4

Je la fino de oktobro fratino Ilona flustris al ŝi en la manĝejo:
– Via patro estas en Peŝto. Petu pri la gazeto en la kontoro. Li havis proceson kun iu pola vinkomercisto.
La gazeto estis en la direktora kontoro. Ida pensis, ke estus malfacile peti ĝin. Por ŝi sufiĉas, ke ŝia patro estas en Peŝto.
La kulero preskaŭ batadis al la dentoj, apenaŭ povis ŝi tagmanĝi. Ĉiuj ŝiaj pensoj turnadis pri tio, kiel diri al la patro, ke ŝi ŝanĝis la penson: ŝi akceptas ĉiuspecan virinon por gvidi ŝin, nur estu ŝi hejme. Ĉu li jam trovis virinon? Ĉu ŝi devas ankoraŭ atendi? Se li diros, ke ŝi atendu ankoraŭ, ŝi mem petos rekomendon por tia sinjorino pere de iu monaĥino. Nur elen, el ĉi tiu kaĝo. Kiel plej rapide!
La posttagmezon longigis ekscitita atendo. Je la tria horo oni petis ŝin doni historian lecionon, anstataŭi fratinon Gemma, pro ŝia gorĝodoloro. Ida nur sidis ĉe la katedro, kaj faris demandojn. Sed ŝi eĉ ne aŭskultis, kion iu respondas. Ŝi aŭskultis eksteren: ĉu ŝi aŭdas voĉojn en la koridoro?
Je la fino de la leciono vere malfermiĝis la pordo. Kufo de monaĥino Klára aperis en ĝi: ŝi mansignis vokante al Ida.
Ida ekpaliĝis pro ekscito.
– Ĉu mia patro?
– Ne. Fraŭlino estas ĉi tie.
Ŝi tuj sciis, ke tiu estas Bogár Ella. De tri jaroj ŝi ne vidis ŝin. De tiam, kiam ŝi anoncis, ke la knabino kunhelpas en la sukeraĵejo, kaj ke ŝi ne volis jam studi. Ida rememoris foje-foje ŝin. Ŝi certe trovis sian lokon – ŝi pensis -, estas ankaŭ pli agrable inter fraŭloj kaj ĉe kafaj kaj glaciaĵaj tabloj, ol en lernejaj benkoj. Kial ŝi do venis denove?
Tiun tagon estis sabato. De kie povas scii Ella, ke ŝi estas jam ankaŭ sabate vizitebla? Ĉu la patro ĝuste atendas eble dimanĉon, kiel kiam ŝi estis lernantino? Sed tamen estas bone, ke Ella venis viziti ŝin. La eta babilado estos mildiga balsamo je la turmentanta ekscitito.
Tra la fenestro de la koridoro sendis la malsupreniranta suno oranĝkolorajn radiojn ĝuste antaŭ la vizitĉambron. Kaj en la lumo antaŭ la pordo staris damo kun blanka strutpluma ĉapelo sur la kapo, en malhelverda, velura surtuto etendanta ĝis la genuoj. Sub la surtuto ŝi havis kurtan, nigran silkojupon. Sur ŝiaj piedoj estis lakŝuoj kun altaj kalkanumoj.
Ŝi ridetante atendis Idan, kaj per fiera kolo, kiel la pavo povas rigardi la simplan kokidon, tiel ŝi rigardis Idan.
Ida kun admirantaj okuloj proksimiĝis al ŝi.
– Ĉu vi estas, Ella?
– Mi estas. Sed jam ne plu Ella: mia nomo estas Nóra. Mi iris preter ĉi tie, kaj mi ekmemoris pri vi. Mi diris al mi mem, mi rigardos, ĉu estas vi ankoraŭ ĉi tie? La deĵuranta monaĥino diris al mia ĝojo, ke vi estas ĉi tie.
Ida malfermis la pordon, kaj flaradante volis diveni, kia parfumo odoras de la robo de Ella?
En la vizitĉambro estis neniu.
– Bonvolu. Sed, nu, kial vi estas Nóra?
– Nu, Ella estas tia ordinara… Jam ankaŭ la domprizorgisto-knabinoj estas Ellaj. Vi admiras min, ĉu ne? Mi estas aktor-lernantino. Jam de du jaroj. Mi ludas ankaŭ sur scenejo. Mi ricevas premiojn. Oni diras, ke mi havas talenton.
Ŝi rakontetis, kiel ŝi aliris en la aktorlernejon. Ŝi povas tion danki al aĝa aktoro. Li estas profesoro ekde kiam oni lin pensionigis.
Ankaŭ li aperis en la sukeraĵejo, li manĝis acidan lakton. Li estas tre ĉarma homo, nobla kavalira koro. Li aperis la duan, kaj la trian tagon. –Vin – li diris - ankaŭ Dio kreis sur la scenejon.
Nóra rakontis plu:
– Sed, nu kiel mi povus aliri tien? Mi devas vizitadi lernejon.
– Kolizias tio kun nenia barilo, mi aranĝos, ke vi estu senpreze akceptita – daŭrigis la aĝulo.
– Sed ja, la lernejo…
– Ĉu vi povas skribi, legi?
– Jes, ja, mi vizitis ankaŭ mezlernejon almenaŭ du jarojn.
– Sufiĉas, por tia beleta fraŭlineto tio sufiĉas. Pleje gravas la vizaĝeto.
– Sed mi eĉ robojn ne havas.
– Ankaŭ ilin mi donos, restis de mia edzino tiaj aĵaĉoj sufiĉe…

– Kaj li donis ĉiuspecajn, nur ja ni devis ilin alĝustigi. Li estas kara, bona homo. Li estas granda artisto.
La brovojn levante ŝi diris: granda artisto.
