Sármellék, benzinejo, estas frumatene kvina horo. Enveturas Peugeot kun itala numerplato. Elaŭtiĝas virino je la fino de siaj tridekaj jaroj kaj viro je kvindekoj. Ili iras en la domon, kaj la virino itale informiĝas, en kiu direkto estas Rédics.
-  Mi ne komprenas, kion vi diras - diras la pumpilisto, sed volonte redemandas: - Ruski?
-  Ruski njet - respondas la virino, kaj tuj ŝanĝas al rumana, sed eĉ tio ne helpas.
-  Deutsch? - proponas la germanan lingvon la alia pumpilisto, kiu nun iĝas al la interparolado, sed la vojaĝantoj skuas la kapon. Ekparolas la viro: - English?
- Tio ne iros - konstatas la pumpilistoj, kaj demandante turnas sin al mi.
Je ilia senŝarĝiĝo mi malkovras: la vojaĝantoj prenis la itineron al Rédics, trans Slovenio akiri en Italion. Mi klarigas al ili, kiel ili trovos la ĝustan itineron, sed antaŭe donis la virino longan demandon. Ĉu ŝi povas trapaŝi la limon kiel rumana ŝtatano apud sia kroata kunulo, per ilia aŭto kun itala numerplato trans Slovenio ĝis Italio, se ŝi ne havas pasporton, nur personan identigilon? Ŝi povas transiri, mi respondas. Oni ne devas jam halti nek ĉe la hungara-slovena, nek ĉe la slovena-itala limo. La virino tre ekĝojas pro la respondo. Senŝanĝiĝinte ekeksplikadas al sia kunulo, kaj ili jam tuj ekiras al la aŭto. Sed antaŭ, ke ili forveturas la virino adiaŭas de ilia frumatena orientanto per la vortoj: "Europa OK, veri OK."
Tion komprenas ankaŭ la pumpilistoj, kaj ridetante respondas: Jes, Eŭropo, ĝi estas vere tre OK.
Ili restas ĉe tio. Ili komprenas unu la alian.

Post András BODA

(Mi atendas ankaux linvajn rimarkojn.)