Ida fartis tiel, kiel la vojaĝanto, kiu post longa atendado fine aliris en Italio – sed en decembro.
Ŝi legis, ludis pianon. Aŭ ŝi nur sidis, kaj reve rigardis antaŭ sin, kiel la flugilrompita cigno.
La patro ĉiutage instigis ŝin: – Aĉetu, enordigu vian ĉambron laŭ via gusto, aĉetu robojn, florojn, librojn, notojn.
Sed Ida aĉetis nur ĉefe librojn, bonajn kaj malbonajn, elektadante nur laŭ la titoloj - tri-kvarope. Ŝiaj vangoj brulis pro honto, kiam ŝi legis kelkajn. Apenaŭ ŝi komencis legi, ŝi tenis ĝin jam abomene, kiel se ŝi havus kraĉujon en la manoj. Ŝi ĵetis ĝin tuj en fajron. Ŝi ne imagis la amon tiel, kiel tiuj libroj ĝin priskribis, sed iun ĉielan puran sonĝon, kiu kunlutas la virinon kaj viron por eterna unueco. (Ŝi komprenis la vorton eterna, kiel virinoj kaj infanoj sentas: ĉiam eterna ankaŭ la teran vivon.)
La patro foje menciis ankaŭ Noran, ke Ida devus ŝin viziti.
– Ŝi vizitis vin: decas redoni la viziton. Ŝi estas ja erudita knabino, kaj kantas tiel… Ŝi ja kreskis inter birdoj. Vi povus ludi pianon, ŝi kantus: kiel bone vi pasigus la tempon.
– Ne, tion ne – diris Ida konsternite.
– Kial?
– Nur, ĉar do…
– Vi ne trovas pli eruditan fraŭlinon en ĉi tiu urbo, eĉ en la komitato.
– Ne, ne…
– Sed, se mi volas.
Tio estis dirita per tia kruda voĉo, kiel la patro riproĉas la laboristojn.
Ida ekpaliĝis. Ŝi ekhavis senton, kian povas senti besto falinta en kaptilon. Ankaŭ la spiro ekmalfaciliĝis.
Ŝi jam volis eldiri, kial ŝi ne tiriĝas al Nóra. Sed en la klostro oni instruis, ke diri malbonon pri iu ajn ne estas inda. Eĉ se tio estas vera. Ŝia lango ne ekmoviĝis diri.
La patro leviĝis, surmetis ĉapelon.
– Posttagmeze je la kvara vi vizitos ŝin! – kaj li eliris.
Ida sidis, kvazaŭ estus ĵetita kvintalo da plumbo sur ŝin.
Malforte ŝi ekmoviĝis fine. Ŝiaj okuloj serĉis la surtuton. Ŝi trovis la domon, kvazaŭ estus en ĝi la aero malmulta.
Sed kien ŝi irus? Nur la preĝejo kaj la vendejoj… La preĝejo posttagmeze jam ne estas malfermata. Kaj aĉeti kiu emas en la horo de tertremo?
Ŝia okuloj haltis ĉe la librovendejo. Ŝi eniris.
Kaj ŝi elektadis, rigardadis la librojn, nur pasigi la tempon, nur amuzi sian pezan kapon. Post unu horo jam kuŝis kvindek libroj en stoko, romanoj, poemoj, kuirlibro kaj ankaŭ germana ĝardenista libro – nur ĉar ŝi en ĝi ekvidis belan bildon pri floro.
Kaj eble ŝi aĉetus ankoraŭ pluajn librojn, sed tiam paŝis alta viro en nigra surtuto en la vendejon.
– Bonvenu, sinjoro profesoro – salutis lin afable la vendisto.
Ili ankaŭ prenis la manon unu la alian. La profesoro interesiĝis pri greka libro, ĉu ĝi alvenis. Ĝi ne alvenis. La profesoro sidigis sin en la kanseĝon apud la forno, kaj kruciginte siajn longajn gambojn observis Idan.
Ida ne rigardis lin, tamen deflanke ŝi vidis, ke li estas homo kun okulvitroj, kun tondita, nigra lipharo, kaj li enuante pendigadas siajn galoŝojn.
– Kien vi ordonas, kien mi devas sendi? – nur tiam enkapiĝis al Ida, ĉu ŝi nun ĉi tie prezentu sin al ĉi tiu vendisto? … kaj ĉu ankoraŭ la profesoro aŭdos?… Ŝi jam volis diri, ke ŝi sendos por ĝi la servistinon – sed la vendisto tiam jam ekfunkciis la hejman telefonon.
– Bodoky! – diris li en la telefono – prenu la ĉapelon, surtuton kaj venu supren.
Je la nomo Bodoky la okulharoj de Ida ektremis. Atendante kaŝrigardis al la flanka ĉambro de la vendejo. Aŭdiĝis piedfrapoj de tie: iu rapidis demalsupre, el iu kela ejo supren.
En la breĉo de pordo fine aperis malgranda kapo de fraŭleto. Liaj okuloj havis ruĝan randon, kvazaŭ li estis ploranta aŭ dormintus malbone. Li havis argil-kolorajn harojn, kiu estis gluite-kambite flanken. Ĉirkaŭ la kolo li havis malpuran, malaltan kolumon, kaj de tie oblikve pendiĝis nigra kravato kun ruĝaj makuloj. Poste leviĝis el la kelo osta, maldika korpo en eluzita, helbruna, vintra surtuto. Kaj tie staris la nomita Bodoky kun glata kapo kaj kun ruĝeca lipharo, korpo sur du magraj kruroj, en la mano li tenis grasrandan, nigran durĉapelon. Iu, tute nekonata persono.
– Kunbindu ĉi tiujn librojn – ordonis la mastro –, kaj portu post la fraŭlino.
Bodoky lerte faris paketon el la librojn, enpakis, kunbindis per ŝnuro. Intertempe kaŝrigardis ankaŭ Idan.
Entere, en la vendejo li ne parolis eĉ unu vorton, sed kiam ili paŝis de sur la ŝtupo de enirejo, li ekparolis:
– Kien ni portos, fraŭlino?
– En la straton Fürdő – respondis Ida ankoraŭ ĉiam per grandaj okuloj. – En la domon de Ó Péter.
Kaj ŝi atendoplene kaŝrigardis la frumaljunulon, kiel li akceptos la nomon „Ó Péter”?
– Ĉu al sinjoro Ó Péter? – demandis Bodoky kun ekvigliĝinta vizaĝo: – Ĉu al Alt Peti?
– Ĉu eble vi konas lin?
– Ĉu mi ne konus? – ekridetis Bodoky – mi konas lin de infanaĝo, ja mi estas lia pianmajstro. Li nomas min: sinjoro Fisd. Stein eknomis min sinjoro Fisd, la apotekisto – anstataŭ la nomo Pista.
Li ĝentile iris al la rando de la trotuaro, kaj la paketon sidigis su la ŝultron por eviti, ke ĝi batiĝu al Ida.
– Pianmajstro? – ekmiregis Ida.
– Jes, lia pianmajstro – kapjesis gaje Bodoky –, ĉiun sabaton. Estas foje tia bruo tie… Foje ni estas dudekope… Ĉiuj elektitaj bonaj drinkuloj. Nur unua, la Stern estas fuŝulo, la apotekisto. Sed li estas la ĉefa ŝercmajstro. Ĉu vi ne konas lin? Li portos por vi ankaŭ la odorojn: la parfumojn. Ĉar vi estas ja, la nova fraŭlino, kiu venis anstataŭ Elinjo. Ĉi tie estas ĉiam rapida la ŝanĝo. Kiel en la kino. „Mi hejmenportos mian filinon”, diradas serioze Alt Peti. Kaj li pagas, kaj forpelas nin. Ankaŭ vin pli malfrue tiel… Kvankam vi montriĝas pli saĝa, ol la antaŭaj. Ni pensis, sekvos Nóra. Ŝi eble ne lasos sin kapti tiel facile, kiel la birdoj de ŝia patro. Ŝi estas ruza vulpo. Aŭ pli precize: turdo. Ŝi fajfas grandioze. Sed ŝi fajfis, kantis kaj dancis nur je unu vespero. Kiel ŝi dancis, la bestio! Ŝi dancis sur la tablo!… Ĉu dancas ankaŭ vi? Ĉu ne? Nu, vespere ni vidos. Ludos mi tiel sub piedojn, ke foje ankaŭ vi piedbatos la plankon… Nora krevos, se ekaŭdos. Tamen ŝi tre kuiris jam la aĝulon…
Ida kvazaŭ jam ŝanceliĝis.
– Kio signifas tio, ke kuiris? – demandis ŝi sufokante.
– Kuiris? Ni povas iri pli malrapide, fraŭlino, se lacigas vin la iro. Do kuiris: ĝi estas jude dirita. Vere ne jude, sed itale. La judoj eksuĉis de Goethe. El la traduko de Cellini. Ĉar nur ili legas Goethe. Mi aŭdis de la profesoro kiun vi vidis en la vendejo. Li estas granda filologo. (Kaj li eklevis la ŝarĝon de libroj.) Nu sed tiom da libroj! Ĉu vi ŝatas la librojn? Tian fraŭlinon ankoraŭ Ó Peti ne trovis. Sed tia jam estis, kiu ne povis legi. Kiel ŝi nomiĝis, nu? (Kaj li palpebrumis en la aeron.) Kuki. Sed Kuki ne estis ŝia vera nomo: Karolin aŭ kio. Sed ne Karolin, ĉar ŝin ni nomis Krinolin. Koboldo scias jam. Alt Peti donaĉas al ĉiu ian ŝercan nomon. Ĉu vi ankoraŭ ne havas? Vespere jam vi havos.
Kvarĉevala jungaĵo kuregis apud ili. Ida rigardis nek la kaleŝegon, nek la ensidantojn. Eĉ sian robon ŝi ne rigardis, ĉu ekŝprucis sur ĝin el la koto de la strato. En ŝia animo vomemis malamo, ke se ŝi estus hejme, eble ŝi svenus pro ĝi.
Bodoky ankoraŭ multe parolaĉis paŝadante per siaj magraj piedoj en la gambumoj ŝvelintaj ĉe genuo. Li estis tiaspeca ridaĉulo, ordinara fraŭlaĉo. Ida aŭskultis lin jam, kvazaŭ oni parolus ne al ŝi.
Ŝi nur paŝadis rapide, ke Bodoky devis spirege sekvi ŝin, kiam ili alvenis antaŭ la domo.
– Donu, mi petas, la librojn ĉi tien, en la vendejon – ekparolis tiam Ida –, la servisto poste portos ilin supren. Mi dankas.
Kaj li kapsignis malvarme. Rapide ŝi eniris de antaŭ Bodoky en la domon.

