Ida sidis sur la trajno inter tiaspecaj sentoj, kiajn sentas tiu, en kies kolo iu fantomo blovas foje malvarmon, kaj foje iu bona spirito mildan varmon. La varma spiro estis la agrablo de la veturo: la trajno, en kiu de sia infanaĝo ŝi ne veturis, la nekonataj urboj, vilaĝoj, kampoj, homoj: la disvasiĝinta libera mondo. La malvarma blovo estis la zorgo, ĉu kion diros la monaĥinoj al la patro? Kion diros la patro mem?
La du monaĥinoj komence silente sidis apud ŝi duflanke. Ili luprenis apartan kajuton por tiu veturo, memkompreneble je la kosto de Ida. Kaj eble ankaŭ ili pripensadis pri tio, ke sinjoro Ó Péter eble ekkoleros pri monaĥinoj, kaj eble diros senindajn vortojn pri la ordo. Aŭ eble li agos al sia knabino pro via subita kolero, kiel tiaj temperamentaj, seneruditaj patroj kutimas fari. La monaĥinoj ne povas disputi kun furiozantaj homoj, eĉ la brutalajn manojn ili ne povas haltigi.
Ĉirkaŭ preter Fülöpszállás tamen ekparolis fratino Paula, la monaĥino kun cikatra vizaĝo.
– Vi eĉ ne ploras, kvazaŭ vi ĝojus, ke vi estas eligita.
Senteble estis, ke anstataŭ elpelita aŭ elĵetita ŝi uzis la vorton eligita.
Ida ekridetis.
– Kion mi perdis per tio?
– Tamen, ke vi tiel aliras hejmen…
– Kiel? Kion malbonon vi povas diri al mia patro? Mi sekretis la leteron de lernantino? Li diros: Vi faris bone.
– Ne certas, ke li diros tion.
– Se vi ne pentros pli nigra la aferon. Sed tion vi ne faros, ĉu aŭ jes? Vi, fratino Paula manipulas la nigran penikon je granda arto, kaj vi fratino Ilona, vi montras per granda digno la oficialan seriozecon, sed mi povas ankaŭ mem defendi propran veron.
– Kio estas via vero? – ekmiris Paula.
– Mia vero estas tio, ke la Fazekas-knabino estas senkulpa.
– Ĉu senkulpa? – konsterniĝis samtempe ambaŭ monaĥinoj.
– Ŝi estas senkulpa – ripetis trankvile Ida –, eble ŝi eĉ ne havas proksiman konatecon kun tiu fraŭlo, povis skribi la leteron nur ŝerce tiu Bisi.
– En tiu okazo ne kaŝadus ĝin la knabino.
– Eble ĝuste tial ŝi gin kaŝadis. Tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur ŝin, kiu neniam kaŝadis nek leteron nek ceterajn sekretojn en la monaĥejo. – Ĉi tiu sageto estis pafita al Paula, kiu tiom klaĉadis pri la pasinto de la ceteraj monaĥinoj.
Ŝi tuj ja, eksilentis.
Ankaŭ fratino Ilona silentis, nur malofte prenis ŝi sian grandan, blankan poŝtukon, por viŝi sian naskatoron per ĝi. Ŝi eĉ ne rigardis ilin. Paula komprenis, ke eĉ ŝi ne decas interparoli kun lernantino, kiu obstine ofendas la 3-an, 4-an, 5-an, 6-an, 8-an, kaj la 9-an malpermesojn de naŭ ĉefaj kulpoj. Oni devas forigi favan ŝafon el la ŝafaro.
Ida komprenis ilian penson, do eĉ ŝi ne parolis plu.
Diru oni min tie ene fava prefere – ŝi pensis –, sed mi povu diri: mi estas libera!
Kaj ŝi rigardis eksteren tra la alia fenestro. Ŝi ne vidis ceteron, nur nudajn kampojn, senfoliajn robiniarbojn, kelkajn verdajn kampojn de aŭtuna tritiko kaj la reen kurantajn telegraf-stangojn. Tamen estis por ŝi interesa la granda larĝo, la ĉielo kun kelkaj nuboj, la mondo de libereco.
Sur perono de iu stacidomo kamparino levis en direkton de trajno suĉinfanon en vindo:
– Rigardu, lokomotivo.
El la vindo ruĝiĝis nur la vizaĝeto de infano. Ida admirante rigardis ĝin.
– Ho, la eta komencanto! Ĉarma eta vivkomencanto. Mi kisus ĝin, se mi estus malsupre.
Kaj kiam ili iris plu, ankoraŭ longe ŝi vidis antaŭ si la vizaĝon de tiu suĉinfano.
Jam estis antaŭvespero, kiam ili eliĝis el la trajno. La suno lumis jam nur la domtegmentojn. Malvarma vento blovis en la kotaj stratoj kaj flirtigis la jupon de virino venanta kontraŭe.
Kvazaŭ Ida alvenus en fremda urbo: vane ŝi rigardadis tra la fenestro de la luĉaro, ŝi ne rekonis eĉ unu domon. Eĉ la granda, flava domo ne estis por ŝi konata, kies fronto ornamiĝis per grandaj oraj literoj:
URBA KOMUNA BANEJO
Nur kiam ili aliris la gepatran domon, tiam ŝi rimarkis la unuan konatan signon: la nomon de sia patro super la vendejeto de duetaĝa domo:
Ó PÉTER GRANDKOMERCISTO
Sub la ŝildo, en la vendejo estis obskuro. Fratino Paula rigardis la vendejon, poste la pordegon.
– Kien ni iru? – demandis ŝi – nun jam vi konduku nin, Ida.
– Eble en la vendejon – opiniis Ida –, eble mia patro estas tie.
Kaj ŝia koro kunpremiĝis.
Ida viŝis la nazon. Fratino Paula enpaŝis la vendejon. Ida bonvolis fratinon Ilona per movo. Sed fratino Ilona ŝin puŝis antaŭen. (Eble ja ŝi povus kaŝiri foren.)
En la vendejo tiam ekbrilis la elektra lumigilo. Nenio aliulo estis ene, ol preskaŭ dekses-jara knabo kun verda antaŭtuko. Li genuis sur la planko, kaj balais lignosplitojn per pluma balailo sur defalaĵŝovelilon. En la vendejo estis peza vinodoro, kiel se ĝi estus antaŭkelo.
– Ĉu sinjoro Ó Péter? – demandis la monaĥino – Estas ĉi tie sinjoro Ó Péter?
– Li ne estas ĉi tie – respondis admirante la junulo kun verda antaŭtuko –, li ne estas hejme.
– Ĉu li ne estas hejme?
– Ne estas, li estas survoje.
– Ĉu survoje?
– Li veturis al Szeged(2), aŭ al Arad(3). Eble li estos eĉ du semajnojn fore. Sed la sinjoro vendejestro estas ĉi tie.
La du monaĥinoj konfuziĝinte rigardis unu la alian. Ili sciis, ke Ida ne havas patrinon. Nun do, ĉu al kiu ili redonu Idan?
– Kiu gardas, do, la domon?
– Ĉu la domon? La domon la dommastrino. La vendejon sinjoro Bogár.
Post ĉi tiu vorto malfermiĝis la flanka vitra pordo, kaj aperis kapo, flava vizaĝo kun barbo. Li admirante rigardis la monaĥinojn
Ida ekridetis.
Sinjoro Bogár faris grandajn okulojn, sed tuj sanĝiĝis lia vizaĝo ĝojanta.
– Fraŭlino Ida…
– Ĉu mia patro ne estas hejme?
– Hieraŭ li forveturis por ses-sept tagoj. Sed eble pli frue revenos li.
– Do bonvolu, gvidu nin supren. Ĉar vere mi jam forgesis la iron ĉi tie. Ĉu loĝas mia patro ĉi tie, en la domo?
Bogár volonte prenis sian ĉapelon.
– Ĉi tie fraŭlino. Kie loĝus li alie? Sur la malnova loko.
– Montru nu, la ŝtuparon , se mi ne lacigas vin, kaj la pordon.
La du monaĥinoj silente sekvis la viron el la vendejo, enen tra la pordo, supren tra ŝtuparo, en la etaĵan koridoron.
Kiam ili venis al la unua pordo, Ida ĵetis rigarnon en la korton kaj ekridetis.
– Dankon, mi nun jam scias. Mi petas, se vi bonvolus… ke iu portus mian keston supren. Ankaŭ pagu la luĉariston, mi petas el la kaso de mia patro.
Kaj ŝi malfermis la pordon por la monaĥinoj.
Unue enpaŝis Paula. Ilona severe mansignis, ke ŝi nur post Ida.
