11/2

Intertempe sklavo malfermis la pordon, kaj li diris, ke la militestro ĝuste pretiĝas eliri. Do ni ne iris supren, sed ekatendis lin en la korto.

Jam oni ankaŭ kondukis lian ĉevalon, kaj la militestro paŝis el la domo. Tiam ni ekvidis, ke li estas malalta, o-pieda homo. La hunoj plej ofte estas malgrandaj, o-piedaj homoj. Ili estas nur sur ĉevalo majestaj. Surpiede ili iras kiel la akvobirdoj.

Ni kliniĝis.

Prisko antaŭenpaŝis kaj diris, ke la okcident-romia sendito estas ĉi tie; li sendas sian saluton, kaj en ĉi tiu cedroligna kaseto la donacon de la imperiestro. Samtempe li petas la difinon de tempo kaj loko, kie kaj kiam estos konvena interparoladi?

Mi observis la triumfan estron kun intereso: li havis tiajn kaŝrigardantajn, hundajn okulojn, ridetantan, sed tre saĝan vizaĝon.

– Kie? Se la afero estas tiel grava, tuj ĉi tie en mia tendo – respondis li simple –, nur iru antaŭen, ankaŭ mi mem estos baldaŭ tie.

Nu, pensis mi, ili ne faras ceremonion, kiel niaj moŝtuloj.

La militestro eĉ ne jetis rigardeton al la donacojn, nur sendis ilin al sia edzino, kaj ni antaŭenrapidis, ke Maksimino havu tempon surmeti la festan togon.

Sed tion li ne povis surmeti: la militestro tuj post ni aperis tie, kaj kriis amikan, bonan matenon.

Maksimino komencis ian salutparoladon, sed la militestro premis lin sur la seĝon, kaj nur sidanta lin permesis paroli. Sed eĉ tiel ne longe. Kiam li rimarkis, ke Maksimino volas plekti kronon de laŭdo al li, li interrompis lin.

– Neniam ĝenu vin, bona homo: mi mem scias kiu mi estas, kio mi estas.

Poste, kvazaŭ li estus familiomembro, rakontis, kiel li batalis en Oriento. Kaj ke sian ĝojon embarasis malĝojo: la reĝido Aladar falis de la ĉevalo en ia batalo, kaj sur lian brakon paŝis ĉevalo.

Fine Maksimino trovis la oportunan tonon. Li diris per neserĉitaj, konfidaj vortoj, ke la imperiestro dezirus la eternan pacon, sed per sendado de malgrandaj delegacioj ĉi tie-ree la interkonsento ne eblas. Estus bone, se la sinjoro militestro mem venus. La trezoro fermita en la cedroligna kaseto estas nur specimeno de tio, kio la sinjoron militestron atendas en Konstantinapolo.

La huna moŝto palpebrumis, poste balancis la kapon:

– Malfacila afero.

– Sed sinjoro – kontinuis blovegi la fajron Maksimino –, via diro ne estas malplena babilado, kiel tio de la senditoj. Se vi alvenus, la du imperioj povus sigeli eternan aliancon. Ĉi tio poste estus la bono ne nur por ambaŭ imperioj, sed ankaŭ por via familio. La imperiestro estus via amiko ĝis sia morto, kaj de lia arbo fruktanta oran pomon defaletos io ankoraŭ por viaj nepoj.

La militestro nee turnadis la kapon.

– Ne povas. Ĉar vidu, se mi irus tien, mi devus paroli per la buŝo de Atila. Sed se mi parolus per mia propra buŝo, mi forgesus, ke Atila estas mia sinjoro, kaj tion, ke la huna popolo kunvivas ankaŭ en la alia mondo.

Li levis la kapon, kaj kun trankvilaj okuloj rigardis nin:

– Kredu al mi, ke mi pli volonte estas servisto en la ombro de Attila, ol ia riĉa sinjoro en la brilo de romia favoro. Sed ja, mi povas pli multe utili al vi, se mi estas ĉi tie. Ankoraŭ povas okazi, ke la kolero de la reĝo turniĝas kontraŭ vi, kaj mi povas tion turni en alian direkton.

Poste, kvazaŭ la politiko enuus lin, ĉirkaǔrigardis.

– Ĉu vi volas tendadi ĉi tie? Ĉi tie vi estas malproksime de la reĝa palaco, kaj kiam pluvas, eĉ la vojo ne estas bona.

– Ĝuste ni volis demandi – respondis Maksimino–, kie ni povus starigi nian tendon.

– Nenie. Vi loĝos ĉe mi. La servantoj trovos lokon en la korto. Vi mem: antaŭ la manĝoĉambro estas tri larĝaj ĉambroj, vi trovos lokon en ili.