Posttagmeze je la kvara eniris la patro al Ida. Sur la kapo li havis melonĉapelon, ĉirkaŭ la kolo fojno-koloran silkokravaton. Lia vizaĝo estis freŝe razita. La lipharo estis tordita antaŭ spegulo. Veston li havis parfumita.
– Ĉu vi estas preta, mia Ida?
Anstataŭ respondo Ida etendis por ĉapelo.
Kiel ŝi turnis sin al la patro, Ó Péter kvazaŭ teruriĝis: la okuloj de la filino estis ruĝaj kaj akvoplenaj. Ankaŭ sur siaj vangoj estis larmomorditaj ruĝaj makuloj.
– Kio okazis?
– Mi obeos – flustris Ida –, mia devo estas obei.
Kaj el la okuloj kvazaŭ fluegis la larmoj.
– Ne, ĉi tiel vi ne povas veni – konsterniĝadis la patro –, mi ne komprenas… Sed tamen, kio ĝenas vin?
– Mi obeos, volonte mi obeos – ripetis Ida.
Kaj ŝi kunpremis siajn tremantajn lipojn.
Ó Péter miris kun kuntiritaj brovoj.
– Kvazaŭ mi vidus vian forpasintan patrinon. Se ies nazo ne plaĉas, do ne plaĉas. Kaj plandofrapas kaj ploras: al ŝi ne plaĉas.
Li foriris, sed nur ĝis la ŝtuparo. Li reiris. Ida sidis ĉe la fenestro, kaj per akvaj okuloj gapis al la printempaj nuboj. Ŝi ne rerigardis al patro.
Ó Péter nur staris. Li tiris la brovojn pli kaj pli proksimen. Poste denove turnis sin, kaj foriris.
Kaj tiun tagon kvazaŭ ankaŭ la koro forirus el la korpo de la patro, ili renkontiĝis pli kaj pli malofte. Vespermanĝi eĉ pli frue li ne iradis hejmen, kaj ekde tiu tago sidis la filino sola ankaŭ ĉe la tagmanĝa tablo.
La vetero intertempe estiĝis pli suna, pli milda.
Ida sole sidis en la ĉambro kaj legadis la librojn. Aŭ ŝi nur pendigis la kapon, kaj gapis antaŭ sin. Ŝi ne havis konatulon krom la muta knabino. Ŝi servis ŝin kaj ĉe tagmanĝo kaj ĉe vespermanĝo. Se ene ne havis kion fari, la knabino sidadis antaŭ la pordo kaj trikadis aŭ kudradis.
Do Ida nur sidadis, kiel ia malliberulo. Ŝi pendigis la kapon, rigardaĉis per larmaj okuloj. Ŝi paliĝis. Ŝi kubutumis sur la brako de la seĝo, kaj perforte ŝi volis atenti al la legado, sed ŝi ne foliumis, ŝi nur rigardis la saman paĝon de la libro, kaj ek-eklegis, sed ne aliris ĝis la tria frazo.
Dum tiuj tagoj ŝi preĝis multe. Matene ŝi iris en la preĝejon, kaj preĝis kun pli kaj pli larmaj okuloj antaŭ la bildo de Mária, kiel la knabino kun kastorpelto tion faris.
Kiam suno brilis, ŝi iradis al la tombo de la patrino.
– Ho, mia patrino, la sola koro, kiu min amis!… Kial vi ne portis min kun vi ĉi tien, malsupren apud sin?!
Foje tagmeze la patro denove sidis tie, ĉe la tagmanĝa tablo. Li estis denove gajema, kaj varme parolis al sia filino:
– Kial surhavas ankoraŭ ĉi tiun kloŝtran, nigre-blanke kraditan robon: kial vi ne mendas por si printempajn robojn? Mi diris, ke ne pensu pri la prezo, nur diru ke oni skribu al la konto de sinjoro Ó Péter. Aŭ se ĉi tiu estas nekutima maniero…
Li enigis la manon en la enan poŝon de surtuto, kaj elprenis larĝan, nigran monujon. El ĝi montriĝis centaj monbiletoj, inter ili ankaŭ mila. Li elprenis milan.
– Jen: unu, du. Jen, mi donas tri. Por ĝi vi povos aĉeti eĉ ses robojn. Ne ŝparegu, kiel via patrino. – Poste en paŭzo de manĝo li denove ekparolis:
– Nur pretere mi mencias, ke en Vieno estas knabina pensiono. Ĝin fundis monaĥinoj por orfaj fraŭlinoj, kiuj havas sufiĉe monon por vivteni sin mem, sed ne havas parencon, ĉe kiu ili povus vivi.
– Dankon – palpebrumis Ida en sian teleron –, mi sufiĉis klostron.
– Mi ne volas vin forci. Mi havas alian informon: estas vidvino de dragano-kolonelo. Ŝi estas kvardek jara. Ŝi devenas el eleganta familio. Ŝi ŝatas la muzikon, ekskursojn en montoj. Ŝi parolas germane, france, itale. Ŝi prenus vin al si, ĉar ŝi serĉas konversaciantinon. Mi rekomendis vin al ŝi – nur letere, ĉar mi ŝin persone ne konas. Sed ĉar mi aŭdis pri ŝi, ke ŝi estas sinjorino kaj ankoraŭ ne estas aĝulino – do mi skribis al ŝi leteron. Jen ŝia respondo.
Ida komence aŭskultis kun intereso la mesaĝon. Sed poste ŝi ekserioziĝis. El ambaŭ rekomendoj ŝi komprenis, ke la patro serĉas la solvon ekstere. Kaj kiel eble pli fore. Ankaŭ ŝi mem ŝatus jam esti ekster la pordo, sed ĉu ŝi atentu la movon de manoj de kia ajn sinjorino?… Kaj do, se la sinjorino havas ankoraŭ mem junecan humoron, ankaŭ ŝi mem serĉas edzon. Per virina instinkto ŝi eksentis, ke ŝi ricevus denove bridrimenon. Nek bridrimenon, nek kondukilon iam ankoraŭfoje!
– Ne interesas min- diris ŝi kurte.
La patro levis la ŝultron. Li silentis. Kun pripensantaj okuloj li manĝetadis.
– Do, vi foruzu la monon laŭ via bontrovo.
Kaj li marŝis en sian skriboĉambron.
Post la tagmanĝo Ida denove nur pendigis la kapon. Doloris al ŝi, ke sia patro ne havas kun ŝi tian unuecan koron, kiel aliaj knabinoj estas unuecaj kun siaj patroj. Kiomfoje ŝi vidis en klostro, ke ia aŭ alia knabino tiel kuregas al sia patro, kiel la kokido, levinte ambaŭ flugilojn kuras al la kokino, kiu kovis ŝin. Sed tio, ke li puŝadas per patra zorgo la monon en ŝian manon, temen montras, ke ankoraŭ ne perdiĝis totale la patra amo el lia koro.
Fine ŝi devas kompromisi kun la krueleco. Sia patro, se eĉ ne estas gentlemano, sed tamen estas sia patro. Li „amuzaĉiĝas” – do li estas viro. La viroj ne estas virinoj. Ĉu tronheredanto Rudolf ne amuzaĉiĝis? Ankaŭ pri la reĝo oni diras, ke li multe drinkas. Sed nur tiu flava bestio!… Sed verŝajne vane lin kuiras. Ankaŭ la aĝdiferenco estas granda inter ili. Kaj se sia patro estas ordinara homo, li ankoraŭ havas saĝon. Li estas bona homo, kaj li havas ankaŭ saĝon. Nur li ŝatas la gajan kompanion, sinjorojn Stern kaj Fiszd, kaj la turdon dancantan sur tablo.
Iom grimasiĝis sia vizaĝo, poste estiĝis denove sonĝanta. Kio estas, se la kaŭzo estas, ke ŝi vere havas spiteman naturon, kiel ankaŭ la monaĥinoj diradis? Ĉu ne estus pli bone iri kun li tiam al la familio de Nóra, kaj tie konduti obstine, malvarmete? De tio, ja, paĉjo vidus ke ili estas skulptitaj el alia ligno, kaj eble ankaŭ li elmalvarmiĝus de Nóra. Poste survoje hejmen kelkaj mencioj komprenigus la paĉjon, ke Nóra estas tiaspeca malĉastema knabino. Kaj ilia koro restus kune.
Kaj post la multaj „–us, -us” – kiu estas la eterna akso de la virina pensado – estiĝis en sia brusto ia varma fervoro: kio estus, se ŝi paŝus al la patro, kaj ĵetus sin al lia kolo:
– Kara, bona mia paĉjo, amu min!
Siaj okuloj akvumiĝis. Ŝi stariĝis, kaj rapidis tra la salono kaj manĝejo. Metis la manon sur la klinko de la pordo de laborĉambro, kaj garde malfermis la pordon. La patro kuŝis sur la divano. Gazeto kuŝis sur la planko. Vidiĝis, ke ĝi falis el lia mano. Li dormis. Li dormis sur la divano, la buŝo malfermata.

