En la lastaj tempoj ankaŭ ĉe ni venis en modon la vinistado. La novaj vinkelhavantuloj aplikas modernajn metodojn, novajn helpaparatojn kaj maŝinojn. Oni devas ,ja, ekkoni ili aperigas vere fajnajn vinsortojn, sed mi nun volas skribi pri tio, kiel okazis la vinrikolto ĉe nia familio en la lasta jarcento kaj pli frue. Verŝajne okazis ĝi simile ankaŭ ĉe aliaj vinberistaj familioj tiutempe, apenaŭ ĝis tiam, ĝis la tradiciaj familibienoj ekzistis.

Ankaŭ la vinrikolto, kiel ĉiuj pli gravaj terkultivataj eventoj komenciĝis per preparo. Unue ni ruligis la grandan, malfermitan barelon el la kelo, ni turnis ĝin, sub la randon ni ligigis apogtrab-pecojn, metis ni la barelegon en horizontalan pozicion, kaj la spacon inter la fundo kaj la rando de barelego ni plenigis per akvo, ke la mola ligno bone ŝveliĝu, ĉar kvankam ĝi ripozis dum la tuta jaro en la malseka kelo, sufiĉe ĝi sekiĝis. La ruigado daŭris kelkajn tagojn. Dume ni prenis la vinbarelojn unu post la alia el la kelo, kaj kiun necesiĝis, tiun ni lavis.

Ĝenerale ni tenis niajn barelojn pura, tiel estis sufiĉa uzi nur simplan, malvarman akvon por la lavo. De la sepdekaj jaroj ni havis akvon el la ĝardena krano, sed pli frue, kiam en la vilaĝo ankoraŭ ne estis komuna akvoliverado, ni devis portadi la akvon en siteloj de du cent metroj el radputo, kies nomo estas "Öregkút" (maljuna puto). Antaŭ vinrikolto la purigado de bareloj ne donis multe da laboro, ĉar, ja, ili estis ordinare flegataj. Post vinŝanĝo, aŭ kiam la barelo malpleniĝis, la barellavado daŭris pli longe. Unue, ĉ. ĝis la kvara-kvina gargaro ni pendigis ĉenopecon ligita sur ŝnureton en la barelon apud la ŝtopilo. Dum la lavado la ĉenpeco frote purigis la barltaŭbojn interne de malpuraĵo kaj vinŝtono. Foje ni ŝutis ŝtonetojn en la barelon. Kiam kun la gargakvo eliĝis ankaŭ la lasta ŝtonetpeco el la barelo, ni povis pensi, ke ĝi estas jam pura. Anstataŭ ŝtonetoj foje ni aplikis klinkerpecetojn. La malglata surfaco de klinkero el la cementfarejo bone servis. Plue ni verŝis nur puran akvon en la barelon kaj gargaris, ĝis la elfluanta akvo montriĝis pura tiel, kiel ni ĝin enverŝis.

Post kelktaga ruigado ni starigis la borelegon sur la plandon kaj plenigis ĝin ĝis kvarono per akvo, kaj metis ni en la akvon ĉiujn pli malgrandajn ilojn, por ruigi iom ankaŭ ilin. El inter ili la plej granda estis la "puttony", mezgranda ujo por porti la rikoltitajn vingrapolojn. Nia grapoportilo fariĝis el mola ligno, dorzflanke ĝi havis du liglatojn. Unua liglato estis fiksita kaj supre kaj sube, la alia sube finiĝis en hoko, kiun oni povis kroĉi sube en la randon ĉe la fundo. Akiriĝis en la barelegon la ŝtampiloj kun longa kaj mallonga teniloj, la du duon-presilkorboj, la "fickó" kaj la "lévóka". La ficko nomiĝis ankaŭ "kármentő" (damaĝsavanto), ĉar ĝin oni lerte metis post fermo sub la krano de barilo kolekti la gutantan moston aŭ vinon. La ficko povis havi unu aŭ du tenilojn. Kiu havis du tenilojn estis pli granda, kaj oni uzis ĝin por alia celo, ne por savado de gutoj. La lévóka estis la granda funelo por verŝi likvaĵon en borelon. Ĉiujn tiujn frotis ni en abunda akvo kaj metis en vicon por sekiĝi. Ni purigis ankaŭ la presilŝtonon, surmetis ni la purajn presilkorbojn kaj kunmuntis la presilon.