Post eta paŭzo Nora ridante aldonis ankoraŭ finante la rakonton:
– Granda hundo.
Ŝiaj dentoj estis blankaj, la lipoj ruĝaj. Poste ŝi ekserioziĝis.
– Ho, de tiam multe okazis. Nur via situacio estas malnova, kompatinda bona Ida. Sed kial ni estas tiaj oficialaj, eble ankaŭ ci elkore akceptus, se ni estus amikinoj, eble…
Ida iomete konsterniĝis, sed poste etendis sian manon. Al ŝi plaĉis, ke Ella estas tia vigla, ŝia sango eferveskas, ŝi estas tute vivanta, tute libera, certe ŝi jam havas ankaŭ amanton. Tamen la scenejo: la monaĥinoj ne akceptas knabinon, kies gepatroj estas aktoro aŭ aktorino.
Ŝi observis la ĉapelon de Ella. Se ŝi eliĝos el la monaĥinejo, ankaŭ ŝi aĉetos tian ĉapelon, ĝuste tian, nur la plumoj estos malpli grandaj.
– Kaj vi … ci … havas emon al tiu profesio?
– Kial mi ne havus – movis la ŝultron aŭdacete-gaje Ella, tio estas, Nóra –, de la scenejo oni povas pli facile edziniĝi. Ni povas akcepti grafon, aŭ eble baronon. Ĉu vi miras? Nenio estas neebla. Kaj do, kio estas la ĉefa afero de knabino: bone edziniĝi. Miaj gepatroj ja neniam povus krei por mi ĉi tiun bonŝancon. Kian doton ili povas doni al mi? Tri turdojn? Por ĝi min ne edzinigus eĉ drinkeĵa helpantulo. Do mi kreas mian bonŝancon por mi mem. Grafo aŭ barono! Pli malsupren mi ne sinkos. Mi estos honesta sinjorino, aŭ ankoraŭ pli alte.
Kaj triumfoplene ŝi rigardis Idan.
Poste ŝi ĉirkaŭrigardis kaj ekridetis.
– Ĉu permesas oni ĉi tie fumi?
Ida faris grandajn okulojn.
– Mi ne scias.
– Certe oni permesas. Ĉi tien ja venas ankaŭ viroj.
Kaj ankaŭ jam elbriletis el ŝia saketo eta arĝenta cigaredujo. Ŝi malfermis ĝin kaj etendis al Ida.
Ida per sankta timego malakceptis ĝin.
– Neniam mi provis.
– Eĉ pli prefere.
– Ne, ne.
Sed la cigaredo jam estis inter la lipoj de Ella. Ankaŭ alumeton ŝi havis en eleganta arĝenta ujeto. Ŝi ekfumis. Ŝi metis siajn piedojn en lakŝuoj krucforme, kaj ĝuante blovis la bonodoran fumon tra la angulo de sia buŝo.
– Mi ja, alkutimiĝis jam – ŝi ridetis triumfoplene –, en la aktorlernejo ni fumadas en ĉiu paŭzo inter lecionoj. Knaboj, knabinoj, ĉiuj, ĉiuj. Tio jam venas kun la artisteco.
Ŝi saltis desur sia seĝo, kaj sidiĝis sur la tablon. La seĝo nur servis kiel benketo por la piedoj.
– La knaboj estas grandaj hundoj, sed ili estas tre ĝentilaj al ni. Doniĝas ankaŭ rolo kun kiso. Tiam ni avertas ilin jam antaŭe: - Atentu, ĉar mi certe vangobatos vin! – ili estas foje-foje tre impertinentaj.
Ŝi babiladis, ridetadis ĝoje.
Kaj kiel ŝi sidis tie kun krucitaj kruroj, gaje blovante la cigaredfumon, en la pordo subite aperis Ó Péter, kaj malantaŭ li la deĵoranta monaĥino kun grandaj okuloj.
Ambaŭ knabinoj konsterniĝas. Ida ekruĝante rapidas al sia patro, sed la rigardo de Ó Péter direktiĝas nur al Nóra.
– Neeble – miris li –, vi estas filino de Bogár? Do kie vivas mia aĝa, bona amiko? Mi petas, nur fumu plu: ankaŭ mi mem ekfumos.
Li aŭskultis bedaŭrante, ke Bogár laboras en la gasfarejo, kaj apenaŭ cent kvindek estas lia salajro.
– Mi petas, eta Nóra, nur diru al li, ke li transloĝu al mi. Mi donos pli altan salajron. Ĉiam mi bedaŭris, ke ni pro tia eta kaŭzo malinterkonsentis… Kie la gepatroj loĝas? Mi mem iros al ili.
Li parolis afable, varme kun Ella, aŭ do kun Nóra. Nur poste turnis li sin ankaŭ al sia filino. Li rakontis, ke ankoraŭ li ne trovis tian sinjorinon, al kiu li povus konfidi ŝin, sed nun oni proponas maljunan vidvinon de barono, al ŝi li skribos, ĉu ŝi povus alveni.
Ida feliĉe aŭskultis.
– Ĉu estas la ĉambro de mia patrino, kiel ĝi estis dum ŝia vivo? – demandis ŝi kun sonĝetantaj okuloj.
– Tiel.
– Ankaŭ la horloĝo? La monaĥo…
– Ankaŭ ĝi. Sed ĝi sonorilas jam nur malofte.
– Ĝi ja sonorilos, se mi estos hejme. Tiu estos mia ĉambro tiam, ĉu ne?
– Jes, jes, la via.
Li estis ĝoja. Li rigardadis sian filinon kaj ankaŭ Nóran. Kaj eligis li grandajn nubojn el sia cigaro.
Poste li foriris kune kun Nóra.