Ida prenis la gazeton de sur la planko. Ŝi ĉirkaŭrigardis: ĉu kien metu ĝin?
Poste ŝi tamen metis ĝin nenien. Ŝi kunportis ĝin en la salonon, kaj ŝi komencis legi ĝin.
La parto de politiko ŝin ne interesis, nur la novelo. Nun ŝi jam povas legi ankaŭ gazet-novelon, ĉion. Tamen ŝi trafoliumis la tutan gazeton. Tuj la unuan mesaĝon ŝi tamen finlegis, ĉar la titolo estis: Interesa divorcproceso. Je la lasta paĝo de la gazeto kroĉiĝis sia fingro en truon: kvarangula, regula malgranda, tondita truo en la paĝo de anoncetoj – certe tondis ĝin la patro, ĝi certe estas ia anonco, kiu lian negocon interesas.
Inter la pli grandaj anoncoj frapis la okulojn la anonco de juvelisto. Pri tio venis al ŝi en la kapon la juvelisto de sia urbo, kaj la Mária-mincoj. Kiel ŝi forgesis pri la mincoj? Nu postfaros la aferon.
Ŝi paŝis al la pordo, kaj mansignis al la muta knabino, ke ili iros eksteren.
Kiom da mono ŝi devus kunporti? Ĉion ŝi ne kunportos, ĉar ŝi povus perdi ĝin. La minco ne estas pli granda, ol oro de dudek kronoj: eĉ la prezo ne povas esti pli multa. Ŝi metis en sian monujeton du centajn, kaj vestis sin.
– Venu Panni.
Ĉe la vendejo de la juvelisto ŝi haltis, kaj denove traspektis la Maria-mincojn. Intertempe siaj okuloj serĉis ankaŭ la braceleton, la braceleton tiel belege faritan el ĉeneroj, la diamantajn seruretojn. Ŝi ne vidis ĝin jam tie. Jam tri aliaj braceletoj brilis sur ĝia loko – eĉ unu ne estis tiel bela, kiel tiu estis.
Ia sento pezis sian bruston, tia, kvazaŭ iu senhavigus ŝin de tiu braceleto.
Sed eble ĝi ankoraŭ estas en la vendejo.
– Restu ĉi tie ekstere – diris ŝi al la mutulo, kaj enpaŝis.
En la vendejo sidis nur juna virino. Ŝi brosis larĝan orĉenon super tirkesto – ŝi estis mentona virino kun nigraj kirlaj haroj. Kiam Ida enpaŝis, aperis negoceca rideto sur ŝia vizaĝo.
– Humila servanto…
Ida volis komenci je la Maria-mincoj, sed ĉar ŝi vidis judan virinon antaŭ si, subite flankenŝovis la aferon.
– Mi vidis antaŭ tagoj braceleton en la montrofenestro – komencis ŝi rekte –, ĝi estis ĉenoforma, la ŝlosilo estis serureto.
– Mi konas – kapjesis kompleze la virino –, ĉu do ĝi jam ne estas tie? Jes, certe nelonge povis forvendi mia edzo.
Ŝi malfermis tirkeston, kaj serĉadis en ĝi.
– Ĝi estas forvendite, mi vidas, ĝi estas forvendite – diris ŝi poste -, sed ni havas pli belajn ĉi tie, fraŭlino. Ili estas tre malmultekostaj. Tre malmultekostaj.
Dirante ĉi tion ŝi jam ankaŭ metis antaŭ Idan la malgrandan, veluran ujon, en kiu eble cent ringoj ofertis sin laŭ ĉiuspecaj ornamoj por la okuloj.
Ida pensante rigardis la ringojn. Ŝi ne havis ringon. En la klostro ŝi konfesis almenaŭ ĉiusabate pri tio inter siaj kulpoj:
– Mi spektis per kulpa deziro la ringon de mia kamaradino.
– Mi ankaŭ provis ĝin.
Nun jam ankaŭ ŝi povas libere porti ringon, eĉ devas. Kie estas virino en la mondo, eĉ sola unu, kiu ne portas ringon? Ŝi sciis ankaŭ tion, al kiu robo, kiaj gemoj konvenas. Nur la diamanto estas portebla al ĉiu ajn robo.
Ĉe unu diamantringo haltis siaj okuloj. Sed enkapiĝis al ŝi, ke ankaŭ la patrino havis ĉiuspecajn ringojn. Sed ĉu ili ankoraŭ troviĝas en la domo? Strange, ke la patro ne donis ankoraŭ ilin al ŝi. Sed pri diamantringo ŝi ne memoris.
– Kiom kostas?
– Nur okcent kronoj, fraŭlino. Sed ni havas ankaŭ pli malmultekostajn. – Kaj ŝi montris kelkajn ringojn kun pli malgrandaj ŝtonoj.
La okuloj de Ida restis ĉe tiu por la okcentoj.
– Ĉu ĝi ne estas falsa?
- Ho, ne. Ni havas ankaŭ falsajn ŝtonojn, sed ili estas aparte. Mi ne metus ilin antaŭ la fraŭlino… Mi vidas tuj je la aĉetanto: al kiu kia konvenas.
– Kaj el la prezo vi ne cedas?
– Eĉ ne unu groŝon, fraulino. Ĉar mi vidas ankaŭ tion, ke por kiu mi tenu pli alte la prezon, kaj por kiu ne.
Ida hezite rigardis la ringon.
– Mi eĉ ne havas tiom monon ĉe mi…
Kaj ŝi bedaŭris, ke ŝi lasis hejme la monon. Kia sensaĝeco! Jen, ŝi ne estas tia ventkapa, kiel aliaj virinoj: ŝi ne perdas neniam ion.
Malalta judo paŝis en la vendejon. Li havis blondan barbon, lacan vizaĝon, mallarĝajn ŝultrojn, el inter la homospecoj, kiuj neniam plenkreskas, kaj de dorse aspektas, kvazaŭ estus knaboj ankaŭ kiam ili estas jam kvindek jaraj. La virino ĵetis rapidan rigardon al li, kaj poste ekleviĝis ankaŭ la brovoj kaj refaligis ilin.
– Estas nenia zorgo, fraŭlino, ni metos ĝin flanken ĝis tiam. Aŭ se tio al vi plaĉas, mi povas akompani vin hejmen, kaj vi pagos hejme. Ĉu vi loĝas malproksime?
– En la strato Fürdő. Ĉu vi eble konis la vendejon de sinjoro Ó Péter?
La blonda judo tiam jam staris tie, malantaŭ la vendotablo, apud la virino.
– Ĉu sinjoro Ó Péter? – ekparolis li subite ekviviĝinte – eble vi estas lia kara filino?… Mi tre ĝojas. Kaj vi montras tian fabrikan ringon al la moŝta fraŭlino! Al ŝi konvenas ne tia. – diris li jam tion al la virino.
Kaj rapidege li malfermis feran kaseton. De tie li haste prenis etajn marokajn ujojn.
– Bonvolu. Ili estas veraj diamantoj, briliantoj… – Kaj li riproĉe turnis sin al la edzino:
– Kiel vi pensas tian… al la moŝta fraŭlino… – La edzino hontante iris for de vendotablo.
– Mi ne sciis… Pardonon…
La judo malpakis vere belegajn ringojn.
– Bonvolu, tio estas vera brilianto. Ankaŭ tio. Laŭ la lasta modo de Parizo. Ili ĉiuj estas veraj. Al filino de sinjoro Ó Pétern mi eĉ ne havus kuraĝon oferti duarangan varon. Ĉu ne via sinjoro-patro diris, ke vi devas iri al mi, fraŭlino? Mi estas lia liveranto. Bonvolu rigardi ĉi tiun bonegan oval-brilianton. Ĝi estas konvena por princino.
Sed Ida jam estiĝis suspektema. Resonis sole en siaj oreloj la diro de la judo, ke li estas la liveranto de sia patro. Ĉu komercas la patro ankaŭ per ringoj? Aŭ kiuj aĉetas vinon en grando, al tiuj oni kutimas agrabligi la aĉeton per ringoj? Aŭ ankoraŭ temas pri la ringoj de patrino?
Ŝi elektis la ringon, kiu vidiĝis la plej malmultekosta, kaj demandis la prezon.
– Mi petas, mi aranĝos tion kun via sinjoro-patro. Vi nur montru ĝin al li, kaj diru, ke vi aĉetis la ringon de mi.
Kaj li jam prenis antaŭen grandan negocan libron. Li malfermis ĝin, kaj foliumis per vigla fingro en ĝi. Fine li haltis. Merĝis li plumon en inkon.
Ida mirante rigardis supre sur la paĝo: Ó Péter.
– Unu brilianto… 2570 kronoj. La afero estas aranĝita, fraŭlino.
Ida kvazaŭ glaciiĝinte staris tie. Ŝi sentis maldeca la faron, ke ŝi nur tiel, por sia plezuro ŝarĝas la kason de la patro, kvankam mem la patro instigis ŝin aĉeti ĉion, kion ŝi nur deziras… Sed eble ankaŭ tion iu kaptos de antaŭ ŝi! Ŝi pripensadis. Fine ŝi metis la manon sur la ringon: sufiĉas, se hejme demandos la patron, ĉu ŝi ne transpaŝis limon.
Ŝi ŝovis la ujon en sian burseton, kaj adiaŭe kapsignis.
Ekstere sur la strato poste ŝi pensis pri tio, ke ŝi tamen pli bone devus akomodiĝi al la volo de la patro. Fine ja ŝi jam vivas en alia mondo: la monaĥinejo kaj ilia domo: Eŭropo kaj Ameriko – maroj kaj ĉieloj apartigas ilin. Por ŝi jam la mondo estas la mondo de la patro. Ŝia devo estas, vere esti kara filino de sia patro. Se la patro eĉ ne estas tia eleganta homo, sed li estas sia patro. Li estas senerudita, eturba civito, sed do li estas sia patro. Kaj se doniĝos edzo, kiu estos senerudita, do ankaŭ li estos sia edzo – ŝi dividos kun li sian propran eruditecon. La vivo estas tuta akomodiĝo. Ŝi volonte iros ankaŭ al Bogároj, ŝi iros obeeme kun patro.
Ne, neniel estis ĝuste, kiel ŝi kondutis sin.
Ĝoje ŝi pensis pri la ringo. Ankaŭ la burseto, kvazaŭ flugus per kolombaj flugiloj en la mano. Kaj kvazaŭ ankaŭ la urbo plibeliĝus, ekde kiam tiu diamantringo estas en sia burseto. Kaj ankaŭ Panni estas tia belvizaĝa knabino. La mondo estas bela, kaj la vivo estas bela en ĝi!
Sed foje ŝi haltis: tamen, ĉu ne estas eble maldeca, ke ĝuste nun, kiam la patro donacis al ŝi tiom da mono, ŝi aĉetu la ringon al aparta konto?
Ŝi haltis antaŭ papervendejo, kaj kiel la muta knabino haltis, ŝi turnis sin al la montrofenestro, kiel se ŝi spektus ĝin. La montrofenestro estis plena per skribrimedoj por lernantoj. Ŝiaj okuloj frapiĝis al ledbindata libreto kun kroĉilo, sur kiu brilis skribo per oraj literoj: Taglibro. Ankaŭ inter la knabinoj estis eĉ tri, kiuj skribis taglibron en la monaĥinejo – Végh Mariska per sekreta skribo, sed kies ŝlosilon ĉiu knabino konis. Ŝi ne havis emon.
Sed tio nur preterfluge turniĝis en sia kapo. Sia ĉefa penso estis la ringo, ke eble la patro pensos ĝin senutileco aŭ prodigo. Ĉu ŝi malĝoju la patron ankaŭ per tio? Ne, ŝi ne malĝojigos plu la patron!
Kaj ŝi turnis sin reen al la juvelisto.
– Mi petas, ne skribi ĉi tiun ringon al la konto de mia patro. Tio estas mia aparta elspezo. Morgaŭ antaŭtagmeze mi portos la monon. Mi petas viŝu ĝin el la libro.
– Kiel vi ordonas, fraŭlino.
Poste, kiam ili denove preteriris la papervendejon, refoje ŝi rigardis la taglibron. Plaĉis al ŝi, ke ĝi estis eĉ ŝlosebla. Ŝi eniris, kaj aĉetis ĝin.
Komence ŝia penso estis, ke ŝi skribos pri siaj rememoraĵoj, pri sia unua rememoraĵo: pri eta porcelana pupo, kies abdomeno diskudriĝis tuj en la unua horo, kaj verŝiĝis segaĵo el ĝi, kaj ŝi admiris, ke la pupo manĝas segaĵon.
Sed kiam ŝi alvenis hejme, ŝanĝiĝis la penso: se ŝi skribos pri la estinteco, ŝi plenus la libron per sia vivo en la monaĥinejo. Ĉu indas rememori pri tio? Ne, sia vivo komenciĝas je la tago, kiam ŝi liberiĝis, kaj je la ringo.
La ringo tiam jam brilis sur ŝia fingro. Ŝi rigardadis ŝin per plezuro. Kiel pli bela estas nun sia mano, ke la ringo brilas sur ĝin! Ŝi havis belforman manon, kaj ĝi estis blanka, kiel tiu de monaĥinoj. Ŝi konis okspecajn ungventojn laŭ la manbeliga scienco de urbaj lernantinoj, kaj ankoraŭ kelkajn sekretojn de la beligado de manoj.
Sed kiam ŝi aliris la ŝtuparon, ŝi detiris la ringon. Tamen estos pli bona, se ŝi montros ĝin al la patro, kiam jam estos ĉio sereniĝinta inter ili.
Sed la espero tuj ne realiĝis. El la ĉambro de la patro aŭdiĝis vira parolo. Iu vinaĉetanto sidis tie: ili marĉadis.
Poste Ó Péter iris kun la fremdulo malsupren en la vendejon.
En la sekvanta kvaronhoro Ida rigardadis sian ringon. Poste ŝi komencis skribi la taglibron. Ŝi skribis per belaj malgrandaj, rondaj, starantaj literoj, el inter kiuj etendiĝis alten la literoj l, t, d, b kaj k, simile kiel telegrafmastoj el bele tondita heĝo.