Nia presilo estis vera Matuzalemo. Ĝis kiam mi povas rememori (1943), ĝia baztrunko estis jam tiam per ĉenoj kaj ferkrampoj kunpremita, ke ĝi ne disfalu sub la ŝarĝo dum presado. La meĥanismo de la presilo estis du pecoj da unuarma levilo. Ĉe la fino de la flanka armo estis tabuleto. Tien ni devis metadi ŝtonojn, kies pezo servis la forton por la presado. (Pli malfrue mi anstatuis la lignomeĥanismon per hidraŭlika aŭtokriko.)

Fine ni frotlavis ankaŭ la malfermitan barelegon, kaj foruzis de ĝi la akvon. Ni prenis la filtrilon, kiu estis farita de ferlado, martelita konusforma, najlis ĝin antaŭ la elflufaŭkon. Ĝia funkcio estos malhelpi, vinbergrajnojn akiri en la moston. Poste ni metis la barelegon en la kelon sur ĝian lokon. (Alie, ĉe pli riĉaj familioj, la loko de tia barelego estis en dometo antaŭ la kelo, kiu nomiĝas presejo aŭ presdomo, ĉar ni veran presejon ne havis. Ĉe ni estis ĉe la apogmuro, antaŭ la kelo nur malfermita loko kun duontegmento. En la cetera tempo de la jaro tie estis apud la konservita presilo naku la la loko de brulligno-hakado. Estis tie instalita ankaŭ simpla hobio-metiejo.)
Kompletige la preparadon ni devis nur meti vinbermuelilon sur la randon de la barelego, kaj ĉio atendis jam la vinrikolton.

La tago, la tempopunkto de la vinrikolto estis influata de diversaj efektoj, kaj el inter ili - bedaŭrinde - ne estis la ĉefa la matureca grado de vingrapoloj. Cetere en tiaj, kamparanaj vinĝardenoj estis la vinberspecaro tre diferenta, tial estus malfacile determini oprimalan tempon de la vinrikolto.
La vinrikolto estis vera komunuma laboro. Oni devis harmonigi, en la parencaro kaj en la konatuleca rondo, kiu kiam povas vinrikolti. Ankaŭ estis grava, kiam povas veni la parencoj, kiuj loĝas pli malproksime. La tempon de la vinrikoto reale determinis, kiam komencis la vinrikolton la proksimaj kaj pli malproksimaj najbaroj, ĉar ne estus celhava lasi la vinberojn ekstere en la kampo sola, eĉ se la vingrapoloj ankoraŭ ne estis sufiĉe maturaj kal la grapoleroj sufiĉe dolĉaj.

