Kiam mi unue ekhavis la alireblecon al la interreto, mi tuj skribis en la serĉilon la vorton „Esperanto”. Tiam mi ankoraŭ ne ricevis tro multe da trafoj, sed konsternis min la multo de x-literoj. Mi admiris, ĉu intertempe modiĝis la alfabeto de Esperanto? Poste mi ja komprenis, ke la komputistoj tiel solvis la problemon de esperantaj literoj.

Pli malfrue, kiam ankoraŭ la kodpaĝoj ne enhavis ĉapelitajn literojn, mi multe luktis pri la problemo, kaj provis laŭvice ĉiujn metodojn. Unue mi sekvis la klasikan Zamenhofan konsilon, sed iu pli sperta esperantisto klarigis min, ke la h-metodo eble ne estas vera solvo.

Mi ne volas listigi ĉiujn provojn, sed mi aliris al la „antaŭ-apostrofa” metodo. Tion mi trovis la plej bona, aplikata apud konvena litetipo. La argumentoj:
1. Ĝi ne estas litero, do ne ofendas la regulon: unu litero – unu voĉo.
2. Malofta estas la okazo, kiam la konvertado faras konfuzon.
3. La signo staras antaŭ la signita litero, tiel jam antaŭe atentigas, ke venontus ĉapelita litero.

Mi rekomendis la metodon al ĉiuj, sed mi konfesis ke oni ne povas uniformigi la esperantistaron. Ĉiu iras laŭ sia kapo. Nun mi prefere alpikas la verajn esperantajn literojn. Se iu havas alian sistemon, kaj lia komputilo ne povas ĝuste ekranigi mian tekston, tiu eble atentigos min. Kiom da procento povas esti tia? - mi ne scias.
Ĉio koncernas memkompreneble nur la pli mallongajn mesaĝojn, ĉar pli longajn tekstojn mi sendas en alkroĉaĵo.

 

Mi esperas, ke la diskutoj pri surogatoj dum la tempo baldaŭ elmortos.