12/2

Mi donis la ĉerizojn ekstere al infano.

Sed estis tiom da homoj en la korto, kaj ili staris tiel silente, ke ankaŭ mi turnis mian vizaĝon en la direkton, kien la aliaj rigardis.

Kio okazas ĉi tie?

Mi vidas Atilan: li sidas sub la kolono kun kupro-aglo. Lin rigardas kaj aŭskultas ĉiuj.

Ankaŭ mia mastro etendiĝas piedpinte tie malantaŭ la amaso. Apud li unuflanke staras Rustikio, aliflanke la Libera-Greko. Tie estas ankaŭ la romiaj senditoj.

– Kio okazas?

– Estas veron vido – respondas li –, la reĝo juĝas.

Estis ia praepoka en ĉi tiu bildo. Kiel la kapo de la popolo sidas tie sur kampula seĝo. Eĉ lia barbo havas moŝtan trankvilon. Antaŭ li staras du maljunuloj kaj du junuloj. Ili estas la plendantoj. Unua parolas gestade kun sia ĉapo. Sur la tero sidas aŭ kaŭras iom kvindek aĝaj homoj, pli malantaŭe staras la scivolemuloj. Sed ĉiuj estas nudkapaj, nur sur la kapo de la reĝo estas aglopluma, drapĉapo kun refaldita randaĵo.

– Ĉar ĉi tie estas la kutimo – eksplikas la Libera-Greko mallaǔte –, ke la popolo estas partigita al familioj, kaj se estas ia problemo, tiam prizorgas tion la kapo de la familio: la patro aŭ la avo. Kaj se du familioj havas malkomprenon, oni elektas tribunalon apud la maljunulojn. Se eĉ ili ne povas juĝi, aŭ eble ilia juĝo ne plaĉas, oni portas la proceson antaŭ la reĝon. En paca tempo li sidas ĉi tie preskaŭ ĉiu antaŭtagmeze. Li ne necesas konsilanton. Li aŭdas la plendantojn, donas unu-du demandojn, poste ekdiras la veron, tio estas: verdiktas. Ĉi tio ĉi tie estas granda proceso. Juna huno portis ian knabinon malliberulinon el kazara lando, kaj ĉi-hejme li ŝanĝis por ĉevalo kaj por dek oroj. Sed la mallibera knabino mortis la alian tagon; nun la huno postulas redoni la ĉevalon, ĉar li diras, ke la knabino estis malsana.

Aǔdiĝis la parolo de la maljuna familiestro ĝis al ni:

– Ho jes, mia grandsinjoro, la knabino havis farbon, kiel la farunaĵo. Mi tuj diris al mia filo, ke mi diras: „Ĉu vi aŭdas? Nenian bonon mi vidas el ĉi tiu malliberulino, vi estis malsaĝa, ke vi donis pro ŝi la ĉevalon“. Tiel mi riproĉis lin, mia sinjoro, kaj mi ankoraŭ diris, ke – mi petas humile pardonon – kial al diablo aĉetas vi knabinon pro prezo, se vi povas tion ekhavi eĉ senpage.

– Sufiĉas – diris la reĝo.

Oni silentiĝis.

Atila denove ekparolis:

– Falko, Kiam vi proponis vian ĉevalon kaj monon por la knabino, ĉu vi vidis, ke ŝi havas malsanan koloron?

La fraŭlo hezite respondis:

– Mi vidis, mia sinjoro, sed la morton mi ne vidis en ŝi.

– Do kiu ĝin vidis? Parolu, kiu vidis la morton en la knabino?

La homamaso silentis.

Denove ekparolis la reĝo:

– Vi aĉetis la knabinon, do vi aĉetis ankaŭ ŝian malsanon. La bravulo Eta retenos la ĉevalon, sed por honoro redonos la dek orojn, ke vi ne havu trioblan damaĝon.

La partioj foriris senvorte. El inter la sidantaj sur la tero leviĝis ĉirkaŭ ses homoj. La plej maljuna antaŭeniris. Li tusetis, ekviŝis la lipharon.

– Mi, sinjoro mia, mi estas peltisto, kiel estis mia patro, kaj ankaŭ mia avo, kaj ĉi tiu homo aĉetis de mi tigrofelon. Tiu tigrofelo estis tiel bone laborita, ke …

Tio estis jam alia afero. Ni forlasis la juĝadon. En la pordo de la korto ni vidis la bravulon Eta kaj la bravulon Falko. La bravulo Eta kalkulis tie la dek oron al la mankavo de bravulo Falko – estime.