Nur ili duope sidis en la kupeo – Ida ĉe la fenestro. Csaba sidis en la alia angulo, ĉe la pordo. La patro per aparta kupeo-bileto sekurigis por ili la okazon konatiĝi.
Ili nur sidis, ne parolis.
La pluvo batis la fenestron de la kupeo. Ida kun intereso observis, kiel kuras la akvoriveretoj sur la fenestrotabulo unu post la alia: kiel larmoj sur la vizaĝo de homo.
Poste ĵetis rigardon al sia valizo. Ŝi leviĝis, kaj tretis sur la sidkusenon.
– Ĉu vi volas elpreni ion? – demandis Csaba ĝentile – kial vi ne diras?
Ida konsterniĝe rigardis lin.
– Kiel mi povus diri al nekonatulo?
Kaj vere ŝi rigardis lin, kiel se ŝi vidus lin la unuan fojon.
– Honorvorto sekurigis min – daŭrigis ŝi severe –, ke inter ni ni estas nekunatuloj.
– Mi ne forgesis, sinjorino – respondis trankvile Csaba –, sed ankaŭ nekunatulo faras tian etan komplezon al nekonata sinjorino.
Intertempe jam li ankaŭ mallevis la valizon, kaj starigis ĝin antaŭ Idan, ke ŝi povu elpreni, kion ŝi volas. Diskrete turnis li sin flanken, dum Ida prenis libron el la valizo, kaj poste refermis ĝin.
– Mi dankas.
Csaba relevis la valizon.
Ida komencis legi. Sed apenaŭ ŝi eklegis, diris super la ŝultro al Csaba:
– Se vi deziras, vi povas ekfumi.
Ankaŭ Csaba respondis super la ŝultro:
– Mi dankas. En ĉeesto de nekonataj sinjorinoj mi ne kutimas fumi.
– Sed, se vi kutimas fumadi, vi povas tion fari, se vi antaŭe demandas, ĉu ne ĝenas ŝin.
– Mi scias. Sed mi kutimas atendi, ke eble la sinjorino ekfumos pli frue.
– Mi ne estas tiaspeca moderna sinjorino. Cetere vi estas prezentata, vi ne estas transborda nekonatulo. Mi ne komprenis la nekonatulecon tiel, ke ni preteriras senvorte unu apud la alia, kiel aŭtomatoj. Ni devas, ja, loĝi unu apud la alia, kaj eble ankaŭ manĝi. Mi komprenis nur pri konfidencumado, ke ne ĝenu min, kiam ni estas sola.
– Tion ne timu, fraŭlino.
– Ankaŭ ĉe la sublevo de valizo mi menciis la vorton: nekonatulo.
– Estis superflue, fraŭlino: kion mi foje promesis, tion mi tenos.
– Mi dankas vian elkoran, trankviligantan eldiron. Sed vi interrompis min: mi havis akoraŭ dirondaĵon post la vortoj pri nia komun-manĝado, ke antaŭ la mondo mi toleros ĉiujn viajn konfidencumadojn, kiel la geedzoj en eruditaj grupoj kondutas unu al la alia. Eĉ mi ne forgesis, ke mi per ĝi estas ŝuldanto al via nomo.
– Mi tre dankas.
Csaba diris tion tiel ĝentile beldirante, kiel se li komplimentus al alia, fremda sinjorino. Poste li ekbruligis cigaron, kaj kruciginte la krurojn rigardadis al la koridoro de la vagono.
Ida legis.
Vojaĝantoj venis kaj iris antaŭ la kajuto, precipe kiam la trajno haltis. Kelkiuj ĵetis rigardon en la kupeon. Se tiu estis viro, lia rigardo momenton ripozis sur Ida. La rigardo de iu juna homo tiel gluiĝis al ŝi, ke la kapo kvazaŭ turniĝis ĉirkaŭ sia propra akso.