Sed niaj sinjoroj ne akceptis ĉi tiun afablecon, sed ili petis lokon por la tendoj apud la palaco sur la granda tereno.

La militestro afable konsentis pri tio.

Kiam li paŝis el la tendo, grupo da junaj virinoj forrajdis en rapida galopo antaŭ ni. Sur la ŝultro ĉiuj portis arkon: ĉe la flanko arĝentecan sagujon. Mi pensis, ili iras ĉasadi, sed pli malfrue mi vidis, ke ekster la urbo staras aliaj homoj, kaj ankaŭ ili celpafadas.

Kiuj ili estis, mi ne scias. Ankaŭ fraŭloj akompanis Ilin. La brako de unu fraŭlo estis alligita. Li salutis la militestron, sian ĉapon en altan arkon levigante.

– Reĝido Aladar – diris la militestro ridante.

Pli malfrue malgranda grupo rapidis post ili, virinoj kaj fraŭloj mikse. Iliaj roboj pendolis. La virinoj estis vualitaj. En iu mi ekkonis Emonjon. Ŝi salutis la militestron per leveto de mano. Sed per kia ĉarma movo!

En ĉi tiu momento, mi ne scias kio okazis al ŝia ĉevalo: eble la buŝfero pikis ĝian buŝon? aŭ tabano ĝian bruston? aŭ ĝi havis ideon pranci sur du piedojn? – sufiĉas tiom, ke ĝi subite leviĝis, kvazaǔ ĝi volus iri sur du piedoj, kiel la homoj. En mi restadis senflua la spirado farita de timo.

Mi jam vidis tian leviĝantan ĉevalon; Mi vidis, kiel turniĝas ĝia ĉevalisto dorse malsupren, kaj kiel fortrenas lin la sovaĝiĝinta besto kun piedo kroĉita al la piedingo. Mi vidis ankaŭ tian, kiu restis sur la ĉevalo, sed kiam la ĉevalo refalis sur la antaŭan piedojn, ĝi batis per la malantaŭaj piedoj, kaj la ĉevalisto flugis super la kapo de ĉevalo, kaj falinte surteren tie restis mortinte surdorse. Mi vidis ankaŭ tian etendiĝon kun pezkorpa homo: kiam la ĉevalo leviĝis, ĝi faris unu turnon, ĵetis sin sur la teron kaj kovris sub si sian ĉevaliston.

La ĉevalo de Emonjo etendiĝis, sed la knabino restis sidanta sur ĝi, kiel la pantero. Ŝiaj ambaŭ piedoj restis en la piedingoj, unu mano kroĉiĝis en la hararo de la ĉevalo, alia mano kurtigis la bridon. Ŝi fleksiĝis al la ĉevala dorso dum la pranco.

– Ĉelo! – kriis ŝi kolere skuinte la buŝferon – Ĉelo!

La batado de mia koro rompiĝis en la timega atendado. La ĉevalo faras iom ses paŝojn sur du piedoj … Mi atendas kun teruro, ke ĝi falos surteren … Sed de la bridoektiro ĝi nove stamfas kaj saltetadas, akomodiĝas al ordo. Emonjo restas en la selo, kvazaŭ okazus nenio.

Ankoraŭ dum la etendado altenleviĝis polvo apud ili: mi vidis, ke ion faligis la knabino.

La ĉevalistoj forgalopis. Ŝi eliĝis de ili: haltis. Mi alkuris, kie la polvo altenleviĝis. Kuŝis tie skurĝo, eble la skurĝo per kiu ŝi vizaĝbatis min.

Sed tiam mi ne pensis pri tio. Mi estis feliĉa, ke mi povis servi al ŝi: mi levis la skurĝon, kaj kuris al ŝi.

– Mi dankas, Zeta! – diris ŝi varme.

Ŝi demetis la vualon kaj denove fiksis ĝin. Ŝiaj okuloj brilis. Ŝia vizaĝo estis ruĝa. Kun demandantaj okuloj rigardis ŝi min.

Poste ŝi surbatis ŝian ĉevalon, kaj forflugis.

Mi ne scias, kiam foriris la militestro. Mia vizaĝo ĝis vespero brulis, kaj senĉese ŝia voĉo muzikis en miaj oreloj:

– Mi dankas, Zeta!

Kaj mi pensadis pri tio, kial ŝi ordigis sian vualon. Eble, ke ŝi volis montri sian vizaĝon al mi? Aŭ eble, ke mi vidu ŝian sengantan manon, kiu estis la plej belforma mano sur la tero!