– Ĉu vi estis hodiaŭ en preĝejo? – demandis mi mian bopatrinon ian dimanĉon. – Ja, hodiaŭ estis hungara meso. Kia ĝi estis?
– Kia? La pastreto preĝis slovake, kaj ni preĝis hungare.

Gazeta mesaĝo:

Decido de papo Benedikto XVI: La slovaka romkatolika eklezio havos pli multajn ekleziajn departementojn. … La ĉ. kvarcentmil-persona slovakia, hungara kredantaro sentas sin trompiĝinta, ĉar je la decido ne estis konsiderita eĉ tiu ilia peto, ke se jam la sudslovakia, hungara episkopejo ne povas esti kreebla, almenaŭ estu nomumota episkopo, kiu zorgos pri ilia gepatralingva pastra flegado. La novaj episkopaj departementoj estas tiel determinitaj, ke en ĉiuj malkreskis la rilato de la hungara kredantaro.

Estus bone jam/ankoraŭ la latina liturgio, ĉu?