Tiam jam aperis ankaŭ tufa maljunvirino en togo – ŝia ronda vizaĝo estis kiel la celtabulo en la pafdomo, nur ke anstataŭ nigra punkto estis ruĝa, aĝa nazeto meze. Ĉe la zono ŝi havis ŝlosilojn, en la mano estis vestobalaileto.
– Ĉu vi estas la mastrino ĉi tie? – demandis Paula majeste.
– Jesja. Bonan vesperon mi deziras, estu laŭdata.
– Ĉu mastrino de sinjoro Ó Péter?
– Je via servo, sinjorino pastrino.
– Kaj ĉu aliulo el la familio ne estas ĉi tie? Ĉu el la familio de sinjoro Ó Péter?
– Vere, jes … ne estas.
– Ĉu nur vi estas ĉi tie?
– Do, jes jam je Sankta Georgo estos de dek jaroj. Aŭ de merkredo post Sankta Georgo. Mi eĉ ne scias jam, kiu tago estis tiam, nur tion, ke…
– Do, bone. Ni hejmenportis la fraŭlinon, fraŭlinon Ida, la filinon de sinjoro Ó Péter. (La virino repaŝas estime.) Se alvenos sinjor Ó Péter diru al li, ke la fraŭlino devis hejmenveni. Kial ŝi devis hejmenveni, tion ni skribos letere.
Ŝi turnis sin al Ida.
– Adiaŭ, Ida.
– Sed do, por iom intermanĝo…
– Ne, ne. Ni dankas. Ni poste en la stacidomo…
Ida komprenis: ĉe la „fava ŝafido” ili ne permesatas manĝi. Ŝi akompanis ilin malsupren tra la ŝtupetaro, kaj ŝi petis sinjoron Bogár portigi la fratinojn al la stacidomo je la kosto de la domo.
Sed la luĉaro jam foriris, kaj vokigi novan la monaĥinoj jam ne permesis.
Nur poste paŝis Ida en la loĝejon. Tie ŝi jam konis la iron. Unua ĉambro estas la manĝejo. Granda tablo, multe da seĝoj. En la ĉambro estis malvarme. Tamen estas stranga, ke la ĉambro estas pli malgranda ol estis! Ŝi nur iom ĉirkaŭrigardis en ĝi. Per tiu sola rigardo ŝi vidis ankaŭ la fortepianon rekte tra la malfermata pordo de salono. Ĉu ĝi estas la malnova, aŭ alia? En tiu ĉi minuto ŝi ne pensis pri tio, ŝi sentis nur ondon de feliĉo. La aero de la manĝejo estis malagrabla pro la peza vinodoro.
Ŝi urĝis maldekstren, en la ĉambron de la patrino. Kaj kiel ŝi metis la manon sur la klinkon de pordo, premiĝis silento sur la koro. La mastrino sekvis ŝin kun atentaj okuloj, kvazaŭ ŝi akompanus noktomezan spiriton. Ŝaltadis malantaŭ ŝi la elektrajn lampojn ĉe la pordo de manĝejo kaj ankaŭ en la patrina ĉambro.
La konataj du kuprolitoj brilis tie ĉe la muro, kaj super la lito pendis la granda Maria-bildo. Sed la koloro de la ĉambro anstataŭ la malnova flava estis karmazina. La seĝoj, ŝrankoj estas aliaj, novaj. De la staranta horloĝo disaperis la sonorila monaĥo. Anstataŭ la granda staranta spegulo estas nova spegulo sur la pordo de ŝranko. Ankaŭ sur la litoj anstataŭ la verda velura kovrilo estas tiu karmazina. Sed la ĉambro estas plena per bona odoro, kvankam ankaŭ ĝi estas malvarma. Frue ŝi rimarkis, de kie devenas la bonaj odoroj: ĉirkaŭ la blankanta marmora lavkuvo estas diverz-specaj, buntaj boteletoj, krisoletoj el porcelano. Ŝi ne memoris, ĉu sia patrino uzis tiom-specajn parfumojn.
Tamen ŝi sentis sin en propra nesto. Tiu ena lito estis la ŝia, kiu estis ĉe forno. En tiu dormis ŝi ĉiam apud la patrino.
– La keston – ŝi diris –, oni portu ĉi tien. Kio estas via nomo, kara onjo?
– Julcsa(4) – respondis la virino, kvazaŭ vekiĝus el dormo.
– Mi petas la ŝlosilojn de la ŝrankoj.
– Ĉu la ŝlosilojn de la ŝrankoj? En ĝi estas la roboj de la fraŭlino.
– Kia fraŭlino?
La okuloj de la virino palpebrumadis tiel rapide, kiel la vitro de kinomaŝino.
Tiu de fraŭlino Erzsi(5) – respondis fine malrapide.
– Kiu estas tiu fraŭlino Erzsi?
Onjo Julcsa palpebrumis denove konfuzite. Kun la dikaj ruĝaj fingroj ŝi ŝmiradis sian mentonon.
– Fraŭlino librotenistino – diris ŝi fine, kvazaŭ ankaŭ ŝi mem admirus pri tio.
Ida tuj sciis, ke la patro provas por ŝi ankaŭ la nomitan fraŭlinon. La vestoj de la nomita fraŭlino estas ĉi tie, certe dormas la fraŭlino ĉi tie, en tiu kuprolito. Kaj ankoraŭ ŝi diros, ke ŝi en kiu povos dormi.
– Kaj kie estas tiu fraŭlino? – demandis ŝi kuntirite la brovojn.
– Ankaŭ ŝi forveturis por kelkaj tagoj al ŝiaj gepatroj en Mohács(6).
– Do, tial estas tiel malvarma ĉi tiu ĉambro.
– Tuj mi igos hejti, fraŭlino…
Aŭdiĝis pordomalfermo kaj piedbato el la manĝejo.
– Kien ni metu la keston? – enkriis servantino kun ruĝa vizaĝo.
Kaj tuj kiam ŝi ĵetis rigardon al Ida, ŝi rapidis enen kaj kisis ŝian manon.
– Bonvenon, fraulino – ŝi spiris.
Kaj per okuloj brilantaj de ĝojo rigardis Idan.
– Ĉi ten – ordonis Ida.
Kaj ŝi turnis sin al la virino.
– Ĉu troviĝas ĉi tie ankaŭ gastoĉambro? Ĉu eble ankaŭ pli?
– Tri.
– Do traportu tien la vestojn de la fraŭlino. Ankaŭ ĉi tiun etaĵaron de tie, de lavkuvo. Mi ja ne dormos en la gastoĉambro.

Ŝi dormis bone kaj feliĉe, kvankam ŝi iomete larmis post la preĝo, kiam ŝi memoris pri sia patrino, kiam ankoraŭ la flugilo de patrino etendiĝis ĉi tie super ŝin…
– Ho, karega mia, kiu estas ekstere en la malvarma tero…
Sed matene li vekiĝis gaje. En la unua minuto ŝi admiris, ke ŝi ne vekiĝis pro sonorilo, sed tuj ŝi sciis, ke kial.
– Libereco!…
Surmetis ŝi la manteleton, kaj nur tiel, en pantofloj rapidis direkte malsupren, en la kuirejon.
– Bonan matenon, onjo Julcsa.
Ĉirkaŭekzamenadis ŝi en la alimentar-kamero: kio, kie staras? De kio kiom estas?
– Por kiom da personoj vi kutimas kuiri?
– Kiam, kiel – respondis malcerte onjo Julcsa –, tagmeze nur por du, vespere… kiam, kiel. Doniĝas, ke ni ne havas gaston.
Ŝi respondadis nevolonte, kaj suspekte palpebrumis al Ida
– Kiu estas tiu du tagmeze? – demandis Ida.
– Do, la sinjoro kaj fraŭlino Erzsi.
Ida miris, sed poste ne plu demandis. Ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis en la kamero kaj ordonis, kio estu la tagmanĝo.
– Fiŝsupo kaj patkuko. Nenio pli. Por vi mem vi povas aparte kuiri, precipe, se vi ne estas katolikaj. Mi scias, ke la faston nuntempe ne ĉiuj respektas. Do vi povas kuiri aparte. Kiom da personoj apartenas al la kuirejo?
– Ni estas nur duope, aŭ, pli ĝuste triope kun Gyuri(7) – respondis la virino.
– Kiu estas tiu Gyuri?
– La servanto en la vendejo.
– Kaj monon, kiom monon lasis mia patro?
– Monon ĉiam donas sinjoro Bogár el la kaso.
– Monon ekde nun petu de mi. Kiom devas nun por la vendoplaco?
– Do… kian fiŝon vi ordonas?
– Por supo estos ezoko aŭ siluro bone. Se la siluro estas dika, portu ezokon.
