II-5

Do Ida atendis, ŝi atendis denove.
Sed, ĉu tiel malfacile ekiras ĉi tiu baronino? Certe la patro ne skribis al ŝi, ke ilia loĝejo iam estis bienula domo, kaj ĝi havas ankaŭ ĝardenon malantaŭ la korto.
Antaŭ kristnasko alvenis letereto: skribita per inko, dekstre-maldekstre kliniĝantaj literoj, infaneca skribo. Manoj de Ida tremis, kiam malfermis ĝin. Sube la nomo: Nóra.
Kara mia Ida
Ĝoje mi informas vin, ke mia patro denove laboras je la malnova loko, kaj li estas kun via patro en la plej bona amikeco. Nu, ni ne loĝas en via domo, sed apude, preskaŭ en najbaro. Antaŭhieraŭ estis ĉe via patro granda vespermanĝo, kaj oni venigis min por kanti. Mi iris ja kun mia patrino. Mi kantis kaj fajfis turdece. Grandega sukceso! La vivo tie estas tre gaja. En la urbo estas multe da junviroj. Mi instigos vian patron, ke portu vin hejmen.
Ida nur miris pri la letero: gaja vivo. Ĉu ĉe ŝia patro la vivo estas gaja? Ŝi ne povis imagi, kia estas ŝia patro, kiam estas gaja, kiu havis ĉiam pripensantan vizaĝon, klinintan kapon? Sed la koro sentis ankaŭ ĝojon, ke ŝi trovis en Nora tian bonan amikon.
Mi dankas, nur instigu, instigu! – respondis ŝi sur Maria-poŝtkarto.
Kaj ŝi atendis, kaj atendis plu.
Sed pasis kristnasko, pasis la vintraj monatoj: nek la patro anonciĝis, nek de Nora venis letero plu.
Preskaŭ ŝi piedfrapadis el malpacienco.
Sed se ŝi havus monon!… Sed en sia mano ankoraŭ neniam estis mono. Eĉ juvelon ŝi na havas, kiun ŝi povus vendi. Kaj se ŝi havus monon: kie estas la stacidomo? Kiel oni kutimas aĉeti bileton al trajno? Ŝi aŭdis jam ion pri tiaj aferoj en paroloj de monaĥinoj, sed ŝi havis nur obskuran ideon. Ŝi pensis multe pri sia vartistino, se ŝi nur vizitus ŝin ankoraŭfoje: de ŝi petus monon, aŭ kun ŝi veturus hejmen. Kaj se ŝi jam foje estos hejme, en la ĉambro de la patrino, en sia propra ĉambro, la patro eble ne forpelus ŝin.
En la unua semajno de la fasto okazis, ke dum fortepian-ekzerca leciono iu enloĝanta lernantino, nome Mészkuthy Jolán, subite levas la manoj super la klavaro, sed anstataŭ bati la kalvojn, ŝi rigardas Idan, sekretoplene, konfide:
– Mi konas sekreton.
La okuloj de Ida malfermiĝas.
– Kian sekreton?
– Unue vi devas diri: je Dio. Ĉar ankaŭ mi tiel eksciis.
– Sed ĉu tio estas tiel grava?
– Diru: je Dio mi ne plu donos…
– Je Dio, nu.
– Fazekas ricevis leteron.
Ida jam sciis: pri kia letero temas. Ankaŭ kiam ŝi estis lernantino, ofte esitĝis tia flustrado. Estiĝis ie, kvazaŭ kiam en la kanaro estiĝas ie susuro, kvazaŭ nevidebla spirito, kaj ĝi trakuras inter la kanoj. Ĉiu lernantino flustras al la alia.
– Fazekas ricevis leteron.
La flustrado ja penetras ankaŭ ĝis la monaĥinoj. La letero estos konfiskita. La kulpanto estos punita. La ekstera lernantino, kiu kontrabandis la leteron estos forigita el la lernejo. Pli ol dekfoje okazis tiaĵo, dum ŝi estis lernantino. Eĉ foje ankaŭ interna lernantino estis forigita, ĉar oni trovis ĉe ŝi ankaŭ la respondon, en kiu estas terura vico: mi kisas vin, mia etulino, kaj poste cifero 1 kaj tiom nulo, ke eĉ Pitagoraso ne povus eldiri ĝin.