Ĉe iu stacidomo oni kriis titolon de gazetoj. Csaba elvagoniĝis, kaj aĉetis ekzemplaron. Li legis la gazeton, Ida sian libron, tiel trankvile, kvazaŭ ili estus hejme en ilia ĉambro.
Kiam Csaba finlegis la gazeton, li mallevis ĝin en sian sinon.
– Pardonu, se mi ĝenas vin, sinjorino – ekparolis li –, post duonhoro ni aliros Peŝton. Mi devas informi vin, ke mia loĝejo estas unuĉambra fraŭlo-loĝejo.
Rigardo de Ida direktiĝis al li.
– Ĉu vi ne pensas eble…
– Ĝuste pri tio mi deziras paroli. En kiun holelon deziras vi, ke mi portu vin?
– Mi konas neniun hotelon.
– Ĉu vi loĝis en iu hotelo neniam ĉi tie?
– Neniam. Nek tie, nek alie. Eble vi scias, ke mi loĝis en monaĥinejo.
– Via patro diris, sed mi ne kredis tute. Do vi neniam loĝis en hotelo?
– Ne, sed mi orientiĝos.
– Vi havos nenian zorgon pri ĝi: mi luos la ĉambron, dulitan memkomreneble, laŭ niaj nomoj. Mi poste iros en mian loĝejon.
– Sed kion diros mia patro, se li venos al Peŝto, kaj vidas ke ni loĝas duloke?
– Nur dum kelkajn tagojn. Niaj aferoj atendas aranĝon. Mi devas anonci ankaŭ ĉe la gazeto, ke mi forlasos ilin. Ankaŭ miaj parencoj…
– Mi esperas, vi ne deziras prezenti min al viaj parencoj!
– Eĉ ne estis mia intenco. Sed mi devas forveturi al ili por tri tagoj.
– Sed kiel estos mi en la mondo unusola…
– Mi pensis nur tri tagojn. Poste nin tage rigardos la mondo ĉiam kune. Ni kune matenmanĝos, tagmanĝos kaj vespermanĝos.
– Mi pensis, ni havos loĝejon kvar-kvin ĉambran, kaj servantaron.
– Ni havos. Sed mi diras, nur tiu tri tagojn. Aŭ vi timas sola?
– Ne, mi ne timas. Mi timas neniun homon. Sed tamen, la seninformiteco… Apenaŭ antaŭ du monatojn mi elfalis el la monaĥinejo.
– Ĉu nur du monatoj?
– Apenaŭ du monatoj.
– Kaj kiel mi devas kompreni, ke vi elfalis?
Ida levis la ŝultrojn.
– Oni elĵetis min.
Kaj ŝi legis sian libron plu.

Csaba portis sian edzinon en la hotelon Metropol.
Li luis dulitan ĉambron, kaj li tuj prenis sian ĉapelon.
– Mi revenos antaŭ la vespermanĝo – mi iros en la redaktejo. Je kia horo vi volas vespermanĝi?
– Je la sepa, se por vi konvenas.
– Je la sepa oni ankoraŭ ne povas vespermanĝi en la ĉefurbo. Povus esti je la oka?
Ida zorgante palpebrumis.
– Mi havas neniom monon ĉe mi… eĉ unu groŝo.
– Sed vi eĉ ne havos elspezojn – ekridetis Csaba. Sed la rideto subite glaciiĝis je lia lipo. Li ekpaliĝis.
Ĉu pensas ĉi tiu virino, ke li volas rifuĝi kun la cent mil kronoj?
Li prenis el la poŝo sian monujon, kaj metis sur la tablon.
– Bonvolu - siaj lipoj kvazaŭ tremis –, prenu de ĝi, kiom vi deziras.
Kaj turnis li sin.
Li trairis la ĉambron, kaj la kalkanoj kvazaŭ batis truon en la plankon.
Ida levis la ŝultrojn.
– Sed kial, se vi diras, ke mi ne havos elspezojn.
