TRIA PARTO

1
Posttagmeze je la tria alvenis Ó Péter. Li venis kun juna homo vestita en bruna surtuto kun cilindra ĉapelo. Ili veturis per aŭtomobilo, kiu ne haltis antaŭ la domo sed preteriris pli fore ĝis la Urba Banejo. Tie la sinjoro kun cilindro elaŭtiĝis. Li parolis kelkajn vortojn kun Ó Péter kaj iris en la banejon. Certe li estas fremdulo, kaj alvenis kun valizo. La ekstera parto de la banejo estas hotelo. Do li engastiĝos tie.
Ó Péter reveturis, sed denove ne haltis antaŭ la domo, sed haltis iom pli malproksime, kie loĝas la familio Bogár. Li tie elaŭtiĝis kaj eniris en la domon.
La aŭto malplene returnis antaŭ la banejon. La stiristo elaŭtiĝis, kaj haltigis virinon kie venis tie. La virino kuntiris sian nigran grandtukon sur la brusto, ĉar en la strato blovis malvarma vento. Ankaŭ la ĉielo estis nuba kaj malserena.
Ida vidis ĉion tra la fenestro.
Se en la telegramo ne estus: mi trovu vin hejme – ŝi irus al la stacidomo saluti la patron. Sed kial li ne venis rekte hejmen? Se estis urĝa, ke li trovu ŝin hejme, kial iris li antaŭe al Nóra?
Ŝi staris ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Ŝi surhavis la monaĥinejan robon. En la mano li tenis la libron pri la geedzeco. El la obskuro de sia trankvila vizaĝo brilis siaj okuloj ankoraŭ pli forte, ol kutime.
Post kvaronhoro aperis Ó Péter el la domo de Bogároj, kaj urĝe paŝadis hejmen.
Ida atendis lin supre en la pordo. La vizaĝo de la patro estis serioza.
Nek salutis, nek kisis sian filinon.
– Vestu vin en la novan robon – diris li malvarme –, kaj atendu en la salono.
Li iris en sian ĉambron.
Ida vestiĝis en la nigran robon. Ŝi kombis la harojn simple malantaŭen, kiel lastatempen en la monaĥejo. Ŝi iris en la salonon, kaj sidiĝis.
La pordo de la manĝoĉambro estis malfermata: ŝi aŭdis, ke oni parolas en la laborĉambro. Pli forte aŭdiĝis la voĉo de patro: tute negoca parolo. La alia voĉo estis pli mallaŭta, nekonata virovoĉo. Ŝi ne komprenis la parolon, sed eĉ ne atentis ĝin.
– Ia vinaĉeto – ŝi pensis –, dank’ al dio, tiel eble forgesos la patro la plendon de Nóra, kaj ne estos tiel kolera pri mi. Kaj se min devigas iri al ili, la nigra vestaĵo estos ĝuste inda al la sceno: funebra tualeto.
Ŝi leviĝis, staris al la fenestro.
La malsupreniranta suno brilis tra la du kortaj fenestroj. Tiatempe Ida kutimis malsuprenlasi la kurtenon, protekti de sunradioj la verdan koloron de la mebloj. Sed nun ŝi ne pensisi pri tio. Ŝi nur staris ĉe la fenestro, kaj rigardis la domtegmentojn.
Sed ŝi ne staris tie tiom longe, dum oni finpreĝas la Patronian, malfermiĝis la fenestro de la kontoro. Enrigardis la patro.
– Ĉu vi estas ĉi tie?
Kaj samtempe li larĝe malfermis la pordon.
– Bonvolu – diris li al iu.
En la pordo aperis juna homo en nigra redingoto. Li estis serioza, sed li havis bonan vizaĝon, kaj blondajn harojn. Lia paŝo, sinteno estis tia, kia tiu de soldato en burĝa vestaĵo. Ĉiu ero de siaj blondaj haroj staris aparte, kiel tiu de vilo de broso.
La rigardo de la nekonatulo trovis Idan, kaj restis tie.
Ida ĉefe rigardis nur sian patron demandante, atendante.
– Sinjoro Balogh Csaba – diris Ó Péter sekvante la vortojn per prezentanta movo –, li estos via edzo. Vi geedziĝos morgaŭ posttagmeze.
La patro turnis je sia kalkano kaj reiris en la kontoron.
Liaj vortoj estis tiel krudaj, ordonaj, kiel se fulmo frapus en la mezon de la ĉambro.
