Lego de iu gazeta artikolo igis min skribi. Sendube estas simileco je la lernado kaj instruo de lingvoj, pli frue rusa kaj nuntempe angla. La karaktero de „perfortado sur nin” estas diferenca, sed la sukceso - aŭ pli prefere la malsukceso - eble estas simila. Tiu, kiu necesas al sia laboro, persona sukceso la anglan lingvon, kion povas alion fari, altrudate lernas, kaj klopodas iagrade alproprigi ĝin, postulas tio ian ajn penadon.
La menciita artikolo skribiĝis por studentoj, sed ni devas pensi ankaŭ pri la larĝaj popoltavoloj, kiuj ne necesas al la laboro kaj sukceso ĝuste la anglan lingvon, sed komencas lerni fremdan lingvon, nur ke vizitante alian landon ne estu „mutaj kaj lamaj”, ke povu krei kontakton kun la loĝantoj de tiuj landoj. Ĝenerale pro la modo ankaŭ ili elektas la anglan lingvon, kaj ili penadas dum jaroj, tamen estus ankaŭ alia solvo. Al ili mi proponas la lingvon Esperanto, ĉar ĝi havas simplan, senesceptan gramatikon. Ĝia skribo estas fonetika, la parolo ne enhavas (por hungaroj) fremdajn sonojn. La lernado de Esperanto promesas ankaŭ por plenkreskuloj rapidan sukceson. Estus vera solvo, se Esperanto estus instruata, kiel unua fremda lingvo en ĉiuj bazaj lernejoj dum tri-kvar jaroj. Poste la lernantoj multe pli facile povus lerni iun ajn etnan lingvon, se tio ankoraŭ necesas, aŭ ili deziras.