Kio estas mia nomo? Demandis ankaŭ Aldo de' Giorgi. Mi konsentas: „La problemo estas pli komplika ol ĝi povus aspekti unuapense. Ĉar efektive eblas pluraj manieroj esperantigi la proprajn nomojn, sed niaj verkistoj ĝis nun ne akordiĝis, kiun el la eblaj kriterioj apliki, tial ekzistas granda konfuzo.” Se temas pri mia propra nomo, mi ne vidas grandan problemon. Mi kutime subskribas: Aleksandro. Mi prenis ĉi tiun nomon, de miaj polaj kamaradoj, kiuj alparolis min ĉi tiel tuj, post nia konatiĝo. Sed mi memkompreneble elkore aŭskultas al Sandor, aŭ Ŝandor. Ankaŭ alkutimiĝis mi al Alexander, kiel oni alparolis min ŝerce en infaneco en la familio.

Sed la familia nomo devas resti Horváth, ĉu per á, ĉu per a, sed ne forgesu la finan h, kiun mi reakiris, post kiam mi ricevis la unuan personan. legitimilon.

Alia problemo estas la skribo de nomoj kaj loknomoj, p. e. en iu rakonto por eksterlandanoj. Mi trovas logike la esperantan transskribon, kiel kelkaj verkistos faras. Tamen povas esti utila, se la leganto povas trovi la originalan skribmanieron en piednoto.