58
Emonjo hejmenvenis antaŭ vespero. Tiutempe li rajdis flavan ĉevaleton. Ĝi estis obeema, kara besteto. Ĉiam ĝi paŝtetis sin ĉirkaŭ la domo, kaj se iu parolis al ĝi, ĝi kuris tien.
Mi sciis ke Emonjo rakontos al sia patrino: kion mi parolis ĉe la reĝino, kaj ili vokos min post vespermanĝo. Sed eble vokos min ŝi ne tial, ke ankaŭ ŝi mem povu parolai kun mi?
Antaŭ la pordo ruĝiĝis du densfoliaraj tamariko-arboj. (Mi ne scias, de kie oni ilin akiris ĉi tien: eble ĝuste el mia homlando portis ilin Ĉat al sia edzino.) Sub ili kutimis mi sidi, kiam mi atendis mian sinjoron. Ankaŭ tiun ĉi vesperon sidiĝis mi tien, se oni vokos min, mi ne malfruiĝu.
Mi eĉ ne trompiĝis en mia atendo. Ankoraŭ ne finiĝis la vespermanĝo, kiam elparolis Dŝidŝia tra la etaĝa fenestro:
– Zeta! Ĉu iu vidis Zetan? Diru al li, ke li devas supren veni.
La familio sidis ĉe la tablo. Apud la ambaŭ infanoj sidis fraŭlineca knabino, kiun mi ankoraŭ ne konis. La vizaĝo de avo estis jam de vino, kiel la ruĝa drapo.
– Zeta – riproĉetis la sinjorino –, ĉu vi parolas nur antaŭ la reĝino?
– Ho, mia sinjorino – pardoniĝis mi –, kiel mi povus paroli, se vi ne ordonas? La nomo de malliberulo estas: Silentu.
– Vi ne estas tia malliberulo. Via nomo estas: Parolu.
– Mi dankas. Mi faras ĉiam ĝoje, se vi vokos min. Sed ja, se mi rakontus nur la batalon, ankaŭ tio daŭrus semajnon. Kaj se mi rakontus nur la bravecon de mia sinjoro, eĉ tiam ne sufiĉus unu vespero.
– Do, vi vidis mian edzon en batalo?
– Mi vidis ja, mia sinjorino. Li estis tempesto en homa formo.
– Sed li diris, ke li ne vidis vin.
– Ne estas mastra devo vidi sian malliberulon. La malliberulo estas devigita vidi sian mastron. Mi batalis ĉiam apud, aŭ malantaŭ li.
Kaj dum mi parolis pri faraĵoj de Ĉat, triste mi pensis, ke jen ĉe la reĝino mi estis sidigite, sed tie mi devas paroli staranta.
Mia vundita gambo ankoraŭ tiam doloris, precipe, se mi staris aŭ iris longe. Ankoraŭ hodiaŭ, se la vetero ŝanĝiĝas, ja rememoras mia genuo la ebenaĵon de Katalaŭno.
Tiun vesperon mi parolis nur pri Ĉat. Mi pensis, ĉe Ĉatoj estas Ĉat la interesa. La virino vere aŭskultis min kun grandega intereso. Ankaŭ la buŝo de ambaŭ infanoj restis malfermanta. Nur la maljuna Barakanj palpebrumis apud la kruĉo, kaj levadis sian densan, grizan palpebron.
– Nu – eruptis li –, mi ĉeestis kvardek kvin batalon, sed pri kvardek kvin batalo mi parolis tiom entute, kiel tiu junulaĉo pri ĉi tiu unu. Jam ĉiuj estas herooj. Se iu glavbatis unu lacan malamikon, li parolas pri tio cent.
La okuloj de la infanoj jam gluadis pro dormemo. Ankaŭ la maljunulo palpebrumis platajn.
Nur la virino ne volis pleniĝi je mia parolo, kaj Emonjo.
– Atendu mallonge je vorto – diris la sinjorino –, ni enlitigos la infanojn.
La infanoj estis forportitaj. El la tria ĉambro mi povis aŭdi, ke iu infano, Deniso, ankoraŭ volis reiri, sed oni ne permesis, kaj promesas al li:
– Dŝidŝia rakontos por vi pri ruĝa urso kaj pri feina reĝo.
La maljunulo ekdormetis.
Ni restis sola kun Emonjo en la ĉambro. Ŝi apogis sin sur kubuto, kaj tiel rigardis min. La tri arĝentaj meĉujoj susuris.
Mi ekparolis:
– Mia fraŭlino … ĉu vi ne havas ion por diri?
– Kiam mia patrino eniros, parolu pri Atila. Li povis esti bela, kiam li aperis antaŭ la armado en ora kasko … kiel bela povis esti tiu homo! Bela, kiel dio, iranta sur la tero!
Kaj rigardis ŝi sonĝeme antaŭ sin.
Sinjorino Ĉat revenis. Mi parolis pri Atila. Mi rakontis tiel detale la scenojn, kiel se mi parolus por pentristo faronta bildon.
Emonjo kubutumis sur la tablon, kvazaŭ trinkis miajn vortojn. La lumo de meĉoj kolorigis ŝiajn vangojn ruĝkolora. Li havis rondajn brakojn, kiajn havas la marmoraj nimfoj.
Send a message
Search for members