Ŝi finis jam ĉiujn ok klasojn de la gimnazio.
En ŝia abiturienta diplomo estis apenaŭ tiom la eminenta noto, kiom sendaĵo da vermuto alvenis en la monaĥinejo. Sed verŝajne ankaŭ sen vermuto estus ĝi sama. Nur unusola bona malornamis la diplomon: pri la lingvo latina. Tiu noto ne ĝenis ŝin. Eĉ aliaj knabinoj ne ricevis eminentan pri latina. Eĉ en aliaj lernejoj. Oni diris, ja, ke ekde la tempo, kiam mondo estas mondo, kaj ekzistas ankaŭ virina gimnazio, eĉ unu virino ne povis fanfaroni, ke ŝi havas eminentan pri latina lingvo. Nenia miraklo! Latine oni parolas nur en Vatikano, kaj eĉ tie ne la virinoj.
Kun feliĉa certeco atendis ŝi poste la Te-Deumon .
– Libereco, amo!
Ŝi plurfoje eniris la dormejon, kaj kun intereso ŝi observis sian vizaĝon en la granda spegulo.
Ŝi estis jam tute malvolvinta floro. Ŝia kresko nur meza, tamen svelta, kiel la staturo de la lilio. Ŝia vizaĝo estis iomete seriozeca, kiel se ŝi ĉiam iradus, starus, sidus en preĝejo, kaj ja monaĥinej-kolora, kiel la floroj sur la altaro. Ŝia brovo estis iomete alta, sed la okuloj jam radiantaj – de iom malproksime nigraj, sed de proksime grizaj, grandetaj, trankvilaj okuloj. Nur la lipoj estas iom pli virecaj, ol kian la knabinoj dezirus al si mem, se ili mem povus desegni antaŭ la Kreanto, kian ili deziras. Nur la fajneco de ŝiaj lipoj estis virineca, tiu streketo, kiu, kiel belklinanta arko desegniĝas inter la du liprandojn.
Kaj ŝia fantazio cirkulis ĉirkaŭ roboj kaj frizuroj. Ankaŭ en baloj ŝi certe irados vintre, kaj certe ankaŭ pli frue al someraj amuzaĵoj. Kaj ŝi libere povos rigardadi ankaŭ fraŭlojn. Ŝi libere povos akcepti amindumadojn ekde nun. Sed edziniĝos ŝi nur al fraŭlo, kiu estas laŭ ŝia koro. Nur al brava kaj serioza viro, kiu jam havas maturan pensmanieron, kaj havas nigran lipharon, kaj eble ankaŭ barbon – sed ne tro longan. Kaj al fraŭlo, kiu estas diligenta, honora, ŝatas la muzikon, al tiu, kiu ŝin edziniĝus, eĉ se ŝi ne havus doton. Nur al tia!
Tion ŝi firme decidis.
„La amo kompletas ĉion – rememoris verson de Petőfi –, la amon anstataŭas nenio.
Kaj ŝi eĉ ne havis dubon pri sia estonteco: ŝi sciis, sia patro ne estas malriĉulo. Havaĵajn fraŭlinoj povas facile elekti: kiu estas la plej merita al siaj manoj.
Ĉe la Te-Deumo jam tie sidis ankaŭ la gepatroj. Sed ŝi vane ĵetis rigardojn al la publiko, ŝi ne vidis la grizan, rondan, grandan kapon de sia patro. Eĉ leteron ne skribis la patro, ke li ĝojas pri la eminenta diplomo. Sed pro ĝi ne tre malĝojis: la patroj malfacile skribas leteron, tion ŝi sciis de kunlernantinoj. Nur la patrinoj skribas diligente, kaj la fratinoj. Ŝi ankoraŭ neniam ricevis eĉ unu leteron.
La Te-Deumo finiĝis. La koridoro pleniĝis per feliĉaj gepatroj, per odoro de roboj, per odoro de floroj. Jupetoj flugetadis, knabinoj interkisadis unu kun alia kaj kun monaĥinoj, adiaŭe ankaŭ kun ŝi.