La monaĥinoj estis ektimiĝantaj.
– Kontaĝo estas en la ŝafaro! – diradis ili zorgoplene.
La kulpulo estis apartigita, kaj alian tagon ŝi jam ne estis en la lernejo.
Do Ida teruriĝis. La knabino Fazekas estis simpla-anima, blonda knabino, precipe kara ŝia disĉiplino. La knabino vizitis ankoraŭ nur la sesan klason, apenaŭ dek kvin jara. Ŝi ne estis tro bela, sed ŝi havis ĝustan nazon, buŝon. Ŝi havis mallongajn harojn, ĝis ŝultroj, la okuloj estis knabecaj, brunaj okuloj. Ida ŝatis ŝin, ĉar ĉi tiu knabino povis ĝuste frapi la takton je la fortepiano. La aliulojn ĉiujn ŝi devis bremsi ĉe la longaj notoj, peli ĉe la oktanoj kaj deksesanoj. Ida sciis pri ŝi ankaŭ tion, ke la episkopo rekomendis ŝin, kaj estis senpaga lernantino, filino de malriĉa, vidvina instruistino.
– Kio estas en tiu letero? – demandis Ida zorgoŝarĝate la knabinon.
Jolán hezitis.
– Mi ne povas diri, mi promesis je Dio. Sed ĝi estas tre-tre ama. Lia nomo estas Bisi.
– Ĉu Bisi?
– Jes, Bisi. Klare estas skribita je la fino de la letero: Bisi. Per i, kaj ne per y. Bisi. Li estas de la loko, de kie ankaŭ ŝi. Li estas lernanto en la lernejo de instruistoj.
– Sed tamen, ĉu li skribis ian tian?…
– Jes, li skribis. Diru: je Dio.
– Je Dio.
– Nu, li skribis tiajn: „Mi amas vin, kiel suno la maron, kiel la nubo de la ĉielo la Balatonon.” Pli mi ne memoras. Nur la finon, ke: „Mi kisas vin, kiel kolombo sian paron.”
Ida rigardis la knabinon per dolĉa piketo.
Sed rapide malebriiĝis.
– Kuru por Fazekas, sed ne diru al ŝi, kial mi alvokas ŝin.
La knabino ekflugis.
La knabino Fazekas venis. Ŝi venis stoike, kvazaŭ ne estus amletero, kiun ŝi ricevis, sed fasko da pajlo. Ŝi venis, kaj trankvile atendis, kial oni alvokis ŝin.
– Senfeliĉulino! – eksplodis Ida – donu al mi tiun leteron! Ja, oni eligos vin!
La knabino ekpaliĝis.
– Mi ne havas ĝin ĉe mi – diretis.
Kaj ŝi per malamo rigardis la alian knabinon.
– Kie ĝi estas?
– En mia preĝlibro.
– Kiu ajn povas trovi ĝin!
– Mi kaŝis ĝin en ujon de libro. Mi glufermis ĝin.
– Alportu tuj.
La okuloj de la knabino tiam jam estis plenaj de larmo.
– Ĉu vi denuncos min?
– Ne, sed tamen, mi volas vidi ĝin. La knabino forrapidis.
Mészkuthy finis jam sian ekzercon, ŝi reiris, sur sian lokon. Ĉe la fortepiano jam sidis dikulineto, nigra knabino, kaj frapis la klavojn.
Ida kapsignis de malantaŭ ŝia dorso. Fazekas transdonis la leteron.
– Por Dio, ĝi ne malkovru – flustris ŝi petege –, kaj ne disŝiru ĝin. Je la paska ferio, se mi iros hejmen, mi kunportos ĝin.
– Kaj ĉu vi ankaŭ renkontiĝos?
La knabino silentis.
– Vi povas iri – diris Ida severe.
