DUA PARTO

1

La fraŭlino ŝtelis post tagmanĝo la gazeton de la ĉambro de sia patro.

Ŝi povus preni ĝin ankaŭ antaŭ okuloj de la patro, aŭ ŝi povus sidiĝi tie, en la ĉambro de la patro en la brakseĝon apud la skribotablo, antaŭ li. Sed la fraŭlino nur apenaŭ antaŭ kelkaj semajnoj liberiĝis el la monaĥinejo, eble en ŝi ankoraŭ estis la sento, ke ŝi devos konfesi, se ŝi legas gazeton.

Tie ja la lernantinoj, kiuj venadis ĉiutage el la urbo foje-foje enŝtelis gazeton en la lernejan benkon, kaj prefere la unuan kovrilpaĝon de la gazeto. Sabate poste enhavis la konfeso de ĉiu knabino:

– Mi legis novelon.

Ida konfesis tion nur dufoje. Vere: foje ankoraŭ, ke ŝi aŭdis, kiam oni babiladis pri amnoveloj. Poste ŝi forturnis la kapon, se ŝi vidis tian aĉan presaĵon, kaj ŝi kovris ambaŭ orelojn, se la knabinoj parolis pri novelo aŭ ĝuste pri romano, sed tamen preskaŭ ŝi tremis pro scivolo. Sed ŝi konfesis ankaŭ tion:

– Mi sentis kulpan scivolon pri novelo.

Do nun, ŝi povus legi novelon, versaĵon, romanon. Ajne eĉ ĉiutage. Ŝi estis deknaŭ-jara. En la monaĥinejo ŝi povus jam resti, se ŝi volus monaĥiniĝi.

Sed Ida ne estiĝus monaĥino eĉ en sia verda burĝeco. Kaj jam en sia floreco, kiam ŝi jam vizitis la pli altajn klasojn, ŝi devis jam koni ankaŭ poemojn de Petőfi[1]. Ne komplete, nur fragmentojn. Sed Ida estis diligenta lernantino, kaj kun intereso akceptis de urba lernantino, nome de Klein Berta, lue la kompletan poemaron de Petőfi.

Tuj la unua rezono de poemoj de Petőfi estis:

Libereco kaj amo! Tiujn du mi bezonas!

De tio ja ne ekiras estiĝi monaĥino jam floranta fraŭlino.

Do ŝi legis:

Sia vizaĝo brulis, preskaŭ ŝi starus antaŭ la profesoroj okaze de lasta ekzameno: la libro estis plena amo kaj amo. Ho, oni ne povas pri ĝi laŭte paroli.

Ekde tiu tempo ŝi ja ne volis ekhavi monaĥin-kroneton sur la kapon. Vespere, kiam ŝi enlitiĝis, al la preĝo ŝi ĉiam alspiregis:

– Donu al mi liberecon kaj amon mia Dio, kiel al la ekstere vivantaj, aliaj, feliĉaj virinoj.

Ŝi estis apenaŭ sep jara, la etulino, kiam sia patro donis ŝin en la monaĥinejon, kaj ne portis ŝin hejmen eĉ je ferioj. La koron de Ida tranĉis ĉiam sep panardoj, kiam la aliuloj povis hejmeniri. Ŝi unusole ploris dum tiu feliĉa tago de la lernejo.

Ŝi ne permesas. Ŝi sciis de la monaĥinoj la kialon: ŝia patrino jam ne vivas, ili ne havas virinan parencon, kiun ŝia patro povus peti prizorgi ŝin, kaj la patron tre okupas la negoco, la vinkomercado. La vinkomercisto devas multe veturi. Kaj kiam li estas hejme, li havas farendaĵojn en la kelo.

Ŝi vidis sian patron tre rare, eble se unufoje en jaro, kaj ĉefe en junio. La patro karesadis al monaĥinoj tiam per korbo da vermuto, kaj petis ilin, ke povu resti Ida inter ili ankaŭ dumsomere. Li aperis ĉiam en bela nigra jako, kaj montris severecon kaj seriozecon. En hararo estis ĉiam pli kaj pli multe la blanka, sur la nazo la ruĝa koloro, kvazaŭ ĉio varmo de sia korpo tie kolektiĝus. Ida kondutis al li kvazaŭ li estus iu malproksima parenco – nur kisetis lin – atente, ke la pinto de la lipharo ne piku ŝin, kaj ĉio ilia interparolo estis nur du-tri demandoj.

– Kiel vi fartas? Ĉu vi bezonas ion? Ĉu mi donu monon?

Li palpebrumante, kvazaŭ fremdulo rigardis sian filinon. Poste ne montris sin dum tuta jaro.

Foje vizitis ŝin virino. Tiam ŝi jam vizitis la kvinan klason, estis dekkvin jara. Ĝuste ili havis lunĉon, kiam monaĥino vokis ŝin en vizitĉambon:

– Virino atendas malsupre – diris –, Beretvás Istvánné.[2]

Ida mutiĝis de miro, sed poste ŝi demandis:

– Kiu ŝi estas?

– Ŝi diras, ŝi estis via akuŝistino.