– Skribu ja poste.
– Mi skribos, sed skribu ankaŭ vi.
Eĉ la pergamena vizaĝo de la sinjorino direktoro pleniĝis per rideto.
Nur sia patro ne montriĝis.
Poste maldensiĝis la amaso, foriris multaj. La zumo silentiĝis. Fine ŝi restis unusola antaŭ la monaĥinoj.
La sinjorino direktoro ĵetis rigardon al ŝi, kaj mansignis:
– Venu.
Ida sekvis ŝin kun batanta koro. Kaj kvazaŭ ankaŭ la iro de ombro de aĝa sanktulino movanta antaŭ ŝi estus ia sekreto…
Kial vokas ŝi min? Kion ŝi diros poste?
La sinjorino direktoro paŝis al la tablo. Surmetis siajn orkadrajn okulvitrojn, kaj etendis manon al la paperpecetoj kuŝantaj sur la tablo. Iun paperon transdonis al Ida:
– Legu.
Ĝi estis telegramo. Literoj de skribmaŝino. En la vortoj estis multaj eraroj.
Mi petas, ke Ida povu resti ankoraŭ unu jaron. Mi pagos la elspezojn duoble. Ne estas virino en la domo, kiu povus gardi ŝin. Se ŝi volus iĝi monaĥino, mi volonte konsentas. Mi transdonos ŝian doton, kvazaŭ ŝi edziniĝus. Post dek tagoj buŝe…
Ó Péter
En la ŝultro de Ida baraktis malvarmo. Kvazaŭ iĝinta ŝtono rigardis ŝi la telegramon.
? Ne estas virino en la domo. Ĝuste pro tio devus la patro porti ŝin hejmen, ke estu hejme ankaŭ virino!
?... kiu gardadu. Kion oni pensas, kiu ŝi estas? Sed kial oni nomas la abiturientan diplomon ankaŭ matura atestilo, se ankoraŭ estas sina ŝpico, kiu akiris ĝin?
? Ĉu dezirus estiĝi monaĥino. Sed ŝi ne dezirus! La urbajn lernantinojn ĉiam enviis la enloĝantoj. Kiom belegajn sekretojn ili mesaĝis! Ili montris leterojn, portretojn de fraŭloj. Ili babilis pri dancamuzoj, teatroj, fianĉiĝoj. Ili kantetadis belajn novajn kantojn dum paŭzoj en angulo de la ĉambro. Krada pordego, krada fenestro… Ho, sabate ili apenaŭ povis atesti ĉiujn tiujn kulpetojn. Eĉ se urbajn lernantinojn ne havus la lernejo, ŝi ne paŝus en la monaĥina ordo, ĉar ĉiun ĵaŭdon estis brasiko la legomo. Kaj ili devis manĝi. La elektado estis unu el la sep ĉefkulpoj. Kaj ankaŭ la malobeemo. Ŝi kutime pagis per sia dolĉaĵo al Papp Julinjo, ke ŝi manĝu anstataŭ ŝi la brasiklegomon, kiam la deĵoranta monaĥino turnis sin dorse. Estis ke ŝi manĝis la legomon ankaŭ de aliulo, por dek-dudek groŝoj, eĉ foje ŝi manĝis ankaŭ tri porciojn. Ŝi estis poste, nokte ĉiam malsana, sed alian tagon ŝi portigis sukeron por la mono, kaj foje malsaniĝis ankaŭ pro ĝi. Sabate poste ili ĉiuj konfesis humile siajn petolaĵojn.
– Kiom vi havas doton? – ekparolis la sinjorino direktoro.
