– La lasta kristnaska vespero en la monaĥinejo! – pensis Ida, kiam vizitis jam la okan klason.

Tiun vesperon restis kelkaj orfaj lernantinoj en la monaĥinejo, kaj ili vespemanĝis ĉe la tablo de la monaĥinoj. Entute dudek naŭ manĝilaroj. La lernantinoj malgaje sidis inter la monaĥinoj. Meze de tablo staris du metra kristnaska arbo, kaj sur la arbo estis belaj, ĉielblue oritaj, plataj skatoletoj, ĉiu alia kaj alia. Ĝi estas donaco de la ĉefsinjorino. En la kasetoj estas sukeraĵoj „Kugler”, kaj belaj sanktaj bildoj indaj en la preĝlibron. La ĉefsinjorino portigas la plej belajn novaĵojn de la mondo al ĉi tiu vespero de la ĝojo. Sur la skatoletoj estas numero, kaj ĉiu ricevos unu skatoleton voje de lotado.

Idan sidigis apud sin la franca fratino Ottilia, ĉar plej laste Ida germanece prononcis la vorton: reliefo, kaj la monaĥino tiam, en sia ekkolero nomis Idan la honto de la tago.

– Elstara lernantino, por kiu relif estas röljef!… Do, kion povas mi atendi de aliuloj?!

Subitkolera, ŝtajera virino estis tiu monaĥino, sed ekster la klasĉambro ŝi estis, kiel lunatiko. Ida ploris. Kvankam la monaĥino diris al ŝi, ke ŝi ne devas tiom preni sur la koron, sed vane: en la koro de Ida restis sanganta dorno. Do la monaĥino tiris ŝin tiun vesperon apud sin, kaj alparolis lin kara mia Ida. Dekstre de ŝi sidis akvomalsana, aĝa monaĥino. Tiu parolis nenion, kaj spiregis foje-foje.

Jam dum vespermanĝo estis la babilado vigla. Sur la tablo brilis ankaŭ du vinbuteloj. Sur ĝin afiŝeto kun orita rando, sur ĝin: La plej fajna vermuto de Karloca de la kelo de Ó Péter. Tiun tagon ĉiu monaĥino permesis trinki po unu glason da la rubinkolora, dolĉa drinkaĵo. Do nur po ovingo, ĉar likera aŭ konjaka glaseto ne troviĝas en la servica ŝranko de monaĥinejo. Memkompreneble ankaŭ la lernantinoj ricevis de la vermuto. Ili ĝoje lekadis, drinketadis, kaj laŭdis ĝin.

– Ĝi estas ĉiela!…

Ida feliĉe aŭskultis.

Kaj ja, la okuloj ĉies lernantino observis la manon de ĉefsinjorino: kiel ŝi prenas el la telerego? Kiel ŝi kuleras? Kiel disigas? Ili admiris la blankecon de ŝia mano, kvankam la mano estis pli granda, ol tiu de samgrandaj monaĥinoj. Sed ili opiniis, ke ĝi havas pli delikatan formon.

Kaj kaŝe ili observis ankaŭ ŝian vizaĝon, kiel ankaŭ en lernoĉambro ili observis ĝin, ke kia estas la aristokrata vizaĝo. Al knabino ja, vane eksplikus la tuta sciencularo de akademio, ke aristokrata vizaĝo ne ekzistas en la mondo. Tuj, se oni scias pri iu, ke li estas grafo, aŭ ŝi estas grafino, la aristokratajn trajtojn oni tuj trovas sur lin, aŭ ŝin, kaŝe estas admirata.

Specife admiris ili pri tio, ke ŝi ofte ekridetis. Neniu vidis ŝian rideton aliokaze. Ne nur serioza, eĉ marmora estis ŝia vizaĝo, sed ankoraŭ ia suferanta trajto kaŝadis en la du profundaj sulkoj apud la mentono. Nur la monaĥinoj sciis, ke nur ordinara burĝa dentodoloro estas tiuj du aristokrataj, tristaj trajtoj. Iradis dentisto en la monaĥinejon, sed la ĉefino timegis de la instrumentoj de la dentisto.

