12/1

Ni loĝis do en nia propra tendo, sed en la proksimo de palaco de Ĉatoj.

La palaco, kiel mi jam menciis, staras kontraŭ tio de Atila. Inter ili larĝiĝas spaco plugita per hufferoj de ĉevaloj..

La palaco de Ĉatoj! … Per kia intereso mi rigardis tiun unuetaĝan, buntan lignodomon! Kiel se la barbara lignoskulptisto fabrikus etan birdkaĝon kaj, eble por sia plezuro, skulptus sur ĝin multajn tulipojn tuŝantaj unu la alian, kaj tien - ĉi tien enmetus ankaŭ kamomilon. Fronte du verdkolorigitaj kolonoj formas la enirejon, sed ankaŭ ili estas plenaj per folioj kaj floroj. Kaj poste, kvazaǔ iu trovintus ĝuon je tiu birdokaĝo kaj dirus:

– Konstruu al mi ĉi tion kiel domon. Estu la kamomiloj la fenestroj.

Matene, ĵus post kiam ni vestis nin, mi havis la laboron denove per la donacoj.

– Serĉu, Zeta, la oran kruĉon kun cigna kolo, kaj sian subteleron, plue tri grandajn rulaĵojn da silko, kaj la simian ledon. Poste vestigu vin en festan vestaĵon. Ĵetu rozan akvon sur mian togon. Ni iros al la reĝino. Al la reĝino Rika.

Mi moviĝis ĝoje.

La reĝino Rika estas la ĉefa inter la virinoj. Ŝia filo estas Ĉaba. Ŝi estas la edzino. La aliaj estas nur kiel lukso, kiel juveloj.

La du sinjoroj iomete interkonsiliĝis, ĉu ambaŭ iru al la reĝino, aŭ nur Prisko. Fine ili interkonsentis, ke nur Prisko iru. Li estas la majstro de elokventeco. Li devas demandi la reĝinon, ĉu ŝi permesas, ke la romia sendito venu antaŭ ŝiajn okulojn por kisi ŝian manon?

Do ni ekiris kun Prisko kaj Rustikio. La oran donacon volvitan en blanka tuko portis zorge mi. La aliajn donacojn en skulptita cedrokaseto portis sklavo-infano.

Ni iris.

En korto, antaŭ la ĉefa palaco ankaŭ tiam svarmis homoj: multaj armitaj homoj en ŝtalo brilanta de oro, arĝento. Sed en alia grupo ni vidis ankaŭ multajn malgajajn virojn kaj virinojn vestitaj en raspa vestaĵo. Ili estas tia plebo, kia plej multa estas en Hunlando. Somere ili portas vestaĵon el kanabo, vintre ili vestas sin en bestofelon, kaj tiam ili elradias ĉirkaŭ si mem seban felan odoron.

La plebo staradas antaŭ bunta kolono. Alte sur la flanko de la kolono oni povas vidi flugantan aglon farita el kupro: ĝi tenas en unua piedo ŝildon, en la alia piedo pezilon. Ĉe la suba parto de la kolono staras malplena brakseĝo.

Laŭ niaj demandoj oni ĝustigis nin en direkton de bele skulptita, malgranda unuetaĝa palaco, kiu havis apartan barilon, bele skulptitan. La barilo montriĝis, kvazaŭ starus belaj, egalaltaj lilioj en vico. La pordo estis gardita de kvar homoj kun tigro-felo. Pli ene sur la ŝtuparo dormetis pufvanga sklavo klinanta kapon sur genuojn. Vekiĝinte li anoncis, kaj post kelkaj minutoj enkondukis nin.

Tuj, kiam ni enpaŝis la salonon, agrabla odoro akceptis nin. Mi pensis, tio estis miksaĵo de mento kaj dianto. Sed povis esti ankaŭ alia floro. La reĝino sidis sur malalta kanapo en la mezo de la salono, ĉirkaŭe kun junaj sinjorinoj. Tuj mi ekkonis ŝin, kvankam ŝi portis alian vestaĵon, malornamitan, molan, buterokoloran silkorobon. Sur la piedoj ŝi portis saman sandalon. Ŝia griza haro estis volvita sur la kapo en spiralformo, kaj estis alpinglita per pinglo kun nuksogranda orbutono. Ŝi certe estis iam bela virino. Nun jam ŝi estas nur velka majesto – rekta, kiel la paliso.