12-a de aprilo
Mi naskiĝis hodiaŭ. Mia vivo ĝis nun ne estis vivo.
Dio mia! kiu donis vivon al ĉiu eta floro, donu vivon ankaŭ al mia koro, kiel vi donas ĝin al aliaj virinoj! La vivo estas la feliĉo. Kie mankas feliĉo, tie ne estas vivo. Permesu trovi la viron, kiu se alparolas min je mia nomo, liaj okuloj parolu ĉi tiel: Mia feliĉo!
Permesu al mi, Dio mia, ke mi estu feliĉa!
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Ĉirkaŭ je la kvina horo, mi aŭdis, ke mia patro revenis en sian ĉambron. Mia koro ekbatas, mi kuras tra la salono, por salti ĉirkaŭ lian kolon, kaj por ke foriru inter ni la malvarma ombro, kiu ĝis nun nin apartigis.
Sed denove mi trovas tie la fremdan sinjoron. (Malagrabla, blovita vezikhomo, simila al balono, kiujn je popolfestoj oni kutimas plenigi per gazo kaj sendas en la aeron.) Li nombris monon antaŭ la patron.
– Kion vi volas? – alparolis al mi la patro.
– Nenion – diretis mi –, mi ne sciis… Pardonon…
Kaj mi sidigis min en la salono. Mi sidis, kvazaŭ min oni kapfrapus. Post kelkaj minutoj la patro eniris.
– Kion vi volis? – demandis li pli milde.
– Mi volus nur demandi – respondis mi per pardonpeta humileco –, ĉu mi ne povus transiri al Ella… al Nóra? Mi jam bedaŭras mian konduton.
Lia vizaĝo tuj ekĝojiĝis.
– Do venu. Ankaŭ ĝuste mi volis iri tien. – kaj li rapidis reen por la surtuto kaj ĉapelo.
Mi ankoraŭ vestis min, kiam li denove eniris. Li havis jam alian kravaton, papavet-ruĝan el silko. Ankaŭ lia lipharo estis pli pinta ol antaŭe.
– Paĉjo – diris mi ankoraŭ antaŭ la spegulo –, ĉu la ringojn de mia karmemora patrino - ni ja, ankoraŭ havas?
Mi vidas, ke ŝi konsterniĝas pro mia demando.
– Ilin jam ni ne havas – diraĉas li kvazaŭ kolere –, ili estis altmodaj, senvaloraj ringoj. Mi vendis ilin.
– Do vin ne koleras, ke mi aĉetis ringon…
– Mi ja ne koleras – respondas li subite ekĝojinte –, mi jam pensis, ke mi diros, ke aĉetu kelkajn. Sed mi forgesis. Ĉe kiu vi aĉetis ĝin?
– Mi ja ne rigardis la nomon: en la strato Széchenyi. Gi estis multekosta.
– Ĉu multekosta? Kiom?
– Mi eĉ ne havas kuraĝon diri tion. Ĉu ĝi estas bela? – Kaj mi montras ĝin.
Li rigardas ĝin, kaj turnadas la kapon.
– Ĉu vi tuj komencas per diamanto? Nu, ĝi ne povis esti tre multekosta. Kiom kostis?
Mi diras la prezon.
Li turnadas la kapon.
– Ĉu vi aĉetis ja ĉe Blau, ĉe tiu infano kun barbo? Nu atentu, jafet! Se vi sekvontfoje aĉetos diamanton, demandu min, ĉar ĝi ne estas legomo.
– Mi aĉetis per la mono, kiun mi ricevis tagmeze.
– Ĉu vi jam eĉ pagis ĝin? Pri pago vi neniam urĝu. Nur se ankaŭ vi volas ion de tie, kie vi pagas. Tiom vi devas lerni pri la negoco. Sed nun ni iru jam, ĉar malheliĝas.
Mi legis en romano, ke la virinoj ĉiun antaŭsentas. Ankaŭ min kaptis malagrabla sento, kiam ni iris sur la strato. Sed mi repuŝis ĝin.
Nora akceptis min tre afable. Mi parolis al ŝi kiel malnova amikino, kiu pli forte plaĉis al ŝi. Ankaŭ ŝia patrino akceptis min je humilo. Ŝi estas jam aĝeta virino. Ŝia frizaĵo estis, kvazaŭ du glavkvastoj pendus ambaŭflanke, kaj ŝia afableco estis kiel tiu de cigana virino, kiu ofertas sian varon.
Min surprizis, kiel belega estas la ĉambro de Nóra: sur la muroj rozkoloraj tapetoj, en la ĉambro blankaj mebloj. Eĉ la elektra bulbo estis rozkolora. Sed ŝi jam ne atentis, ke la ebona fortepiano ne estas en akordo kun tiuj koloroj.
Mi gapis.
– Kiel bela fortepiano – estis mia unua vorto –, certe ĝi estas eĉ bona.
– Ibach.
– Ĉu Ibach? Ludu ion, mi volus aŭdi, kiel ĝi sonas.
– Do, mi estas ankoraŭ komencanto – faris ŝi la modestulon, kaj nur tiel starante batis Co-akordon –, ludu vi. Vi ja estas majstro de piano.
Sed mi en ĉi tiu momento glaciiĝis kvazaŭ ŝtono. Sur ŝia mano ekbrilis braceleto, kiam ŝi etendis bati la akordon, kaj turniĝis ŝia pojno. La braceleto, mia braceleto.
Forto, nur min nun ne forlasu! Mi sidiĝis al la fortepiano, ke oni ne vidu mian vizaĝon.
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
En mia vivo ĝis nun mi ĉiam aŭdis de la kunlernantinoj, ke mi havas kvietan temperamenton.
– Vi estas damo, glacioskulpto – diris Nógrádi Irma post la abituro. Ili gapis min pro mia kvieteco, kaj mi gapis ilin, ke ili gapas min. Ĉar mi estas ĝuste la kontraŭlo de tiu, kiun oni nomas kvieto. Se mi estus maro, oni povus vidi, ke mi ĉiam ondas. Kaj de tiam, ke mi estas hejme, mia tuta vivo estas kirlo de mia animo. Vere, mi ne levadas haste la piedojn, kiel kato sur la arda fajrejo. Kaj se mi ĵetas rigardon al iu, mi ne palpebrumas, kiel tiu, kiu ekhavis polvon en la okulojn. Kio? Ĉu mi estus kvieta…
Mi eĉ ne scias kiel mi forvenis de tiu afabla familio. Mi ludis je la piano la rekviemon de Beethoven, poste falis mia kapo.
– Mi fartas malbone – diris mi al la patro –, ni iru hejmen.
Ili hastadis, ili volis kuraci min per teo, per odkolono, per konvalovinagro. Alvenis hejme ankaŭ patro Bogár, kaj li proponis al mi, ke mi maĉu pipron: por malsana birdo estas utila pipro aŭ oleo. Sed mi volis nur hejmen, hejmen!…
Mi iraĉis iel hejmen apogante de Nóra.
Mia patro sendis por kuracisto. Baldaŭ aperis juna kuracisto – li havis ringon sur la fingro –, li faris lin grava, briligis sian nazumon. Li tuj komencis, ke mi senvestiĝu ĝis talio.Tion ne! Mi diris, ke mi faras jam pli bone. Sed kiam li foriris, mi denove montris min senforta por liberiĝi de Nóra.
– Mi estas dormema – mi diris malhumore –, mi volas enlitiĝi.
Kaj mi enlitiĝis sen vespermanĝo. Mi trinkis nur la malmultan fragosukon, kiun preskribis la kuracisto.