Alvenis servantino kun akvaj siteloj. Rapide metis ilin malsupren kaj urĝegi kisi manon.
Sed Ida rifuzis.
– Ne kisu manon je ĉiu horo. Kio estas via nomo?
– Anna – respondis kun ekruĝiĝinta vizaĝo la knabino.
– Ĉu vi purigas la ĉambrojn?
– Mi, fraŭlino.
– La drapiraĵo estas polvora en la dormoĉambro. La pluajn ĉambrojn mi ankoraŭ ne rigardis.
Kaj ŝi karesis la vangon de la knabino por mildigi la timon. Poste reiris, vestiĝis, kaj feliĉe rigardadis en la spegulon. La harojn ŝi kambis turece – ili sciis en la monaĥinejo, kiel oni devas tion fari, eĉ dek diversajn specojn, nur ja tiam, kiam la monaĥinoj ne vidis. La plata frizuro kvazaŭ kaŭzis doloron. Plaĉe rigardis ŝi la turitan frizuron, sed poste pensis, ke tamen subite ŝi ne saltos en la profanan akvon – ne ĝis tiam, kiam la patro ne revenos hejmen. Ŝi refaris la harojn, kaj kombis nur malsupren, kiel kutimas, kaj frunte iom altigis. Buklon ŝi lasis loze super la frunto.
– Krispigilo estos la unua, kion mi aĉetos – pensis ŝi feliĉe –, poste novan robon, multajn novajn robojn!
Kaj dancis iom tri turnon sur la pargeto. Vestis ŝi sin kaj rapidis en la vendejon. La vendejo estis ja ankoraŭ fermata. Do, Bogar kutimas eldoni monon posttagmeze aŭ vespere.
Reiris ŝi, kaj trairis la ĉambrojn unu post la alia.
El la manĝejo dekstre malfermiĝis la salono. Ŝi memoris, ke en ĝi staris divano kovrita per bela pluŝo ornamita per floroj, kaj ankaŭ la seĝoj estis kovritaj per tia: cinamo-kolora pluŝo, kaj sur ilin estis per pli hela koloro desegnoj de pilko-rozo. Nu, tie ŝanĝiĝis verda la ekipaĝo. Ankaŭ la horloĝo staranta sur la ŝranko estas nova, orita, kaj estis du floringoj sen floroj. Sur la muro pendis svisa bildo kaj bildo pri Ebenaĵo(8), kiu formis ventomuelejon. Do, la bildoj estas la malnovaj. La sidmebloj estas muskoverdkoloraj. Per fortepiano ŝi sonorigis vicon de sonoj nur tiel starante. Ĉu ĝi estas la malnova fortepiano, aŭ jam alia? Pripensadis ŝi minuton.
– Ĝi ne estas la plejbonspeca – pensis ŝi – sed eĉ ne malbona instrumento.
Sekvanta ĉambro estas oficejspeca kun unu fenestro. En ĝi staras amerika skribotablo. Apud la tablo staras flava leda brakseĝo kaj leterpremilo farbigita verda. Flanke estas larĝa leddivano, same flava. Sur la muro pendas kalendaro. En la angulo staras trezorujo Wertheim. La alia pordo de la ĉambro estas duobla, malfermiĝas al la koridoro. La ekstera pordo estas el fero.
Ŝi reiris al la manĝejo, kaj turnis sin al la korta koridoro por rigardi la gastoĉambrojn. La korto same estas plena per bareloj, kiel en infanĝo. Du homoj en kotaj botoj lavas barelojn ĉe la puto. Trans la korto estas ĝardeneto limigata per latobarilo. Ĉie staras senfoliaj arboj en la humida malvarmo.
La pordo de la unua gastoĉambro estis malfermata. Tra ĝi fluis la odoroj de la lavkuv-parfumoj jam konataj. Per unu rigardo ŝi vidis, ke en ĝi estas du lignolitoj unu malantaŭ la alia. Plu ŝi jam ne povis rigardadi, sia rigardo frostiĝis al la bildo sur la muro: duonkubute kuŝaĉanta, nuda virino preskaŭ en reala grando. Ida ŝokiĝinte rigardis. En galerioj ŝi iradis neniam. La nuda virino estis la oleoprema kopio de Venuso de Urbino lentugita de muŝoj.
– Aĉaĵo! – murmuris Ida – kiel povas permesi tion mia patro? En la ĉambro ŝi vidis ankaŭ tapetpordon. Ŝi enrigardis: blank-emajla bankuvo, akvobolila kuproforno, ranca sapoodoro. Ŝi ne memoris, ke ili havis banĉambron. Tuj fermis la pordon, kaj banis sin, nur tiel anseromode en malvarma akvo - ja ne longe.
Poste ŝi rigardis la alian gastoĉambron, ĝi estis unulita, kun ruĝa kovrilo, en ĝi estis ankaŭ bototirilo. Sed sur la muroj denove nuda virino, alia Venuso de Tiziano, tiu de Madrido.
– Aĉaĵo! – konsterniĝis Ida – kiel povis alveni ĉi tien ĉi tiuj bildoj?
La tria gastoĉambro jam ne interesis ŝin.

Posttagmeze ŝi ordigadis siajn aĵojn en la ŝrankoj, kiam aŭdiĝis frapado je la pordo.
– Libere.
Tra la pordo enpaŝis la patro.
Lia vizaĝo estis pala kaj tima. La okuloj estis duoblaj ol kutime.
Ida feliĉe ekflugetis al li.
– Bonvenon, kara bona paĉjo, bone, ke vi alvenis! Vi admiras, ĉu ne? Oni eligis min. Nu-nu, sed ne ektimu, mi ne faris ion malicon. Tre malriĉan knabinon oni kaptis je malpermesita korespondado, mi savadis ŝian kulpon. Cetere oni skribos. Certe oni skribos per malsamaj vortoj, sed la realo estas, ke ion alion mi ne kulpis.
Kaj denove ŝi kisis sian patron.
– Mi estas tia feliĉa!
La patro kvazaŭ falas sur seĝo.
– Sed do…
– Mi scias, mi scias, kion pensas vi, paĉjo: ne zorgu pri mi. Mi bezonos nenian gardodrakon. Mi estas ja deknaŭ jara, baldaŭ aĝulino.
– Mi volis farigi sinjorinon de vi… – ĝemis la patro kun senespera vizaĝo –, almenaŭ baroninon…
– Ĉu baroninon? Kial ne povus estiĝi mi ankaŭ tiel baronino? Se ĝuste kun barono kunigos min la sorto.
La patro zorgeme skuis la kapon, kaj ekstaris.
– Pardonu, sed tamen apartenas al la ordo, ke mi punu vin: unu horon ĉambra aresto…
Kaj li elpaŝas.
Ida konsterniĝante vidis, ke la patro prenas la ŝlosilon el la pordo, kaj de ekstere enmetas. La ŝlosilo eksonas dufoje.

Sed ne pasis kvaronhoro, ŝi aŭdis de la manĝejo frapetantajn paŝojn, direkte al la pordo.
Frapeto ĉe la pordo. Ida pensis, eble estas servant-knabino. Ŝi hontis, ke ŝi estis enfermata, kaj kvazaŭ kolervoĉe ŝi ekparolis:
– Ne permesata! Kion vi volas?
– Mi volis nur rigardi vin, mia Ida – parolis dolĉece ia raŭkeca virina voĉo -, mi atendas vin, ĝis vi eliros.
Ida trovis konata la nazkatoran, vualan voĉon, sed subite ne sciis al kiu ĝi apartenas. Ekmovis al la pordo, por kaŝrigardi tra la ŝlosiltruo, sed repuŝis ŝin la penso, ke eble la alia ĝuste volas enrigardi. Jam malfermiĝis sia buŝo por demandi la nomon de la vizitanto, kiam al ŝi enkapiĝis, ke la vizitanto estas Ella.
Ŝi ekruĝiĝis. Kolerigis ŝin la afero. Li starigis sin antaŭ la spegulo, kaj atendis, ĝis sia koloro iomete returnis.
Nur poste ŝi ekparolis:
– Ĉu estas vi, Ella? Tio estas Nóra.
– Ambaŭ.
– Turnu la ŝlosilon, mi petas. Patro enŝlosis min, certe pro distriĝemo.
Vole ŝi parolis malvarmvoĉe, kaj ankaŭ pro malhumoro. Kaj do ŝi ne sciis subite, kiel ŝi kondutu kontraŭ la filino de la dungito de sia patro.
Kiam la pordo jam ekmalfermiĝis, enŝaltis ankaŭ la rememoro, ke Ella fumas. Tie en la instituto ŝi lasis tion al ŝi – ĝi estis surprize kaj interese –, sed tie ĉi… Nenia kompanado!