Csaba ankoraŭ havis palan vizaĝon, kiam remetis la monujon en la poŝon, kaj per malvarme ĝentila komplimento li adiaŭis.

Vespermanĝi ili iris malsupren en la manĝejon.
Csaba ĉirkaŭrigardis. Li rimarksi, ke Nagy Ákos sidas tie kun sia edzino. Ambaŭ estis liaj proksimaj konatuloj. La edzino estis preskaŭ dek jarojn pli aĝa ol Ákos. Ŝi estis aktorino, ankoraŭ ĉiam beleta, precipe en vespera lumigo. Vere estas, ke ŝi estas majstro de pudroj kaj vizaĝkremoj, sed do, ĉiu konzervas sian belecon, kiel plaĉas. Ŝia maldekstra kojnodento estis el oro, ĝi brilis, kiam ŝi ridetis. Ŝi havis kaŝtanobrunajn harojn.
– Ĉu vi estas sola, aŭ vi atendas societon?
– Ni estas sola. Bonvolu.
Csaba kaptis la okazon, ke li ne devas kun Ida aparte enui.
– Mia edzino – prezentis li ŝin –, Nagy Ákos kaj lia edzino.
– Ĉu via edzino – konsterniĝis Ákos. – Do, de kiam estas vi edzo?
– Jam delonge: ekde posttagmeze la dua horo. Ĵus ni alvenis.
– Mi gra-tu-las! ekĝojis ankaŭ la edzino. – nu, sed tio estas vere interesa! Kio estas via nomo, kara mia? La mia estas Margit. Mi esperas, komenciĝas agrabla amikeco inter ni ekde ĉi tiu kara minuto. Sidigu vin ĉi tien apud min.
Oni portis fiŝon por Ákos kaj Margit, kun majonezo en bovloj. Ili komencis manĝi, sed dume Margit daŭre paroletis.
– Nu, kaj kiel estas, ke vi ne vojaĝas plu, vi ne faros nuptovojaĝon?
Ŝi diris la vorton: nuptovojaĝo, kvazaŭ ŝi dirus: puntovojaĝo.
– Mia edzo havas ĉi tie ion por aranĝi –palpebrumis Ida.
– Nu ĉi tiuj viroj, ili ĉiuj estas samaj. Ĉu ne povus li aranĝi la aferon antaŭ la geedzeco? Mia edzo tiun tagon legis gazeton en la lito, politikaj paroloj, kaj forgesis, ĉu kioma horo estas. Kien vi vojaĝos?
– Al Munkeno – respondis Csaba anstataŭ Ida. Ida ekmiris.
– Al Munkeno – diris ankaŭ ŝi – Venecio ne estas plu komilfo.
– Vere – ekkonis Margit.
Kaj samtempe regalis sian edzon:
– Prenu ankoraŭ, kara mia, de tiu majonezo. Ĝi estas bone freŝa.
– Prenu vi, anĝelino mia.
– Prenu, nu prenu.
– Sed – opiniis Nagy Ákos, kaj flankenigis fiŝ-oston – Veneco restos ĉiam Veneco, la urbo de la eterna romantiko. Vojaĝas tien kaj komercistoj kaj lordoj. Kaj ĝi estas nun, je komenco de majo la plej agrabla. Nur ne babilu, Margit, se ankaŭ ni geedziĝus hodiaŭ, vi ne volus alion, nur Venecon.
– Rigardu ĉi tiun manon! – Miris la edzino de Ákos, kaj prenis ĉe pojno la manon de Ida, kaj levis ĝin – ĉu vi vidis iam de tian manon?
- Vere bela mano – komplimentis Nagy Ákos –, se via edzino estus ia malbelega virino, mi tuj dirus, Csaba, mi ne miras, ke vi petis ŝian manon. Se vi vere returnos al la skulptistaĵo, vi ne devos en la tuta urbo serĉi modelon.
Csaba ĵetis rigardon al la mano de Ida.
