Pri la Esperanto mi aŭdis unuafoje en la jaro 1957, kiam mi estis gimnazisto. Kiel mi povas rememori, mi jam kiel malgranda infano interesiĝis pri la lingvoj kaj skriboj, t.e. por la homa interkomprenado. Pri tio mi komencis lerni la stenografion, ĉar mi naive pensis, ke la stenogramoj estas internacie kompreneblaj, simile, kiel la ĉiniaj idiomoj por la ĉinoj, kiuj parolas diferencajn lingvojn en la grandega Ĉinio. (Frue mi spertis, ke tio estis eraro, sed la stenografio pruviĝis por mi tre utila eĉ ĝis hodiaŭ.)

Post 1956 ŝanĝiĝis la politika atmosfero en Hungario, kaj mi eksciis, ke egzistas internacia lingvo Esperanto. Mi lernis en la gimnazio en Nyergesújfalu, en la najbara vilaĝo (hodiaŭ jam estas urbo). Ĉi tie estis kunlernantoj el pluraj vilaĝoj de la ĉirkaŭaĵo, ankau el Tokodaltáró, kie ekzistis Esperanto-grupo. De tie mi aĉetis mian unuan lernolibron kun eta ŝlosilo. La lernolibro estis malvasta broŝuro, sed mi povis per ĝia helpo elproprigi la fundamentojn de Esperanto. La komencan entuziasmon ĉesigis la matura egzameno, kaj poste la prepariĝo por la priakcepta ekzameno al la universitato.

La komencaj jaroj je la universitato estis tre duraj, kaj mi iomete forgesis Esperanton, sed foje mi ekvidis en vitrino de iu librovendejo freŝeldonitan larnolibron de Esperanto, kiun mi tuj aĉetis, kaj mia entuziasmo reflamiĝis. Tio jam estis regula lernolibro (Baghy Gyula: ESZPERANTÓ nyelvkönyv tanfolyamok és magántanulók számára, Tankönyvkiadó, Budapest, 1959). Mi ellernis ĝin rapide, kaj poste mi aĉetis esperantlingvan romanon (Karaslavov: Bofilino), kion mi tralegis per helpo de vortaro de vorto al vorto. Kiam mi finlegis ĝin, mi povis diri: Mi scias eperante.

Mi ne scias, por kio mi ne serĉis kontakton al iu Esperanto-grupo en Budapeŝto, tamen mi havus eblecon kaj mi povus vive ekzerci la lingvon. Eble la studo elsuĉis tutan mian energion kaj okupis tutan mian tempon.

Post la finigo de la studado hajmenirante en mia vilaĝo Lábatlan (nun jam urbeto), mi denove komencis okupiĝi pri Esperanto (1963). Mi serĉis kontakton kun la esperanto-movado, kaj mi estiĝis koresponda membro de Esperanto-klubo en la Kulturdomo Csili (Ĉili) en Budapeŝto. Mi vizitis ankaŭ kunvenojn. Mi rememoras al foja tutlanda junulara kunveno en urboparto Újpeŝt.

Foje mi veturis per la junulara vojaĝagentejo Expressz en Demokratia Germanio (1965). Tie ni renkontiĝis kun pola grupo en kiu iu knabino sciis pri esperanto, eĉ ŝi donacis krom ŝia adreso esperanto - polan vortareton. Ni ekkorespondadis, kaj ŝi konatigis min kun pola kolego, elektro-inĝeniero. Mi korespondadis ankaŭ kun li. Pli frue ni ankaŭ renkontiĝis en Budapeŝto. Li tranoktadis ĉi tie ĉe budapeŝtaj esperantistoj. (Mi ne scias, kial mi ne daŭrigis la konatecon kun la budapŝtaj esperantistoj.) En la sekvanta jaro mi estis gasto en Krakovo – Nova Huta de mia pola kolego. La gastadon mi redonis tia formo, ke du knabinoj povis restadi ĉe ni. Se mi bone memoras, ĉi tio estis en la jaro, kiam la Universala Kongreso estis en Budapeŝto. Ili veturis al la Postkongreso al Szeged. (Mi ankaŭ sendis per ili libron, kiel donacon por la esperanta muzeo-biblioteko. Ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas hodiaŭ?)
La unua de knabinoj restis longtempe mia korespondantino. Mi vizitis ŝin pli malfrue ankaŭ kun mia edzino.