Ella aperis kun rideta vizaĝo en la pordo, sed ŝiaj okuloj konsternite kaj per malvarma miro rigardis al Ida.
– Bonan tagon – diretis ŝi malcerte.
– Bonvenon, Ella – respondis Ida malkare.
Ĉar ŝi tuj rimarkis, ke la koloro de hararo de Ella estas kanario-flava: do ŝi farbas ĝin pli blonda, kiel originala. Ŝi vidis jam farbitan hararon en Peŝto – Paula atentigis ŝin –, ili rigardis tian virinon per iom malplaĉo. Ankaŭ ŝia robo – violokolora tafoto – treege eleganta, moda robo!
Ŝi etendis la manon al Ella, sed nur tiel, kiel oni etendas manon al tiu luprenanto, pri kiu oni scias, ke tiu venis por mono.
– Bonvenon. Bonvolu sidiĝi. Kiu estas la kialo de via elkora interesiĝo?
Ella ankoraŭ pli forte konsterniĝis.
– Mi aŭdis, ke vi alvenis – komencis ŝi malleviĝinte sur la seĝon.
– Oni eligis min – respondis Ida kurte.
Kaj ŝi prenis la alian seĝon. Sed ŝi sidiĝis pli malproksime, ol oni ĉe kara gasto kutimas sidi. Vidiĝis, ke ŝi respondas nur la demandojn.
Sed Ella demandis nur per okuloj, do Ida ekmovis nur la ŝultrojn.
– Oni kontrabandis leteron al lernantino, kaj ĝi falis en mian manon. Mi devus tion anonci, sed mi ne faris. Cetere mi jam enuis la malliberecon.
Ella aŭskultis, kaj observante rigardis ŝin. Vidiĝis, ke ŝi ne kredas la rakonton.
Ida sentis tion, kaj ankoraŭ plie perdis sian humoron.
La konversacio malrapide daŭriĝis. Ida silentis kun malvarmaj okuloj, kaj dume rigardis la piedojn de Ella: koketaj lakŝuoj, aĵursilkaj ŝtrumpoj… Ŝi nek iam ankoraŭ havis silkajn ŝtrumpojn, nek lakŝuojn, kaj jen la filino de dunginto de sia patro… Aŭ ankaŭ ili estas el la postlaso de edzino de pensiuligita aktoro?
Intertempe Ella babilis plu: ŝi rakontis, ke ŝi jam estas en la dua studjaro en la aktora lernejo, sed se ŝi havas duoblan paŭzotagon, ŝi venas hejmen, kaj ankoraŭ plilongigas ĝin. Ŝi ne havas kontakton kun familioj en la urbo. Ŝi ec ne interesiĝas pri ili. Estas kaj la hungaroj aparte, kaj la serboj aparte, kaj la ŝvaboj aparte, enua nesto.
Sentiĝis ke ŝi volas varmigi Idan al la konvarsacio, kaj tiel ankaŭ al ŝi mem. Kaj intertempe observante iradis ŝia rigardo sur la vizaĝo de Ida, ĉu la mishumoro de Ida koncernas ŝin, aŭ ŝi havas ian dornon en la koro?
Ŝi denove turnis la temon al la aktora kariero, ke ŝi volus sin instruigi koloratura kantistino, poste se en Hungarujo ŝi ricevos nomon, ŝi provos ankaŭ en Vieno, Berlino poste Parizo, Londono, Ameriko. Ankaŭ sinjoro Ó Péter tre interesiĝas pri ŝia antaŭeniro. Kiam li alvenas, ŝi ĉiam prezentas kelkajn kantojn en lia kompanio.
– Memkompreneble, ankaŭ patrino estas kun mi – diris ŝi ekridete.
– En kia kompanio? – demandis Ida.
– En la kompanio de sinjoro Ó. Sinjoro havas kompanion ĉi tie ĉiutage. Sabate ili estas plej multope. Ili estas tre simpatiaj homoj. Sed iam ankaŭ oficiroj… Vi ja ankoraŭ ne povas scii. Ili estas sinjoroj tre gajaj, petolaj.
Ŝiaj okuloj ridetis ruzete, kaj ŝi eksilentis. Vidiĝis, ke ŝi diris pli multe ol volis.
Ida rigardis per admirantaj okuloj.
Ŝi ĝoje akceptus la mesaĝon, ke sia patro havas kompanion ĉiuvespere, sed pri la lasta vorto ŝi sentis, ke la kampanio ne estas familieca. La vorto petola tuŝis ŝin malagrable. Ŝi komprenis, ke al la kompanio virinoj ne apartenas.
Ŝi kuntiris la brovojn pli proksime.
Ŝi dezirus ekscii, ĉu Ella renkontis fraŭlon nome Bodoky, ĉi tie aŭ alie, sed ŝi sentis tian fremdecon kontraŭ Ella, ke ŝi ne povis fidelvorte paroli.
Ella etendis por sia burseto prenis batistan poŝtuketon kun blua rando el ĝin.
– Kiam mi laste vizitis vin en la monaĥinejo – diris ŝi viŝante la nazon –, vi akceptis min tre afable. Vi parolis al mi, kiel al amikino.
La okuloj de Ida iĝis ankoraŭ pli malvarma.
– Mi parolas al neniu tiel – respondis ŝi trankvile –, tiurilate mi estas angla. La angloj parolas tiel nur al Dio kaj al Jesuo.
Ella ekpaliĝis. Ekstaris.
Vidiĝis, ke ŝi dirus ion, kaj tion, kio plaĉus al si mem, sed ne plaĉus al Ida. Do, nur glutis unu. El la manĝejo aŭdiĝis sono de virecaj paŝoj al la pordo. Iu movis la ŝlosilon, kaj poste premis la klinkon. En la pordo aperis la vizaĝo de Ó Péter.
– Saluton! – Komplimentis li kun afabla surprizo – al via servo, eta Nóra.
Kaj etendante la manon, kun radianta vizaĝo, kun ĝentila klinado rapidis al Nóra.
– Mi tre ĝojas, ke mi trovas vin kun Ida. Ĉu vi jam kunamikiĝis?
– Nur komencas ni – respondis ridete Nóra –, sed la klostra aero…
Kaj ŝi palpebrumis, kiel tiu, kiu flaris tian odoron, kiu malagrable pikas la nazon.
Sinjoro Péter ridis ĝentile.
– Ni edukos ĝin el ŝi. Sed bonvolu, eta Nora en la salonon. Tie estas ankaŭ pli varma.
Kaj ĝentile larĝe malfermis la pordon. Li lasis ankaŭ sian filinon antaŭ sin.
Ella, tio estas Nóra haltis je la mezo de la ĉambro.
– Eble pli malfrue – diris ŝi ridetante.
Kaj kiel ia grafino sur sceno, ŝi kapsignis al Ida. Ó Péter ĝentile akompanis ŝin tute malsupren tra la ŝtuparo.
Ida gape aŭskultis, kiel konfidence kaj vigle ili interparoladas.
Do, kio estas ĉi tiu knabino por la patro?
Ó Péter revenis nur post larĝa kvaronhoro. En la mano li havis leterojn kaj gazetojn.
Li mansignis al la filino.
– Venu, nu, en mian ĉambron.
Ida senvorte sekvis sian patron tra la manĝejo kaj salono. La patro sidigis sin antaŭ la skribotablo. Ida sidiĝis en la flavan ledseĝon. Ŝi atendante rigardis sian patron.
La patro unue prenis cigaron el tirkesto, kaj ekfumis. Tie kuŝis ankaŭ cigaredo, kun ora suĉileto.
– Ĉu vi fumadas? – demandis la patro kaj etendante por la cigaredo.
– Dio savu min! – konsterniĝis Ida.
– Kial? – ridetis la patro – pro mi vi povas fumadi. La virinoj jam cigaredas, kiel la viroj
– Mi ne deziras, mi dankas.
Sinjoro Ó Péter prenis longecan, oficialforman leteron el inter la poŝto, kiun li kunportis. Ida ekkonis, ke la letero estas el la klostro. Per kriantaj literoj staris sur la koverto la presaĵo: Expressz.
Ó Péter atente legis la leteron, poste levis la ŝultron.
– Tio estas, nu, finita. Sed nun do, kien mi metu vin?
– Ĉu estas problemo, ke mi estas hejme?
– Problemo. Por mi nur ĝeno, sed por vi estas problemo. Vi povas vidi, ke la domo ne konvenas por junaj sinjorinetoj. La enirejo estas vendejo, en la korto estas bareloj, tie laboras kelistoj. Miaj milionoj ne akiriĝas inter plusfoteloj kaj kradaj tabloj. Poste ĉi tien venas vira kompanio: kvazaŭ ĉiutage aliaj personoj. La vinnegoco postulas regali la aĉetantojn je vino. La aĉeto ĉi tie estas po miloj.
