13

La sekvan tagon la delegacio tagmanĝis ĉe Atila. Ankaŭ mia sinjoro. Mi denove iris al la reĝino.

En la pordo mi renkontiĝis la vartistinon de Ĉatoj. Ŝi staris antaŭ min, kaj kiel se ni estus malnovaj konatuloj, diras ŝi al mi:

– Mi demadas do vin: Ĉu vi ne estas Avzono? (Itala.)

– Ne – respondis mi admire.

– Tial – sopiris ŝi –, ĉar mi estas Avzonino. Mia patrino estis avzona virino, kaj mia nomo estas Dŝidŝa. Aŭ kiel ĉi tie oni elparolas: Dŝidŝia.

Malbela nomo, pensis mi.

La knabino daŭrigis:

– Kaj mia patrino estis malliberulino de Ĉatoj, kaj ŝi naskigis min ĉi tie. Sed ŝi mortis en la pasinta jaro. Dio donu al ŝi ripozon.

Kaj ŝi krucosignis, forpalpebrumis larmoguton.

– Kion mi havas komunan kun tio? – grumblis mi.

Ŝi ekruĝiĝis. Ŝi premis ŝian brunan, maldikan manon al ŝia vizaĝo, kaj palpebrumis timeme. Ŝi estis tute malagrabla fenomeno, la povra: kiel ia knabo en jupo, kaj infana odoro indulgis el ŝi.

– Kion vi volas do?

– Nenion – respondis ŝi triste.

Mi rapidis plue, kvazaŭ mi kuregis al la reĝino.

Nur tiuj virinoj estis tie, kiuj la pasintan tagon, kaj ankoraŭ iom pli multe.

Nur Emonjo mankis.

Mi desegnis senvolonte. Kie povas esti Emonjo? Ĉu ŝi ĉasadas denove? Kun kiu ŝi ĉasadas?

La virinoj denove admiris miajn desegnaĵojn, kaj laŭdis ilin. Sed pri ilia laŭdo mia koro ne esprimis tiel ĝojon, kiel pli frue. Mi rigardis ilin jam kuraĝe. Mi estus volanta vidi inter ili pli belan ol Emonjo, ke mi ne pensu ĉiam al unu knabino. Sed ne estis pli bela, eĉ unu ne estis pli bela. La hunaj virinoj ne estas tiel belaj, kiel la grekaj, nur Emonjo estas la unika. Kie inter steloj estas la vesper-matena stelo. Eble la plej ofte mi rigardis kvardekjarecan, globforman virinon. Ankaŭ ŝin nur pri tio, car ŝi povis bonguste ridi. Tiam ŝi pintigis la buŝon. Foje do ĉe granda rido mi ekvidis, ke antaŭe ĉe ŝi mankas dento.

Pli malfrue mi eksciis, ke ŝi estas la pli maljuna edzino de la ĉefmilitestro.

Ĉirkaŭ tagmezo oni engvidis la malgrandan Ĉaba-n. Li estas neta, malgranda, brilokula bubo. Certe vi alvenis el la banejo, ĉar lia haro estis malseka. Oni vestis lin en tindrokoloran silkorubeton. La suba parto de lia pantalono estis ĝis genuo retita per la or-teksita ŝnuro de la sandalo.

Ĉiuj virinoj ekkisis la malgrandan reĝidon. Li kisis nur la patrinon. Kaj li tuj ekstaris apud min: Li kun granda intereso rigardis la dianton, kiun mi desegnis. Li ekgapis ankaŭ mian vizaĝon.

– Kiu vi estas? – demandis li kun milda, infana scivolo.

– Mi estas Greko – respondis mi ekridete –, de malproksima tero, kie komenciĝas la lando de fabeloj.

Pri tio li ekgapis ankoraŭ pli forte.

– Ĉu vi vidis feinon?

– Mi vidis.

– Do, akuŝistinon kun fera nazo, ĉu vi vidis?

– Ankaŭ tion.

– Do, sepkapan drakon?

– Ankaŭ tion.

– Vivantan?

– Vivantan, sed nur unukapan.

– Unukapan? Ĉu ĝi sputis la flamon?

– Sputis.

– Ĉu ĵetadis ĝi stonegon?

– Tion ne.