Kaj dum la globeto plu frapadis la akordojn, malantaŭ ŝia dorso ŝi per avidaj okuloj profundiĝis en la legado de la letero. Vere, tie brilis en ĝi: Mi amas vin… kiel la nubo de la ĉielo la belan Balatonon. Tutaj stultaĵoj, sed tuta dolĉa vibrado estas ĉiu vorto, kiel la floroj de la kampo vibras, kiam la venteto kirlas ilin. Kaj tuta mia Anĝelino, mia anĝela Beleco – la mia Anĝelino kaj Beleco ĉie zorge kaligrafiite. Je la fino de la letero: „Mi kisas vin, kiel kolombo sian paron.” Ĉi tiu precipe tre plaĉis al Ida, kvankam ŝi neniam vidis, kiel kisas la kolombo sian paron.
Li ankoraŭfoje legis la leteron, kaj malsupre ankaŭ la nomon Bisi. Poste vespere denove legis ĝin en sia ĉambro. Matene ankoraŭfoje legis, kaj poste metis ĝin en la poŝo de la robo, por ke ŝi redonu al la knabino. Ŝi jam serĉis la knabinon, sed poste pensis, ke oni povus trovi ĝin ĉe ŝi, kaj lasis en la propra poŝo.
Posttagmeze alvokis ŝin patrino Sylvana – ŝi estis la profesoro de scienco de kalkulado en la klasoj de la unua ĝis la kvara de la knabingimnazio, kiun nomis inter si la malestimantaj ankaŭ duonĝiba kamelo – por helpi en kontrolo de skribaj laboraĵoj.
Ida helpis.
Fine vespere renkontis la knabinon. Ŝi etendis la manon en la poŝon.
– Fazekas – ŝi diris al la knabino mallaŭte – bruligu ĝin… Tuj post la vespermanĝo bruligu ĝin.
Kaj intertempe serĉadas en la poŝo. La letero ne estas tie.
Ne! Ne estas!
Venas en la memoro, ke ŝi antaŭenprenis la poŝtukon ĉe patrino Sylvana. La letero kaŝis apud ĝi, nur tie ĝi povis elfali.
Ŝi rapidas al Syilvana. Se ŝi akceptos ŝin malfavore, ŝi petegos al ŝi. Ŝi ne estas tia patrino, ke ne indulgus pri eta Fazekas.
Ŝi urĝas. Zorgoplene ŝi rigardas la pordon. La ŝlosilo jam ne estas en ĝi.
Ŝi urĝas en la ’refektorion’.
Grupo de monaĥinoj flustradas ĉirkaŭ Sylvana. Kiam ŝi enpaŝas, ili turnas sin, kaj ilia rigardo restas sur Ida, malvarme admirante, kvazaŭ fremdulo paŝus en la salonon.
La sango kuris en vangojn de Ida. Kion pensas ĉi tiuj monaĥinoj? Ŝi dezirus krii – La letero ne estas mia! Sed ŝi pensas pri la knabino: oni ŝin tuj forigos. Ŝi silentis. Precipe bruligis ŝiaj vangojn la vortoj: kiel kolombo sian paron… kia stultaĵo!
Alian tago en la kontoron de direktoro vokis ŝin iu monaĥino – fratino Ilona.
En la ĉambro antaŭ la ĉefsinjorino trovis ŝi jam la Fazekas-knabinon kaj la Mészkuthy-knabinon kaj ankoraŭ trian, kiun ŝi konis nur laŭvide. Ĉiu knabino havis ruĝajn okulojn, kaj de larmoj malsekajn vangojn. En la aero de la ĉambro estis malvarmaj terurombroj.
La ĉefa sinjorino ankoraŭ ne finis pri Farkas Boriska.
– Kiun personan nomon havas tiu fifraŭlo?
– Do Bisi Mihály.
– Ne, mi petas: Putnoky Mihály.
– Ĉi tien ne tio estas skribita. Vi asertas nerealaĵon!
La fazekas-knabino skuante de plorego neas per kapo.
– Ne, mi petas plej humile: li skribas nur ŝerce anstataŭ Misi. Ĉar mi foje havis nazkataron, kaj…
– Sufiĉas. Staru tien.
Kaj la ĉefsinjoro turnis sin al Ida kun glaciaj okuloj:
– Kial ne raportis vi tiun leteron?