Ida ne memoris la nomon. Pri akuŝistinoj ŝi memoris nur tiom, kiu estis dika, kiu estis osta, iu nomiĝis Rozi, aŭ Mari[3], kiu havis ŝuon, kiu estis nudpieda. Tamen ŝi ĝoje lasis sian kafon sur la manĝotablo, kaj rapidis malsupren tra la ŝtuparo. Silurvizaĝa virino kun nigra kaptuko atendis ŝin. Ŝiaj etaj okuloj ĝoje palpebrumis.

– Ho, eta Ida!

Kaj kiam ŝi ridete eldiris: „O”, ŝia buŝo malfermiĝis tiom grande, ke oni povus ĵeti bulkon en ĝin, eĉ se la ĵetanto ne scius lerte celi.

– Oj ve, eĉ ne ekkonas min la karulineto! Kiel vi kreskis! Kiel vi beliĝis! Oj ve, tiuj belaj, nigraj okuloj! Konforme vi estas, kiel estis la estimata sinjorino! Dio benu ŝin, ŝi povus eĉ nun vivi, se ŝi ne estus malsaniĝinta. Mi diris mian nomon malĝuste al la monaĥino, poste al mi enkapiĝis, kiam ŝi eliris. Mi devus nur diri tiom, ke: Mari, la akuŝistino de la eta Ida. Ĉar vi ja ne povas scii, ke mi estas edzino. Beretvás Pista edzinigis min. Li estis mia unua amanto. Li estis tegmentisto. Li estas bona viro, nur rare ebria. Sed eĉ tiam ne batas min. Li rompadas iom, sed ne batas. Nun ni faras tegmenton ĉi tie en Kelenföld[4] – mi pensis: mi vizitos mian karan, etulinon Ida. Nun jam vi rememoras min, ĉu ne?

Ida jam rememoris. Ili interparoladis pri patrino de Ida, ke ŝi estis bona virino.

– Nur ŝi estis ĉiam malgaja – diris Mari.

– Sed kial estis malgaja mia kara, bona patrino? Mi ne memoras, ke ŝi estus malgaja.

Mari fermis la okulojn, kaj levis la brovojn.

– Sed ŝi havis ja tre malgajan vivon, la kompatindulino, Dio donu al ŝi trankvilon.

– Sed kial ŝi estis malgaja?

– Ĉar … ĉar… ankaŭ la kuirejo tie… Pli malgajan kuirejon mi ne vidis en mia vivo – kaj ŝi turnadis la kapon –, ĉu ankaŭ ĉi tie estas la kuirejo tiel malgaja?

– Do… Ĝi estas silenta.

– Sed, ĉu ne nur la monaĥinoj kuiras?

– Ne. Ni havas aliajn servantinojn. Ĉu vi laboris ankaŭ en la kuirejo hejme?

– Mi laboris, mia kara, ĉion, mia kara fraŭlineto. Eble ankaŭ nun mi estus tie, sed pro mia edzo…

Ŝi palpebrumis, interrompis la vorton. Denove ili turnis la parolon al la rememoroj, ĉu Ida memoras pri tio … aŭ ĉi tio?

Ida ja ne tre memoris. Ankaŭ la domo montriĝis antaŭ ŝi, kiel malnova sonĝo. Larĝa, granda domo. Ili loĝis en la dua etaĝo. En iu ĉambro estis lito el kupro, blanka lavejo el marmoro kaj granda spegulo, en kiu vidis sin ĝis piedo la antaŭstaranto. Sed precipe la ŝranko kun tirkestoj restis en ŝia menso. Ĝi estis granda kaj fariĝis el kverko. Sur ĝin staris granda, bela horloĝo malantaŭ vitro, kaj inter alabastraj kolonoj de la horloĝo staris monaĥo kun blanka barbo en froko kun kapuĉo, ĝi estis spanogranda, kaj en la mano ĝi tenis ŝnuron tordita el ora fadeno. Ĝi sonoris je ĉiu horloĝbato. Tiam super la ciferblato de la horloĝo aperis bela bildo de Maria, sur lia brako sidis la infano Jesuo. La monaĥo fervore sonoris kaj klinadis sin.

Ŝi rememoris ankaŭ fortepianon, kvankam ŝi tiam pensis, ke ĝi estas nur meblo, sub kiu oni povis nur kaŝludi. Sur ĝi estis verda kovrilo el pluŝo, kiu kovris la kaŝlokon. Kia bela festo estis, kiam sinjorino Bodoky sidis ĉe ili, kaj estis kun ŝi ankaŭ sia fileto Pista. La du patrinoj babilis, kaj ili ludis ĉirkaŭ la fortepiano. Foje venis ankaŭ alia virino kun ili, kaj kunportis knabinon. Tiam ili ludis ankoraŭ pli gaje. Kiam ili adiaŭis, la virinoj kisis unu la alian, ankaŭ la knabino Idan, kaj tiam Ida Pistan. La virinoj ridis:

– Nu jen! Ŝi kaptas la fraŭleton.

Ida tre ekruĝiĝis. Ŝi ĉiam hontis sin, kiam oni diris, ke ne decas.

