Pluvis, kaj blovis malvarma vento. La nuptaro trovis lokon en unusola aŭtomobilo: la fianĉino, la fianĉo, la patro, la librotenisto Bogár – la uanua atestanto. Ankaŭ la alia atestanto sidis en la aŭto, sed li sidis antaŭe – li estis la stiristo.
Ne ricevis la geedzeco tiom atenton en la urbo, kiom kaŭzus forvendo de du gekokoj antaŭ la urbodomo. Tamen la urbestro mem surmetis la nacionalkoloran rubandon, kaj staris en festa hungara vestaĵo malantaŭ la geedzeca tablo. Spite estis okulfrapa la ordinara malornamo de la nuptaro. Rendegoton surhavis nur la fianĉo kaj la patro. Bogár estis nur en sia oficeja surtuto, kaj la stiristo nur tiel en ledkamizolo, kiel kutimas sidi ĉe la volanto. Mem la fianĉino ne demetis eĉ sian superan palton, ŝi havis nur modestan bukedon de blanka konvalo en la manoj. Kvankam la fianĉo sendis grandan bukedon matene el la hotelo – kie li tranoktis, kaj kie kun Ó Péter vespermanĝis –, sed de ĝi ŝi prenis nur kelkajn erojn, kaj el la propra ĝardeno ligis al ili kelkajn verdajn folietojn. Ĝi estis nur tia bukedo, kiajn la geknaboj vendas ĉe la stacidomoj.
Ambaŭ stoike diris: jes, post kiu la urbesto deklaris ilin geedzoj.
Poste la urbestro raspis la gorĝon kaj ekparolis:
– Ankaŭ por mi mem estas festo – recitis li pastrece –, ke la manon de filino de mia malnova amiko mi metis en manon de brava hungara fraŭlo kiel eterna signo de unuiĝo de iliaj koroj. Ilia amo, kiu ĝermis en pura aero de klostro antaŭ jaroj – daŭrigis li je miro de Csaba – maturigis sian blankan floron al geedzeco. Kaj certe estas feliĉaj ne nur ili sole, sed ankaŭ nobla burĝo de nia urbo, la patro, kiu lasas kun ĝojanta koro forflugi la unusolan kolombon de sia domo. Estu ili feliĉaj en la nesto, kiun ili konstruas komune dum longa vivo, ĝisfine feliĉaj, kiel en ĉi tiu vivo, kiam ili atingis la ĉefan deziron de iliaj sonĝoj, plenumu ĉiu espero de ilia koro, ĉe kiu ili unuiĝis.
Ida komence nur rigardis lin, kiel oni rigardas pastron kiu predikas je fremda lingvo. Fine sardone dolora ondeto trakuris siajn lipojn.
Kion mensogis Ó Péter al la urbestro? Kaj kiel aranĝis li la eviton de la festa tagmanĝo? Pri tio Csaba eksciis neniam ion.
En densa pluvo ili veturigis sin en la tombejon.
Ida brakumis kaj kisis la malvarman kaj humidan ŝtonkrucon de sia patrino. Csaba tenis dume la pluvombrelon super ŝin. Ankaŭ la patro staris tie. Per enuantaj okuloj rigardis li la tombon desub sia ombrelo.
Ida metis poste sian bukedon apud la azaleon. De apud la ŝtono ŝiris ŝi herbon, kaj turnis sin al Csaba:
– Ni povas iri – diris ŝi kun larmaj okuloj. Ili veturis direkte al la ŝtacidomo.
Panni jam atendis ilin kun la ununura valizo – kun granda flava ledovalizo –, en kiu trovis lokon ĉiuj roboj kaj subvestaĵoj de Ida.
– Mi skribos, Panni, kiam vi povos veni al Peŝto – diris Ida.
Kaj ŝi kisis la knabinon.
La patro ekparolis nur tiam. Li turnis al sia bofilo:
– Kien vi veturos?
Csaba demandante ĵetis rigardon al Ida. Ida levis la ŝultrojn.
– Al Venecio – opiniis Ó Péter. – Sed ĉi tie oni ne donos bileton, nur ĝis Peŝto.
Al Venecio jam ne veturadas sinjorecaj nupto-vojaĝantoj – antaŭmalhelpis Csaba la favoron –, cetere kiel Ida volas.
Ida pensis pri la bovo en la foiro, pri la bovo kun mildaj okuloj, kiu staris tie je ŝnurego. Kion dirus ĝi al tiu demando:
– Kien vi vojaĝas?
La vagonaro krakade alvenis. Ida kisis la manon de la patro. Sen sento. La patro kisis la vangon de Ida. Sen sento. Poste ili eniĝis en la vagonon de unua klaso.
Kaj Ida ne elrigardis tra la fenestro, ke ankoraŭ per okuloj adiaŭĝŭ de la patro.
*