La vorto vi kvazaŭ ekpuŝis Idan. En la superaj klasoj la lernantinojn jam alparolas fraŭlino, kaj ŝi nun jam estas anstataŭanta profesoro.
– Mi ne sentis, ke tio estus mia devo – respondis Ida ofendante, malvarme.
Kaj rigardis en la okulojn de la ĉefsinjorino.
– Ĉu vi ne sentis, ke ĝi estas devo? – konsterniĝis la ĉefino – tia malgloro de la monaĥejo por vi estas nenio?
Ĉirkaŭ Ida kvazaŭ firmiĝis ankaŭ la aero. Sed ĉiu doloro de ŝia mallibereco kolektiĝis en la brusto: kion ordonas al ŝi ĉi tiu monaĥino! Se ŝi eĉ naskiĝis en kastelo, tamen vere estas nur monaĥino.
Tiam jam ŝi ne rigardis la monaĥinojn per tima admiro. Ŝi sciis, ke ili venis ĉefe el malriĉaj familioj, kaj ne la odoro de incenso logas ilin en la monaĥejo. Eĉ la ĉefsinjorino-grafinon ne. Sed kiel ankaŭ ŝin enlokigis ŝia patro, kaj estas ankoraŭ pli prozaj kialoj: amikeco kun fraŭlo-prizorganto de ĉevaloj, ĝuste en la pasinteco de ĉefsinjorino. Kaj ankoraŭ ŝi donas al ŝi lecionon? Tio ŝin ne koncernas. Nur la devigateco ligas ŝin ĉi tie, ne la ĵuro.
– Mi vidas nenian malgloron en la afero – respondis ŝi rezolute –, tio povas okazi je ĉiu knabino, ke oni skribas al ŝi. La kulpulo eble povas esti, nur kiu kontrabandas la leteron.
La Fazekas-knabino levis la vizaĝon. Ŝiaj larmaj okuloj per varma dankemo rigardis la vizaĝon de Ida.
La okuloj de ĉefsinjorino kvazaŭ glaciiĝis.
– Nenia malgloro? Por vi tia aĉa afero ne estas malgloro?
– Mi scias pri nenia aĉa afero. Ĉi tiu fraŭlino estas dekses jara. La feriojn ŝi pasigas hejme: ŝi konatiĝis kun honora fraŭlo. Ili amas unu la alian. Pli malfrue ili estos geedzoj. Tio estas la ordo de la vivo.
La okuloj de ĉefsinjorino kvazaŭ ŝveliĝis pro koloro.
– Kie vi lernis ĉi tiun kontraŭ-dian parolon? Iru for de antaŭ mi!
Ida nur staris kun levita kapo, kun malkoloraj vangoj. En la okuloj ŝi havis amaran spitemon.
– Tio ne estas kontrau-dia parolo – respondis ŝi soldatece, kun levita vizaĝo –, la koron Dio kreis, por ke ni amu. Ĉi tiu knabino ne estas kulpa. Tiu estas kulpa, kiu tretas ŝian koron.
– Kian voĉon vi uzas kontraŭ mi!
– La voĉon de la vero, moŝta sinjorino!
Kaj ŝi nur staris kun levita kapo, pale, sed fiere, kiel ia oficiro-ŝpiono, kiu staras antaŭ malamika oficiro, kaj scias, ke lin atendas kuglo, ĉar li en burĝa robo agis kontraŭ la malamika armeo.
La vizaĝon de ĉefsinjorino tiam la unuan fojon vidis Ida ruĝa, kaj havi ruĝrandajn okulojn pro kolero.
– Iru for! Kaj ŝi ankoraŭ piedbatis la plankon.
Ida klinis sin, kaj pale, sed per kvieta iro foriĝis.
Post horo du monaĥinoj enpaŝis en ŝian ĉambron, fratino Paula kaj fratino Ilona, kaj malantaŭ ili servistino kun plenbrako da subvesta tolaĵo. Ambaŭ monaĥinoj havis tian malvarman vizaĝon, kvazaŭ ili pasigis horon en glacikelo.
– Fraŭlino – diris fratino Paula –, kolektu vian havaĵon. Ankoraŭ en ĉi tiu horo ni forveturos. Ni akompanos vin hejmen.