Esti ankoraŭ infano, kion ŝi rememoris: knabineto pli juna je du jaroj, la filino de ilia librotenisto. La librotenisto loĝis en ilia korto. Li nomiĝis Bogár, sed li estis serbo, kaj eble originale Bogdanovics. Li estiĝis Bogár, kiam ŝia parto hungarigis sian nomon de Alt al Ó. Ŝia patro havis ŝvaban devenon, ŝvabo de Bácska. Nu, la filino de tiu Bogár ĉiam ludadis ekster en la korto. Ŝi estis vigla knabino kun bluaj okuloj, kaj ŝia ronda vizaĝo estis ruĝa, kiel la rozo. Ida preskaŭ ĉiutage kuris al ŝi kun ia dolĉaĵo.

– Ella, Elinjo! Kie vi estas?

Kaj ŝi kisetadis ŝin, kaj ridetis pri ŝia paroloj.

Kiam Ella apenaŭ komencis iri, la bebo ekĝojegis, kiam ekvidis Idan:

– Mia panjo.

Ida ofte pensis ankaŭ pri tiu knabineto. Sed ja pli ofte pri la kanabo. Kaj precipe, kiam proksimiĝis la ferio ĝojis la lernantinoj. Se ankaŭ ŝi povus hejmeniri, ŝi povus renkontiĝi kun Pista…

Kiam ŝi jam vizitis la superajn klasojn, ŝi ofte pensis pri tio, ke Pista jam plenkreskis, nun li povas esti bela fraŭlo. Kaj ŝi pensis pri tio, ke ŝia edzo estos Pista. Komence nur eble pensis pri tio, pli malfrue jam certe.

– Kiam vi venis de hejmo, Mari?

– Mardon post ĉiusanktuloj, kara mia fraŭlineto.

– Diru: tie loĝas ankoraŭ Bogároj?

– Sed ne, fraŭlineto. Estas eble jam de dek jaroj, ke…

– Tion mi scias de mia patro. Pro iu miskonduto ilin forpelis mia patro. Li faris damaĝon por la negoco – mi jam ne scias. Sed, ĉu ili restis en la urbo, aŭ forloĝiĝis?

– Kelkajn jarojn ankoraŭ restis tie. Sinjoro Bogár dungiĝis ĉe Petrovics[5]. Sed tiun vintron ankaŭ ili transloĝiĝis al Peŝto. Mi renkontis ilin eble jam sesfoje. Certe ili ne fartas tiel bone, kiel…

– Vi renkontis ilin? Ĉu eta Ella ankoraŭ vivas?

– Kiel se ne vivus! Mi renkontas ŝin ja plej ofte. Ankaŭ ili loĝas ie tie en Lágymányos. Sed ŝi jam ne estas eta Ella: tiel bele kreskas… Sed vidiĝas pri ŝi, ke ĉe ili ne estas abunda la manĝaĵo.

– Ho, kara Mari, diru al ŝi, ke ŝi vizitu min. Ŝi povas veni iun ajn dimanĉon. Posttagmeze inter tria kaj kvara.

– Mi diros, fraŭlino, jes.

Ida palpebrumis. Poste tamen eldiris la demandon:

– Kaj pri Bodoky[6]-oj, ĉu vi scias ion?

– Bodoky-oj? Kiu nu estas tiu Bodoky? Jes, mi jam scias: sinjorino Bodoky, kiu iradis al ni. Ŝi estis tia mentona, blonda, rideca sinjorino kun du ringoj sur fingro, unua kun ruĝa ŝtono, kiel la ruĝa vino. Ŝi havis citronkoloran, belan grandtukon…

– Kaj ankaŭ fileton…

– Jes, knabeto, Pista[7]. Jes, kiel mi ne scius. Li havis harojn, kiel la kanabo. Li ĉiam ludis kun vi, fraŭlineto. Ĉu vi rememoras, foje vi ektiris la kovrilon de tablo, kaj rompiĝis tri tasoj.

– Kaj ili kiel fartas?

– Pri ili mi scias nenion, kara fraŭlineto. Kaj mi poste dungiĝis alie, kaj ne iris en ilia strato. Kaj al la vendoplaco iradis mia mastrino. Dume mi purigis. Tie jam mi ne havis tiel bonan sorton, kiel ĉe vi. La mastrino estis tre aĉa, eĉ la manĝon ŝi ne eldonis.

Ida ekpensadis, kaj rigardis la larĝan, ellaboritan manon de la virino, poste ekserioziĝis:

– Diru, Mari: kial mi ne permesas hejmeniri iam? Ĉiuj miaj kunlernantoj povas iri hejmen al la festoj, ferioj, nur mi ne.

Mari embarase palpebrumis:

– O, mia kara…do, kiel?…

– Kiel la ceteraj. Ĉiu estas portata hejmen.

– Ho, mia kara… do, kiel povus? Kiam ja, en ĉiu monato estas alia sinjorino ĉe la domo.

Kaj ekridete ŝi turnadis la kapon:

– La estimata sinjoro estas tre bonhumora homo.

Ida tion ne komprenis. Ŝi pensis, ke sia patro alternigas la mastrinojn – se ŝi finos la lernejon, ŝi tenos la mastrinon, ŝi ordonos en la domo. Nur pri la vorto ŝi ekmiris, ke sia patro estas bonhumora.