Si ne demandis pro intereso, ŝia pergamena vizaĝo estis malvarma kiel la planko de la preĝejo. Tra sia orkadraj okulvitroj ŝi rigardis la vizaĝon de Ida per pripensantaj, malvarmaj okuloj. Ĉar en la taglibro pri la lernantinoj esti notoj pri Ida, ke ŝi estas memvolema, obstina kaj tenema knabino. De jaro al jaro pli kaj pli plendece. Kvankam Ida konfesis ĝuste ĉi tiun sian malavantaĝon neniam. Ĉar ŝi estis memvolema, obstina kaj tenema tiam, kiam oni punis ŝin senkulpa, aŭ se ŝi devis manĝi ion kontraŭ kiu ŝia stomako protestis. Ĝin ŝi ne sentis kulpo.
Do la ĉefino ne tre deziris ŝin en sian ŝafaro. Tamen se ŝi havas grandan doton, en la ordo ŝi trovas por ŝi lokon, kie humiliĝos tia malmolkapulo, kaj fine alkutimiĝos.
– Kiom vi havas doton?
Ida levis la ŝultrojn. Kvazaŭ per lama lango ŝi respondis:
– Mi ne scias.
– Ĉu via patro neniam parolis pri ĝi?
– Neniam.
– Kiom granda estas via bieno?
– Mi ne scias.
– Neeble, ke vi ne scius.
– Mi memoras nur pri keloj, ke en ĝi estis multaj bareloj, nenombreblaj. Mi longe ne estis hejme.
La ĉefino pensante rigardis la angulon de la tablo.
– Mi priparolos la aferon kun via patro, kiam li venos. Ĝis tiam vi loĝos en la ĉambro de lernantinoj. Fratino Ilona ordonos pri vi.
Ida salutis kaj duonsvene eliris tra la pordo.

Post dek tagoj, aŭ eble post dek mil jaroj aperis ŝia patro. Ida estis vokita de fratino Otilia el la ĉambro de fortepiano, kaj Ida kvazaŭ kapturniĝante urĝis en la vizitĉambron.
La patro ankoraŭ ne estis tie. Ŝi devis atendi almenaŭ kvaronhoron, kiam ŝi aŭdis liajn paŝojn de la direktora kontoro… Do li estis tie antaŭe.
Li portis longan nigran palton. Lia vizaĝo estis freŝe razita. La ĉapelo pendis en la mano, kaj li paŝadis pripensante, kvazaŭ li nombris la nigra-blankajn betonkvadratojn de la koridoro.
Tamen Ida ĝoje rapidis al li. Ŝi kisis lian manon, vizaĝon. Kaj timo de la alternado de ĝojo kaj zorgo eble vidiĝis ankaŭ je ŝia vesto super la koro.
– Mi ĝojas, ke vi bone finis – komencis la patro.
Sed eĉ la plej malgrandajn signon de la ĝojo ne montris lia vizaĝo. Prefere zorgon.
– Do, mi ĝojas. Nun jam do via vojo branĉiĝas en du direkton: ĉu vi lernos plu?
– Por kio? – ekparolis Ida –, se mi havas tiom doton…
– Por kio? La diplomo estas ĉiam utila. Ankaŭ inter grafaj fraŭlinoj estas, kiu… Hodiaŭ jam ankaŭ knabino povas esti ĉio… Nur pastro ne. Alio ĉio.
– Mi volas esti nur edzino.
– Ĉu edzino?
– Edzino. La diplomo indas por viroj. Mi naskiĝis virino, estu ankaŭ mia vivo tia.
La patro kiel se ne aŭdus.
– Mi parlolis kun via sinjorino direktoro. Ŝi diras, ke eblas. Ankaŭ du junaj monaĥinoj vizitas nun la universitaton. Kaj ankaŭ de aliaj monaĥinejoj. Ili havas apartan benkon.
Lipoj de Ida jam tremis pro doloro.
– Mi ne estas monaĥino. Kion mi havas pri la benko de monaĥinoj?
– Ni parolis ankaŭ pri tio… Vi plenkreskis ĉi tie inter ili. Ili amas vin. Via doto estas cent mil kronoj. La kvaronon mi metas antaŭe. Ceterajn kiam…
Ida fermis la okulojn. Apenaŭ aŭdeble li diretis:
– Mi ne volas estiĝi monaĥino.
