En la jaro 1977 estiĝis interŝtata kontrakto inter la tiama Ĉeĥoslovakio kaj Hungarujo pri konstruo de akvoŝtupa sistemo sur la Danubo. Laŭ la kontrakto devus estigi akvocentralojn: kun kanalo ĉe la slovaka vilaĝo Gabĉikovo (Bős) kaj ĉe la hungara vilaĝo Nagymaros en la fluejo. La imago ne malhavis antaŭaĵojn. Jam antaŭ jardekoj okazis esploroj ambaŭloke. Laŭ la planoj la centraloj kunfunkcius tiel, ke la centralo ĉe Gabĉikovo en la pintoperiodo funkcius kun granda povumo, per t. n. pint-irigado. Pro tio la akvonivelo ŝanceliĝus en la rivero-streko inter la ambaŭ baraĵoj. La suba baraĵo protektus Budapeŝton kaj la insulon Szentendre de ĉi tiu ŝanĝado de akvoalto. La supra rezervejo kovrus ankaŭ hungaran teritorion, kaj la tasko de hungara flanko estis ĉe la vilaĝo Dunakiliti estigi altakvo-reduktigan objekton, kiu regulus ankaŭ la akvokvanton lasotan en la origina fluejo de Danubo.
Post la kontraktiĝo komencis antaŭaj prilaboroj, kiu koncernis ankaŭ mian laborejon, kiu lokiĝas rekte ĉe la bordo de Danubo. Post la ŝveligo ĉe Nagymaros la akvonivelo ĉe ni atingus la alton de la pli grandaj superakvoj, kaj nia cementfarejo havas kelkajn subterajn objektojn sub ĉi tiu nivelo. Pri protekto de ĉi tiuj objektoj pretiĝis planoj, kiuj neniam realiĝis. La kialo estis, ke montriĝis malcerteco koncerne la konstruon de hungara akvoŝtupo, dum aliflanke per granda elano komenciĝis la konstruado. La fortiĝanta movado de „verduloj” atingis, ke la hungara flanko ĉesis la realigajn laborojn ĉe Nagymaros, kaj eĉ ne finiĝis la laboro ĉe Dunakiliti. Per tio volis oni bari la ekfunkciigon de akvocentralo de Gabĉikovo.
Sed la slovaka investanto havis planojn ankaŭ por tiu situacio, kaj konstruis baraĵon pli supre, sur sia propra teritorio. Tio estis la t. n. varianto „C”, pri kio oni tenis, ke la slovakoj tion ne kapablas, kaj ne rajtas realigi, kaj nomis ĝin „papera tigro”. Sed tamen la rezervujo realiĝis, kaj la 23-an de oktobro 1992. ekfunkciis la unua akvoturbino en la centralo.
Pli detala analizo pri la pasintaj 15 jaroj pri la temo legeblas inter miaj dokumentoj ...
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Imre Szabo says:
Aleksandro Horváth says:
Laszlo Istvan TOTH says:
Ju pli malkruta estas la akvofluejo, des pli multekosta iĝas la ekspluatado pri akvoenergio, kaj malcerta la profito.
Ju pli kruta estas la akvofluejo, des pli ĉipa kaj profitiga iĝas la ekspluatado pri akvoenergio.
La ideo konstrui akvobarilon sur la riveregujo de Danubo naskiĝis jam en 1958. Mi havis revuon "Élet és Tudomány" el 1958, en kiu jam enestis fantazia-desegno pri tiu akvoenergia centralo.
Tiutempe dise en Sovetunio oni konstruis multegajn akvobarilojn...
Kiam oni kalkulis la kostojn de la elektroprodukto en la atoma centralo en Paks, respondeculoj prisilentis tiujn kostojn kiuj prezentiĝos kiam necesos fermi la centralon. Atomaj centraloj povas funkcii ĉ. 45 jarojn, kaj poste oni devas fermi, kovri kaj sekure izoli ilin de medio. Tiuj kostoj estos enormaj, kaj ilin pagos tiuj impost-pagantoj, kiuj dum 45 jaroj ĝuis la "malmultekostan" elektron.
Post la plenŝtopiĝo per sedimentoj de la riveregujo Danubo malantaŭ la akvobarilo, tiu "ujego" jam ne plu povos stoki akvon, kaj la centralo ne plu povos produkti elektron, ĉar tie la akvo fluas malrapide, do ne eblas utiligi ĝian forton daŭre. Nun la akvoenergia centralo funkcias intermite, dum ĉ. 17 horoj la "ujego" pleniĝas per akvo, kaj dum kelkaj horoj ĝi foruzas tiun akvokvanton por produkti elektron. Iom post iom pro la procezo de sedimentŝtopiĝo, la periodo de akvoakumuligo ĉiam pli kaj pli malkreskos, la periodo de elektrproduktado same malkreskos, kaj fine jam ne eblos produkti elektron per tiuj tri turbinoj. Ankaŭ la akvoenergiaj elektro-centraloj havas fiksan vivtempon.
Kontraste al tiuj bariloj konstruitaj sur malkruta regiono, tiuj konstruitaj sur montoj funkcias kontinue, ĉar ili uzas malpli multan akvokvanton, kiu falas de signifa alteco.