Ankaŭ diris ŝi:

– Bonhumora? Ĉi tie li ĉiam estas serioza…

– Mi kredas tion – rektigis la kolon la akuŝistino –, estas tie grandaj dibuĉadoj… Sed diru, fraŭlineto, vi menciis, ke ĉi tie, ĉe la monaĥinoj laboras virinoj, kiel mi, en la kuirejo, ĉu oni ne povus ankaŭ min…

– Kio estas tiu diboĉado?

– Diboĉado? Nu, granda amuzo, kiel la sinjoroj kutimas. (Palpebrumis, ek-seroziĝis.) Ĉar, ĉu vi scias, estus tre bona por ni, se ankaŭ mi havus salajron. Nokte mi irus hejmen de tie. Mi povus kunporti kelkan restaĵon, panon, eble ankaŭ rostaĵeton …

La pordo malfermiĝis: blankakufa vizaĝo de deĵoranta monaĥino enrigardis.

– La horo pasis, Ida.

Ida tuj diris la deziron de la akuŝistino, sed la monaĥino nur skuis la kapon:

– Oni venas ĉiutage kun tiaj petoj: ni havas niajn internajn servistinojn.

Ida longe pensadis pri diboĉado kaj amuzado. Ŝi serĉis ilin ankaŭ en vortaro. Sed poste forgesis. Nur restis en si la certeco, ke iam ŝi estos la mastrino en la domo: ŝi direktos, kaj severe kontrolos la servantaron, kaj ne estos tiom alternado.

La sekvantan dimanĉon denove estis Ida invitata en la vizitĉambron.

– Iu knabino serĉas vin – diris la monaĥino –, ŝi venis el via naskiĝurbo.

Ida tuj sciis, ke Ella estas la vizitanto. Bogár Ella. Patrineto. Ruĝvizaĝa, dolĉridanta anĝeleto.

Preskaŭ flugis ŝi per flugiloj: sia vizaĝo ekruĝiĝis. Antaŭe ridetis, kaj jam antaŭe flustris:

– Ella, Elinjo, filineto!…

Sed en la dua etaĝo malfermiĝis la pordo de direktora ĉambro.

Ŝi vidis kaj etan parton de la kufo, kaj nur la randon de la malhelblua jupo. Sed Ida jam tuj sciis, ke fratino Maria, la sinjoro direktoro estas tie.

La kuro tuj malakceliĝis ĝusta iro. De la vizaĝo - kvazaŭ vintra vento - viŝus la ruĝecon.

Ĉar antaŭ la ĉefsinjorino, ja ve, ne permesis saltadi piedo, ne permesis vigle flirti jupo. La ĉefino, kvankam ne riproĉis, ne punis, sed la patrino de ĉefino estis grafino, vera grafino, ŝi naskiĝis en parfuma skatolo, blusanga grafino, kaj la la grafinoj tenas la saltadon tre civitana eduko. La grafinoj ne parolas, nur faras grandajn okulojn. En la okuloj de la ĉefino estas la okuloj de ĉiuj grafinoj. Ve, merĝus sub la teron, kiun ŝi tiel alrigardus.

Se la patro de fratino Maria estus nur rimenisto, kaj nur simpla rimenisto-edzino estus la patrino, la lernantinoj vidus ŝin nur simpla, aĝa monaĥino. Sed ŝi estas filino de grafino…

Kiel ŝi iradas, kiel ŝi salutas, kiel ŝi ternas, ĉiu monaĥino kaj ĉiu lernantino iras, salutas kaj ternas tiel. Sed precipe, kie ŝi rigardas, tra sia orkadraj, fridaj okulvitroj… Kvazaŭ ankaŭ ŝiaj okuloj estus el vitro: ŝi rigardas, eĉ ne palpebrumas. Kiel rigardas la strigoj en la muzeo. Ankaŭ la plej saltetadantaj knabinoj, se iu sentas ofendon, subite tiel rigardas, per grande malfermitaj okuloj, ne palpebrumante, ke vibras la pupilo de okuloj. Sed ĝenerale, se ĉe lernantino okazas kia ajn malcerta faro aŭ movo, unua ŝia penso estas: kiel farus la ĉefino? Aŭ do la grafino. Kiel en la ŝranko ĉiu ĉemizo enspiras la odoron de la fajna sapo, la lernantinoj tiel ensuĉis iom aristokratan aeron tie. Kiu ne tiel paŝas, ne tiel turnas sin, ne tiel ridetas, ne tiel tusetas, ne tiel tenas la poŝtukon, ne tiel parolas kaj ne tiel silentas, kiel fratino Maria, tia knabino estas ordinara.

– Vi estas ordinara…

Do malakceliĝis Ida, kvazaŭ kaptus la kalkanon nevideblaj manoj. Ŝia zono soldatece rektiĝis. Ŝia vizaĝo dece seroziĝis.

Kapon profunde klinante salutis ŝi la ĉefinon.

– Laudetur…

- In aeternum…

Kaj tiel, klinante atendis, ĝis la ĉefino foriras antaŭ ŝi.