La 13-a de aprilo
Mi vekiĝis preskaŭ tiel, kiel mi enlitiĝis. Dum tuta nokto mi cerbumadis, kiel mi povus liberigi mian patron el la reto.
Matene patro frapetis ĉe mia pordo. Li demandis min. Mi respondis, ke mi jam fartas bone. Mi ne deziras kuraciston. Poste eniris Nora.
Al ŝi mi diris, ke mi ne fartas bone, precipe paroli estas malfacile. Tamen ŝi parolaĉis ĉi tie horon. Mi ne diris eĉ unu vorton. Se mi ĵetis rigardon al ŝi, tion mi faris tiel, kiel oni rigardas serpenton en zooparko.
Poste tamen venis kuracisto.
– Neŭrastemio – diris li gravigante sin –, sed nur ĝi estas en la komenca stato. „Preventaj disponoj.” „Midantaj arkanoj.” „Kuracado per malvarma akvo.” „Promenadoj, se la vetero estas bela…”
Mi nur ridis en mi mem. Aŭ, pli precize, mi ridus, se mi povintus ridi. Ĝi havis ankaŭ provon. Ĉar ja ĉiu ridus pri tio, kiam Panni staris en la fenestro, kaj faras per manoj kiel se ŝi trikus imagan ŝtrumpon. Mi rigardas ŝin, ĉu ŝi freneziĝis? Sed poste, kiam ŝi mansignas tra la fenestro, mi subite ellitiĝas, kaj tra la alia fenestro mi rigardas la straton. Jen tie staras malpura fraŭlaĉo. Ankaŭ li montradas per la dekstra mano la fingrojn de la maldekstra mano. Ĉu estas ŝia frato, tiu ĉevalkapulo, aŭ?… Sed kiel ili inventis la telegrafadon per fingroj? En la unua minuto mi priridis ilin, sed poste mi ekserioziĝis. Jen du mutuloj, kaj ankaŭ ili komprenas unu la alian.
Sed la knabo mesaĝis al Panni, ke mi rigardas ilin, tial Panni fermis la fenestron, kaj ruĝiĝante rigardis min. Mi parolis al ŝi nenion.
La patro hejmenvenis matene. Li ŝanceliĝis. Pro tio mi preskaŭ vere ekmalsaniĝis.

La 14-a de aprilo
Landa foiro. Post meso ni tramarŝis ĝin kun Panni, nur por tio, ke mi vidu ankaŭ ĉi tian aranĝaĵon.
Ĉe la tendo estis agrable, ke mi povis feliĉigi kelkajn malriĉajn infanojn. Ili staris tie kaj rigardis per sopirantaj okuloj: kiel oni aĉetas por aliaj infanoj el la dolĉaj belegaĵoj. Nur unu dankis ĝin per vorto, knabineto sesjara, la ceteruloj faris tion nur per rigardo. Al iu, ĉirkaŭ kvinjara, nudpieda knabeto mi aĉetis la plej grandan husaron el mielkuko. Li rigardis ĝin per brilantaj okuloj, poste li forkuris kun ĝi.
Pli agrabla estis la foiro de ĉevaloj kaj brutoj. La bestiala egoizmo, kiel la homoj klopodas plimallongigi unu la alian! Oni kriaĉadas! La sama avideco, kiel la kokinoj deŝiras de la busso unu de alia la intestojn de ilia buĉita kunulo. La aĉaj blasfemoj, riproĉoj… Mi hontas min nomi ilin miaj kunhomoj.
Kaj la kompatindaj bestoj! Ili estas tiritaj je ŝnurego. Obeemaj bovinoj, malpaciencaj ĉevaloj. Bela, mildokula eksvirbovo. Kiel rezignema ĝi staras, kaj atendas, kiu estos la nova mastro.

La 15-a de aprilo
Panni kondukis majstroedzino-forman virinon antaŭ min. Tuj mi ekkonis, ke ŝi estas sia patrino. Ŝi havas same tiel plenan vizaĝon, kaj kuntuŝantajn, nigrajn brovojn.
Ŝi petis min, ke mi tenu sian filinon, eĉ se ŝi estas muta, sed ŝi estas bona knabino. Kaj ŝi servas ĝuste ne por mono, ili ja havas domon, vinĝardenon, kaj ankaŭ la negoco prosperas. La edzo estas barelisto, li laboras plejmulte al mia patro.
Mi trankviligis ŝin, ke mi ne havis eĉ unu penson pri forpelo de Panni: ŝi estas obeema, atentema knabino.
– Sed kial ŝi servas – mi demandis –, se vi havas posedon? Bonvolu sidigi vin, sinjorino.
– Ho, humile mi petas vin – spiregis ŝi –, ni havas grandan problemon pri ĉi tiu filino: venis en la urbon surdmutula presisto, kaj la bona Ĉielo scias kiel, sed ili konatiĝis. Kaj ekde tiam mia filino pensadas ĉiam pri li. Foje kaj foje ŝi fuĝas al li. Ĉion ŝi portas al tiu ĉevalkapa fraŭlaĉo – ĉar li similas al timigita ĉevalo. Li atendas ŝin en la pordego. Li mansignadas al ŝi tra la fenestro. Ĉiuj priridas ilin.
– Pardonu min, mi ne komprenas, ili ja ĝuste konformas.
– Ho, ne!
– Ili pli bone komprenas unu la alian ol niaspeculoj.
– Tamen, do, kia paro ili estas!?
– Kiuj konformas unu al la alia, tiu estas la vera paro. Tion ne elektas aliulo. Tion elektas la sento, bona sinjorino, la sankta magneta nadlo, kiun donis Dio en la korojn.
La virino skuis nee la kapon.
– Se ŝi estas kaj surda kaj muta, almenaŭ ne estu freneza. Ŝi havus ankaŭ pli valoran fianĉon: li estas nia helpanto. Li ne estas surdmuta. Kaj li jam aĝas dudek du jarojn. Li havas riĉecajn gepatrojn, kaj li amas nian filinon. Liaj okuloj ĉiam ripozas sur Anna, kiam li vidas ŝin. Kaj li jam ĉijare edzinigus ŝin. Ni ja pro tio instruigis paroli ŝin.
Enpaŝis mia patro.
Mi ankoraŭfoje trankviligis la virinon, ke Anna, tio estas Panni ne iradas en la presejon, ekde ŝi servas apud mi, kaj mi atentos ke eĉ ne foriru de apud mi.
Patro raportis, ke li aĉetis aŭtomobilon. Li vokis min, ke mi rigardu ĝin. Nóra jam atendas malsupre, ni faros rondiron…
– Ho, patreto mia kara, mi sentas grandan antipation je ĉiu aŭto…
– Apenaŭ ekrigardu ĝin.
– Ĝi terurigas min.

La 16-a de aprilo
Denove la malnova, sufoka aero. Mia patro estas ĉiposttagmeze ĉe la familio de Nóra, kaj ili aŭtas komune. Mi ne povas kolekti mian forton, ke mi povu diri al mia patro: kia virino estas tiu, pri kiu tiel neinde al lia aĝo li okupiĝas.

Nóra sentas certe mian opinion, ĉar ŝi estis ekde tiam ĉe mi nur unufoje. Mi parolis kun ŝi tiel per enuo, ke mi trarigardis lin, kiel tra ia vitra kukumkonservujo…
Mi esperas, plu ŝi ne maloportunos.

