Recenzo de ALMÁSI Miklós pri la verko de Wolfgang Schivelbusch: Historio de fervoja vojaĝo.

Mi amegas la vagonarojn, precipe vaporlokomotivojn. Mi irus malproksimen rigardi ilin, kaj povus gapi bele desegnitan manĝ-vagonon. Sed mi ne sciis, ke la tempon laŭ Griniĉo, kaj ĝenerale la unuitan tempomezuron ni povas danki la trajnojn. La ŝipistoj jam pli frue kredis, ke la preciza tempo ne estas malhavebla, la kontinentanoj ankoraŭ ne. Antaŭ la tempo de la fervojhava societo (ĉirkaŭ 1840 en Anglio) la horloĝoj montris diversajn tempojn en la diversaj urboj. Pli malproksime 50 km-ojn de Londono la tempo estis pli frue je 10 minutoj, en la interna urbo estis pli malfrue je 5 minutoj; en Dublino eĉ unu horo povis esti la diferenco. (Por bonigi la situacion, oni kunportis el Londono horloĝon pruvitan fare de Admiralejo, la lokomotivoj direktiĝis al ĝi.) Pli malfrue plimultiĝis la fervojoj, kiuj ankaŭ eĉ krucigis unu la alian, tiam oni jam devis enkonduki ian unuigitan tempokalkulon eviti la karambolojn. Sed en Ameriko – kie inter ambaŭ marbordoj etendiĝis plu fervojoj, kiujn funkciigis diversaj kompanioj, iam foje la stacidomoj havis eĉ ses horloĝojn, kiuj montris diversajn tempojn. Poste ankaŭ ĉi tie densiĝis la trafiko, tamen oni enkondukis la unuigitan tempon nur de 1918.

Oni scias, ke la konstruo de fervojreto alportis civilizacian eksplodon, sed la libro de Schivelbusch montras la streĉan historion, kiel revoluciigis ĉi tiu procezo la ĉiutagan vivon. Humore estis, ke ĉe la tiama „rapidego” je tridek kilometro ĉiu horo la veturanto plendis pri vid-perturbo pro la rapide ŝanĝa pejzaĝo. Kiam jam la vojo plilongiĝis, kaj la „tremado” daŭris pli horoj, la pasaĝeraro enuis. Por kuraci la problemon oni divenis la fervojan bibliotekon: kiam la sinjoro envagoniĝis, prenis libron el pruntejo, kaj poste finleginte ĝin, subdonis en la libra domo de celstacio. Laŭ la notoj turniĝis postulemaj verkoj inter la manoj de altestimataj pasaĝeroj. Tio estis ja io: fervojo kiel popoledukanta institucio. Ho, tio funkciis sur la unua kaj dua klasoj. Sed tamen!

Poste venis la debato pri kupeo aŭ salona vagono. Ameriko elektis la salonan elformon, Anglio ĵuris apud la kupea solvo . En la unua eventis komunuma vivo, en la alia regis nobela silento – la riĉuloj ne interparoladas. Tial ili plendis, ke dumvoje ili devis gapi nur la vizaĵaĉon de kontraŭsidantoj. Cetere la kupeo neniel estis enua eltrovaĵo. En la 1880-aj jaroj, post kelkaj enigmaj murdoj estis enketegoj pri la danĝero de kupeoj. Ĉar la murdiston, tranĉante la kolon de sia viktimo, neniu vidis. El la sangvinaj eventoj naskiĝis poste la serio de fervojaj detektivaj romanoj (v. Murdo en la Orienta Ekspreso de Agatha Cristie:

http://www.4shared.com/dir/5483804/fe0f36bc/Ebook.html)

La evoluo de fervojo kiel kultur-historio. Schivelbusch prezentas, kiel transformis la fervojo la interrilatojn de: homo - pejzaĝo, urbo - kampo kaj distanco - tempo. Kaj ankoraŭ: kiel enfluas la diversaj formoj de fervoja veturado la nacian karakteron, kaj inverse. La angla fervojo estas aristokrata, almenaŭ dividiĝas al klasoj, kaj mallongdistanca. La amerika estis loka, senklasa, oni planis ĝin al plilonga distanco. En Eŭropo la stacidomoj estis urbo-organizantaj centroj. En Ameriko ne estis stacidomoj, tial ĉio (bufeto, banejo, telefono, poŝto, koncerto, gazeteldono), kio estus tie, lokiĝis en la vagonaro. Pripensu kian organizan laboregon postulis la gazeto aperanta en la vagonaro! En Eŭropo la fervojo interligas urbojn, en Ameriko unue estiĝis la fera vojo, kaj poste apud ĝi naskiĝis la urboj. Pro la enormaj distancoj en Ameriko naskiĝis la dorm-vagono kaj la larĝa, ena spaco necesa por movo de la pasaĝeroj. La ekzemplo estis la vaporŝipo, kiu en Ameriko longtempe estis la rega rimedo de vojaĝo kaj transporto, kun salono kaj larĝaj spacoj. En Eŭropo la modelo estis la diliĝenco, homoj presitaj unu al la alia, fermitaj en mallarĝan spacon … kia diferenco.

Kaj la fervojaj katastrofoj! En 1842 sur la vojo inter Pariso kaj Versajo mortis kvindek kvin homoj pro rompo de akso. Post similaj eventoj elevoluis la scienco de material-ekzameno, kaj la fakuloj malkovris la fenomenon de materiallaciĝo.

Mencio de tradukinto: Mi nepre devas legi la libron.