En la ĉambro ne estis alia meblo, ol la kanapo, kaj flanke unu tableto. La muroj estis kovritaj per griotkolora teksaĵo. Sub la tapiŝo povis esti ankoraŭ ia molaĵo: mi pensas, alia dika tapiŝo, eble el kokosfibro. Ĉirkaŭ la reĝino sidis eble ses virinoj sur la tapiŝo. Ili ne estis belaj. Inter ili estis unu grandmentona. Ĉiuj ses brodis. Inter ili ankaŭ Emonjo.

Kion mia sinjoro ĉi tiun tagon parolis, mi ne povis emfazi en skribaĵon.

Miaj okuloj staris sur Emonjo. Ankaŭ ŝi estis vestita en simpla blanka robo. Sur ŝia talio estis fingrodika, silka ŝnuro, simila kian portis la anakoretoj. Sur ŝiaj piedoj flavis krokuskoloraj sandaloj. Ŝia hararo estis anĝele malsupren faltita. Kaj mi vidis denove tiujn miraklajn okulojn kaj tiun belege arkantan buŝon.

Ankaŭ en ŝia sino estis brodkadro, duspana. Ŝi tredis en ĝi ruĝajn silkofadenojn kaj orerojn. Ĉiuj brodis samajn figurojn: sangokolorajn, duoblajn tulipojn. La randon de tulipojn ili kudris per oro.

Kiam ni eniris ili direktis la rigardon al ni. Ili ĉiuj ekrigardis la donacojn. Sed eĉ ne la donacojn, nur la ornamentojn sur la pecojn de donaco. Precipe plaĉis al ili la helianto-luksaĵo, kiu ornamis la kruĉon.

Ia knabino tuj prenis tolon, kaj provis desegni per ruĝa kreto.

Emonjo kliniĝis al ŝi. Ankaŭ mi kaŝrigardis kun intereso ŝiajn liniojn. Min ne interesis ŝia desegnaĵo, sed tio, kion rigardas Emonjo.

Nur la centron povis desegni la knabino, sed jam la florfoliojn ŝi desegnis po unu. Unu duonciklo pligrandiĝis.

La knabinoj ridis. Ankaŭ la reĝino rigardis tien, kaj ekridetis.

– Tamen ĝi estus bela: la centro estu kaŝtanokolora, la folioj estu sulfurkolore flavaj. Sed unua estas la desegnaĵo: kiu desegnas ĝin?

Min trakuris flamo.

– Se ŝia majestino permesas – balbutis mi.

Prisko rigardis min ekkonterninte pro ĉi tiu maldeca ekparolo. Sed la virinoj ne indignis pro ĝi. En la sekvanta minuto estis la pura brodtolo kaj la ruĝa kredo en mia mano. Mi ekgenuis sur la tapiŝon, kaj per tremanta mano mi punktigis du cirklon.

Sed la tremo ĉesis rapide. La penso, ke Emonjo min rigardas, kaj ke mi povas el mia scio montri ion! …

Rapide montriĝis la heliantoforma floro, kaj la virinoj aplaŭdis.

– Kiel vi estas lerta, knabo! – laŭdis min la reĝino.

Kaj tradukigis ankaŭ al Prisko:

– Mi envias vin pro ĉi tiu sklavo!

La sango denove inundis mian vizaĝon. Mi rigardis mian sinjoron. Mi atendis, ke li korektigas la reĝinon: Li ne estas sklavo, mia sinjorino, li estas libera homo.

Sed mia sinjoro diris ion alion:

– Mi estus feliĉa, se mi povus lin donaci al via majestino, sed li kreskiĝis apud mi ek de lia malgrandeco: li estas prefere mia filo, ol mia sklavo. Sed se via majestino ordonas, ke li devas desegni, disponu pri li, ĝis ni restadas en via lando.

– Do vi povas desegni ankaŭ alion? – ekrigardis min la reĝino per varmaj okuloj.

– Mil diversspeciajn – majesta sinjorino – respondis mi kvazaŭ kapturniĝante pro la ĝojo.

Mi vidis, ke Emonjo admire rigardas min, kaj mi sentis en mia vivo unuan fojon, ke mi ne ŝanĝus eĉ kun multaj riĉaj homoj.

– Do bone – diris la reĝino–, mi senigas vian sinjoron ĝis unu horo de via servado.

Prisko kliniĝis kaj foriris kun Rustikio. Mi restis tie genuante inter la virinoj.

Mi neniam desegnis virinajn laborojn, nur literojn en la imperia biblioteko, kaj ankaŭ hejme.

Kiam niaj skribantoj kopiis libron, la unua litero estis ĉiam bildo. Ĉefe floro. La skribanto desegnas ĝin unue per stano, kaj poste kolorigas li per farbo laŭ sia imago.