La 17-a de aprilo
Mia sola amuzo estas la preĝejo, kaj romano, kiu tiutempe ekiris en la gazeto. Ĝi montriĝas pli purakva romano, kiajn mi ĝis nun ne legis. Mi pasigas jam miajn tagojn en la ĝardeno. La arboj, arbustoj floras. Kian pompon havas, ankoraŭ ankaŭ la simpla prunarbo! Eĉ ankaŭ la spireoj! Ĉu estas feliĉaj la arboj, kiam ili floras?
Ankaŭ Panni devas ĉiam sidi apud mi. Ŝi kudradas. Ŝi kudras printempan, rozkoloran katunrobon. Se ŝi tra-kaŝrigardas la barilon, ankaŭ mi aliras. Mi kaptis ŝin, ke ŝi komunikas kun sia mutulo. Mi klopodis ŝin konvinki ne kontraŭstari la volon de gepatroj. La koro de la gepatroj tamen, ja, estas pli proksime al ŝi, ol tiu de aliulo. Pri divorcanta edzo oni povas legi ĉiutage, sed pri divorcanta infano temas tre malofte.
Ŝi ploris. Mi konsolis ŝin, ke li eĉ ne estas bela knabo, li havas kapon, kian tiu de cikado. Sed ŝi nur ploris.
Strange estas, ke mi ne trovis eĉ unu fotografion pri mia patrino en la domo. Ni ne havas fotoalbumon. Patron mi ne povas demandi. De liaj, ĝis nun faligitajn vortojn mi komprenas, ke ili ne vivis en feliĉa geedzeco.
Sed la fotografio de mia patro el lia junaĝo videblas en la salono, inter la bildoj de lia patro kaj patrino. Povas esti, ke li estis ankoraŭ fraŭlo tiam.
Kaj eĉ pri mi fariĝis fotografio neniam. Certe por tio, ĉar – kiel mia infanistino diris – mia vizaĝo estas sama, kiel tiun mia kara patrino havis.

La 18-a de aprilo
Mia patro sidis hodiaŭ tre silente ĉe la tablo.
Baldaŭ je la fino de la tagmanĝo li subite ekparolis: – Ida, via situo estas ia neebla situo. Kio estus via opinio, se mi edziĝus?
Mi gapis al li per tia konsterniĝo, ke vi ne povis plu rigardi mian vizaĝon, kaj ŝajninte trankvilon li manĝis plu.
– Tio estus – respondis mi fine –, ke ĝi estas neebla.
– Kio estus neeebla en ĝi?
– Vi estas kvindek jara…
Li mansignis.
– Nur ekstere. Kaj mi ne edziĝus por la geedzeco, sed ankaŭ por vi. Kaj ĉi tien deviĝas virino. Vi povas vidi, ke la domo estas malplena. Kie eĉ la korpo ne estas korpo sen animo, eĉ la domo ne estas domo sen virino. Mi ĉiam okupiĝas pri la negoco. Kaj tio ne povas esti, ke mia filino estu „cep-odora”.
– Prefere via edzino.
– Eĉ mia edzino ne. Mia edzino estos sinjorino: ŝiajn ordonojn atendos kuiristino, interna helpantino, kuireja servantino kaj lakeo, lakeo kun blankaj gantoj.
– Sed do, kial ne miajn?
– Ĉar al knabino ne obeas eĉ kuiristino, eĉ interna helpantino, eĉ kuireja servistino, eĉ lakeo. La knabino estas infano. Eĉ se ŝi estas tiel granda, kiel vi, mi komprenas vian kontraŭstaron, ĉiuj filinoj estimas la memoron de sia patrino, kaj sentas uzurpanto la duan edzinon. Mi komprenas tion.
Apenaŭ mi aŭdis, kion li diris. Kiu havas ŝnuron ĉirkaŭ la kolo, kaj kiun oni jam tiras duone supren, tiu povas havi tian senton, kian mi sentis en tiu horo.
– Patro mia – sufokadis mi –, neebla! – Ekseveriĝis lia vizaĝo.
– Mi administras ankaŭ la plej gravan negocan aferon rapide, do rapide sciigas mi vin: mi edziĝos. Certe estas por vi superflua diri la nomon ties, kiun mi edzinigos. Sed ne ŝajnas esti superflua averti vin: vi devas akomodiĝi! Tio estas via devo!
– Al kiu?
– Al mia edzino. Al via dua patrino, al Nóra. – Mi ekstaris.
– Ĉu al Nóra? Sed eble vi ne edzinigos tian… - Tiel sovaĝe li rigardis min, ke mi mutiĝis.
Sed tamen mi tuj volis diri, ke tian ne honestan knabinon.
Ni nur rigardis unu la alian, kiel du koleraj tigroj. Fine ekstaris ankaŭ li, kaj diris, aŭ prefere tondris:
– Mi edzinigos Nóran! Kaj se vi nur rigardos ŝin per malbonaj okuloj, vi ekvidos ankaŭ miajn okulojn!…
Sed tiam jam mi refalis sur la seĝon je koloro de mia vizaĝo, kiel tiu de mortinto.
Posttagmeze mi fortigis min labori, nur por mildigi la tempeston de mia animo. Ni purigadis la bildojn en la salono kun Panni. Ĉe la portreto de patro ene mankis ronda parto, granda, kiel groŝo. Mi eligis malantaŭe la najlojn. Kion mi trovis dorse, malantaŭ la bildo? Estis malgranda kolora Mária-bildo, kiun oni kutimas meti en preĝlibretojn. Ĝi estis Ĉielenflugo de Mária de Murillo.
Kiel ĝi povis aliĝi tien?
Nu, neniel alie, nur mia patrino povis meti ĝin ĉi tien. Certe ŝi prenis ĝin el la preĝlibro,kaj metis malantaŭ la bildon de la patro: protektu lin Mária de ĉiu malbono!
Mi kisis ĝin per pia konsterniĝo, kaj remetis ĝin. Sed poste mi tamen demetis ĝin reen: mi havas nenian memoraĵon de mia patrino, estu do almenaŭ ĝi tio! Ŝiaj fingroj tuŝis ĉi tiun bildon! Kaj ankaŭ ŝiaj kisoj eble, kiam ŝi preĝis. Kaj eble ŝi instigis la penson, ke mi purigu la bildojn, kaj mi povu tiel trovi ĉi tiun Mária-bildon. Ho, falas do ankaŭ dolĉa guto en la amaran glason.

La 19-a de aprilo
Sendorma nokto. Mi ekdormetis nur antaŭmatene.
Mi konfesis, oferis. Mi konfesis ankaŭ pri Nóra. Mi konfesis, ke mi ne sentas ŝin mia homa fratino. La pastro ne ordonis, ke mi devas pri ŝi alie pensadi.
Dum meso en mia preĝo mi petis nur de Dio, de Mária, kiu estas sur la malgranda bildo, kaj de mia gardanta sankto, sankta Ida, ke ili turnu la koron de mia patro for de tiu malica araneo.
Tiel ekfirmiĝinte returnis mi hejmen.
Mi nur kapsalutis mian patron, kiam li venis tagmanĝi. Komence ni eĉ ne interparolis, nur ni manĝis mute. Ŝajnigis li, kvazaŭ pripensadus pri aferoj de negoco. Mi faris, kvazaŭ mi estimus lian okupiĝon.
Fine, ĉe la pasto li ekparolis:
– Ĉu vi ankoraŭ ne mendis robon?
– Se Patro ordonas…
Mia humila kaj trankvila resonado mildigis la malĝojon de lia vizaĝo.
– Se vi ankoraŭ ĉiam ne scias, kiu povas ĉi tie kudri tiaĵojn, mi mem sendos al vi bonan kudristinon. Se vi ne fidas ŝin, ni povas mendi robon el Peŝto, de Monaszterly. Tiam la virino nur prenos viajn mezurojn.
Eble li legis el miaj okuloj dankeman varmecon, ĉar li daŭrigis ankoraŭ pli elkore.
– Kaj se vin ne kontantigos eĉ Monaszterly, mi skribos al Vieno, aŭ eĉ al Parizo. Unu-du virina robo ne tremos mian kason. Vere estas strange, ke aliaj virinoj kvazaŭ furioziĝas pri vestaĵoj, kaj vi tenas vin tiel simple, kvazaŭ via patro estus ia tagsalajra pasero.
– Ĉi tiu robo – respondis mi trankvile –, estis konvena por mi. Lukso ne estas mia naturo. Sed se Patro ordonas…
– „Lukso, lukso” Se estas virino, do estu luksa. La viroj jam ankaŭ deziras ĝin.
– Bonvolu disponi pri ĝi, Patro.
Pri vorto bonvolu li grande palpebrumis. Eble ĝi lin kortuŝis. Sed eble li komprenis pri kio mi prepariĝas.
Mi estis tia trankvila, ke mi povus plenplenan glason porti ĉirkaŭ sur mia manplato en la domo. Mi sentis, ke en la batalo mi estos la pli forta.
Ankaŭ mi komencis ĝin ĉe la nigra kafo.
– Kara mia patro, estas mia devo peti pardonon pro mia konduto hieraŭ. Sed min konsternis via informo pri la geedzeco, ke subite mi pensis nur pri mi mem. Pli malfrue mi konsideris, ke ĝi unuavice ne estas mia afero, sed tiu de via, kara Patro. Mi petas pardonon.
– Sed ĝi estas ankaŭ via afero, mia kara filino – respondis li mole –, ankaŭ via afero, kaj certe vi ĝojigus min, se mi vidus, ke vi ne koleretigus.
– Se mi eĉ koleretigas, neniu iu alia ne estus malfacila…
– Ĉu „neniu iu alia”? Do, kial ĝuste ŝi? Ŝi estas ja tuta kareco, gajeco, la virino. Ŝi estas, kiel sunradio en ĉi tiu malvarma domo. Viviganta sunradio.
– Nu ŝi ne estas ĝuste sunradio. Pardonon, se mi havas pri ŝi alian opinion. Sunradio ne havas makulon. Se kara Patro ordonas, estas mia devo…
– Ĉu makulo? Kia makulo?
– Laŭ virina lingvo? ŝi havas pasinton.
– Ĉu ŝi havas pasinton? Kian pasinton? Kiel povas tion scii la terpomoj kreskintaj malantaŭ monaĥinejaj fenestroj, kian pasinton, kiu havas ekstere?
– Ŝi mem portis en la monaĥinejon la konfesojn de sia pasinto.
– Kiajn konfesojn?
– Laŭ virina lingvo: frivola naturo.
– „Frivola, frivola”. Sed kion signifas ŝia frivoleco,
– Mi ne scias, kio estas frivola. La monaĥinoj diris tiel. Oni ne permesis ŝin plu eniri al mi.
– Kion povus scii pri ŝi la monaĥinoj?
– Nenion, nur tion kion ŝi rakontis al mi.
– Sed kion ŝi rakontis?
Tiam li jam rigardis min per okuloj, kiajn la leono havas en cirko, kiam oni portas ŝafido ankaŭ ĝin.
Sed mi respondis kun trankvila vizaĝo:
– Demandu tion, Patro mia, de ŝi mem, ĉu la gepatroj irigis ŝin en la aktorlernejon? Aŭ aliulo? Demandu ŝin, kiu aĉetis ŝiajn robojn, juvelojn?
Mi atendis, ke mia patro disŝiros min. Mi estis preta je la morto, kiel la gekristanoj de Nero en la Koloseo.
La rigardo de mia patro vere glaciiĝis al mi. Ankaŭ la aero sentiĝis tiel firmiĝinta en la ĉambro, kiel se ĝi estiĝus vitro, granda vitrokubo, kaj en ĝi ni, du rigidiĝintaj homoj.
Sed poste li pripensadis, kaj mansignis:
– Senvaloraj roboj, juveloj. Se ŝi estus tiel frivola, ŝi havus ankaŭ pli valorajn juvelojn. Antaŭ mi ŝin vi vane volas nigrigi! Antaŭ mi vane vi ĵetadas sterkon!!! Mi edzinigos ŝin! Punktum!!!
Kaj li tiel frapis sur la tablon, ke la teleroj saltadis pro ĝi.