Tiun vesperon do, la lernantinoj vidis, kia estas la eleganta rideto. (La speguloj morgaŭ provados tute ridetadon.)

Post la vespermanĝo oni lotis la kasetojn. Ĉiu trenis numeron ĉe la piedo de la kristnaska arbo, de sub tablotuko. Ankaŭ la lernantinoj. Poste Margit, la plej juna monaĥino dekroĉis laŭvice la kasetojn de sur la arbo, kaj komencis:

– 1! Kiu havas la 1?

La feliĉaj gajnantoj anoncis sin laŭvice, kaj tuj oni rigardis la bildon, kiu kian ricevis?

La monaĥino elektante demetadis la grandajn kaj pli malgrandajn skatoletojn. La numero de Ida estis 29. Kiam jam dekroĉis la monaĥino la dudek trian skatoleton, ŝajnis al ŝi, kiel se vidus nur kvin skatoletojn sur la arbo: tri grandajn kaj du malgrandajn.



– 24! – kriis monaĥino Margit.

La akvomalsana monaĥino spirege etendis sian numeron.

Ida jam certe vidis, ke nur kvar skatoletoj estas, do iu ne ricevos. Ŝia koro ekpremiĝis.

– 25! Kiu havas ĝin?

Ĝi estis ĉe ĉefsinjorino.

Ida ekstaris, kaj ĉirkaŭiris la tablon, por pli precize vidi, ĉu vere mankas unu? Ŝi povis tion fari, ĉar la gajnantoj rigardadis la sanktajn bildojn unu de la alia, kaj loziĝis la ordono. En la gajno la knabinoj enrigardadis siajn bonŝancojn. Kaj ne nur la bonŝancon de ĉi tiu tago, sed kvazaŭ ĝi montrus la bonŝancon ĝis la fino de la vivo. Je Kristnasko la Ĉielo tuŝas la Teron.

Ida koloron-perdante residiĝis sur sian lokon.

– 28! La lasta.

Tiun momenton eksonis la harmoniumo de manĝejo. Patrino Hortenzia, la muzikprofesorino-monaĥino komencis tre serene:

Kantas anĝelara ĥor'

Inter homoj Di-favor'!

La okuloj brilante, ili ĉiuj kantis.

Nur Ida ne. Ankoraŭ ne finiĝis la unua strofo, ŝi ekstaris kaj elŝanceliĝis tra la pordo.

Oni ne rimarkis ŝin. Kiuj rigardis ŝin, vidis, ke ŝi estas pala. La virinoj facile ekpaliĝas, facile ekmalsaniĝas, kaj facile resaniĝas.

Matene Ida havis ruĝajn okulojn, kaj ankaŭ sia kuseno estis malseka.

– Kio estas malbona? Kial vi ploris tiom? – demandadis la kamaradinoj.

– Vi estas malsana, kara Ida – diris ankaŭ monaĥino Margit fratinece –, ĉu ni devas voki la kuraciston?

– Ne, ne – ektimis Ida –, nenia zorgo, mi dormis nur malbone.

Fine al iu kamaradino – ankaŭ kiu ploris, ĉar la gepatroj sendis al ŝi unu numero malpli grandajn ŝuojn – ŝi plendis la aferon.

La malfeliĉulo de ŝuoj tuj konsoliĝis, kaj tuj pludonis la plendon de Ida. Ankaŭ la monaĥinoj eksciis pri ĝi ankoraŭ en tiu horo. Komenciĝis granda esploro, kiel povis perdiĝi unu skatoleto? Baldaŭ klariĝis, ke iu servistino, profana servistino de kuirejo portis la arbon en la manĝejon: ŝi prenis kaŝe en la antaŭtukon el inter la multaj skatoloj, el inter la pli grandaj. Ŝi tre forte neis, sed neniu aliulo ne returniĝis en la manĝejo. Fine ŝi plorante petegis por pardono, ŝi havas filineton hejme.

La domaĝo de Ida estis ja anstataŭata, eĉ trifoje. Ankaŭ patrino Ottilia donis al ŝi la sian, kaj ankaŭ la akvomalsana fratino. Kaj oni karesis, konsolis ŝin, sed tamen…

Tiun nokton Ida serioziĝis jarojn.