Kiaj neniaĵoj estas la hunaj desegnaĵoj kompare kun tiuj, kiujn mi scias!

– Ĉu permesas Via Moŝtino, ke mi desegnu aŭrorofloron?

– Ĉion, kion vi scias.

Do mi desegnis al ili aŭrorofloron kliniĝanta en duoncirklon, kiel kiam la aŭrorofloro suprenkuras sur herbotrunkon. kaj la herbotrunko kliniĝas pro ĝia ŝarĝo. Mi desegnis sur ĝin kvar florojn. Du florojn kun tute malfermita kaliko. Du florojn, kiuj ekburĝonas. La koroformaj folioj malgrandiĝis en la direkto supreniranta.

Mia desegnaĵo plaĉis al ili.

– Belega! – diris ĉiuj.

– Ĉu oni povas desegni ankaŭ tian belan?

Kaj ili ĉirkaŭ kvivitis min kun laǔdoj.

Sed mi aŭdis inter la laŭdoj nur la malfortan voĉon de Emonjo:

– Bela.

Kaj ĉi tiu vorto muzikis ankoraŭ nokte en mia animo, kiel abelo ĉirkaŭ la floro.

– Moŝtino – diris mi kun estimo –, ĉi tiu floro devus esti kudrota per lila silkofadeno, la folioj per verda.

– Desegnu florojn ankaŭ anstataŭ folioj. – diris la reĝino.

Mi miris pro ŝia deziro. Pli malfrue mi vidis, ke la hunoj ŝatas sur iliaj ornamentoj nur la florojn, maksimume nur du foliojn permesas ili apud la floroj; kelkfoje nur unu folion; kelkfoje eĉ unu. Tio estas huna gusto.

Do mi aliigis la desegnaĵon. Mi desegnis ankaŭ florojn, kiuj staras flanke, aŭ dorse al la rigardanto. La plej suban floron mi desegnis velkinta.

Ili denove forprenis de mi la desegnaĵon, kaj ĉirkaŭsidante kaj genuante la reĝinon ĉiuj admiris ĝin. Nur Emonjo staris. Ŝi apogis sin sur la ŝultro de iu knabino, kaj antaǔen kliniĝante rigardis mian desegnaĵon.

Tiam, ke neniu observis min, mi rigardis ŝin. Mi voris ŝin per okuloj. Ŝi estis en leĝera, blanka robo. Ĉirkaŭ la kolo ŝi havis malgrandan, miozotkoloran silkotukon. Al la persikokolora velveto de ŝia vizaĝo estis ĉarmege konforma tiu tuko. Ŝiaj oreletoj estis ruĝaj, kiel la frago, ŝia nazeto estis blanka, kaj rekta, kiel tio de diinoj skulptitaj el marmoro. Kaj mi ekvidis nur tiam, ke ŝi havas etan denaskan makulon, formo de malgranda lento sur la maldekstra vango proksime al la okulo. Sed kiom konformis al ŝi!

Tiu malgranda lento!

Eĵauo donis sian plej sanktaj juron pro plado da lento. Kiel granda azeno li estis! Mi ĵetus mian vivon al la mortulo pro tiu unu grajno da lento. Kaj pri mi oni diras: saĝa homo.

Emonjo rigardis min dum minuto, kvazaǔ observus min. Poste ekparolis:

– Kial vi desegnis velkintan floron? La velkinta floro estas trista.

Ŝia animo surradiis min el ŝiaj oluloj, kaj mi apenaŭ povis respondi:

– Estas floro, mia sinjorineto, kiu vidiĝas velkinta, sed kiam flugas roso sur ĝin, kaj matene la sunlumo, la floro denove reviviĝas.

Ŝi rigardis min pensanta, kaj ekridetis:

– Do desegnu ĝin vivanta.

Oni portis korbon da ĉerizo al la reĝino. Ŝi faris korbeton el sia mano de ĝi, kaj donis unu plenmanon da ĉerizo al ĉiu knabineto.

Kaj ŝi denove ĉerpis sian manon en la korbon.

– Tenu vian mankavon.

Kiel vi estis patrina! Kiel boneca! Sed en ĉi tiu momento mi ne sentis ŝin nek patrina, nek boneca: Kia ulo ŝi konsideras min, ke ŝi volas min feliĉigi per manpleno da ĉerizo! Kaj nepre antaŭ Emonjo! …

Mi donis la ĉerizojn ekstere al infano.