56
Alian tagon vere vokis min la reĝino. Mi tiam jam estis preta. Miaj karaj kunulaj malliberuloj kvazaŭ konkuris, kiu laboru pli multe pri purigo de mia katalauna vesto. Oni kolorigis la rimenojn per flava farbo. La polvo el la veluro estis eligita. La oraj butonoj estis brile frotitaj. Kie estis ŝiraĵo, tie oni kudris ĝin. Mallonge: kiam mi vekiĝis en mia malnova ĉambro, oni jam portis tien mian vestaĵon.
Ankaŭ mia sinjorino faris sian plejon: ŝi donacis al mi belan grandan, tolan kolieron. Kiam mi ankaŭ tion surmetis, estis ĝenerala opinio en la domo, ke kiu min ne konas, povus pensi, ke mi estas iu fuĝanta reĝido.
Mi ĉiam ŝatis belajn vestojn. Tiu ĉi sola virina trajto restis neekstermebla el mi. Se ankaŭ mi mem devis lavi, mi ĉiam havis blankan veston, kaj mi ĉiam akiris ankaŭ parfumaĵon, se ne alion, odorantajn herbojn. Sed neniam tiel range metis mi miajn piedojn ol tiam, kiam mi, post longa foresto, denove aperis antaŭ Emonjo.
Iom mi tamen timetis: mia vizaĝo ŝanĝiĝis: kreskis barbo, kiu estis nigra kaj kirla. La malliberuloj kaj servistoj diris, ke kun barbo mi havas pli bonan formon, sed kion diros Emonjo? Mi tordis mian lipharon pinta. Sed la harojn mi ne plektis, mi estas malliberulo, sed tio ne timigis min: ĝi bele glatite pendis sur mian ŝultron.
Do mi paŝas en la palacon. Ĉapelon kun larĝa rando mi tenis en la manoj, ĉe mia flanko pendis glavo, sur mia sandalo estis ora sprono, mi surhavis ĉerizkoloran pantalonon, griotkoloran dalmanon*, tolan kolieron, de sur mia ŝultro pendis duspanlonga, ebura korno je arĝenta ĉeno. Vere mi ne ŝanĝus vestaĵon kun iu hirta reĝido.
Kiam la servisto flankentiris la kurtenon de la pordo, mi enpaŝis vere, kiel ia reĝido. Mia rigardo ĉirkaŭkuris la virinojn. Ili estis ĉirkaŭ dudekope. Inter ili estis ankaŭ Emonjo, en blanka robo kun ruĝa floro, ŝiaj haroj estis plektita dorse en solan faskon, kiel estis ankaŭ pli frue. Mi apenaŭ ĵetis rigardon al ŝi. Sed mi vidis eĉ per ĉi tiu sola rigardeto, ke ŝi totale ne ŝanĝiĝis. Oni provis blankan-bluan veston sur iu blonda virino, sed kiam mi enpaŝis, preskaŭ ili ŝokiĝis pro surprizo.
Sed mi tiam jam profunde ekkloniĝis, duongenuiĝis, kaj atendis la alparolon de reĝino.
– Kreanta Dio! – ekparolis la reĝino frapante per manoj. – Ĉu vi estas, Zeta? Vi ŝokiĝas nin!
– Mi petas pardonon, majesta sinjorino, mi ne havas alian vestaĵon, nur ĉi tiu, en kiu mi venis. Mi petas akcepti mian humilon kaj pretecon al via servo ankaŭ en ĉi tiu timiganta vestaĵo.
– Venu pli proksime! Nu rigardu, knabinoj, kia belega fraŭlo estiĝis ĉi tiu knabo! Zeta, rakontu al mi multe! Venis la mesaĝo, ke vi mortis. Mi larmis pro vi.
– Mi dankas, majestino – diris mi kortuŝite. – Se mi sciintus tion en tiuj malfacilaj horoj, mi sentintus min konsolita.
