Aleksandro Horváth Published on June 21, 2009
by Aleksandro Horváth

Aleksandro Horváth's blog

Browse posts
56 Antaŭ la reĝino
Posted on July 3rd, 2009
Seppik-17
Posted on July 2nd, 2009
Seppik-16
Posted on June 29, 2009
Seppik-15
Posted on June 22, 2009
55 Denove hejme
Seppik-14
Posted on June 13, 2009
54 Lastaj tagoj en la civilizita urbo.
Posted on June 11, 2009
Seppik-13
Posted on June 10, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
53 Zeta inter pastroj
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 57 times

55 Denove hejme

Sunday June 21, 2009 at 07:22PM

55

Estis jam flavanta aŭtuno, kiam post multaj peripetioj, aventuraj pasaĵoj, iun krepuskan antaŭvesperon mi alvenis al la bordo de Danubo.

Mi blovis en mian kornon.

Baldaŭ mi vidis, ke venas la pramo. Malalta huno staras en ĝi, li havis blankan barbon.

Sed li eĉ ne atingas la bordon, streĉas sian arkon:

– Kiu vi estas, kaj kion vi volas?

– Mi estas huno,kiel vi – respondas mi –, mi veturas hejmen.

– Kial vi hejmenvenis?

– Tio estas mia afero. Via devo estas transporti min.

– Sed la diablon de via patro: ne tiel estas tio! Ĉu vi ne scias, ke mi permesas pafi mian sagon en vin?!

– Kial vi pafus?

– Ĉar vi estas aĉa fuĝanto!

– Fuĝanto? Mi? Mi vidas, ke ni ne komprenas unu la alian. Mi venas el la lando de katalaunoj, el la pasintjara batalo.

Nu pro tio restis lia buŝo malfermita.

– Do, ne el la roma militiro?

– Ne. Eble tie estas la armeo?

– Tie.

Nu, pro tio mia buŝo restis malfermita.

La huno remis al mi. Observante rigardis li mian vestaĵon, kaj ankaŭ vizaĝon.

– Mi transportos vin – diris li –, sed vi mem vidu la finon.

– Kial?

– Vi povas nu eniri, sed se vi volas ankaŭ reiri …

Mi ne replikis kun li. Mi plurajdintus, sed mia ĉevalo estis laca. Mi devis tranokti ĉe la pramistoj.

Ĉe la vespermanĝo ni kunamikiĝis, ĉar mi multe rakontis pri la batalo. Sed mi ankaŭ demandadis:

– Kiam ekiris Atila en Italion?

– Baldaŭ, post kiam li hejmenvenis. Nur apenaŭ li ripozis semajnon, nutrigis la ĉevalojn. Kiam la forto de la vintro pasis, tuj li ekiris.

– Ĉu vi scias ion pri Ĉat? Ĉu li vivas?

– Vivas.

– Kaj lia familio?

Pri ĝi jam ili ne sciis ion. La pramistoj, limgardistoj plimulte estas ugoroj. Estas inter ili ankaŭ invalidaj hunoj. Ilia profesio estas fiŝkaptado, ĉasado. Je ĉiu cent paŝo staras kanokabano. En la landon de hunoj ŝpiono ne povas eniri.

Alian matenon mi frue plurajdis, kaj antaŭvespere jam aperis antaŭ miaj okuloj la turoj de lignopalaco de Atila.

Kiaj konfuzaj sentoj ĵetadis en mi tiam, tion mi ne povas skribi. Mia koro foje flugis supren, foje flugilo-rompite falis malsupren pro ia maltrankvilaj pensoj. Ĉu ŝi estas ankoraŭ needziniĝinta? Kiel ŝi rigardos min, kiam mi paŝos antaŭ ŝin?

Se mi estus iranta perpiede, mi devus ofte halti, mia koro tiel bategadis.

En la Tibisko mi trinkigis mian ĉevalon. Ankaŭ mi mem deseliĝis, lavis min, banis min rapide. Mi batis la polvon de mia vestaĵo.

Kaj mi enrajdis.

Kiel silenta, senhoma estas ĉi tiu urbo! Nur kelkaj virinoj kaj infanoj iras surstrate.

Antaŭ la reĝa palaco mi tamen vidas kelkajn armitajn ĉevalistojn. Ili estas gardistoj de la reĝinoj: lamaj batalistoj, maljunaj ordinaraj hunoj, korpgardistoj, kiuj malsane restis hejme, kaj dutriono de servistaro de Atila.

Kun premiĝanta koro rajdas mi tra la pordo. La servantoj, malliberuloj, gape rigardas min, sed tiel malvarme, kvazaŭ mi estus fremdulo.

– Bonan vesperon Uzura!

Uzura faligis sian lancon.

– Dio de ĉieloj! – balbutas li – vi estas, Zeta?

– Jes ja, mi estas!

La homo kriegas en la domon:

– Zeta alvenis!

Kaj li ĝojas, kvazaŭ mi estus lia filo.