Li parolis palpebrumante, kvazaŭ li parolus al sia genuo. Poste ĵetis rigardon al la filino.
– Kion vi faris, ke matene vi iris en la kuirejon? Vi havas nenian aferon en la kuirejo. Tie ni ne kalkulas per krajceroj. Vi ne naskiĝis por vivi en kuirejvaporo. Vi havos milionojn post mia morto. Mia intenco estis: el la klastro porti vin en ian kastelon. Sed ĉi tie en ĉi tiu urbo ne troviĝas kastelo, kaj mi de malproksimo ne povas regi mian negocon. Kiu edzinigus vin, iu deca fraŭlo el tie, el tiu vinodora domo? Eĉ se mi ricevus guvernantinon apud vin…
– Mi jam ne necesas ĝin…
– Ĉu vi jam ne necesas? Do, kiel vi pensas, ke vi mem akceptos la anoncantojn? Damo… Ĉu en la klastro estas la koncepto, ke damo permesatas akcepti la viziton de fraŭlo? Mem sola?
Ida ekruĝiĝis.
– Pri tio neniam temis.
– Tio estas manko! Oni instruas latinon, grekon, fizikon, kemion, sed oni ne instruas, kiel vi devas konduti vin, kiam vi parolas kun fraŭlo. Tio ne estas studobjekto. Tamen tio devus esti la ĉefa studobjekto de la lernejo por knabinoj. Vi admiris, ja, ke la salono kaj la manĝejo estas ŝanĝitaj. Por mi tiel estas pli konvena. Tage mi troviĝas ĉi tie. Se venas aĉetanto, li informiĝas unue en la vendejo. De tie la servanto kondukas lin ĉi tien. Se li estas malgrand-aĉetanto, mi sidigas lin ĉi tie. Se li estas grandmendanto, mi bonvolas lin en la salonon. Por salono, do tiu ĉambro estas pli konvena. Sed reordigu, kiel estis. Aĉetu en ĝin, kion vi volas.
Li eklevis la ŝultron, kaj pensante rigardis en angulon de la ĉambro.
– Mi jam ne scias, kio estos, kiel estos. Mi serĉus por vi decan paron, sed la nobelaj fraŭloj edziĝas el siaj propraj cirkloj, kiuj posedon jam ne havas, kaj la kartludantoj el judaj familioj. Mi vidis iam, ke oni devis akompani la fraŭlon en klastron por ekrigardi la knabinon. Ankaŭ mi dezirus tiel.
– Tio ne estas kutimo.
– Sed povas okazi. Mi pensis, se ekkonus vin en tia bela, pura loko ia eleganta fraŭlo… (Li mansignis.) Sed eĉ ne paroli pri tio. Mendu meblojn. Ordigu por si la ĉambron. Kudrigu por si robojn. Aĉetu librojn, parfumojn, pantoflojn. Mi ne scias, kio ĉio necesas ankoraŭ. Nur aĉetu. Jen, ĉi tie estas mil-krona monbileto, por ke vi ne estu sen mono. Atentu, prefere mi donos pli malgrandajn biletojn. Ne ŝaltas milajn en ĉiu vendejo ĉi tie.
Kaj li etendis en la trezoron. – Jen, ĉi tie estas ok cent… ne: nur sep cent. Ankaŭ tio estas sufiĉe por aĉeti multspecojn. La pli grandajn aĉetojn diktu al mia nomo. Al mia nomo vi povas aĉeti eĉ stratojn en ĉi tiu urbo. Kaj mendu apud sin serviston, ĉambristinon aŭ enteran helpistinon, aŭ kiun vi volas, se vi sentas sin plenkreska fraŭlino, do faru.

Nokton Ida apenaŭ povis dormi.. Ŝi imagis ĉion belon kaj bonon – preskaŭ ŝi povus pripensi nur dum ĉi tiu sole nokto –, kion kiel mendi, aĉeti, ordoni morgaŭ. Tamen ĉi tiu estis la sola feliĉa nokto en la gepatra domo.
Libereco, amo!
Ĉu havas liberecon la globo de bilardo saltinta el la kvadrato de tablo, ĉu ĝi jam povas ruladi, kien ĝi volas? Ĉu la purflora amo estas merkata floro, por kiu oni nur devas kliniĝi, kaj jam estas kaptita?
Unue ŝi serĉis la agentejon de servantoj, por dungi ian belvizaĝan knabinon, kiu havas bonan sinjorecan aspekton, kiu akompanos ŝin dum enaĉetado.
La urbo estis ankoraŭ nebula, la pavimo estis humida, kotmakula. Sur la stratoj amasiĝis enaĉetantaj virinoj: viando, terpomo, brasiko, ĉio estis en la saketoj. Matenaj varoj. Kot-odoro kaj vendplacaj odoroj. Kelkaj eluzitaj fiakroj, ĉaroj de karbo, ĉaroj de ligno, kamparanoj en ĉevalledaj botoj, senmastraj hundoj, kiuj flaris la teron. Ĉiu homo kaj ĉio cetero estas tre-tre fremdaj. Ankaŭ la stratoj estas fremdaj. Malpuraj kaj malbonodore spirantaj vendejoj, ordinaraj varaĉoj estas en la vitrinoj.
Tamen Ida trovis en tiuj malbon-aĉaĵoj ion agrablon. Tio estis, ke ŝi povis sola iradi. Se ŝi haltis, ŝi ne aŭdis atentigan vorton: iru plu. Ke ŝi povis halti antaŭ kiu ajn montro-fenestro. Ĉu la urbo estas tamen ŝia gepatra urbo? Ŝi sentis, ke ŝi nun jam estas libera, kaj ŝi estos libera ekde nun en sia tuta vivo.
Suferant-frunta juna viro en griza surtuto ĵetis fortan rigardon al ŝia vizaĝo, kvazaŭ li trovus ŝin konata. Ida reĵetis demandan rigardon, sed malvarme, do la griza surtuto iris plu.
En la vendoplaco ŝi trovis la servant-agentejon. Sed aŭdiĝis orgensono el la preĝejo. Do ŝi eniris la sanktan eklezion.
Ornamo de ĉieloj,
Gloro de tero,
grandpatrino de hungaroj…
Ŝi estis jam tie en infanaĝo, sed ŝi memoris nur pri standardo, sur kiu estis videbla bildo de sankta virino, kiu rigardis supren, kaj supre sur la standardo la orita kruceto estis oblikva. La standardon, ja, ŝi ne trovis tie, kaj tia montriĝis por ŝi ankaŭ la enteraĵo de preĝejo: fremda. La meso estis jam ĉe la evangelio. Ŝi sidiĝis en benkon malantaŭ knabino kun nigra, kastropelta ĉapo.
…Kiel al nia helpanto
al patrino ni preĝas…
Ŝi komencis preĝi. Sed kiel la knabino kun kastropelta ĉapo senmove estis kliniĝanta sur la legtablon de benko, la frunton apogante sur sian mufon kaj sur manojn kunplektitajn je fingroj, ŝi rigasdis: ĉu la knabino dormas aŭ preĝas? Kaj se jam la ĉapo estas el kastropelto, kial estas la mufo el alia pelto – la mufo ja estis tre malmultekosta, mufo el farbita hundopelto.
Sed la knabino kun kastropelta ĉapo levis la kapon. Prenis poŝtukon el la mufo, kaj viŝadis la okulojn. Tiam vidiĝis, ke ŝi ploras.
Kiam Ida elpaŝis, jam estis ankaŭ la vendejoj malfermitaj: du meblovendejoj, librovendejo, sukraĵisto, juvelisto, vendejo de virinaj varoj, kaj apude ĉapelisto. En Peŝto ŝi ĵetis nur apenaŭ rigardon al montrofenestron de ĉi tiaj vendejoj, sed nun ŝi kun granda intereso rigardis la virinajn ĉemizojn, puntojn, brodaĵojn, kolumojn. En iu angulo staris ankaŭ verda, silka sunombrelo, li revuis ankaŭ ĝin.
En la montrofenestro de la meblovendejo ligis ŝian atenton eta skribotablo. Goje ŝi vidis, ke en la montrofenestro de la librovendejo estas nur romanoj. Li havus emon tuj enpaŝi, sed ŝi sentis, ke ne kontentus per unu peco, ŝi aĉetos ilin dekope, kaj portos servantino malantaŭ ŝi.