– Parolu multe. Ĉion, kie vi iradis? Kie vi vivis? Kial vi ne venis hejmen je la aŭtuno de la pasinta jaro?
Ŝi sidigis sin sur sofon, kaj rigardis apogante sin sur duonkubuton. Sed rigardis ankaŭ la ceteraj ĉeestantaj virinoj.
La blankhaŭta, fremda knabino sidiĝis al ŝia piedo, kaj observis min malvarme. Emonjo tenis sub sin ornamitan kusenon, kaj apogis sin je dorso al la sofo de reĝino. Kaj eble ankaŭ ŝi ridetis. Mi ne scias certe, ĉar mi timis rigardi al ŝi. Sed mi sentis, se oni rigardas min.
Mi ne kutimis moliĝi. Malmulte estas homoj, kies rigardo min konfuzus. Sed tiam, ke mi povis denove vidi Emonjon, kaj mi sentis, ke ŝia rigardo ripozas sur mi, apenaŭ mi povis ekparoli. Mi staris nur antaŭ ili, kaj ne sciis, kie komenci.
– Majesta sinjorino mia – diris mi fine – Mi ne povas scii, kio interesas vin pri la multaj eventoj, en kiuj mi partoprenis …
– Min interesas ĉio, ĉio. Alportu seĝon por li, aŭ sidiĝu sur la tapiŝon. Ja, en ĉi tiu vesto vi estas tiel streĉa, kiel se vi volus diri novjaran saluton. Ĵetu la ĉapelon en la angulon, kaj ne festecu.
Do, mi sidiĝis inter ilin sur malaltan kusenoseĝon. Mi submetis mian ĉapon, kaj pro tio, ke ĉiuj okuloj rigardis min ridetante, forpasis mia timeto. Mi vidis, ke mi estas inter infanoj – ĉar la virinoj, kiam estas gajaj, ĉiam estas infanoj, dekjaraj infanoj. Nur rigardo de Emonjo premis min, kare.
– Majesta sinjorino mia – diris mi –, se vi konfidas tute al mi la rakonton, mi timas, ke mi estos longa kaj malinteresa. Ĉar en via ĉirkaŭaĵo, majesta sinjorino, mi sentas min, kvazaŭ mi estus inter nuboj. Ordonu do, de kie mi komencu?
– De ĉi tie, ĉe la fino de la urbo, kiam vi surĉevaliĝis. Poste vi rakontos la veturon, la batalon, kaj viajn peripetiojn.
Iu petol-okula huna virino aldonis:
– Kaj tiun parton rakontu la plej detale, pri kiu vi volus silenti.
Ili ridis. Nur la blankhaŭta, blonda knabino restis serioza, kun admirantaj okuloj.
Mi eksciis pli malfrue, ke la ŝercema virino estas reĝino Eĉka, kaj ke la blonda kabino ankoraŭ ne komprenas hune: ŝi estas germana virino. Ŝia nomo estas Ildiko, germane: Krumhildo.
– Do mi komencas tie, kie vi ordonas, majesta sinjoro. Estis frumateno, kiam ni surĉevaliĝis ĉe la rando de la urbo, kaj la ĉefpastro benis nin. Ho, mi estis ja malgajaj. Eĉ neniu sciis, ĉu revenos iam en ĉi tiu urbo, aŭ eble li ekiras en la landon de animoj de tie. Ankaŭ la reĝo estis malgaja. Mi ekvidis larmon ankaŭ en liaj okuloj.
– Vi trompiĝis! – ridetis sinjorino Rika –, la reĝo ĉiam ŝajnas malgaja, kaj se plorus, ankaŭ tion faras sen larmoj.
– Eble – respondis mi kliniĝante –, eble mi ploris, tial mi vidis tiel, ke ĉiuj larmas.
Mia rigardo trakuris la vizaĝon de Emonjo, ŝi rigardis min sen palpebrumo, per pensanta rigardo. Ankaŭ ŝi havas vizaĝon, kiel tio de Atila: oni ne povas scii, kio estas ene.