Meze en la gastoĉambro staris ĉirkaŭ dektri-jara knabino kun kanabeca vizaĝo, kaj rigardis la malfermiĝantan pordon. Ŝi portis malriĉecan blankan bluzon kaj malmultekostan, koloroperdintan, lilan jupon. Sur la kapo ŝi havis bazaran fojnoĉapelon, sur kiu estis fingrolarĝa velurrubando. Ankaŭ en la mano ŝi tenis bazaran blankan sunombrelon. Ankaŭ ŝian frunton malornamas parto de ŝia hararo, kaj ankaŭ ĝi estas tia bazara-burĝa flaveca, argilhararo, kiel se ankaŭ ĝi devenus de ia malmultekosta ejo. Ŝiaj ŝuoj havis butonojn, sed vidiĝas, ke estis aĉetitaj ne por ŝiaj piedoj, de la kruro delarĝiĝas la rando.

Tute fremda, frida, gapanta vizaĝo! Tiel fremda, ke Ida plurigardas en la ĉambron. Sed aliulo ne troviĝas tie.

Do, nur froste rigardas la knabinon.

Sed vidiĝas, ke eĉ ŝi ne ekkonas Idan. Nur rigardis, kiel timanta fiŝo – ankaŭ la okuloj estas tiaj bluece-grizaj –, ŝi rigardis admirante, atendante.

– Bogár Ella? – ekparolis fine malcerte Ida – Bogár Eleonóra?

– Mi estas, fraŭlineto – respondis la knabino. Kaj ete komplimentis.

Sur ŝia magra vizaĝo aperis esperanta rideto. La vorto: fraŭlineto malagrable tuŝis Idan. Ĉu jam ne patrineto?…

Ŝi rigardis, kiel kutimas la graf-okula fratino Maria, per ekmalvarmiĝintaj okuloj, ne palpebrumante.

– Min ĝojas vidi vin – diretis fine –, sidiĝu, Ella. Mi ĝojas … Vi estis tre malgranda tiam… Ĉu vi ne rememoras min eble…

La okulo de la knabino ekzamenante iradis sur la vizaĝo de Ida. Vidiĝas, ke ŝi ne memoras.

– Iomete, jes – ridetis ŝi malcerte, humilece –, mi estis ankoraŭ tre malgranda…

– Do vi ne memoras eĉ unu vorton de mi?

– Mi ne scias…

– Kiel vi alparolis min…

– Jes…

Kaj ŝi levis la maldekstran ŝultron.

Tiam Ida ĵetis rigardon sur la manon de la knabino: ruĝa mano, mallarĝaj ungoj kun nigra rando. La vizaĝo de Ida ankoraŭ pli ekdigniĝis.

– Do, ĉu vi ne rememoras ankaŭ tion, kiel mi alparolis vin?

– Vere, ne tre…

– Tamen, kion vi rememoras de tiu tempo, kiam vi loĝis ĉe ni? Kiam vi estis malgranda?

La knabino ekridetis.

– Multe. Mi rememoras ruĝan robon, kiam oni vestis min. Mi pensis, mi flugas en ĝi, tiel mi ĝojis pri ĝi. Kateton, kiu batetadis mian pupon. Mi rememoras du pupojn. Ambaŭ havis kapon el porcelano, kaj ambaŭ rompiĝis, kaj mi ploris…

– Kaj alion vi ne rememoras? La knabino ekpensadis…

– Mi rememoras ŝtuparon: mi defalis. –Tiam rompiĝis mia pupo. Spegulon super nia divano…

– Kaj ankoraŭ?

– Mia babtopatrino donis dek-grajceran mincon. Ĝi estis bela, nova monero. Mi glutis ĝin. Ankaŭ pri tio mi ploris.

– Viajn kunludantojn vi ne memoras?

– Du knabinojn. Unua havis strangan parolon. Ni venadis kune el la infanĝardeno.

– Kaj la alia?

– Ankaŭ ŝi loĝis en nia strato. Ŝiaj haroj estis kurte tonditaj. Ŝi havis tre malgrandan nazon. Ŝi ĉiam manĝis ruĝan pomon en la lernejo, kaj tiam platiĝis ankaŭ la nazo.

– Ĉu la kunludantojn de pli frua tempo vi ne memoras? – La knabino ekpensadis.

– Mi rememoras knabon, mi pilkludis kun li. Ne… tio estis pli malfrue. Li estis la filo de la vendisto. Li elportis por mi bonbonon, hordeobonbonon…

– Do alian knabon vi ne memoras?

– De tiu tempo mi rememoras nur tiu du knabinojn de la infanĝardeno. – Ida ekpensante rigardis ŝin.

– Al vi estas bone – suspiris ŝi poste.

Ŝi pensis pri tio, ke Ella povas iradi libere. Ella admirante rigardis. Ŝi atendis, ke Ida eksplikos, kial estas al ŝi bone? Fine ŝi konsideris pri sia juneco, ke ankaŭ Ida dezirus ankoraŭ esti infano. Ida estis tiam dekkvin jara. Silente ili rigardis unu la alian.

Poste ekparolis Ella: – Vi estas tia bela…

Kvazaŭ trakurus fulmo en Ida. Neniu diris ankoraŭ al ŝi, ke ŝi estas bela. Nur foje en la lernejo, kiam ili babiladis pri okuloj unu de la alia, ankaŭ ŝiajn okulojn oni vicigis inter la belajn.