La 20-a de aprilo
La tajlorino venis al mi, kaj portis ŝtofojn.
Mi elektis nigran robon, kaj gastanofarban, stratan surtuton. Mi diris, ke ĝi devas esti simpla en ĉiu aspekto. Sole sur la stratan surtuton permesas mi nigran kolumon el veluro, kaj nigrajn randojn.
– Sed tiel ĝi estos funebra robo – gapis la tajlorino.
– Pri tio vi ne pensu – respondis mi kurte.
Se mi devos akompani Nóran al altaro, mi vestiĝos en ĝi – pensis mi amare.
Posttagmeze Nora venis supren. Vere maltimega insolento!
Ŝi trovis min en larmoj. Mi nek akceptis ŝian saluton, nek etendis mian manon. Mi eĉ ne ĵetis rigardon al ŝi. Ŝi sidaĉis, kaj baldaŭ ŝi komencis:
– Mi scias kio malbonas al vi. Sed kial malamas vi min? Ĉu ĉar mi feliĉigas vian patron? Mi entreprenas, ke mi feliĉigos lin dum tuta vivo!
– Ĉu Vi feliĉigas?
– Ĉu vi denove alparolas min formale?
– Do, mi ne decas petole alparoli mian patrinon.
Kaj mi ridis amare.

La 21-a de aprilo
Mi nur preĝas, preĝas kaj ploras. Sed ankaŭ miaj larmoj estas tute preĝo.
… Ke la ĉambro de mia patrino estos ŝia ĉambro! La seĝo de mia patrino estos ŝia seĝo! … Kaj ŝi aranĝados, ŝi ordonos! Ankaŭ la aero apartenos ĉi tie al ŝi! La domo! La ĝardeno! La havaĵo! La mono! Kaj la du okuloj de mia patro!
Kaj min turnos ŝi el tuta rajto kaj havaĵo, kiel ŝi turnis min el la koro de mia patro!
En la salono sidos la familio Bogár! Ĉe la tablo kuleros la familio Bogár! Sur la ŝtuparo iros la familio Bogár! En la fenestro kubutumos la familio Bogár! Kaj min rigardos la familio Bogár, rigardos baldaŭ kiel malkonvenan hundon, kiun oni devas toleri pro la favoro de la mastro!
Dio mia, liberigu min el ĉi tiu aĉa infero!
Tio estas la fino de ĉiu mia preĝo! Eĉ la patromia havas ĉi tiun finon! Kaj mi speciale preĝas al Mária, al mia protekt-sanktulino kaj protektanĝelo! Kaj hodiaŭ ankaŭ al Sankta Petro: ke li rememoru: kiam lin la helpanta mano de la ĉielo kondukis el siaj katenoj, el sia malliberejo!…
Liberigu min sanktaj martiroj! Kaj sanktaj potenculoj! Se vi havas inundan koron al knabino batita en polvon, kiu rigardis la ĉielon ĉiam kun avido.
Posttagmeze mi skribis leteron al fratino Paŭla, ke ŝi rekomendu min al iu monaĥinejo: mi entreprenus instrui fortepianon, aŭ mi entreprenus aliajn instruadojn. Sed mi iradus ĉiuitage en la lernejon, ĉar la aeron de la klostro mi jam ne toleras. Mi skribis al ŝi, kiaj turmentaj kialoj trudas min forlasi la gepatran domon. Kaj, ke mi restos jam nur du-tri semajnojn en la gepatra domo.
La leteron mi mem portis al la poŝtoficejo.
– Rekomende, eksprese.
De poŝto mi iris al la tombo de mia patrino. Mi aĉetis azaleon por ŝi, blankan, kaj mi mem portis ĝin, ĉar mi aĉetis ĝin por mia patrino.
Ankaŭ Panni viŝadis la okulojn. Vidiĝas je ĉi tiu bona knabino, ke ŝi sentas kun mi, kvankam ŝi ne povas scii, kial mi ploras tiom.
– Ne malgaju – diras mi al ŝi.–, mi kunportos vin al Peŝto. Ĝi estas bela, granda urbo. Vi vidos multe da belaj palacoj, kaj ni irados ankaŭ al la Operdomo. Eĉ se vi ne aŭdos la muzikon, en la ludo vi povos plezuriĝi.
Mi sidigis la azaleon, Panni nur faris la kavon. Ne ekzistas en la tombejo pli flora tombo.
Revenante mi jam bedaŭris, ke mi sendis tiun leteron. Ŝi povas al mi nek respondi, nek rekomendi min. Ŝi montrados la leteron en la manĝejo, kaj oni ridetis malice pri mi.
– Aha! Do ŝi vidas jam, ke estis por ŝi pli bone ĉi tie. Ŝi bezonis tion!

La 22-a de aprilo
Pasis semajno, ke mi ne legis gazeton, sed tiu romano… tiu knabino, kvazaŭ estus mi mem je alia nomo, en angla medio. Ankaŭ ŝia beleco… Sed povas esti, ke tiom bela mi tamen ne estas. Sed cetere estas mi bela: ĉar la viroj rigidiĝas engarde, kiam rimarkas min, kaj sekvas min per okuloj, eĉ ili turnas sin post min. En Peŝto mi ĉiam pensis, ili rigardas nin tial, ĉar mi iras kun monaĥino, kaj ili rigardas ŝin, ĉar la monaĥino duone estas ĉiela virino. Sed ĉi tie ne iradas kun mi monaĥino, ili ne vidas monaĥinon, do ili rigardas, gapas min mem, do mi estas bela – dank’ al Dio! Kaj ni konformas kun Edit ankaŭ tiom, ke ŝia sorto… kiel se estus la bildo de mia estonto: kiel elpuŝas la duonpatrino la propran filinon de la patro el la domo. Edit foriras kaj dungiĝas servistino. Lasfoje mi legis, ke la filino de la lordo veturas en Londonon.
Mi antaŭscias, ŝia sorto estos, kiel tiu de la Ida kun kastroĉapo, la kompatinda.
La gazetojn mi metis flanken, sed hodiaŭ mi prenis ilin por legi – apenaŭ mi ekscios, kio okazos kun mi? kaj kiel? Ho mi estas malfeliĉa ankaŭ ĉi-okaze: mia patro ĝuste eltondis ian anonceton, kie estas la romano. Mi rigardas la ceterajn gazetojn. Ĉiu ekzemplaro estas dorse manka. Mi rigardas la titolon de anoncetoj: Geedzeco. Vidvoj kaj maljunaj fraŭloj, vidvinoj kaj virgulinoj rekomendas sin al nekonatuloj kun havaĵo kaj sen havaĵo, pudore kaj senpudore. Nur ĝuste ili ne skribas:
Li aŭ ŝi havas kompletan dentaĵon, digestado estas bona.
Nu, malbela!
Sed estas strange, ke ĝuste tie estas la tondaĵo.
Mi rigardas aliajn ekzemplerojn: ankaŭ en ili estas la tondaĵo ĝuste tie. Kia geedzeca anonceto povas interesi tiel la patron, ke el ĉiu gazeto eltondis li ilin? Certe iu amiko serĉas sian paron. Ĉu eble ĝuste sinjoro Fiszd? Sed kial li taskas mian patron? Certe tial, ĉar li ofte veturas al Peŝto, kaj ekrigardas la ofertanton.
Mi vokas Panni, kaj eksplikas al ŝi, ke ŝi devas iri al gazetvendejo aĉeti la certajn numerojn de gazeto. Ŝi eliras.
Ŝi estas longe fore, certe ŝi vizitas ankaŭ la patrinon. (Mi jam bedaŭris, ke mi sendis ŝin.) Fine tamen spirege alvenas, kaj portas la gazetojn. Mi eklegas la romanon, kaj kiam mi finis ĝin, mekanike mi turnas la folion, kaj rigardas, kiu anonceto estas, kiun patro tondis.
Kaj mi trovas la sekvan anoncon:

Mi DONUS EDZINIGI MIAN FILINON al erudita juna viro, kiu havas iomete sinjorecan profesion aŭ postenon, sed ne estas drinkema, ne ludas karton, estas sendifekta kaj sana. La doto de mia filino nun estas 300 mil kronoj en kontanta mono. Pli malfrue la heredaĵo estos eble ankoraŭ pli granda. Adreso en la eldoneja oficejo.