En la montrofenestro de la oristo ekplaĉis al ŝi Maria-mincoj el oro, kaj braceleto. Ĝi estis ĉenoforma, sed la ĉeneroj estis etaj kvaranguloj. La anguloj estis rondigitaj. Ankaŭ la buko estis kvarangula, serureto. Sur la serureto la kvin najloj estis kvin diamantoj. En maro-verda ingo brilis la belega braceleto.
Ankaŭ orhorloĝoj kaj arĝentaj kandelingoj pompis en la montrofenestro, sed Ida revuadis nur la braceleton. Ŝi decidis, ke ŝi sendos en la monaĥinejon tri mincojn por memoro: unu por Fazekas Boriska, unu por Mészkuthy kaj unu por Paula, kiu tamen estis la plej konfida al ŝi en la pli lastaj monatoj. Kaj la braceleton ja ŝi aĉetos por si mem. Ekplaĉis al ŝi la serureto. Ankaŭ ŝia vivo estis ĝis nun malantaŭ seruro. Nun jam estis la ŝlosilo en ŝia mano: ŝi tiam povas malfermi la seruron, kiam ŝi volas. Ĉu ŝi estas multekosta?
En la montrofenestron de la vendejo tiam enetendis judo, malgranda kiel infano. Kvazaŭ ŝi konsterniĝis, ke li havas tiel grandan barbon, blondan, junan kirlan barbon. Li prenis du horloĝojn, kaj foriris.
– Certe estas ĝi multekosta – taksadis Ida –, tamen mi demandos antaŭe patron. Tio decas tiel.
Ŝi turnis sin, kaj rapidis al servantin-agentejo.
Sidadis tie ĉirkaŭ sep servantinoj, el inter ili du estis sinjorinece vestitaj. La unua havis jam velkitan kaj malsanecan vizaĝon, en eluzita vintra surtuto. La alia estis pli juna, apenaŭ nur deksep jara, ŝi havis gajan rigardon, si estis pli nete vestinta, si havis tineoroditan vulpopeltan boaon. Certe ŝi ricevis kiel donacon de iu mastrino.
– Mi serĉas servistinon por ena servado – turnis sin Ida al la agentino.
Sed ŝia rigardo restis sur la knabino kun boao. Ŝi estis agrabla, bonvizaĝa knabino, kun iomete virecaj ŝultroj, sed la haroj estis nur simple kambitaj malantaŭen, kaj tiel ŝi montriĝis ia civita, pia, persono.
– Ŝi estas ĝuste sen loko – montris ŝin la agentino –, bonvolu traktadi kun ŝi, fraŭlino.
Kaj kun intereso rigardis ŝi Idan. Ida turnis sin al la knabino.
– Ĉu vi servis jam en sinjoreca domo?
La knabino leviĝis kaj humile staris.
– Nur en sinjoreca domo, mi kisas vian manon, fraŭlino. Lastfoje mi servis ĉe sinjoro Körösy.
– Kian religion vi havas?
– Romkatolikan, mi kisas vian manon.
– Kiom salajron vi deziras?
– Lastfoje mi havis dudek kvin kronojn, mi kisas vian manon.
– Mi donos ankaŭ pli, se mi vidos, ke vi estas bona knabino.
– Ho, fraŭlino…mi kisas vian manon humile.
– Sed en la unua monato ni restu nur ĉe dudek kvin. Kio estas via nomo?
– Anna. Jantyik Anna, al via humila servo, fraŭlino.
– Ĉu vi povas tuj veni, Anna?
– Mi povas, mi kisas vian manon, nur mia aĵo…Kie vi loĝas?
– La domon de Ó Péter, ĉu vi konas?
La vizaĝo de la knabino ŝanĝiĝis, kvazaŭ iu batus ŝian nazon. Ŝiaj okuloj suspekte ĵetis fulmeton al Ida.
– Tien mi ne dungiĝos.
Ida ekmiris.
– Kial?
– Vi scias tion. Ne, ne!
Kaj ŝi turnis sin. Ŝi jetis rigardon al la ceteraj knabinoj. Ŝi ridis.
– Ne, ja ne…
Ida konsternite rigardis la kanabinon. Sed ŝi pensis pri mastrino, ke ŝi eble severe traktas la servantojn.
– Mi dungis vin nur por mia servo – diris Ida ekmalvarmiĝinte –, sed nu, finis ni.
– Eĉ al via servo mi ne irus, fraŭlino – ridis la knabino.
Kaj ŝi sidiĝis inter la ceterajn kanbinojn. Kaj kun intereso turnis sin al la pordo.
Enpaŝis alia fraŭlino en nigra robo, iom pli juna, ol Ida, pli malgranda, ankaŭ ŝia vizaĝo estis pli mallarĝa. Sur la kapo ŝi havis la eluzitan kastropeltan ĉapon. Sur la manoj ŝi havis la malgrandan, nigran mufon el hunda pelto. La agentino ekparolis humile:
– Mi sendos konvenan servantinon (Kaj ŝi prenis la plumon. Ŝi kliniĝis super sian libron.) …en la domon de Ó Péter…
– Iun lojalan, bonan knabinon – diktis Ida, kaj kun intereso ŝi rigardis la knabinon kun kastropelta ĉapo –, hungaran, kaj katolikan. Sed eble, do ne devigas eble… nur se mi vidas, ke konvenas por mi.
La Jantyik-knabino malice ridetis rigardante la ŝuojn de Ida.
Apenaŭ forlasis Ida la lokon, ekparolis malantaŭ ŝi malforta virina voĉo:
– Pardonon, fraŭlino…
Ida ekturnis sin.
Antaŭ ŝi staris la knabino kun gastropelta ĉapo, ŝi estis ruĝa pro la ekscito kaj hasto.
– Pardonon, ke nur tiel en la strato… Sed la agentino diris, ke por via servo… Mia nomo estas Nagy Ida… instruistino kun diplomo…
Ida ekridetis:
– Por mi…
– Mi scias – hastis je parolo la knabino –, sed mia situacio estas tiom senespera… (Si fermis la okulojn suferante momenton.) Kaj mi ne malŝatas nenian laboron. Nur mi volas esti inter honestaj animoj…
Kaj ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.
Ida etendis la manon:
– Ne timu, Ida. Ĉu vi jam matenmanĝis? Venu ĉi tien, en la sukraĵejon: pli konvena ankaŭ por interparolo.
Ili devis forpaŝi de la trotuaro pro du ebriaj tagsalajruloj, pro du ĉifonhavaj kaj malpuraj viroj, kvazaŭ ambaŭ estus dormintaj en defalaĵĉaro. Unua havis staturon kiel elefanto kaj grizan lipharon, kaj surhavis makulan, grizan vintropalton. La aliulo surhavis ledan veŝton, li estis magra, liaj okuloj estis sangaj, lia maldekstra piedo estis lama, ankaŭ lia pantalono estis flikita, malpura, kota. Sed ambaŭ estis viglaj. Ili ŝanceliĝis, brakumante unu la alian kaj de metra distanco ili odoris je brando.
– Mi malamas la ebrian homon – diris Ida.
– Ili estas aĉaj – grimacis ankaŭ la alia Ida, kun la kastropelto, kaj ili re-rerigardis de la alia flanko de la strato. Tiam jam la elefanto kuŝis sur la pavimo, kaj la aliulo tiradis lin.
– Venu, kamarado.
– Vi min malestimas – ĝemis malĝoje la elefanto.
– Sed mi ne malestimas vin. Leviĝu, nu.
– Sed mi scias, ke vi malestimas min, ĉar vi rigardas min desupre.
La pasantoj ridis. Virino en kurta, nigra jupo preteriris, grimacis kaj spukis.
– Vi malestimas min – ĝemis la elefanto.
La du knabinoj enpaŝis la sukraĵejon. Ida mendis kafon por la kastropeltulino.
– Kaj ankaŭ sukraĵkukojn – diris ŝi al la sukraĵistino bonkore.
La tempestoŝirita birdo rakontis, ke ŝi tre malfacile finis la instruistinlernejon. Ŝia patro estus horloĝisto, sed lia vido malakriĝis. Ŝia patrino akiras la ĉiutagan panon per kudrado, lavado, purigadoj, kaj estas ankoraŭ eta knabino dekjara hejme. Ili esperis, kiam ŝi havos la diplomon, ili povos vivi en iu bona vilaĝo. Sed tiom estas la instruistinoj, ke ŝi nenie povas ricevi postenon. Fine post multaj anoncetoj ŝi dungiĝis guvernantino unue en Kassa(9). La mastro estis oficisto en banko, patro de kvar geknaboj. Oni akceptis ŝin tre afable, precipe la viro. Ŝi devis dormi kun la geknaboj. La viro tiom interesiĝis pri la geknaboj, ke ankaŭ nokte vizitis ilin en tiu ĉambro. Kaj jam je la dua nokto li vekis ankaŭ ŝin.