Survoje ne okazis kun ni io interesa. Ni marŝis en la valo de Danubo, ĝis ne printempiĝis. La armadoj marŝis antaŭ ni, kaj rompigis la romiajn urbojn. La unua io, inda por mencii, kiu venkis en ni pripensadon, okazis ĉe marĉa parto. Kiel ni rajdis tie, la ĉevaloj ĝis genuo en la koto, subite el la kanaro antaŭenkuris magra, aĝa virino en ŝifonoj. Ŝiaj okuloj estis grande rondiĝintaj. De ŝia magra brako pendis smeraldo-koloraj, verdecaj ŝiraĵoj. Antaŭ ke oni povus kapti ŝin, ŝi jam staras antaŭ la reĝo. Ekprenas la bridon de la ĉevalo de Atila, kaj kriegas germane.
– Reen, Atila! Reen!
Ŝi estas forpuŝita de antaŭ la reĝo, kaj sinkas en la marĉa akvo, kaj malaperas inter la kanoj.
Mia aŭskultantaro paliĝas, mi vidas, ke ankaŭ Emonjo perdis sian farbon.
– Poste sekvis aliaj, similaj malbon-antaŭdirantaj signoj – daŭrigas mi. – Ien staris ermito inter la ŝtonegoj, kaj kiam la reĝo iris tie, li levas ambaŭ brakojn, kaj krias:
– Mi scias, kiu vi estas. Vi estas la martelego de la mondo! La tero ektremegas, kien vi paŝas, kaj la steloj falas, kie vi ekblovas vian kornon. Sed eksciu, ke kiel la Dio lanĉis vin sur ĉi tiu mondon, ankaŭ tiel revokos vin.
– Kiel malsaĝaj estas la antaŭdiristoj ĉie! – ekmalĝojis la reĝino. – Ĉielo kaj tero, ĉio antaŭdiris malbonŝancon al Atila, kaj kiu estis la fino?
– Mi ne scias, majesta sinjorino, eĉ hodiaŭ. Mi restis tie sur la batalkampo.
– La fino estis, se li hejmenvenis je la fino de aŭtuno milfoje riĉa. Li alportis ankaŭ grupon de reĝidoj kaj reĝidinoj, kiel ostaĝon, ke la siaj adeptoj vivantaj en okcidento restu fidelaj. Vidu ĉi tiun miraklan belegan knabinon! (Ŝi montris al Ildiko.) Ankaŭ ŝin kunportis. Ŝi estas reĝidino, kaj estas kara.
Kaj tiris ŝi Ildikon al si, kaj kisis ŝin.
Poste mi rakontis la batalon. Kiam mi rakontis la scenon, kiam Atila starigis sin al la pinto de luktantoj, ili aŭskultis min retirante spiron, kaj ĉiuj virinaj okuloj brilis. Sed mi rigardis nur Emonjon, kies vizaĝon ĝis tiam mi ekkonis neŝanĝebla. Li rigardis min ruĝiĝinte, kun brulantaj okuloj. Oni povis rimarki, ke mia rakonto kuntiras ŝian animon.
Mi pensis, la momento estas konvena rakonti pri mia propra braveco, sed malfermiĝis la kurento, kaj la servisto raportis, ke alvenis sendito de la reĝo.
Apenaŭ akirus ilin fulmobato, ili suprensaltis. Leviĝis ankaŭ la reĝino.
– En funebro? – demandis ŝi kun zorgo.
– Ne, sinjorino mia, li portis bonajn mesaĝojn.
– Enkonduku lin. Voku la ĉefan oficiston.
Kaj senŝarĝiĝinte spiris ŝi.
– Nu jen, kiel ni ektimis.
La sendito, Igar, huna bravulo, polvokovrite paŝis en la ĉambron, kaj surpiede transdonis la leteron de Atila.