Poste ŝia voĉo fortiĝis.
– Mi volas vivi. Mi volas estiĝi edzino. Kial mi ne povas iri hejmen, kiel aliaj knabinoj? Mi estas jam dek-ok jara. Kaj ankoraŭ ĉiam mi estas en lernantina uniformo. Aliaj knabinoj en sama aĝo jam estas edzinoj, patrinoj. Mi scias, ke mi estas ankaŭ bela: eble ankaŭ mi havas tiom rajton al la vivo, kiel aliuloj. Portu min hejmen.
Ŝiaj okuloj estis plenaj per larmoj. La lipoj baraktis dolore. La manojn ŝi kunmetis petege.
La patro kuntiris la brovojn, kaj palpebrumis konfuze antaŭ sin.
– Jes ja – ekskuzis li sin –, mi elportus vin jam ankaŭ pli frue, sed vi scias, ne estas sinjorino, parenco inda por vi. Ĉiuj estas kamparanoj. Kiam vi plenigis ĉi tie la unuan jaron, mi provadis trovi ĉiuspecajn „guvernantinon”. Nur tiel hazarde mi ne povis vin konfidi al ŝi: necesas apenaŭ tri monatoj ekkoni ŝin, ĉu estas tiu vera sinjorino? Aŭ ŝi havas nur sanktecan vizaĝon? Eĉ unu ne taŭgiĝis… Vere ili estis junaj: la regado de domo ne indas ilin. Nun jam mi serĉos ian pli aĝan, iun malriĉiĝantan, aĝan sinjorecan virinon, eruditan, kiu inde povos portadi vin sub ŝiaj flugiloj.
La okuloj de Ida rondiĝis timanta. Pri la mencio de aĝa sinjorino ŝi ektimiĝinte sentis la severecon de sinjorino direktoro. Ĉu ankoraŭ eĉ hejme?
– Ne serĉu - diretis ŝi fermite la okulojn.
– Sed devas.
– Ne devas eble…
Kaj tiam fortiĝis la voĉo de la patro.
– Devas. Iu honora damo devas esti apud vin. Patrino. Knabino ne povas pendi nur tiel sole. Vi devas atendi.
– Kiel longe?
– Ĝis mi ne trovis virinon. Kaj al mi la vorton, mi volas, ne diru! En mia domo estas nur unu mi volas, kiun mi volas! Ankaŭ via patrino povis tion lerni neniam. Sed vi jam finis gimnazion, vi ankaŭ abituris. Inter la multaj sciencoj vi povus lerni, se infano ne permesas diri kontraŭ sia patro: mi volas.
– Mi petas pardonon, mia kara patro – diretis kun larmaj okuloj Ida –, nur mia sento dirigis tion, subite mi ne trovis pli indan vorton… Ne koleru.
Kiam la patro foriris, tiam pensis, ke ŝi devus diri, ke ŝi dungos apud sin, kiun ŝi pensas taŭga. Ŝi dungos ĉiujn domajn servistinojn: kuiristinon, internan helpantinon, kuirejan helpantinon, do ŝi povus dungi ankaŭ patrin-anstataŭanton.
Sed ŝi jam ne povis ŝanĝi la aferon. Kaj en letero ŝi ne povis skribi, ke kiel forte ŝi sopiras foriri, ŝi konis la ordon, ke ĉiu letero devas antaŭe iri tra la manoj de sinjorino direktoro. Oni legos antaŭe. Oni surskribas: Mi vidis – nur poste foriros la letero el la monaĥinejo.
Ŝi preĝis al Mária. Al la martirino sankta Ida, kaj ja ankaŭ al Sankta Antono de Padua, por ke ili helpu ŝin iel. Poste tamen iu helpis: matene ŝi sentis la helpozonon ĉirkaŭ sia talio, per kiu ŝi povas tranaĝi la inundon: klariĝis antaŭ ŝi, ke la patro povas porti eĉ kian ajn drakinon en la domon! Ĉefo estus, ke ŝi de tie el la monaĥinejo liberiĝu. Sed kiam ŝi foje estos hejme, ŝi kaptos en manon la stirilon.