– Do, kion ĝi ĵetadis?

– Teleron al la kapo de ĝia edzo.

Ĉaba gapis. La virinoj ridetis. La edzino de ĉefmilitestro ne povis kovri la mankon de sia dento.

Ankaŭ la reĝino ridetis. Ŝi ekprenis ŝian filon, ekkisis lin.

– Venu: via ĉevalo atendas vin. Sed ĉe la tagmanĝo vi ne permesas, ja iri al la fremduloj, karesi ilian barbon, fingrumi iliajn orajn ĉenojn. Vi sidos apun la patron, kondutos serioze.

Ĉaba ankoraŭfoje ĵetis rigardon al mi, kaj oni forkondukis lin.

Fine ankŭ mi mem liberiĝis. Mi ĉirkaŭiris la domon de Ĉatoj, sed la huna knabino nenie montriĝis.

Mi ĉirkaŭrigardis ankaŭ ĉe la reĝa palaco. Tia staradis multe da batalistoj vestiĝintaj en diversaj vestaĵoj. Estis kiu havis ĉapon el bizonkapa pelto. Sur ĝi estis ankaŭ la du kornoj de la bizono. Kiu ĝin vidis, kvazaŭ ektimis, ke ĝi kornobatos. Tio estis sarmata batalisto. Li alvenis en deputo. Tiam mi ankoraŭ ne konis la Sarmatojn.

Sur stuparo de la palaco enuis du liutistoj. Ambaŭ estis vestiĝintaj en sangokolora silko, kaj ambaŭ estis jam grizaj. Ili plektis, resoniĝis siajn liutojn, kaj intertempe rigardadis en la direkton de pordogardisto.

Vidiĝis, ke ili atendes la momenton kun festa kortuŝiteco, kiam iu mansignos, ke ili permesas eniri.

La tempo jam bone enkliniĝis la posttagmezon, kiam la sinjoroj venis el la tagmanĝejo.

– Nu, tio estis senforgesebla! – entuziasmiĝis Maksimino.

– Admirebla! – mantremis mia mastro.

– Tio estis, kiel sonĝo! – babilis la centuriestro.

Ilia vizaĝo estis ruĝa, la centuriestro ankaŭ ŝanceliĝis.

Prisko tuj sidigis min skribi, ke li tuj en la varmo de evento diktu la iron de la tagmanĝo, sed Maksimino nove kaj nove ekĝenis nin.

– Kia reĝo ĉi tio estas! – flagris la entuziasmo en li. – Se la imperiestro ekaŭdos, ke Atila manĝas el ligna telero, kaj trinkas el ligna pokalo!

– Ankaŭ ĉi tiu estas nur fi-fieregeco – kriĉis la centuriestro, kiu apenaŭ povis stari sur siaj piedoj. – Sed tio ne estas malbona: al mi plaĉas la fi-fiereco en la soldato.

– Pri kia fieregeco gluglas vi! – parolis akre Maksimino al li. – Ne estas fierega homo tia, kiu sidiĝas inter sian popolon, ke juĝu aĉan ĉevalproceson.

– Sed li misrespektas la oron!

– Provu per unu sako!

– Terura cerbo brulas en ĉi tiu barbaro! – turnadis la kapon mia sinjoro – mi juĝas la homon pri sia rido. La ŝuisto ridegas. La sciencisto nur ridetas. Sed en kia kategorio mi devas ordigi tiun, kiu eĉ la bufonon Cerkon ne ekridas?

Kaj pri tio ĉiuj tri ekridetis.

La centuriestro forŝanceliĝis en sian tendon, dormi.

– Nu, mi ne scias en kian kategorion vi min enordigas, – diris Maksimino –, sed mi preskaŭ sufokiĝis de rido.

– Ĉiuj prenis sian flankon – ĝentiladis Prisko –, li sola estis serioza en la granda kompanio. Nun mi jam ne scias, ĉu li ne trovis ridinda la bufon, au li ne volis ridi?

Kaj pripensante li balancis la kapon.

Maksimino ne komprenis lin. Li vidis nur la korpan homon ankaŭ en Atila. Sed Prisko vidis la animan homon. Kaj mi ekvidis la diferencon inter ambaŭ homo, unuafoje ĉi tagon.