– Trankviliĝu – diris Ida –, Trankviliĝu! Ne ektimu, kara.
Sed ŝi tamen ektimis. Tuj la alian tagon ŝi serĉis alian lokon. Ŝi trovis feliĉe maljunan edzoparon, kie ŝi devus helpi dektri jaran knabinon pri lernado. Ŝi jam transloĝiĝis kiam eksciis, ke la edzoparo havas ankaŭ juristan filon. Iun dimanĉon la familio iris en viziton, ricevis ankaŭ la servistoj liberan tempon. Ŝi mem restis sola en la loĝejo.
Kaj foje, neatendite revenis la jurista filo, kaj ŝlosis la pordon de interne.
– Sed mi tiam jam malfermis la fenestron…
Kaj ŝi malĝoje sed fiere ridetis.
– Dum du jaroj mi havis sep-ok lokojn. Ĉe iu loko la mastrino estis tiom orgojla, ke mi devis tagmanĝi en la kuirejo ĉe la tablo de servantoj. Ĉe alia loko la edzo hejmenvenis ĉiam ebrie, kaj ĉar la servanto ne vekiĝis je la sonorilado, ĉiam mi devis malfermi la pordon. Lastfoje oni portis min en ĉi tiun urbon. Hieraŭ en la stacidomo de Peŝto alparolis min sinjorino kun orĉeno kaj ora orelpendilo, ĉu mi irus apud knabinoj al tre bona loko. Mi venis al la bona loko. Mi rompis la fenestron en la bona loko tuj en la unua kvaronhoro, kaj kriadis por policisto. Se hazarde ne estus policisto en la strato, mi ne scias kio okazus…
Ĉion ĉi la knabino rakontis larmante, foje ankaŭ malĝoje ekridante, kaj dume ŝi bonguste konzumis la kafon kaj la kukon.
– Mi ne volas esti ĉifono, la ĉifono de la mondo! – diris ŝi kvazaŭ sovaĝe – la guvernantinojn traktas ĉiu viro ĉifono. Mi ne iros plu al loko, kie mi antaŭe ne ekzamenis, kiaj ili estas. Kaj ĉu la pordo estas nokte fermebla de interne. Prefere mi serĉos lokon, kie laboras nur virinoj. Mi volas nur tiom akiri, ke mi povu iri al ministro, kaj povu ĵeti mian diplomon antaŭ lin: kial ili donis ĝin, se ne havas lernejon, kiun ili konfidus al mi.
Ŝi petegis Idan, ke Ida akceptu ŝin apud sin, ŝi ne malamas nenian laboron, nur troviĝu sia ĉiutaga pano – apenaŭ ĝis tiam, kiam ŝi ne ricevos nomumon en lernejon kiel instruistino laŭ ŝia diplomo.
– Ho, se mi povus vivi je mia propra pano!…
Ida horore auskultis la malfeliĉan knabinon, foje terurigite. Sed samtempe ankaŭ plaĉis al ŝi, ke la fraŭlino tiel virece kontraŭstaris en ĉia danĝero. Ankaŭ vidiĝas, ke ŝi ne estas fragilema animo.
Post pago Ida ŝovis al ŝi monbileton cent kronan.
– Mi petas – ŝi diris kun varmaj okuloj –, akceptu ĝin de mi. Mi ne intencas kiel almozon, sed mi donas kiel fratino donus al fratino. Mi ne povas ordoni al vi. Kaj se vi laborus apud mi memvole servante, mi ne povus tion rigardi. Iru je tiu ĉi mono al la ministro, kaj parolu al li, kion vi diris al mi.
– Sufiĉas eĉ la kvarono de ĉi tiu mono, eĉ pli malmulte estus sufiĉa – diretis kun larmaj okuloj de dankemo la kastroĉapa knabino –, Dio mia, do tamen estas bonaj animoj en ĉi tiu mondo.
Kaj ŝi reŝovis la monon.
– Mi ne povas akcepti tiom, pardonu min.
– Sed vi devas akcepti. Mi estas obstina, tre obstina. De mia infanaĝo mi aŭdas, ke mi havas obstinan, malbonan naturon. Do mi ne cedos. Se vi ne akceptas, vi prenos de mi ĝojon. Akceptu ĝin, Ida.
Kaj ŝi kisis la kanbinon, kiam ili deiĝis.
Ida rigardadis tute ĝis tagmezo en la ĉefplaco de la urbo kaj en la ĉefstrato, rigardante la montrofenestrojn. Ŝi ne aĉetis ion. Estis por ŝi senkutima ion aĉeti por si mem. Ŝi ankaŭ timis, ke la vendistoj misuzos sian senspertecon, kaj eĉ do, ŝi ne sentis sin tute libera koncerne la monon: eble la patro diros ŝin prodiga.
Ŝi enpaŝis nur la librovendejon. Ŝi jam estis ankaŭ kun monaĥino en librovendejo. Ŝi aĉetis kelkajn notojn kaj romanon de Jókai, plue libron de Mark Twain en germana traduko. Poste ŝi ekvidetis ankaŭ francan kajeron: parlamentaj paroloj de Hugo Victor. Ŝi ankoraŭ ne legis de la fremdaj verkistoj ion. La lernejaj literatur-historioj instruas nur titolojn de libroj. Miloj da librotitolojn, sed la lernanto eĉ de vido ne konas unu libron.
La librovendisto – judo kun protrudaj okuloj –, metis tre ĝentile antaŭ ŝin la librojn, kaj demandis, kien li devas sendi ĝin.
– Mi kunportos ilin – diris Ida.
Pri judoj ŝi havis strangajn konojn. Al monaĥinoj ĉiam iradis ankaŭ kelkaj judaj knabinoj. Al ili la ceteraj knabinoj havis ĉiam detenon. Foje ĉirkaŭ pasko iu portis macon por intermanĝo. La aliulinoj konsterninte rigardis la platan pastaĵon.
Do Ida kunportis la librojn, ke la judo eĉ ne trapaŝu la sojlon de ilia domo.
Sed kiam ŝi alvenis hejme, ŝi kvazaŭ ektimante vidis, ke eĉ kvin judoj kun kaftano kaj bukloj staras en la korto, kaj la patro afable interparolas kun ili.
Supre, en la loĝejo ŝin atendis plua surprizo: en la manĝejo staris la mebloj de la salono, nur la fortepiano restis tie. El la dormoĉambro malaperis la unua kuprolito kaj la eta nokta tablo. La parkedo estis tretita kaj skrapita. En fenestro staris knabino en ruĝa subjupo, kaj laboris pri purigado de la fenestroflugiloj. Ŝia bontajlitaj, laĉaj ŝuoj kuŝis sur la planko, ŝi mem estis en ŝtrumpoj. Ŝia nigra jupo kaj surtuto kuŝis sur la lito. Ŝiaj mirantaj nigraj okuloj estis tiaj, kiaj tiu de ĉashundo kuŝanta sur la sojlo, kiam demande rigardas la mastron: Ĉu ni eliros hodiaŭ, mia dio kun pafilo?
Vidiĝis, ke ŝi ne estas kamparana knabino, sed eĉ ne fraŭlino. Ida ne konis ŝin. La knabino ne salutis ŝin.
– Kiu vi estas, kara? – demandis Ida.
La knabino ne respondis. La fenestroj jam estis puraj. Ŝi fermadis ilin unu post la alia.
– Ĉu vi ne aŭdas? – daŭrigis Ida – ĉu vi estas en nia servo? Aŭ vi estas vokita helpanto?
La knabino, kvazaŭ ne ŝi estus alparolita, eĉ ne turnis sin. Ŝi fermis ankaŭ la internajn fenestroflugilojn. Poste urĝante ŝi tiris la ŝuojn per manoj ruĝiĝintaj de malvarmo kaj akvo.
– Ĉu vi aŭdas malbone? – demandis Ida pli laŭte.
La knabino ne respondis. Kvazaŭ ektimante etendis por la subjupo kaj la surtuto. Kaj kiel ĝin ŝi surhavis vidiĝis ŝi neta knabino, ĉirkaŭ deksep-jara. Ŝi havis klaran vizaĝon, la vangoj estis plenaj, ŝi havis etan submentonon. La okuloj estis malfermitaj, nigraj, malvarmaj okuloj sub la nigraj brovoj, kiuj preskaŭ tuŝis unu la alian, la lipoj estis ŝvelaj, ruĝaj, kiel se ŝi manĝus ĉiam manĝaĵon kun papriko.
– Pardonon – ekparolis ŝi ekridetante.
Kaj en la voĉo estis iu malagrabla laŭto kaj malfacileco.
– Apartenas vi al ĉi tie? – demandis Ida.