Mi volis sekvi la movadan vivon helpe de gazrtoj. Eble mi trovis revuon, la belan "Hungara Vivo" tro multekosta kaj mi ne trovis alian hungaran gazeton, mi abonis la buletinon „Bulgar Esperantisto”. En ĝi mi legis la alvokon de gefratoj Szekelj pri la IOE. La temo ekplaĉis al mi, ĉar mia ideo ĉiam estis enkonduki la Esperanton en la fakan terenon. La subskribo kaj mendo de Informilo de la organizo ne estis simpla en tiuj tempoj. Komence mi ekhavis la simplan ŝtencilitajn foliojn senpage. Pli malfrue la ĵurnaleto elformiĝis pli bela, kaj oni povis pagi per forinto. Mi ne povas diri, ke mi estis tre forta agadisto. Mi faris, kion mi povis. Mi partoprenis en pafado-agado de turistaj agentejoj, kaj kolektis belajn prospektojn.

En tiu tempo komencis mi la teknikan tradukad-agadon. Mi tradukis ne nur por mia tablotirkesto. Mi tradukis la prospekton de Gördülöcsapágy Müvek (ruliĝlagraĵaj uzinoj), kaj proponis, ke la firmao uzu ankaŭ la Esperanton en sia verb-agado. Ili rekonis mian klopodon, sendis al mi belan, farban lagraĵkatalogon, sed pluajn tradukaĵojn ili ne postulis de mi.

En la IOE-gazeto ekvidis mi verbadon pri somerumo ĉe la Adriatika maro en esperanta somerumejo (1969). Tio estis por ni la unua vera esperanta atmosfero. Estis tie krom hungaroj ankaŭ el Norvegio, Aŭstrio kaj okcidenta Berlino. Kun la berlina profesoro de orientaj lingvoj mi longe korespondadis pri lingvistikaj demandoj. (Bedaŭrinde mia edzino ne parolas Esperanton, tamen ŝi povis paroladi kun la enlandanoj, ĉar ŝi naskiĝis en Slovakio, kaj la slovaka okupas centran lokon en la slava lingvofamilio, ĝi rolas, kiel Esperanto de slavoj.)

Bedaŭrinde mi povis nur rare uzi la Esperanton en mia laboro. Nia fabriko havis amikan kontakton kun du polaj cementfabrikoj. Foje la sindikatestro petis min traduki la interŝanĝ-kontrakton en germanan lingvon. Mi diris, ke mi faras tion senpage, ke oni permesos traduki ankaŭ en Esperanton, kaj sendi por subskribigi ankaŭ tion al poloj.
(La tradukitan kontrakton hazarde ekvidis Elinjo Ködmön, kiu estis en tiu tempo la referento de departamenta sindikatkomisio. Ŝi salutis min, sed bedaŭrinda la kontakto ne daŭriĝis tiam. Ni renkontiĝis denove en 2003 en Tata okaze de la landa kongreseto.)

Mi estis volanta uzi Esperanton primare, se mi kontaktis kun fremdlandaj personoj, sed tio nur malofte sukcesis kaj ni devis elekti alian komunan lingvon. Tamen estis ankaŭ okazoj, kiam la provo sukcesis. Mi povus mencii kelkajn. Nu iu: La sportklubo de amika entrepreno en Polujo festis jubileon. Mi estis membro de nia delagacio. Je la festa vespermanĝo junaj laboristinoj de la amika fabriko servis kiel kelnerinoj.
Mi demandis iun: - Ĉu vi parolas Esperanton? - Jes, mi lernas. - respondis ŝi.
Vere ŝi lernis apenaŭ kelkajn semajnojn, tamen la aliaj membroj de la hungara delagacio admiris, kiel facile ni povis unu kun la alia babiladi.

Mi de tempo al tempo faris ekzercon en Esperanto. Tia estis p. e. la traduko pri Aniano Jedlik, kiu estis hungara pastoro-scientisto en la 19-a epoko.
Malfermis por mi novan epokon la alirebleco de Interreto. Mi entajpis en la serĉilon la vorton „Esperanto”, kaj post kelkaj provoj mi trovis la milojn de esperantaj hejmpaĝoj.

Eble tiom por hodiaŭ sufiĉos.

Aleksandro