Ankaŭ la servistoj, malliberuloj elkuregas. Kiam mi malseliĝas, knabino armumas mian kolon, kaj kisas, kvazaŭ ŝmacadas min:

– Zeta! Zeta!

Mi rigardas, kiu ŝi estas. Do Dŝiŝia! Apenaŭ mi rekonas ŝin, tiel ŝi plenkreskis.

Sed ankaŭ la ceteruloj elkore armumas min. Premas mian manon, karesas mian vestaĵon. Po ses demandas samtempe, de kie, kiel mi venis, vere mi ne mortis?

Oni puŝas kaj tiras min poste antaŭ la sinjorino kaj la aĝa sinjoro Barakonj.

Ankaŭ la infanoj ĝoje kuras ambaŭ al mi, kaj mi petas permeson kisi iliajn manojn.

Mi ne vidas nur, kiun mi plej forte dezirus vidi. Mian koron tiel forte batas pro la malbona konjekto, ke mi balbute respondadas la demandojn de la sinjorino kaj la aĝulo.

Fine mi timege demandas:

– Ĉu vi estas ĉiuj sanaj?

– Ĉiuj, Zeta.

– Ankaŭ la – fra-fra-fraŭlino?

– Ankaŭ ŝi, Zeta.

– Kaj la fra-fraŭlino ne estas mal-malsana?

– Kial ŝi estus malsana? Ŝi iris ĉasadi kun grandsinjorino Rika. Morgaŭ certe vokigas vin la grandsinjorino, ĉar ŝi tre priploris vin. Mia sinjoro venis hejmen kun la mesaĝo, ke atakis vin pesto, kaj vi mortis.

Duono de ŝarĝo falis de sur mia koro. Se Emonjo estus jam sinjorino, ŝia patrino ne dirus, ke la fraŭlino ĉasadas, sed dirus, ke ŝi ne estas fraŭlino, sed jam sinjorino.

– Kaj la sinjoron ne trafis malbono en la batalo? – demandis mi babilante –, mi pensis: li mortis.

– Ne, li ne mortis. Li ne kutimis morti – respondis ridante la virino.

– Ĉu li restos ankoraŭ longe? Ĉu vi ne pensas, ke mi devus iri post lin?

– Iros do en la inferon! Estas jam aŭtuno. Kiam vi akirus ilin, ili jam ekiros hejmen.

– Kaj pri mia bravuleco, ĉu diris ion mia sinjoro.

– Ne, Zeta. Li diris, ke vi tuj je la komenco de la batalo perdiĝis el antaŭ liaj okuloj.

Tio tristigis min.Do mi restos malliberulo. Mi povus esti episkopo, mi estos ĉevalgratanto, sandalpurigisto, dupieda hundo. Mi petis ripozon unutagan.

En la kuirejo estis granda festo tiun vesperon. La malliberuloj kaj la servistoj ĉiuj kolektiĝis por aŭskulti miajn vortojn.

Virino Raba bakis viandon, kaj metis vinon sur la tablon. Ŝi sidigis min en sian brakseĝon kaj nomis min kara filo. Dŝidŝia estis sidigita apud min. Nu tio al mi ne plaĉis. Mian agacaĵon ankoraŭ kreskigis, ke la knabino sidigis sin vestiĝinta en festa robo apud min, kaj metis antaŭ min bukedon el aŭtunaj floroj en poteto.

Nu, mi poste rakontis al ili miajn ĉiujn aventurajn pasaĵojn, la batalon, mian savon. Mi montris al ili la vundojn sur mia kapo kaj genuo. Ili rigardis per granda adorfervoro.

– Nu – diras servistino Gergino –, ne vane preĝis por vi Dŝdŝia.

Mi levis miajn ŝultrojn:

– Kial ŝi preĝis? Kio estas mi al Dŝdŝia? Kaj kio estas ŝi al mi? Sed mi tamen dankas, … Mi ne komprenas vin Dŝdŝia. Ja estas bone, se vi interesas pri mia sorto, sed tio tamen estis jam neĝuste de vi, ke kiam mi alvenis, vi ĵetis vin al mia kolo, kiel se Dio scias … Tiaĵojn evitu en la estonteco, mi petas, ĉar oni povus esti kaŭzo de miskomprenoj. Kaj vi nun jam estas granda knabino, vi devas gardi vian bonan respekton.

Dŝdŝia malantaŭenkliniĝis sur la seĝo. Ŝiaj vangoj malkoloriĝis.

Sed mi faris, preskaŭ mi ne ekvidus. Mi batis sur la tablon:

– Mia kokino, la malgranda nigra diablo, ĉu ĝi ankoraŭ vivas?

La servistoj serioziĝis kaj rigardis al Uzura.

Uzura ruĝiĝis. Li gratis sian kapon.

– Nu, kio okazis?

– Nu – diras fine virino Raba –, Uzura oferis ĝin al via memoro. Kiam ni aŭdis, ke vi mortis, Uzura mortbatis, kaj ni bruligis ĝin, ke ĝi estu via kokino ankaŭ en la alia mondo.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...