La knabino atente rigardis la vizaĝon de Ida.
– Mi vvvenis hodiaŭ – ŝi ĝemis.
Kaj ŝi rapide kolektis la viŝĉifonojn kaj la pulvoron por fenestropurigado.
– Ankoraŭ ankaŭ la plankon – diris Ida – viŝu pura.
La knabino ne respondis. Ŝi urĝis el, de la ĉambro.
Anstataŭ ŝi, enpaŝis Anna. Ŝi ekmovis por kisi la manojn de Ida, sed poste ĉesis la movon, kaj ŝi staris nur kun ekruĝiĝinta vizaĝo.
– La plankon – diris Ida –, mi diris jam ankaŭ al ĉi tiu knabino, sed… Ĉu ŝi estas freneza aŭ surda?
– Ŝi estas surdmutulo, fraŭlino. Hodiaŭ dungis ŝin la sinjoro apud la fraŭlinon. Ankaŭ ŝi havas la nomon Anna, do diris la mastrino, ke ŝin ni nomigos Panni(10).
– Ĉu apud min, aŭ apud fraŭlino Erzsi?
– Apud la fraŭlino. Fraŭlino Erzsi ne plu revenos. Ŝi hodiaŭ sendis por ŝiaj aĵoj. Ĵus portis la aĵojn ŝia patrino, ŝi portis ĉion, eĉ ankoraŭ la sapon, tamen ĝi estis nur maldika restaĵo, kiel kvinkrona minco.
Ida nur rigardis.
Eksonis la tagmeza sonorilo. Ida faris krucosignon, kaj sia rigardo serĉis la Maria-bildon. Sed en ĉi tiu minuto ekaŭdiĝis de korto kolera kriaĉo, ke preskaŭ ektremis la domo.
Ĝi estis la voĉo de la patro:
– Do vi ne havas tiom menson, ke…
Kaj sekvis tia blasfemo de Dio kaj Kristo, ke Ida ektremis pro ĝi. Ŝi ektremis kvazaŭ estus pikita panardo en la orelon. La koloro de la vizaĝo ŝanĝiĝis, kiel tiu de mortinto. Ŝi paŝis al la fenestro. Fakte estis la patro. Li kriadis al viro kun leda antaŭtuko, kaj montradas barelon.
Ida dolore fermis la okulojn.
Kvazaŭ la stomakon tremigis la dioblasfema krudeco. Kaj ĝuste la patro!…
Ne pasis kvaronhoro, kiam ŝi aŭdis la paŝojn de patro en la salono.
– Nu, kara – salutis ŝin ĝoje sinjoro Péter –, do, kie vi amuziĝis tiel longe? Jen, ĉu vi ne estas malsana?
– Nur forpasanta…
– Do, kie vi estis? Kion vi aĉetis? Kion vi mendis?
– Nur tri librojn – respondis Ida, apenaŭ ŝi levis la rigardon al la patro.
– Ĉu nur tri librojn? Kaj robon? Meblojn? Ĉion, kiun vi nur deziras.
– Ni havas ankoraŭ tempon.
– Vi estas malsana. Mi vokigos kuraciston.
– Ne, ne, jam ĝi forpasis.
– Do venu, kisu min, poste al tablo: ni tagmanĝos. – De tiu ankoraŭ pli malvarma kiso neniam tuŝis la lipharan vangon de sinjoro Péter.
En la manĝejo estis nur du servicoj. Sinjoro Péter vigle manĝis, kaj babilis.
Ida apenaŭ tuŝis la manĝaĵon, kaj ne povis ĵeti rigardon al la patro.
Sed la patro vigle manĝis plu.
– La unuan liton mi forigis. Ĉu vi vidis? Ĝi estis tiu de via patrino. La alia estis ankaŭ en via infaneco la via. En ĝi povos vi morti iam, se vi volas, mi esperas, ke nur post longa tempo. La patrino tre amis vin. Se ŝi restus viva, ŝi certe ne lasus vin de apud ŝi.
La okuloj de Ida ekhumidiĝis.
– Kiuj iradis tiam en nia domo? – demandis ŝi ankoraŭ ĉiam kun premita koro – kiuj estis ŝiaj virin-amikoj?
– Mi povas diri nur nomojn. Sed la nomoj estas nur vortoj. Vi ne konas ilin.
– Ĝuste tial, por ekkoni ilin.
– Ŝi havis nur tri amikinojn. Edzino de kuracisto, kiu estis via baptopatrino. Ili forloĝiĝis de tie ankoraŭ en tiu jaro. Ili transloĝiĝis en Erdély(11), aŭ ien. Poste la edzino de alia kuracisto. Ŝi jam mortis. kaj ankoraŭ alia virino: la unua edzino de la urbestro. Ankaŭ ŝi estas jam en la infero, kaj atendas vian baptopatrinon en la komunan kaldronon.
Ida nur palpebrumis.
– Ĉu vi malamis ilin, paĉjo? – La patro levis la ŝultrojn.
– La virinoj de eturbo havas unusolan amuzon, instigi unu la alian. Kontraŭ la edzo.
– Sed kun kiajn familiojn povos mi ĉi tie interkonatiĝi?
– Se ĉi tion vi estus demandinta en la monaĥejo, vi ne dezirus veni hejmen. Estas sinjorecaj familioj en la urbo, sed mi ne vizitis eĉ unu salonon de ili. Eĉ ili ne min. Jam nun do, kiel povus mi porti vin al iu, se anakaŭ mi devas min prezenti samtempe?
La patro legis de la vizaĝo de la filino, pri kio ŝi pensas. Ankaŭ lin mem malĝojigis la afero.
– Eĉ cetere ili ne konvenas al vi – mansignis li malestime –, ili ne havas erudecon, kian vi havas. La socia vivo ĉi tie tre malsamas: la serboj malamas la hungarojn. Kial? Eĉ la dio tion ne scias. Ja ili malamas ankaŭ la kroatojn. Do ĉi tie vi ne trovos kunulojn. Kiun vi trovus, ne konvenas al vi.
Ida ekmalĝojiĝis.
La patro per granda manĝemo konsumis la paston kun kazeo. Kvin-sesfoje li pikis, kaj kolektis paston sur la forkon, kaj ŝtopis en la buŝon. Kaj kiam li denove pikadis, dume li plu parolis.
– Tial ni devas serĉi iun malriĉan baronan aŭ grafan edzinon por vi. Foje vi povus vojaĝi kun ŝi. Vi povus interkonatiĝi kun fajnaj fraŭloj, kaj povus elekti el inter ili… Ĝis nun mi ankoraŭ ne trovis. Sed tamen doniĝus, sed la rapide riĉiĝintaj judoj preskaŭ okupas ĉiun. Eĉ la judaj viroj lernas de ili la eksteraĵojn de la eruditeco: ekzemple, ke oni en societo ne parolu pri mono, oni ne skrapu la barbon, ke oni ne turnadu la okulojn, kiam paŝas en gastejon, ke oni ne metu blankan tukon apud la teleron por ŝpari la propran poŝtukon.
– Sed do, ĉu vi ne trovis eĉ unu, paĉjo…
– Mi trovus ankaŭ tri. Mi trovis baron-edzinon en Peŝto, veran germanan baron-edzinon. Ŝi estis ebria ankaŭ tiam, kiam mi parolis kun ŝi. Mi venigus baron-edzinon el Vieno. Ŝi ne volis forlasi sian hundon. Kaj ŝi ŝmiris sin per faruno, ke kiam ŝi ventumis sin, flugis de ŝi la faruno en nuboj. Estus ankaŭ graf-edzino, vera franca graf-edzino, tiel erudita, ke ŝi ne krucas la krurojn, eĉ se prenas dornon el la plando. Kaj ŝi estas tiel malriĉa, ke ŝi donas en lavadon ĉiam nur unu ĉemizon, unu paron da ŝtrumpoj. Sed ankaŭ ŝi havas dekkvar jaran filinon, kaj ankoraŭ du pli junajn filojn. La knaboj nun estas en instituto. Nu, imagu, ke la grafino portas ankaŭ sian propran filinon, kaj vin. Se foje vi mendŭs robon aŭ aĉetas juvelon…
– Ni eĉ ne analizu plu.
– Nu, vidas vi, ĉu ne? kaj poste la du knabaĉoj kie pasigu la ferion, se ne apud la patrino? Mi dezirus tamen, sed kiel, se la unua ŝia demando estis: kiom da rajdĉevalojn mi havas en la stalo.
Ida jam eĉ ne aŭskultis la analizojn: kun malbona sento ŝi rigardis, kiel la patro tenas la tranĉilon, kiel la kamparanoj, kaj manĝaĉas laŭte.