
Kaj ankaŭ li sidiĝis kontraŭ Csaba apud la pordon.
La kanbeto – diketa, kiel faŝinga kuko – gapis Idan dum kelkaj minutoj, poste turnis la rigardon al la supra lampo de la kupeo. Li traobservis ankaŭ Csaban. Sed sia atento baldaŭ trovis la libron, kiun legis Ida.
Li glitis desur la benko, kaj rigardis desub la libron.
– Jani – diris la patrino – kia maldeco!
Ida rigardis al la knabo, kaj etendis al li la libron.
– Jen, kara, legu – kaj ŝi turnis sin al la patrino:
– Lasu, amuziĝu iom la etulo.
Poste, ja, tuj komenciĝis interparolado, kiel tio kutimas inter du virinoj. La unua, kies koro estas la infano, la alia, kiu lasas la infanon al la koro. La velvetvestulo interesiĝas, ja, pri la libro, ĝis li ne ekkonas, ke ĝi ne enhavas bildojn. Poste jam li nur piediradas sur la sidejo, kaj kiu malpuraĵo sedimentis sur la rando kaj tirledo de la fenestro, kaj sur la butonoj, tio ĉio kolektiĝas sur sia manplato kaj fingroj. La patrino foje-foje residigas lin sur la sidejon.
– Janika, rigardu tra la fenestro.
Kaj Janika ankaŭ rigardas unu-du minutojn. Sed poste li pensas, ke li montros ankaŭ al la fremda onklino, kion li scias. Li provas fari transkapiĝon sur la sidkuseno de la benko, kaj ja, tre proksime baraktis liaj piedoj al la nazo de Ida.
– Batu jam sur lian sidvangon! – grumblis Herkulo al sia edzino. Csaba diris al Ida:
– Sidu eble ĉi tien, mezen.
Ida obeis. Kaj tiam la parolo de du virinoj turniĝas al tio, ke ili eble estas geedzoj.
Ida kapjesis. La bienulino observis ilin per karecaj okuloj.
– Tuj mi devus pensi: vi estas tiel bone konformantaj. De kiam?
– Ekde hieraŭ – respondis Ida honteme-serioze.
– Ĉu nur ekde hieraŭ? – konsterniĝetas la bienulino – do tiel vi estas nun sur nuptovojaĝo.
Ida denove kapjesis.
– Mia edzo nur sidas apud la fenestro, dum li fumas sian cigaron. Ankoraŭ ne erodis sia ĝentileco de la fianĉa tempo.
La bienulino turnis sin kun ridanta vizaĝo al sia edzo:
– Ja, ankaŭ vi estis tre ĝentila ankoraŭ tri tagojn, ĉu ne? Ja, nun jam: Mi dormas kun fajfo, mi vekiĝas kun fajfo.
Herkulo levis la ŝultrojn.
– Kaj vi - sinjoro-frato –, ĉu vi ne fajfas?
– Ne. Eble tre malofte okazas, ke mi ekbruligas matrosfajfon.
– Do, vi ja povas esti ĝentila ankoraŭ ankaŭ la kvinan tagon. Ili ridis. Ili prezentis sin unu al la alia. Ili babiladis pri vetero, ekonomio, servantoj, multekosteco, pri saĝeco de Janika, pri diferenco inter lampoj petrola kaj alkohola, kaj pri tio, ĉu oni devas meti rumon en la rondkukon kun lardoŝrumpo aŭ ne?
Poste la trajno denove malakceliĝis, kaj fajfis. La geedzoj leviĝis, ili bedaŭrigis, ke ili jam alvenis, devas eltrajniĝi.
– Dio mia – spiregis la bienulino kun flankenklinita kolo –, kiel feliĉaj vi povas esti.
La vagonaro poste veturis plu.
Ida residiĝis apud la fenestron, kaj legis denove plu, de tie, kie ŝi interrompis. Csaba restis ĉe la pordo, kaj fajfis plu sian cigaron.
Li ekparolis nur ĉirkaŭ tagmeze:
– Hodiaŭ ni tagmanĝos iomete pli malfrue, kaj mi eĉ ne scias, kie kaj kiel. La trajno alvenos tie nur je la unua horo kaj tri kvarono. Mi estas fumanto, mi eltenos.
Ne levante la kapon de la libro respondis Ida:
– Kaj mi ne estas fumanto, mi eltenos ankoraŭ pli facile.
– Eble vi devos kontentiĝi per kelkaj kuiritaj ovoj aŭ koteleto.
– Mi kontentiĝos.
Nelonge antaŭ la dua Csaba levis la valizojn.
– Ni elvagoniĝos – diris li al Ida.
La trajno fajfis kaj malrapidiĝis. Csaba elrigardis tra la fenestro de la koridoro.
Antaŭ la stacidomo staris flava ĉareto. Li tuj sciis, ke la kaleŝego estis kun sia ŝvagro. Hejme pli malfrue, ja, Jolan pardonigos sian edzon, ke li ankoraŭ hieraŭ iris en la urbon.
Poste li denove elrigardis tra la fenestro, kaj ekpaliĝis.
– Hm.
La trajno ankoraŭ ne haltis. Csaba mansignis al ĉaristo, kiu havis ĉapelon kun strutplumo. La du valizoj jam staris ĉe la pordo.
– Bonvenu, estimata sinjoro.