Mem Csaba konsterniĝis pri ĝi, kvazaŭ kun sparkantaj okuloj staris antaŭ la knabino.
Ida senmove, kiel marmora skulpturo gapis al la tute nekonata sinjoro.
– Pardonon – ekparolis fine Csaba, kvazaŭ per tremantaj lipoj –, mi ne tiel pensis…
Kaj ekridetante skuis la kapon.
– Via patro estas iomete stranga homo… Mi pensis, ke unue li nur prezentos…
Ida nur gapis al li, kiel al ia mara monstro, kiu aperos el la ŝaŭmoj. Poste ŝi fermis la okulojn. Sidiĝis, kvazaŭ falis en la brakseĝon. Ŝia kapo pendiĝis.
Csaba nur staris. Staris. Lia vizaĝo jam estis trankvila. Li ĉirkaŭrigardis, poste denove ekzamenis la knabinon. Li rigardis ŝin trankvile, mirante, bedaŭrante. Sed ankaŭ iom malestime.
– Pardonu – ripetis li malvarme ĝentile. – Mi havas nenian komunon kun kruda eldiro de via sinjoro patro. Li ne informis min pri la formo, laŭ kia li prezentis min.
Ida levis sian kapon kiel ia agonanto, kaj per malestma malvarmo ĵetis rigardon al la piedo, vizaĝo de Csaba.
– Ĉu ne tial vi alvenis?
– Sed tial mi venis.
Ida malfacile leviĝis, ekstaris.
– Ĉu kaj vi pensas, ke mi edziniĝos? Tiel?! – Csaba faris grandajn okulojn.
– Ĉu mi pensas? Sed vi anoncis. Sed certe vi havus rajton rifuzi min.
– Jes mi havas, de Dio.
– Ĉu tiel vi rifuzos min?
– Mi rifuzos vin.
Kaj ŝi rigardis en la okulojn de Csaba, dure, dum ŝi diris.
Sed Csaba nur staris, kvazaŭ li estiĝus ŝtono. Li staris, kaj gapis al la digna, serioza kaj pala knabino.
– Permesu, sed tamen ĉu vi povus diri, kio estas la plendo kontraŭ mi?
– Mem la ago! Mi ne scias kiu vi estas. Kaj mi eĉ ne volas scii.
Tion dirante ŝi fiere kaj spiteme rigardis la fraŭlon. Kvazaŭ samtempe vi demandus, kial li ne foriras jam.
Csaba palpebrumis ĉirkaŭ trifoje. Li ankoraŭ ĉiam staris tie.
– Pardonon – diris li fine –, sed tio ne estas mia preterlaso. Via patro devus eble per kelkaj rekomendaj vortoj diri, ke mi estas ĵurnalisto, kaj mi devenas el familio, antaŭ kies membroj nur kutimas malfermiĝi la pordoj kaj ne fermiĝi. Aŭ apenaŭ tiom li devus diri: Li ne sidis en malliberejo.
– Kaj tamen ĉu vi geedziĝas tiel? – Csaba eklevis la kapon.
– Kaj vi, ĉu vi tiel edziniĝas?
Lia rigardo glitis al la piedo de la knabino, kaj reen al la vizaĝo. Ida estis pala. Ŝi sidiĝis. Ŝi kuŝigis sian kapon en la manplatojn. Ekstere krakadis ĉaro sub la fenestro, la krakado baldaŭ silentiĝis. La ĉambro estis denove silenta, kiel kripto. Ida mansignis per laca movo la seĝon.
Csaba sidiĝis.
Kaj ili sidis mute, Csaba estis miranta la knabinon, ŝi kuŝigante la kapon en la manplatoj.
Nur la tiktako de la horloĝo aŭdiĝis en la salono.
Ida fine ekmoviĝis. Ŝi levis la vizaĝon, kiel tiu povas rigardi, kiu sidas sur terurbenko, atendante sian estonton. Csaba sidis kun rekta talio, trankvile, lia rigardo ripozis sur la vizaĝo de la knabino.
Ida ekparolis, kiel demandas ekzamenanta juĝisto:
– Kiun religion vi havas?
– Kian ankaŭ vi.
– Do vi scias, kiel okazas la geedzigo.
– Mi scias.
– Kaj ĉu vi diros, ke vi amas min?
– Kial ne? Ĉefa ordono de ĉiu kristano estas ami unu la alian.
– La pastro ne tiel komprenas.
