Aleksandro Horváth Published on July 6, 2009
by Aleksandro Horváth

Aleksandro Horváth's blog

Browse posts
Seppik-20
Posted on July 14, 2009
Seppik-19
Posted on July 12, 2009
58 Rakonto antaŭ la familio
Posted on July 10, 2009
Seppik-18
Posted on July 9, 2009
1 comment (latest 4 months ago)
57 Demandoj kaj Dŝidŝia
56 Antaŭ la reĝino
Posted on July 3rd, 2009
Seppik-17
Posted on July 2nd, 2009
Seppik-16
Posted on June 29, 2009
Seppik-15
Posted on June 22, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 71 times

57 Demandoj kaj Dŝidŝia

Monday July 6, 2009 at 06:30AM

57

Mi estis denove en la ĉambro de virino Raba. Ho, ja ŝi ne permesus al mi loĝi en alia ĉambro. Prefere ŝi transloĝiĝis en alian pli malgrandan kameron.

Mi estis jam laca, mi petis la maljunan kortomastron, ne donu al mi jam taskon dum tiu tago, do post tagmanĝo mi restis leganta en la ĉambro.

Ĝi estis bona, malvarmeca ĉambreto. La muron ornamis velkita florkrono. Ĉi tiun kronon portis Emonjo je iu nuptofesto. Kiam ĝi estis forĵetita, mi levis kaj pendigis ĝin sur la muron, kontraŭ mia litaĉo.

Tio estis la nura ornamo de la ĉambro. Alie ĉie pendis la glatitaj jupoj de kuiristino, kiuj plenis la ĉambron kun amelodoro.

Mi apenaŭ volis ekdormi, kiam mi aŭdis, ke eksonetas la ligna klinko. La pordo malfermiĝas, kaj enrigardas Dŝidŝia timeme.

– Ĉu vi dormas?

– Ne, kion vi volas Dŝidŝia?

Ŝi estis iomete pala, kaj serioza.

Ŝi enpaŝis, kaj haltis antaŭ mi, kiel iu lernantino antaŭ sia instruisto.

Kiel granda estas ĉi tiu knabino, kiel ŝi kreskis! – pensis mi. Kiam mi foriris, ŝi estis ankoraŭ infano, nun jam ŝi estas preta por edziniĝi. Ŝi estas pli alta, svelta, kaj havas jam mametojn. Ankaŭ ŝiaj vangoj pleniĝis. La servistoj petole nomas ŝin fraŭlino. Eble ĉar ŝi portas la eluzitajn robojn de Emonjo. Ankaŭ miajn okulojn pikis tio ĉiam.

– Mi dezirus paroli kun vi – diris ŝi time.

Kaj staris ŝi apud la pordo, la fingron metis sur vango, kvazaŭ ŝi timus, ke mi elpelos ŝin.

Ĉifonita pajloseĝo staris en la ĉambro, mi montris tion:

– Vi povas sidiĝi.

Li sidigis sin.

– Mi nur demandas – diris mallaŭte –, nur tion, ke kion mi faris kontraŭ vi? Kial vi malamas min?

– Mi?

– Ĉu vi ne hontigis min hieraŭ antaŭ dudek homoj? Ho, mi pensis: elbrulas miaj ambaŭ okuloj! (Kaj ŝiaj okuloj malsekiĝis.) – Kial?

– Vi mem hontigis vin, bona knabino. Strange vi demandadas min, kiel iu juristo.

– Tio ne estas demandado, Zeta, nur humila demando. Mi dezirus scii per kio ofendis mi vin, kaj klarigi min, ke mi ne faru tiun eraron ankoraŭfoje.

La saĝa parolo de la knabino surprizis min.

– Mi ĝojas – diris mi–, ke vi estas tiel saĝa. Apenaŭ tiel ni pli facile povos klarigi nian aferon. Estis bele, kaj plaĉis al mi, ke vi akceptis min tiel kare, kiam mi alvenis hejmen, sed kio estas multe, tio estas multe! Kion vi dirus, se mi, kiam alvenos Atila, ĵetus min al lia kolo, kaj kisus lin pro mia ĝojo?

– Vi ne estas Atila, kaj mi ĉiam … mi sentis vin … kiel fraton.

– Mi dankas. Sed vidu, la homoj ne scias kion vi sentas, kaj eble povas miskompreni vian konduton. Tio ne estas bona nek por mi, nek por vi.

Ŝi levis la manojn antaŭ la vizaĝon. Mi vidis, ke ŝi ploras.

– Mi ne volis kaŭzi al vi doloron, Dŝidŝia. Sed kion vi parolas pri gefrataj sentoj. Ankaŭ vi estas malliberulo, ankaŭ mi. Nia sorto estas trista. Parolu prefere pri tio, kiel vi vivis dum unu kaj duonon jaron, kiam mi forestis. Kion diris nia mastro, kiam li alvenis?

Dŝidŝia viŝis siajn larmojn per sia antaŭtuko.

– Li diris, ke li vidis lin lastfoje, kiam la batalo komenciĝis.

– Kaj pri mia braveco li ne parolis?

– Ne. Nur diris, ke oni vidis vin laste inter la vunditoj, sed vi ne estis vundita, sed vi estis malsana pro pesto.

– Kaj Ĉat pensis, ke mi mortis?

– Jes.

– Ĉu li bedaŭris min?

– Jes.

– Kiel li bedaŭris min? Kion li diris?

– Li diris, ke domaĝe por vi, pli multe valoris via buŝo, ol mano de aliuloj, kaj vi estis tre lerta knabo. Li diris: „Sur mian novan ŝildon mi skribigus de li la oran ornamon”.

– Kaj la sinjorino, ankaŭ ŝi bedaŭris min?

– Ĉu ŝi? Jes ankaŭ si.

– Kiel? Kion ŝi diris?

– Ŝi diris, ke malsaĝo estas forporti tian malliberulon el la domo. Neniu povas tiel bele kliniĝi kaj saluti, paroli, kiel vi. Tia malliberulo estas ornamo de la domo, kiel la silka drapiraĵo. Ŝi tre forte riproĉis la sinjoron, ke li perdis vin.

– Kaj la fraŭlino kion diris? – demandis mi oscedante. (Kiel bone sukcesis la oscedo!) – Kion diris?

– Nenion.

– Ĉu ŝi ne bedaŭris min?

– Sed.

– Bedaŭris?

– Bedaŭris.

– Sed kiel? Kion ŝi diris?

– Kion, do? Nu, mi forgesis jam. Kion do? Jes, iam ŝi diris, ke …: „Eble pli bona al li tiel.”

Sekvis silento dum minutoj. Mi forgesis ke Dŝidŝia estas tie. Ŝiaj vortoj kiel kirla vento turnadis en mia animo.

– Ĉu jam plu ne demandos? - ekparolis ŝi fine. – Ĉu min vi ne demandas?

Kaj mi kvazaŭ aŭdis la baton de ŝia koro.

– Ne – respondis mi krude kaj fermis la okulojn –, iru, faru vian laboron.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...