Kiam Ella foriris, ŝi rapidis direkte en la lavejon, kaj observante rigardadis ŝi sin en la spegulo.

Nu, se iu aliulo starus malantaŭ ŝi, iu, kiu per ekspertaj okuloj ekzamenas la kolorojn kaj la formojn, dirus al ŝi:

Vere vi ne estas bela, eta Ida, ne bela. Nur, ke vi havas ĝustan nazon, ĝustajn okulojn. Sed la koloro de via vizaĝo ankoraŭ ne estas flora. Viaj okuloj ankoraŭ ne havas radiojn. Via kresko estas ankoraŭ tiu de iu svelta knabo, via buŝo ankoraŭ estas iomete granda. Tiu blondulino nur vidis, ke via robo estas pura kaj ĝusta, kaj vi lavas viajn manojn kaj vizaĝon pura.

Sed tiu aliulo ne staris malantaŭ Ida, kaj Ida kontente rigardadis sin en la spegulo.

Sekvantan dimanĉon Ida denove estis vokata:

– Vi havas gaston – diris iu kamaradino –, iru.

Ida ektremis. Jare se unufoje okazis, ke ŝi estis vokata en la gastoĉambron. Kaj ankaŭ tiam en juni, pro la patro. Sed kie estas ankoraŭ junio?

– Ĉu mia patro?

– Mi ne scias: sinjoro kaj knabino.

Ida rapidis malsupren koro batanta. Ŝi ne povis diveni: kun kiu povis veni sia patro.

En la ĉambro tiam estis pli multe, ĉefe patrinoj, kvankam la tempo jam proksimiĝis al la kvina.

Ida rapide ĉirkaŭrigardis, kaj vidis, ke sia patro ne estas inter la vizitantoj, sed rekonis Ellan. Ŝi denove portis la lilakoloran jupon kaj la blankan bluzon, kaj la bazaran pajloĉapelon kun la velura rubando. Sed ŝi jam havis ŝuon ĝustan al ŝia piedo, nigran kun laĉo.

La knabino jam sendis al ŝi konatulecan rideton. Ŝi ekstaris, kaj paŝis antaŭ Idan. Ŝi atendis, ke Ida etendos la manon, kiun Ida ankaŭ faris.

Ankaŭ la sinjoro kun tindrokoloraj haroj kaj barbo ekstaris kaj salutis Idan. Li estis tute nekonata sinjoro, en trivita surtuto. Li havis malgrandajn okulojn, mallarĝan nazon, magran korpon. Amikece ridetis al Ida, kaj dum rideto li montris ankaŭ siajn flavan kaj mankhavan dentaron. Li estis ja homo kun malagrabla vizaĝo.

– Vi ne konas min eta Ida, ĉu jes?

Ida malcerte diris: – Mia patro.

Ida jam komencis kredi tion. Troviĝis ia simileco, kvankam la patro havis nigrajn okulojn, kaj la nazo estis mallarĝa kaj pinta, tamen la du vizaĝoj iel konformis. Ankaŭ la odoro de la vesto, simila al ŝima avelo.

– Bonvolu – montris la seĝon Ida serioze. (Kiel fratino Maria kutimas en la direktora kontoro.)

Kaj ankaŭ ŝi prenis seĝon, kaj sidiĝis kontraŭ ilin. Ŝia sento estis, ke Ella fanfaronis hejme, kaj ŝia patro dankeme faras nun viziton, ke ŝi ne estis orgojla al lia filino.

Vere, la patro komencis kun danko pro la afabla intereso de Ida pri sia filino.

– Tio faras min kuraĝa – diris li estime –, serĉi la bonecon de sinjorino ankaŭ mi persone. Mia filino nun estas dekkvar jara, kaj mi dezirus ŝin doni en lernejon. - Antaŭ du jaroj ŝi finis la unu klason de kvarjara mezlernejo, sed ĝuste tiam mi estis sen laborloko, kaj ni vivis nur el miaj birdoj. Eble vi scias, ke flanke mi bredas birdojn. Eble vi memoras, ke sinjoro via patro ĝuste pro tio min maldungis…

– Ne, mi ne scias – retiris la kapon Ida.

– Ne, vi ne scias?

– De mia infanaĝo mi ne estis hejme.

– De via infanaĝo?

– De la morto de mia patrino.

– Sed tio okazis ankoraŭ antaŭe. Okazis, ke mi portis turdon ankaŭ en la kontoron. Sed eble tion vi scias, ke mi estis librotenisto tie, ĉu ne?

– Tion mi scias.

– Do mi enportis la turdon. Mi pensis mi faros ĝojon por sinjoro via patro. La turdo fajfis la Rákóczi-marŝon tiel, ke se iu tie preteriris, haltis, kaj aŭskultis ĝin. La turdo plaĉis al sinjoro Alt, kaj precipe plaĉis se grupoj staris antaŭ la vendejo. Oni aŭskultis la turdon. Kaj ja oni rigardis hazarde ankaŭ la ŝildon de la vendejo:

Ó PÉTER - VINGRANDKOMERCISTO

Diris li foje:

– Aŭskultu, Bogár, ĉe mi mendas ankaŭ la armeo, kaj ĉiuj aŭstraj oficiroj, ĉu vi ne povus instrui al la turdo la kanton „Gotterhalte”[8]?

