Forloĝigita germandevena, hungara viro rakontas, kiu en Kanado trovis novan hejmon:
Kiam mi elvenis ĉi tien, mi ne sciis eĉ unu vorton angle, pli frue mi parolis france. ... Se mi akirus en francan regionon, en Kvebeko, pli facile estus la franca, ol la angla. Kiu perfekte skribas kaj parolas germane, facile  preceptas la anglan. Hodiaŭ mi legas nur anglan gazeton, kaj ni parolas nur angle jam. Mia filo ankoraŭ parolas kaj germane kaj hungare. Miaj gepatroj ne scias multe angle, kaj tial nia filino bone scias germane, kaj ili interparolas nur germane. Sed kiam ni kunvenas, la genepoj scias jam nur angle. La edzino de mia filo estas sudeta germano, ŝi ne scias hungare. La genepoj ne parolas eĉ germane, tial la geavoj koleras, ke la gepatroj ne instruas ilin germane. Mi provis plurfoje, sed por ni estas tio malfacile, ĉar ni ne loĝas komune. Se ni loĝus komune, kiel ni loĝas kun miaj gepatroj, ... ili povus. Mi kalkulas hungare, ankaŭ se mi skribas, ankaŭ preĝi. Tio restas la plej longe. Mi ne scias angle ĝuste skribi, sed tamen mi skribas, oni povas legi, nur enhavas multajn erarojn.

(Nun ne devas esplori la gramatikan ĝustecon, eĉ la parolanto ne esprimis sin jam ĉiam ĝuste hungare.)