Pri tio poste ŝi tiom ĝojiĝis, ke ŝi tiun tagon ankaŭ sesfoje rigardis sin en la spegulo.
Kiel gajnis la patro la permeson de monaĥinoj? Eble ankaŭ la permeson de episkopo? Aŭ ŝi povis resti kiel plulernanta lernantino? – ŝi ne sciis. Sed, ke ŝi jam permesis tagmanĝi inter la monaĥinoj, ŝi povis pli libere moviĝi inter ili. Humore ŝi aŭdis iliajn klaĉojn – kiam fratino Mária ne ĉeestis –, precipe tiun, kiun nur al ŝi flustris unua-alia el inter ili, kaj la plej fidinde Paula, aknervizaĝa, falsema monaĥino, ke kies kunulino kiu estis, kio ŝi estis antaŭe, ke paŝus en la ordon. Pri ĉiu sciis jam Ida ankaŭ tion, ke kies favorita kanto kiu estas, kiun tiu sekrete kantetas, kaj ke iu antaŭ la monaĥineja vivo kian virvizaĝon portis en la koro. Ĉar en la varmo de fidindeco ĉiu monaĥino ekspiras la memorojn al iu – kaj de tiu poste ekscios ĝin ankaŭ ceteraj.
Por Ida estis tre interesaj ĉi tiuj flustradoj, ĉi tiuj babiladoj. Kaj ankaŭ tio, ke ĉe la tagmanĝa tablo la monaĥinoj estas aliaj estaĵoj, ol sur la katedro. Pri iu kaj aliu en sia pli frua junaĝo Ida pensis, ke ili eĉ ne konsumas, nur iu sankta odoro kaj organsono estas ilia ĉia nutraĵo. Sub la robo ili havas nur spiritan korpon, nur ĝuste la vizaĝo estas tera. Kaj, ke ili estas ankaŭ inter ili mem tiaj seriozaj kaj estimataj, kiel sur la katedro. Sed kiom ekridas iu seriozulo! Kaj kian brilantan okulon ekhavas iu, se aŭdas klaĉeton pri kunulino. De proksime ja ankaŭ ili estas teraj virinoj. Eĉ la teruraĵon iam ŝi aŭdas de ili:
– Ve: mi havas pulon.
Ŝi povis jam iradi eksteren en la urbon kun ili ĉiutage. Ĉar ja la monaĥinoj iris en vendejojn, al vendoplaco – ŝi iris ĉefe kun fratino Amalia, kiu estis la zorganto de la domo, sopirant-rigarda, malgranda monaĥino, aŭ kun la dika, bona Stefania, kun la kuiristino-monaĥino, kiu en la kuirejo laboris per rapidaj manoj, kiel ia filino de drinkvendejisto en kuirejo de sia patro, en scio de kreskigo de sia doto. Fratino Amalia estis majstro de sia laboro: vendrede ŝi kuiris tiajn bulojn kun pruno, ke ankaŭ la piedoj de muŝoj tremis pro ĝojo. Do povis ŝi iradis jam eksteren. Foje kun unua, foje kun alia. Foje ŝi iris ankaŭ en aliajn monaĥinejojn, kiam oni devis priparoli komunajn aferojn de ordojn, aŭ ekmalsaniĝis iu konata monaĥino. tiam ili portis butelon da vermuto. Alia monaĥejo vermuton ne havis. Ili portis ĝin kun kristana koro, plenĝoje.