– Jes, volonte – respondis mi –, sed mi bezonas tri monatojn. Tiam mi faris tion metion kun turdoj nur malgrandmezure, apenaŭ mi havis kvin. Mi instruis ilin komune. Foje aĉetis ilin buĉistoj. Oni pagis eĉ kvindek-sesdek kronojn po unu. Mi reportis la turdon, kaj mi komencis instrui junan turdon. Mi metis ĝin en apartan ĉambron, kaj mi ŝalmis al ĝi „Gotterhalte”. Doloris mia koro instrui tian melodion, sed se la negoco deziris, mi devis tion fari. Mi malŝargis mian animon per instruo de alia turdo je kontraŭgermana kanto. Post tri monatoj kantis la turdo „Gotterhalte”, kvazaŭ oni ovumus ĝin en Vieno. Sinjoro Alt tre ĝojis – mi alparolas lin nur sinjoro Alt -, ĉar kiam mi komencis ĉe li labori, tiam li havis la nomon Alt: mi alkutimis ĝin, kaj ankaŭ la malnovaj aĉetantoj alparolis lin sinjoro Alt en la vendejo. Do li tre ĝojis. La turdo silentis du tagojn. La trian tagon li komencis denove bele kanti. Sinjoro Alt metis la manon en poŝon, kaj prenis kvindek kronojn. Sed ankoraŭ donis butelon da vermuto, ke mi drinku ĝin vespere. Sed kio okazis? Venis posttagmeze du oficiroj en la kontoron. Ili mendis kvindek hekton da vino. Ankaŭ tiam kantis la turdo „Gottehalte” belege. La du oficiroj nur gapis. Ili emandas sinjoron Alt, ĉu ne vendus la turdon. Ili metus ĝin en la oficiran manĝejon. En tiu momento eksonis tiu damna turdo: kaj fortege fajfas la kontraŭgermanan kanton.

Bogár Vince spiregis dolore.

– Eĉ hodiaŭ mi ne komprenas, kiel povis fajfi la turdo tiun kanton? Kaj kial ĝuste tiam? Kiel kaj kiam ĝi lernis ĝin? Eble ĝi aŭdis la kanton de alia, la patriota turdo. La turdoj tre ŝatas tiun kanton. Nenian kanton ili lernas pli facile. Sed jam vane: la domaĝo jam okazis. La oficiroj diris, ke la mendo malvalidiĝis, kaj foriris froste adiaŭante. Devis adiaŭi ankaŭ mi. Mi devis forloĝiĝi ankaŭ tiun tagon. Mi tordis la kolon de tiu turdo! Sed vane! Sinjoro Alt malpardonis. Kvazaŭ li volis min mortpafi. Do vane… vane… Ek de tiam mi ne trovas bonan laboron. Nun mi estas skribisto en la gasfabriko. Sed kion signifas ĉi tie nun cent kvindek kronoj? Se mi ne havus birdojn…

Denove li spiregis. Poste skuis la kapon, kiel se li volus elskui la malĝojajn rememorojn.

– Do, mi petas vin kara sinjorino, estus mia humila instancio[9], ke vi rekomendu ĉi tien mian filinon. En ĉi tiaj ekleziaj institutoj multe vivas je la pano de Kristo. Vi certe havas ĉi tie vorton. Se mia filino povus fini ĉi tie, se nur kvar gimnazion, poste ŝi povus lerni en komerca lernejo: kaj ankaŭ ŝi povus havi salajron. Kaj mi tiam ekprosperigus mian birdakademion. Mi malfermus vendejon ĉi tie ie, en la urbomezo. Certe mi trovus ankaŭ partneron, kiu kun bona mono alpartneriĝus. Ĉar nun ni nur mizeras.

Supo kaj pasto estas la tagmanĝo, kuirita terpomo estas la vespermanĝo. Unu tagon kuirita terpomo, alian tagon bakita terpomo, rare kaĉo. Cent kvindek kronoj: mizero.

Ida silentis kun bedaŭrantaj okuloj. Ŝi sciis, ke la ordeno estas tre ŝparema. Senpagan lokon havas nur kvar knabinoj. Du el ili estas parenco de monaĥino, unu estas nepino de fratino de konfes-prenanto, kaj unu estis akceptita al rekomendo de episkopo, ĉar ŝi estas la filino de vidvino de instruisto. Do pli ne estas. Kaj se estus, eĉ tiam do, kiel ŝi povus peti la ĉefsinjorinon.

– Mi ne scias, ĉu eblas? – diris ŝi fine mallaŭte – mi provos ĉion ankoraŭ hodiaŭ, aŭ en la proksimaj tagoj.

– Kaj vi informos min – petis la patro kun ekbrilantaj okuloj – ĉu mi povus paroli ankaŭ persone kun la ĉefsinjorino?

– „Kun ŝia meriteco” – korigis lin kvazaŭ ektimante Ida –, ĉar ŝi devenas el grafa familio.