– Tio estas lia afero, kiel li komprenas.
Ida nur rigardis, kiel krimulon rigardas la ekzamenanta juĝisto: per malvarma abomeno.
– Tio estas ankaŭ mia afero – diris ŝi poste virece. – Kaj ĉu pri tio pensis vi, ke la unua demando estas: Ĉu trudis vin iu?
– Ĝi estas la dua demando.
– Bone, do la dua: Ĉu trudis vin iu, ĉu per voĉo, ĉu per ago?
– Se vi ceterajn zorgojn ne havas: ĉi tiun zorgon mi facile povas disigi.
– Ĉu facile?
– Ni ne iros antaŭ altaron, ni geedziĝos nur laŭ la burĝa geedzeco.
Ida rigardis kun kuntiritaj brovoj antaŭ sin. Csaba silentis.
Enaŭdiĝis al ili, ke Ó Péter iradas en la sia ĉambro tien kaj reen, ke subite haltas, kiel se sidiĝus, sed denove li plu iradas.
Fine Ida levis la kapon:
– Ĉu vi estas honora sinjoro? – Csaba leviĝis, kaj ĵetis la kapon supren.
– Ĉi tiun demando ankoraŭ neniu kuraĝis starigi al mi. Mi diris, ke mi ne sidis en Illava (1). Eĉ akuzita mi ne estis. Mi vivtenas el mia laboro. Mi estas nenies ŝuldanto, nek pri mono, nek pri honoro.
Ankaŭ Ida ekstaris.
– Mi petas unu horon por pensadi – diris ŝi kun dolora, blanka vizaĝo –, unu horon almenaŭ oni donos. Oni donos tiom ankaŭ al la mortpunito.
Al li oni donas tri tagojn. Csaba klinis sin.
– Vi povas resti ĉi tie – ordonis Ida, kaj ŝi iris en sian ĉambron.
Aŭdiĝis, ke ŝi iradis tien kaj reen, foje-foje haltas. Aŭdiĝis, ke ŝi preĝas, kvazaŭ ŝiriĝus sia animo. Aŭdiĝis, ke foliumas en iu libro rapide.
Aperis la kapo de Ó Péter en la ĉambro.
– Kie estas la knabino?
Csaba mansignis, ke en la ĉambro.
Ó Péter vidis de la vizaĝo de Csaba, ke li atendas, do la knabino ne kontraŭdiris tuj.
Li paŝis pli enen, kaj prenis antaŭen sian sigarujon.
– Ekfumu, kara frateto.
Csaba severe signis nee. Lia vizaĝo estis tia, kvazaŭ li sidus sur la benko de akuzitoj, kiam ene la juĝistoj intertraktadas. Ó Péter remarŝis.
Ankoraŭ ne pasis duonhoro, Ida enpaŝis.
Ŝia vizaĝo estis tia, kia estis tiu de Maria Stuart, kiam ŝi paŝis al la sangobenko. Csaba ekstaris.
– Mi edziniĝos al vi – komencis la knabino simple -, sed certe vi akceptos, ke apud la burĝa geedzeco ni havu apartan kontrakton. Ankaŭ la burĝa geedzeco estas nur kontrakto.
Csaba klinis sin:
– Antaŭe mi eldiras, ke mi subskribos.
– Mi dankas. La unua punkto de nia aparta kontrakto estos: La burĝa geedzeco ligas min al vi nur antaŭ la mondo.
– Mi akceptas.
– Skribu ĝin.
– Superflue.
La dua: Mi divorcos de vi, kiam mi volos.
– Mi akceptas.
– Skribu ĝin, mi petas.
– Estas tute superflue. Kiel superflue estas skribi vian nomon, aŭ la nomon de via patro.
Inter ni vi alparolos min fraŭlino.
– Elkore, fraŭlino.
– Antaŭ aliuloj vi povas alparoli min, kiel vi volas.
– Kiel vi permesas.
– Vi ne provas tuŝi eĉ mian manon iam!
Kaj minace ĵetis ŝi rigardon al Csaba. – Csaba klinis sin.
– Kiel vi deziras, fraŭlino.
– Ĝis nun ni estis fremdaj unu al la lia. Ni restos ankaŭ poste fremdaj.
– Mi komprenas.
– Tute fremdaj.
– Tute fremdaj. Mi komprenas.
– Je via honorvorto vi promesas?
– Je mia honorvorto.
