Ekspedu* je 12 lingvoj.

Multaj lernantoj sonĝadas pri tablojdo, kiun oni manĝas, kaj dum kelkaj minutoj parolos angle aŭ germane. La apotekistoj bone scias, ke tian faraĵon ili ne povas doni al lernantoj. Sed se tio ŝajnas ia ajn surprizanta, ili, la ekspedantoj jam posedas similan helpon. Ĝi estas hungara invento, helpe de kio ili povas ekspedi jam, sen ia ajn lernado, post kvar minutoj ne je unu, sed tuj sed je 12 lingvoj.

La turisto kun ĉapo haste enpaŝas la apotekon. Kiam finatendis sian vicon, li ekparolis kun stranga akcento, per vortoj simila al angla, rapide diras sian problemon. Vane lernis la ekspedanto germane kaj angle, sed ĉi tiun malsanulon ŝi ne povis kompreni. La koleginoj kun bedaŭro rigardis la suferon de la partnero. La malsanulo longe obstrukcis la vicon, fine oni devis lin voki flanken. La afero estis tre malagrabla. Sed tamen ne tiel, kiel alitage, kiam ili eksciis, ke ne la vivforta, korpula patro, kiu aperis en la apoteko, sed sia dujara infano enhavigis la medikamenton, kiun ili fine donis al li.

La supra rakonto estas elpensita, sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke estas grava, respondechava la profesio de apotekistoj, kies tre grava elemento estas la interkomunikado. Sen recepto povas la apotekisto ekscii la informaciojn necesajn por decidi nur de la malsanulo. Sed kio okazis, se la malsanulo estas eksterlandano? Ĉu povas ni atendi de turisto, ke parolu tiun mondlingvon, kiun ankaŭ la apotekisto parolas? Kaj ankoraŭ, ankaŭ por li fremdlingve konu la esprimoj de pirozo, stomaka spasmo kaj diareo, por precize ekkoni, kian medikamenton devas rekomendi. Se necesas, la paciento devas povi diri, se ne ŝli estas la malsanulo, por kiu estos la rimedo, kiom aĝon tio havas, kiom pezas, ĉu havas alergion, ĉu uzas ian alian medikamenton. Se la apotekisto eventuale redemandas, ĉu la malsanulo havas intestinflamon, la turisto ilin komprenu, kaj memkompreneble kapablu ĝuste respondi. Konfesu ni sincere, tion kapablas nur nesignifa plimulto de turistoj.

Kaj pluse ankoraŭ, ni renkontos la problemon pli ofte kaj ofte, ĉar la nombro de turistoj, alvenintaj en nian landon daŭre kreskiĝas. La problemon helpas la „Apoteka interpretisto”.

La prilaborita helpe de kvin apotekoj enhavas en specifa sistemo la demandojn kaj respondojn, kiuj povas aperi kaze de eksterlanda malsanulo. Kaj tion faras je 12 lingvoj: angle, germane, france, hispana, itale, ruse, serbe, slovake, rumane, ĉine, kaj ankoraŭ japane. La ekspedanto, kiam malkovras, ke ne parolas komunan lingvon kun la malsanulo, simple transdoni la Apotekan interpretiston, parolantan 12 lingvojn. La malsanulo elektos propran lingvon, kaj foliumos. La apotekisto prenas la hungaran tradukon laŭ la numero, kiun la „Apoteka interpretisto” montras en la mano de la malsanulo, kaj legas la hungaran tekston. La „Apoteka interpretisto” gvidas la malsanulon, kiu tiel dum kelkaj momentoj povas transdoni ĉiujn gravajn informojn al la apotekisto, montrante la ĝustajn esprimojn. Helpe de rimedo la apotekisto povas informiĝi pri plendoj, medikament-sensebleco, regule prenadataj medikamentoj, aĝo, korpopezo, ekskluzivaĵoj de malsanulo, kaj ceteraj gravaj informoj. Kaj ĉion sed iom elparolitaj vortoj.

*ekspedi en la apotekista fakĵargono: transdoni la medikamentojn al la malsanulo.

Fonto: Revuo „Gyógyszertár” (apoteko) 2008/2, p. 38 (x)