– Ŝi, ja, ne lavadis laktan sitelon – diris li ŝercante – eĉ ne fosilis: ŝi ĵus elvenis el la monaĥinejo.
– El la monaĥinejo? – kunfrapis la manojn la edzino de Ákos – ĉu ne estis vi monaĥino eble.
– Jam apenaŭ – ekridetis Ida –, se Csaba ne aperus…
Tiam ŝi nomis la unuan fojon laŭ lia nomo sian edzon. Ŝi ankaŭ ekruĝiĝis iomete.
Ili babiladis, ridetadis. Ankaŭ Ida ekĝojiĝis. Sed intertempe ankaŭ observis, kiel kondutas sin la edzino de Ákos al ŝia edzo.
Ankaŭ Ida elektis manĝeroj el la majonezo. Kaj ankaŭ ŝi metis ilin per bela arko de sia mano sur la teleron de edzo. Kaj kiam restis nur kulero da manĝaĵo en la telerego, ankaŭ ŝi regalis ĝin al Csaba:
– Prenu, karulo mia, por mi jam sufiĉis. Prenu do.
– Mi dankas, anĝelino mia – ludis ankaŭ Csaba la edzon.
La edzino de Ákos ridis, kaj dume brilis sia ora dento.
– Kiel ili estas ankoraŭ hontemaj. Apenaŭ ili maltimas ĵeti rigardon unu al la alia.
Post la vespermanĝo Csaba akompanis sian edzinon al ŝia ĉambro.
– Ĉi tie estas la ŝaltilo de la elektra lumigilo. Ĉi tie estas la sonorileto…
– Dankon, ja, mi vidas ĝin…
– Certe vi ne forgesos fermi la pordon. Oni kutimas meti la ŝuojn antaŭ la pordon, se oni ne havas pli ol unu paron.
– Mi havas ankoraŭ unu.
– Morgaŭ mi venos inter ok aŭ naŭ horoj. Ni matenmanĝos komune. Mi avertas vin, ke ne promenu… Cetere pli bone estos, se mi nun diras…
Li eksilentis. Li pripensadis. Malgaje li rigardis antaŭ sin.
– Vi povas sidiĝi, se vi volas longe diri ion – diris Ida, kvazaŭ ŝi bonvolus kun nekonatulo, kiu volas diri ian malbonan mesaĝon, kaj kiun ŝi vidus en tiu minuto la unuan fojon.
– Nur tiom – skuis la kapon Csaba, kaj restis staranta –, ke mi devas morgaŭ je la deka forveturi. Mi bedaŭras, tre bedaŭras, sed grava familia afero devigas min. Nur en la trajno al mi enkapiĝis, ke mi devas forveturi al iu malgranda vilaĝo, kie ne troviĝas hotelo. Ĉu vi ne povus iri en la monaĥinejo por tiuj tri tagoj, kiel gasto?
– Ne.
– Aŭ ĉu en alia monaĥinejo?
– En monaĥinejo oni donas tranoktejon nur por monaĥino-gasto.
– Do, ĉu vi povas resti ĉi tie en la hotelo por tiu tri tagoj? Aŭ ĉu vi havas ian bonan konatulo-familion, kiu vin elkore gastigus? Ni pagos, se ĝi estas malriĉa. Ni povus doni donacon…
– Mi havas nenian konatulon – diretis ŝi fine –, kaj mi estas senorienta sur la vojoj de la frivola mondo. Sed se estas eble, ke sola virino restu en hotelĉambro…
– Estas eble. Kial ne estus eble? La matenmanĝon vi portigos supren. Tagmanĝi vi iros tien, kie ni estis. Mezmanĝo estas en alia salo, en la stratflanka. Troviĝas ĉi tie kontraŭe ankaŭ sukraĵejo… Sed ne, tamen mi ne povas lasi vin ĉi tie.
Kaj li iradis en la ĉambro tien kaj reen, kaj rigardis la plankon, kvzaŭ li ekzamenus el kiu ligno ĝi fariĝis.