Ida fermis la okulojn, kiel Lukrecia en la legendo, kiam ŝi pikis panardon en propran bruston. Tiel ili staris dum minutoj.
Fine Ida levis la vizaĝon.
– Do vi povas raporti al mia patro, ke mi plenumos lian ordonon. Sed Csaba ne movis sin.
– Fraŭlino – diris li trankvile – permesu, ke ankaŭ mi diru ion.
– Bonvolu.
– La virino, kiu per anonceto serĉas geedzecon, jam per tiu ago dokumentas, ke ŝi ne serĉas feliĉon, sed nur edzon. Mi ne povas kaŝi, ke tuŝas min via rekteco: vi ne deziras eĉ edzon, nur ŝajne, antaŭ la mondo dum la tempo, ĝis via ŝipeto de mia ŝipo ne estas ŝirebla. Do supere de miaj jamaj promesoj, mi promesas ankoraŭ: vi havos trankvilan kaj kalman vivon, dum vi restos apud mi. Mi ne barilos viajn agojn. En via soleco vin mi ne ĝenos. Sed vi ne permesas forgesi, ke ĝis kiam vi portas mian nomon…
Idas ŝultro ekmoviĝis.
– Pri kio vi pensas?
– Pri tio, pri kio vi ekmoviĝis. Vi povas vidi, ke mi parolas samtiel rekte, kiel vi, fraŭlino. Ĝi estas naturo ankaŭ mia. Kaj ankoraŭ io: mi donos al vi nomon kaj honoran lokon en la societo; kaj vi aldonas vian doton en la geedzecon. Via doto estas 300 mil kronoj. Trionon de ĝi sinjoro Ó Péter tuj likvidos, du trionon post unu jaro. Tion sumon mi ne rigardas mia mono. Tamen dum ĉi tiu unu jaro mi manipulos ĝin. Tiu jaro necesas, ĉar ĵetus ombron sur mian nomon, se mia edzino – mia edzino nur ja antaŭ la mondo – divorcus de mi tuj post la geedzeco.
Ida staris kun fermitaj okuloj. Ŝi ne respondis.
Csaba ankoraŭ atendis iomete, poste paŝis al pordo de Ó Péter. Li frapis.
– Ni finis, sinjoro Ó Péter. Ni interkompreniĝis kun la fraŭlino. – Kvazaŭ kun serena vizaĝo sed mirantaj okuloj paŝis Ó Péter en la salonon.
– Sole tiom estis la malkonsento de la fraŭlino – daŭrigis Csaba negoce –, ke ŝi ne insistas al la geedzeca ceremonio en preĝejo. Mi tion volonte akceptas.
Ó Péter levis la ŝultrojn.
– Kiel vi deziras. Sed ankaŭ mi havas ion por diri. Mia filino tute havas la naturon de sia patrino: ŝi iras laŭ sia propra kapo, ŝi estas obstina, ŝi ne toleras enbuŝaĵon, ŝi ne estas ordinara virino. Tiujn problemojn vi devas konsideri ĉe kalkulo, kara frateto mia. Mi pensas, unu jaro estas sufiĉe por ĉiu edzoparu ekkoni unu la alian. Post paso de la jaro mi donos ne nur ducent mil, sed kvincent mil. La patrinan heredaĵon de la filino vi ricevos tuj post la geedzeco, mian patran doton post unu jaro. Ĉi tiun sumon mi metos en deponon ĉe notario en Peŝto ankoraŭ en la semajno. Sed ĝin vi povas ricevi, se vi montros atestantajn skribaĵojn, ke vi ambaŭ komune loĝis dum unu jaro ekde nun. Post mia morto memkompreneble mia filino havos tutan rajton super mia heredaĵo.
Csaba ne respodis, nur rigardis indiferente, kiel tiu, kiu aŭdas ion, kiu ne koncernas lin.
Ó Péter turnis sin al sia filino:
– Ĉu havas vi iun mencion aŭ deziron? Mi plenumos ĝin.
– Nur tiom – respodis Ida la okulojn turnante al la tapiŝo –, ke mi povu iri al la geedzeca ceremonio en ĉi tiu robo, kaj ke mi ne devu meti florkronon sur la kapon. Mi ne ŝatas paradon. Kaj ankoraŭ, ke el la oficejo akompanu min mia edzo al la tombo de mia patrino. Kiam mi forlasas la domon, eble estas inda, adiaŭi de mia patrino.
– * –