– Kian mesaĝon vi alportis? – demandis la reĝino. – Ĉu li estas jam en Romo?
– Ne, mia sinjoro –respondis Igar –, Romo venis antaŭen al ni.
– Mi ne komprenas vin.
– La Roma papo, la plej granda sinjoro de la kristana mondo, li venis antaŭ nin en festa vestaĵo. Li genuiĝis al la piedo de la reĝo: petegis, ke li indulgu la urbon.
– Kaj?
– Ni estas irantaj reen.
Sinjorino Rika ek-skuiĝis.
– Kial indulgis ĝin? Kial ne sidiĝis su la tronon de imperio!
Ŝiaj okuloj ŝutis frajrerojn. Ŝia korpo eklongiĝis. Ah, kiel ŝanĝiĝis subite tiu virino! Ŝi estis vera reĝino. Tiam mi komprenis, ke Atila ĉe ŝi ŝtaliĝas sian animon.
Sed tio estis nur unu momento: malkovrita, nekonita pejzaĝo ĉe fulmolumo. Poste la virino rigardis la teron, kaj kvazaŭ enue demandis:
– Ne kontraŭstaris iu?
– Ne sinjoro mia, kiu maltimus kontraŭstari al ni.
– Aecio?
– Aecio informaĉis en Romo, ke li venkis sur la katalauna kampo.
– Tion mi jam aŭdis, sed kie estas li?
– Ni ne scias. La granda venkanto nenie estas videbla. Kontraŭe la venkita subigas la plej grandan urbon de la mondo, kaj farigas ĝin impostopaganto.
– Do estis nenia batalo?
– Ne, sinjoro. Ĵus kiam ni rompis Akvileon, tuta Italio falis al niaj piedoj. Ni alportos hejmen milo kaj milo veturiloj da trezoro. Ne mezureble multe da silko, veluro, vazo, bildo, oro, arĝento venas, kaj granda amaso da junaj malliberuloj.
– La pesto? …
– Kiel pasintan jaron, sinjorino mia. Mi pensas, la reĝo tial ne marŝis en Romon
– Sed li estas sana?
– Sana estas, beno al dio.
– Diru nu – demandis reĝino Eĉka –, kia homo estus tiu papo?
– Li estas aĝa, magra homo – ekridetis la sendito, li havas sulkan nazon kaj timeman vizaĝon.
La ĉef-oficisto alvenis. Reĝino iris kun li kaj kun reĝino Eĉka en flankan ĉambron, ke li legu la leteron.
Ni silentis dume en la granda ĉambro. La virinoj flustris. Mi ne povis paroli kun iu. Kiam neniu rigardis min, mi paŝtis miajn okulojn je Emonjo. Kiam iu levis la rigardon al mi, mi rigardadis la vizaĝon de Igar.
Emonjo parolis al Igar:
– Ĉu estas mi patro sana?
– Jes, estas sana, fraŭlino.
– Ĉu vi alportis ankaŭ al ni mesaĝon?
– Nur permunde.
– Ĉu vi diras al mi?
– Nur tiom, ke li estas sana, kaj ke al la sinjoridoj oni ne donu malmaturan frukton.
Ildiko sidiĝis sur la sofon, kaj brakumis la kolon de Ildiko. Ŝi premis sian vangon al ŝia vango.
– Ĉi tiu knabino estas bela, ĉu ne, Zeta? Ĉu vi vidis pli belan knabinon, ol ŝi?
– Mi vidis, fraŭlino.
– Ĉu, kie?
– Ĉe la bordo de Tibisko. Tie mi vidis iam ŝin, sur ĉevalo, en kolombo-kolora robo kun vualo.
Ŝiaj okuloj ekskuetis, sed la mieno restis senhumora.
– Vi estas bela – karesis ŝi Ildikon –, vi estas bela. Ĉu vi komprenas?
– Kombrenas: vi eŝtas pela.
Kaj ili ridis.
Send a message
Search for members