– Do kun „ŝia meriteco”. Mi portos al ŝia meriteco tian saĝan turdon, kiu ne fajfis ankoraŭ eĉ al la Roma Papo. Ĝi fajfas la Marŝon de Komárom[10] de komenco ĝis la fino. Barbiero jam volis doni por ĝi ducent kronojn. Sed mi ne donis, mi instruis ĝin dum du jaroj… Ankaŭ mia filino fajfis al ĝi multe. Ella artece povas fajfi. Fajfu kanton, kiel turdo.

Tiam la gepatroj jam ĉiuj foriris. Ankaŭ Ida ĵetis zorgeman rigardon al la horloĝo. La montrilo staris sur la kvina. Oni sonorilis al lunĉo. La deĵoranta monaĥino malfermis la pordon.

– Ni devas foriri – ektimetis Ella.

Ida ekmalŝarĝinte ekstaris de sur la seĝo.

– La turdo – ŝi diris –, ne necesas. Profanajn kantojn ĉi tie oni ne aŭskultas eĉ de turdo.

– Do, povas esti ankaŭ religia kanto – emiĝis la birdo-instruisto, ekzemple: Anĝelo el la ĉielo… Grandioza penso! Anĝelo el la ĉielo. Per triloj…

Kaj li feliĉe adiaŭis.

Ida longe cerbumadis, kiel povus plenumi la deziron de Bogár-oj? tiom ŝi ne havis kuraĝon direkte paroli kun la sinjorino direktoro, ŝi provis ĉe monaĥino, nome Margit, la plej juna monaĥino, al kiu ŝi helpis pasintsemajne lokigi en la preĝejo dek potojn da floro – kion ŝi pensas: ĉu estus ebla?

La monaĥino skuis la kapon:

– Eĉ se volus, ne povus permesi la fratino-direktoro: ne estas loko.

– Sed la patro donus kantoturdon, kiu kantas sanktan kanton.

La monaĥino teruriĝis.

– Tion vi konfesos, Ida. Fajfi sanktan kanton! … turdodancon! Eĉ la penso estas terura kulpo!

Kaj ŝi faris krucosignon.

Ida senpacience atendis la dimanĉon. Sed Ella admirante ne anonciĝis.

Nur la trian dimanĉon ŝi venis. Ŝi havis novan bluzon el blanka silkobatisto, la nova jupo estis nigra. Ankaŭ ŝia ĉapelo kaj ŝuoj, flavaj duonŝuoj estis novaj. Ŝia vizaĝo estis plena kaj rozkolora. Kvazaŭ ŝi venus el ia rafiniga maŝino.

– Mi venis nur saluti – ridetis ŝi feliĉe –, la penson de la lernejo ni jam flankenmetis. Mi portis turdon al sukeraĵisto. Mi petis kvindek kronojn por ĝi. Intertempe mi vidis, ke du knabinoj servas tie: mi demandis, ĉu oni ne dungus ankaŭ min? Oni dungis min. Ekde tiam mi vivas tute kun dolĉaĵoj. Mi havas ankaŭ salajron. Nun ankoraŭ nur dek kronojn semajne. Pli malfrue estos pli. Se mi lernos la metion, ankaŭ ni mem malfermos sukeraĵejon. Patreto tre ĝojas je mia bonŝanco.



Ŝi babilis, kiel iu birdo. Kaj foje ŝi rigardis siajn ŝuojn, foje la manojn. La ungoj jam estis tranĉitaj.

– Ankaŭ fraŭloj iradas en la vendejon, artistostudentoj. Ili estas tre afablaj fraŭloj. Ili parolas…

Kaj ŝi ridis.

– La turdo tre plaĉas. Ĝi kantas tre bele. Foje venis ankaŭ la profesoro. Újházi[11]. Ĉu vi scias kiu estas Újházi? Ne? Fama, hungara aktoro. Li mendis kreman kukon. Li volus aŭdi la turdon, sed ĝuste tiam la turdo ne havis bonan humoron. Do mi antaŭenpaŝis, kaj komencis fajfi, ke ĝi ekhavu bonhumoron. Kaj Ella ĝustigis sian buŝon al fajfado. El ŝia buŝo aŭdiĝis perfekta turdokanto.

Ida timante ĵetis rigardon al la pordo.

– Ve, eksilentu! Kiel vi faras?

Ella montris, ke ŝi fleksigas la pinton de la lango, kaj batadas al la palato.

Sekvantan sabaton la konfeso de Ida enhavis:

– Mi fajfis…





[1] Petőfi Sándor, fama hungara poeto (eo.wikipedia.org/wiki/S%C3%A1ndor_Pet%C5%91fi)

[2] Edzinnomo de la akuŝistino.

[3] Karesnomoj de Rozália kaj Mária.

[4] Suda parto de Buda (eo.wikipedia.org/wiki/%C3%9Ajbuda)

[5] Legu: petroviĉ

[6] Legu: bodoki

[7] Legu: piŝta (Steĉjo)

[8] Himno de Habsburg-oj

[9] peto (lat.)

[11] Fama hungara aktoro, de li estas nomita la „Kokinupo de Újházi”.