– Nu, rapide prenu la valizojn, ĉar la trajno restados nur minuton.
Kaj li rapide etendis sian manon al Ida, por helpi ŝin, sed Ida ne akceptis ĝin: facilete ŝi rapidis desur la vagono.
Antaŭ la antaŭĉambro de la stacidomo staris ankaŭ Jolán. Ŝi surhavis larĝan malhelbluan surtuton, sur la kapo ŝi havis simplan ĉapelon el nigra drapo, ornamata nur kun vualo altenklinata. Ŝia vizaĝo estis malsanece zorganta, ŝiaj okuloj estis tute demandsignoj.
Ŝi rapidis al Csaba.
– Ĉu la mono? – spiregis ŝi jam de sep metroj –, ĉu la mono? Vi skribis nenion!
Nur post la trankviliginta kapsigno etendis ŝi la brakojn, kaj kisis Csaban kun larmaj okuloj, poste falis sur bruston de Csaba.
– Ho, Dio mia – ploregis ŝi –, dank’ al bona Dio!…
Ida nur staris malantaŭ ili, malvarme-indiferente. La libro ankoraŭ estis en sia mano. En la unua minuto, kiam ŝi aŭdis la krion: mono, grande malfermiĝis la okuloj, kaj ĵetis frostan rigardon al Jolán. Poste ŝi malfermis la libron, kaj tie, en ilia proksimo daŭris la legadon.
– Jolán – diris Csaba, kaj sia voĉo tremis -, vi devas iomete ĉi tie atendi ĉe la stacidommo. Ĉi tiun sinjorinon devas mi porti en la vilaĝon. Iru intertempe al la staciestro aŭ promenadu ĉi tie sur la perono.
Kaj eĉ ne atendinte li turnis sin al Ida:
– Bonvolu.
Li sidigis Idan sur la ĉaron. Ĝi estis tia pajloodora, malpeza, vilaĝa ĉaro, nur ĝia ledsidejo havis risortojn.
– Ne atendigu min tro longe – sendis la vorton post lin la fratino.
Csaba helpis surĉarigi al Ida, kaj sternigis sur ŝin la nigran piedkovrilon. Li ordigis la kovrilon per mekanika movo ankaŭ sub krurojn de Ida, kaj eĉ mem ne pensis pri tio, ke eble tiu ago estis pli intima al ilia rilato.
– Eblas ekiri.
Ili trovis lokon ĉe vilaĝestro en la antaŭa ĉambro kun tura lito. Ankaŭ pri la manĝo ili rapide konsentis kun la edzino de vilaĝestro. Kaj Ida ne diris al Csaba, ke li ne atendigu ŝin tro longe. Sen intereso ŝi finaŭskultis la marĉadon: tiel legis plu la libron, ankoraŭ tie, apud ili, starante, kvazaŭ la afero ne koncernus ŝin.
Alian tagon je la naŭa jam estis malluma vespero, kiam Csaba alvenis. La pordego estis jam fermata. La hundo kolere bojis.
Li frapis la fenestron.
– Mi estas ĉi tie, fraŭlino.
Trans la kurteno vidiĝis, ke oni faris lumon, kaj tiu proksimiĝas. Poste malfermiĝis la entera fenestro. Ida aperis en la fenestro en surtuto, kun malbindataj haroj. Ŝi malfermis ankaŭ la eksteran fenestron. Ŝi staris tie, kunprenante la kolumon de la surtuto per maldekstra mano.
– Sankta Dio, vi ektimigis min.
– Pardonu, mi ne pensis, ke vi tiel frue enlitiĝas.
– Ne pasis kvin minutoj.
– Mi alvenis nur ekscii, ĉu estas ĉio en ordo.
– Mi dankas, ĉio estas en ordo.
– Ĉu la loko kaj la manĝo estas akcepteblaj?
– Mi dankas, ili estas akcepteblaj.
– Do, ĉu vi havas nenion diri?
– Nenion.
Csaba prenis desub la akselo blankan paketon.
– Mi tre bedaŭras, ke pro mi…
– Sed mi petas: vi diris tion antaŭe. Kaj mi estas pli volonte ĉi tie, ol tie en la hotelo.
– Mi portis al vi paketon da bildrevuo „Tolnai” , se ne sufiĉus via legindaĵo.
– Mi dankas.
Kaj Ida prenis trans la fenestro la du kilograman paketon de ĵurnaloj.
Kiel la lumo de kandelo atingis la vizaĝon de Csaba, Ida kvazaŭ konsterniĝis: la vizaĝo de Csaba estis tia, kiel tiu de malsanulo en hospitalo tuj post travivita grava operacio.
– Do, ĉu vi havas nenian deziron? – ripetis Csaba la demandon, kaj levis sian ĉapelon por adiaŭi.
– Mi dankas: nenio. Maksimume… mi demandus je kioma povus mi vin atendi?… Ĉar vi diris, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ…
– Nu, morgaŭ jam ne. Postmorgaŭ. Mi esperas: ne longiĝos la limdato. Nu, sed antaŭe mi povas scii nenion. Mi nur diras: mi esperas.
– Bone. Kaj mi petas vin, ne havu zorgon pro mi. Ne faru penadon veturi ĉi tien ankaŭ morgaŭ el la kvara vilaĝo. Kaj precipe nun, en via nuna okupiĝo.
– Mi dankas, fraŭlino. Bonan nokton.
– Bonan nokton.