Je la fino de aŭgusto ŝi rajtis jam devesti ankaŭ la lernantinan uniformon. La ĉefa sinjorino portigis modan magazinon, kaj oni traktadis longe post iu tagmanĝo pri tio, ke robon je kia fasono, el kia ŝtofo indas porti Ida? Oni elektis por ŝi blanke-nigre kraditan robon, sed surtuton ŝi devis porti ankaŭ plu, kiel la lernantinoj. Sed la harojn ŝi jam licis ligi supren dorse en diversaj simplaj plektaĵoj, kaj fronte ŝi povis premi alten, ke ĝi malsimilu de tiu de lernantinoj, kiuj devis nur ligi dorse la haron per nigra silkrubando. Oni elektis por ŝi ankaŭ apartan ĉambron, iun gastoĉambron. Kaj por ne resti senfarindaĵo en la monaĥinejo, ŝi estos anstataŭanta instruistino inter la monaĥinoj: ŝi estos anstataŭanto de fratino Eufrazina pri la instruo de fortepiano.
Ida ĝojis pri tiuj ŝanĝoj. Sed ŝia menso turniĝis tamen ĉirkaŭ tio, kiel povus ŝi aliri hejmen. Se ŝi aŭdis eksoni la pordegan sonorilo, ŝi ĉiam ektremisiants, kaj atentis, ĉu ne ŝin vokos la ĉeporde deĵoranta monaĥino.
Ŝi pensis foje-foje ankaŭ pri tio, ke eble eĉ ne la patro venos por ŝi, sed tiu nekonata virino, kiu havos potencon super ŝi. Foje ŝi pensis ankaŭ pri tio, ke eble Bodoky vizitos ŝin.
Kaj tiam en dolĉa torporo ŝi klinis la kapon malsupren.
Intertempe komenciĝis la lernojaro. La floretoj ensvarmis. Post „venisankto” ili kolektiĝis en la granda salono. La sinjorino direktoro laŭtlegis la ordonojn, kaj listigis la kutimajn avertojn. Ankaŭ Ida staris tie, inter la monaĥinoj – ĉe la flanko kompreneble. La sinjorino direktoro prezentis ŝin al la lernantonoj.
– Fraŭlino Ó Ida estos helpanto je la ekzercado de fortepiano. Sed ĉar ŝi ankoraŭ ne estas prenata en la ordo, ŝia titolo ne estos kara fratino, sed kara fraŭlino. La lernantinoj devas tiel same obei ŝin, kiel la karajn fratinojn.
Komence Ida trovis agrabla, ke kiomfoje ŝi aperis en la koridoro aŭ en la ĉambro de fortepiano, la knabinoj samestime salutis ŝin, kiel la monaĥinojn, precipe tiuj de la malsupraj kvar klasoj. Ŝia iro estiĝis pli dignoplena, ŝiaj okuloj pli seriozaj, ĉiuj siaj movoj: kiel kutimis fratino Mária.
La monaĥinoj ja ŝargis al ŝi ankaŭ aliajn profesorajn anstataŭaĵojn – se iu malsaniĝetis, aŭ pro alia okazo mankis. Kaj ankaŭ en la kuirejo ŝi ofte anstataŭis la deĵorantan monaĥinon. Ŝi mezuris la farunon, grason, spicon – certe pli zorge, ol mem la monaĥino. Ŝi dispoziciis, ordonis. Kaj foje-foje, forgesante la dignecon de patrino Mária, de ŝia modelo, ŝi ĝoje turnadis ankaŭ la kuirkuleron.
En la lernejo ŝi ne estis tiom severa. Neniam ŝi riproĉis iun, ŝi ne punis – ĉar tion eĉ patrino Mária ne kutimis fari, eĉ se iu knabino bone respondis, si forgesis la dignecon:
– Ho, venu ĉi tien: mi kisos vin! - ŝi alparolis pro ĝojo.
Sed se ili muĝis, tiam ŝi severe parolis, kaj ili pli forte ektimetis, kiel se fratino Mária ekseveriĝus pri ili.
– Mi petas silenton!
Ŝi povis fridigante rigardi, per subite ekmalvarmiĝintaj, fortaj okuloj.