Kiel se falus sur min la domo. Kiel se volus malfermiĝi sub mi la planko. Kiel se oni batus la kapon per adzo. Neniam mi estis malsana en mia vivo, sed pro ĉi tiu anonceto mi devis enlitiĝi.
Ke min volas forvendi mia patro, kiel bruton je foiro! Kiel tiun eksvirbovon kun mildaj okuloj…

La 25-a de aprilo
Mi kuŝas jam la trian tagon.
Ĉiutage vizitas min la kuracisto. Li ekzamenas mian korbaton, rigardadas mian langon – precipe mian langon. Sed jam, ke li rigardadu ankaŭ mian bruston, tion mi ne permesas.
Patro ne estas hejme, kaj certe tio estas lia bonŝanco, ke li ne estas hejme.
Ankaŭ Nora estis ĉe mi. Tuj la unuan tagon. Mi diris nur tiom:
– Mi petas, foriru!
Sed laŭ mia voĉo kaj rigardo ĉi tiu du vortoj ŝanĝiĝis tiel:
– Malaperu de ĉi tie! Ankoraŭ hodiaŭ estas mi la mastrino de la domo! – Ŝi foriris rapide, kiel brogita hundo.
La unuan nokton mi neniom dormis. Mi nur ploris, kaj ĵetadis min. Mi pensis, ke mi devas perei min. Mi estas barilo en la vojo de mia patro. Mia propra patro volas flankenŝovi min. Estas mia filina devo helpi lin.
Mi scias, tio estas inter la plej grandaj kulpoj, kaj mi neniam faris ion kontraŭ la punktoj de la Dekalogo. Sed, se antaŭ mi estas abismo! Kaj mi ne povas returni! Kaj mi ne povas eviti!
Pistolon ni ne havas en la domo. Eĉ pafilon ne. Sed ĉu mi povas enpaŝi al la fervendisto por aĉeti pistolon? Al knabinoj ili certe ne vendas pistolon, kaj ĝuste al tia knabino, kies frunton estas skribita la signo de la mortulo.
Eĉ venenon ni ne havas en la domo. Hodiaŭ jam oni ne vendadas eĉ alumeton kun fosforo.
Mi pensis pri akvo, ŝnurego, malsatmorto, kaj pri kuŝo antaŭ vagonaron. Mi turniĝis, baraktiĝis en la lito. Ho, ke oni ne povas morti al la vorto: mi volas!
Ho, mallumo! mallumo! Infera mallumo! Mi ne povas nek antaŭen, nek malalnaŭen.
Mi preĝas denove. Kiel Danielo povis preĝi en la groto de sovaĝaj besoj, kaj tuj je la tria frazo de la Patronia haltis mia lango:… estu volo via.
Kaj tiam malfermiĝis la indulgo de miaj larmoj.
– Patro mia, do ankaŭ vi volas, ke Nóra sidu sur mia kolo? Ne, vi certe ne volos malbonon, neniam! Via volo povas esti nur la volo de bono!
Je ĉi tiu penso mildiĝis mia koro. Mi ekdormis.

La 28-de aprilo
Mia patro ne venis hejmen eĉ hodiaŭ.
Hodiaŭ mi jam estas pli forta. Mi forte decidis, ke trankvile, kiel trankvila povas esti homo pura en sia animo, tiel trankvile mi demandos lin:
– Patro mia, ĉu apartenas mia vivo al mi? Aŭ ĉu vi opinias, ke la infano estas tia posedaĵo de la gepatroj, kiel estas la buĉbesto?
La gepatroj povas havi rajton elekti la decan paron por la infano. Sed reciproke, ankaŭ al la filino donas la Dio rajton, akcepti aŭ ne akcepti la elekton de la gepatroj.
Se la patro ne kunhavas ĉi tiun opinion, mi ne havas alian rimedon de la rifuĝo, nur forlasi la gepatran domon. La mono, kion ĝis nun patro al mi donis, tio estas la parto de mia patrina heredaĵo. Mi estas tiom forta, ke mi ekstaros sur miaj propraj piedoj. Kaj mi estas tiom erudita, ke mi povas vivteni min. Mi povos instrui infanojn, aŭ se estas knabinoj, ankaŭ pli aĝajn. Sed mi ne enloĝiĝos al familio. Mi luos ian malmultekostan ĉambreton. Komence mi vivos el mia mono. Kiam ĝi elĉerpiĝos, mi jam havos tian konatiĝon, ke mi povos vivi plu el mia propra salajro.
Kaj mi mem trovos mian paron. Dio donas paron ankaŭ al la malgranda hirundo, eĉ sen anonceto. Portos li ĝin ankaŭ por mi.

La 29-a de aprilo
Mia patro ankoraŭ ĉiam ne venis hejmen.
Mi jam ellitiĝis. Mi estas forta. Mi pakis en valizon ĉion, kion mi havis. Tamen mi ne povas foriri tiel, ke mi ne parolis kun li.
Kiam mi ekmalsaniĝis, Panni tre ektimis, kaj ploris kune kun mi. Mi komunikis kun ŝi pri mia problemo:
– Mi ne estas malsana, Panni. Sed vi devas kompreni: oni devigas min edziniĝi al tiu, kiun mi ne amas.
Komprenas ĉiujn vortoj ĉi tiu simpla animo de la movo de la lipoj.
– Ne cedu! – kriaĉis ŝi per siaj voĉoj, ke mi devis kovri permane ŝian buŝon. Sed estis la vorto de tiu animeto por mi ĉarma konsolo.
– Ne, ja ne – trankviligis mi ŝin –, mi forlasos la gepatran domon.
– Ankaŭ mi iros kun vi! Kunportu min! Ne forlasu min!
Petege ŝi kunmetis la manojn. Mi kisis ŝin.
– Mi kunportos vin volonte, sed antaŭe mi devas demandi viajn gepatrojn.
– Ne demandu!
– Ne, sen tio ne povas esti. Sed viaj gepatroj certe kunsentos, eĉ pro tio, ke vi estu fore de Pista.
– Pista venos kun mi! – kriis ŝi aplaŭdante – Kien mi iros, ankaŭ Pista venos.
Nu tio ne estos certa – pensis mi –, la knabino neniam vojaĝis per trajno, kaj ne scios la nomon de la urbo. Mi informos nur la gepatrojn, kien ni iros.
Mi serĉis poste kalkuli mian nomon: kiom mi havas. Kiam mi tiris la tirkeston, la saketon mi ne trovis sur sia kutima loko. Tiam mi enkapiĝis, ke mi metis ĝin apud la kapŝtonon de mia patrino, dum mi sidigis la azaleon. La saketo restis tie. Kaj en ĝi restis ankaŭ la ringo.

La 30-a de aprilo
Ĉiun tagon kvintala ŝtonego falis sur mian kapon! Denove mi konfesis. Mi diris al la pastro, ke mi ne povas obei, se oni trudas min edziniĝi al iu, kiun ne mi elektis.
Li respondis, ke ĉe la altaro, la teksto de juro enhavas la demandon: Ĉu trudis vin iu al geedzeco? Oni devas diri la veron, oni ja staras antaŭ altaro.
Cetere li atentis min, ke infano ne ĉiam komprenas la bonvolon de gepatroj. Lernejon ne vizitadus eĉ unu infano, se ĝi povus elekti libervole. Simila afero povas okazi ankaŭ en pliaĝeco, ke la bonvolon de pli aĝaj gepatroj ne komprenas la infano malpli matura. Pensu ekzemple pri obeeco de Abrahamo, kiu estis preta oferi sian unusolan infanon al Dio.
Mi ne oferis. Kiam la pastro prenus mian oferon, mi jam ne estis en la preĝejo.
Post la konfeso mi pensis: ĉe Abrahamo la „senilis dementia” jam certe estis je antaŭenirinta stato, kiam pretiĝis murdi sian unusolan filon. Kaj Isako aŭ estis stultulo, aŭ ne sciis, kio estis la intenco de sia patro.
Mi sentis, ke mi denove estas kulpa. La pastro jam faris la meson, mi ne povis konfesi la kompletaĵon.
Mi forlasis la preĝejon.
Mi skribis sur paperpeceton?: Mi petas librojn pri geedzeco. Kaj mi sendis Panni en la vendejon. (Mi ne iradas tien ekde tempo, kiam mi eksciis, ke Bodoky estas ĉi tie helpantulo.)
La knabino returnis kun tri libroj. Hejme min atendis telegramo:

Mi alvenos je la tria, trovu vin hejme
via Patro

Rop! Centala ŝtonego sur mian kapon!
Ella certe sendis telegramon al la patro, ke mi forsendis ŝin el la domo. Patro postulos peti ŝian pardonon. Eble mi devos ankaŭ kisi ŝian manon. Ankoraŭ ŝi ne estas en la domo, kaj jam piedbatas min.
Mia koro volis deŝiri. Denove mi rifuĝis al Kristo.
– Jesuo mia, kiu ŝvitis sangon sur la monto de Olivarboj, donu al mi la forton de via animo, per kiu vi ekiris sur la vojo de via kruco.
Mi preĝis el mia animo, kaj tio mildig