Foje tamen alvenis la tago de la vinrikolto. La rikoltantoj kolektiĝis aŭ ĉe la domo, aŭ estis, kiu iris direkte al la vinĝardeno. Ĉe la domo estis regaletado per brando kaj rondkuko. Ni metis sur la ĉaro la barelojn malfermajn, kaj kiam ili tra la serpentino alvenis en la vinĝardeno, dume ankaŭ ni alvenis tie grimpante la montodeklivon tra la pasejo. Nian vinĝardenon trairis du montetodorso, do ni havis kvar, sufiĉe krudan deklivon. Depende tio, kie "parkadis" la ĉaro, ni komencis la rikolton ĉe la plej malproksima fino de la streko. La alia vidpunkto estis, iri ĉiam montodirekte, alimode ni povus fali surnazen, kiam kliniĝis al la vinbertrunko por tranĉi la traŭbojn. Ĉiu rikoltanto kunportis tranĉilon kaj sitelon. La sitelo estis ankaŭ tiucele grava, ĉar post la rikolto decis plenigi ĝin per konserviĝontaj grapoloj. Laŭorde ĉiu "portis" unu vicon. Se la sitelo pleniĝis, la havanto kriis: "Puttonyos!" (grapoportilulo). Tiam la grapoportanto iris tien, iom klinigis sin, kaj staris tiel, ke oni povu pli facile verŝi la enhavon de la sitelo en la portilon, tio estas sur la deklivo li staris malsupre. La portilo portadis la grapolojn al la ĉaro. Pli frue oni metis la sidplaton inter la radradioj, sur la spoko, kiu estis ĉ. horizontala. La portanto paŝis sur ĉi tiu plato al la barelo, kaj verŝis la grapolojn en ĝin. Poste la portanto prenis sian poŝtranĉileton kaj aŭ sur iu radtenilon aŭ sur palison tiritan de apud vinbero, faris post ĉiu turno unu tranĉaĵon, Tiel oni kalkulis kiom portilojn da vingrapolo donis la rikolto en tiu jaro. La mastrino strebis falsigi ĉi tiun datumon, ĉar ŝi strebis meti pli kaj pli gropolojn en korbojn por konservi. Se la vetero ne estis tro malseka, tiuj grapoloj restis sanaj pendigitaj en la subtegmenton ĝis Kristnasko (se la infanoj ne forŝtelis ĝin).

Dum la vinrikolto daŭre okazis interparolado, ŝercado, fabelado. Se iom restis ankoraŭ de la vino pasintjara, la mastrino regaladis la kompanion. Se la rikolto daŭris pli longe kaj finiĝis la streko, ni sidiĝis sur la randon de la vojo manĝi iom. Pri la manĝaĵo kaj regalo zorgis la domanoj. Se ni estis sufiĉe multaj, ni povis fini la laboron rapide kaj povis ni ekiri hejmen. Kiu havis alian farendaĵon, disiĝis de la grupo, sed la parencaro restis komune. Ĉe ni la vinkelo estis en la fino de la korto. Aliaj familioj posedis apartan kelon kun presejo en la kelovico en alia parto de vilaĝo. Ni estis do hejme. Ĝis ni atendis, la alvenon de la ĉaro kun la malfermaj bareloj, en ili kun la vingrapoloj, ni tagmanĝis. La okaza unuplada manĝo estis la parto de la vinrikolto. Ĝenerale ni ricevis gulaŝsupon kaj poste eble ian kukon.

Post kiam alvemis la ĉaro kun la vinbero, ni povis komenci la depakadon. La malŝarĝado de la bareloj esti laboro de la virinoj. La viroj faris la enportadon kaj la mueladon. La virinoj armiitaj kun pladoj starigis sin sur la ĉaron apud la plej malantaŭ barelo, metis la grapolojn en la pladojn kaj verŝis en la grapoloportilon. Kiam la nivelo en la barelo estis ĉe la duono, starigis ĝin oblikva, tiel oni de devis klniĝi profunde en la barelon. Kiam apenaŭ restis iom grapolo en la barelo, totale kuŝigis oni ĝin surventre kaj demetis la restáĵon, fine gargaris la barelon per akvo. Ankaŭ ĉi tiu akvo iris en la portilon. La maplenan barelon oni demetis, kaj iris al la sekvanta barelo. La demetado, portado, muelado okazis kontinue. La muelio foje-fojeŝakiĝis, tiam per ŝtampilo devis oni helpi la grapolojn al la dentitaj cilindroj. Oni ĝojis, se povis finmueli la grapolojn en la faringo ĝis la sekvanta porcio alvenis. Tiam la muelilo donis ĝojantan voĉon. Ni havis apartan etan ferforkon forigi flanken la monteton fariĝintan desub la muelilo.

Se la frukto estis abunda, la barelego montriĝis tro malgranda. Tiam ni komencis elfluigi la moston jam dum la muelado. Kiam la alportado finigxis, ni ĉesis la elfluigadon, ni forportis la muelilon el la kelo kaj purigis ĝin. En la barelego ni glatniveligis la muelaĵon, kaj ni lasis ĝin dum unu-du tagojn ripozi. La presado komenciĝis nur poste.

Hungare en aŭgusto 2012, traduko en marto 2017