– Vi povas min lasi ĉi tie – diris Ida
– Ne, ĉar vi vagus surstrate… ĝis vespero… Ne, ne, tio neniel eblas!
Kaj li falis sur seĝon. Kun zorgohava vizaĝo kubutumis li sur la tablo, kaj rigardis la mezon de la tablo.
Ankaŭ Ida sidiĝis al la tablo, kaj kvazaŭ timigite gapis al Csaba.
Vere estis ŝia intenco, promenadi en la urbo: rigardadi montrajn fenestrojn, antaŭ kiuj kun monaĥino ŝi ne povis restadi, viziti la Belartan muzeon – en ĝi, ja, ŝi estis neniam. Ŝi volis trairadi ankaŭ la Urban arbareton. Kial ne povis ŝi iradi sur la stratoj, samkiel la multmil loĝantoj de la ĉefurbo.
Ŝi ne komprenis Csaban.
– Ne, vi ne povas resti – skuis la kapon Csaba.
– Sed do kien vi veturos? – krevis la demando el Ida – ke la afero estas tiel urĝa…
– Tio ne estas via afero, sinjorino.
Kaj la geedzoj rigardis unu la alian tiel malvarme, ke se oni metus termometron inter ili, ĝi sinkus signife pli malsupren ol nulo.
– Laŭ nia kunsento – daŭrigis Csaba – ni estas fremdaj. Vi devis urĝe edziniĝi: mi ne scias kial…
– Kaj vi devis edziĝi: mi ne demandis, kial?
– Eĉ mi ne demandis vin.
Kaj ili rigardis unu la alian, ke la tablo kvazaŭ ricevis prujnon inter ili.
– Do ni pasigos unu jaron komune. Mi promesis, ke mi estos korekta edzo. Ankaŭ vi promesis, ke vi estos korekta edzino. Malantaŭ pordo ni estas fremduloj.
Ida palpebrumis, sed tamen trankvile, kvazaŭ per negoca severo pardoniĝis:
– Kvazaŭ mi hontas, ke mi trapaŝis la limon per mia demando: kien vi iros? Sed mi eraris nur per vortoj: mi demandis tial, ke… ne sentu peza ŝarĝo min …
– Sed la afero aliel ne estas solvebla.
– Mi bedaŭras.
– Ĉu vi devigas vin, ke dum tri tagoj… eble ankaŭ dum kvar tagoj… ne eliros la hotelon? Aŭ vi venos kun mi, kaj mi serĉos tranoktejon por tiu kelkaj tagoj en la vilaĝo. Ĉe la instruisto, aŭ ĉe la notario. Eble estas tie ankaŭ gastejo.
– Sed ĉu ankaŭ vi restos tie?
– Ne, mi pluiros. Tiu vilaĝo estas nur fervoja stacio. Mi iros al alia vilaĝo. Kaj de tie al la kvara vilaĝo. – La kapo de Ida falis malsupren.
– Kaj kial ne povas ankaŭ mi iri en tiun vilaĝon? Mi ne ĝenus vin, kiel oni povas… mi jam diris…
– Tio denove ne estas via afero.
– Do mi prefere restos ĉi tie. Mi ne moviĝos el la hotelo.
– Ĉu vi promesas?
– Mi promesas.
Csaba leviĝis. Klinis sin. Ekiris.
Sed ĉe la klinko de la pordo li haltis, kvazaŭ ŝtoniĝus siaj piedoj.
– Mi ne povas vin lasi ĉi tie. Tamen mi ne povas vin lasi ĉi tie.
– Sed mi volas resti ĉi tie.
– Ĉu vi volas?
Ida palpebrumis.
– Pardonon: estis nur en mia sento la „mi volas”. Mi scias, ke mi estas devigata por unu jaro esti obeema antaŭ la mondo. Do mi korektas: prefere mi restus ĉi tie.
– Vi ne povas resti – diris Csaba kurte.
Li salutis, kaj foriris.