11/1

Alian tagon ni vekiĝis frue, por alporti la donacon de la imperiestro al la ĉefmilitestro. Mi devis elpaki ilin el la fera kesto.

Ili estis bonegaj objektoj faritaj el oro: kvin pokaloj, du pladoj kaj kvin teleroj. Sur la pokaloj estis reliefo: ĉasado de Granda Aleksandro. Se oni turnis la kvin pokalojn samtempe, la ĉasado ekviviĝis: ĉasado de oraj viroj en ora arbaro orajn sovaĝbestojn!

Ankaŭ la pladoj estis ornamitaj per artaj desegnaĵoj: sur la unua Adamo kaj Evo sub la arbo, sur la alia la Diluvo. Sur la flanĝo de la teleroj: amoretoj kunligitaj en cirklo.

La ujo de la trezoroj estis ligna kaseto el cedro subŝtofita per blanka veluro, kaj supre la kovrilo estis kelk-ulna rozkolora, flora silkŝtofo.

Kiam la suno leviĝis ni jam staris tie, antaŭ la pordo de la militestro, kun mia sinjoro, kun Rustikio kaj kun kelkaj servantoj. Sed la pordo estis ankoraŭ fermita. Tutprave estis ili pasintvespere longe maldormaj. La muziko silentiĝis nur post noktomezo. Verŝajne ankaŭ Emonjo dancis. Ĉu kiu estis ŝia partnero? Ĉu ili dancis tiuokaze unuafoje unu kun la alia?

Ĉiu fenestro de la domo estas kovrita per blanka kurteno. La suno brilas tien. Ho, estos pli bone, se ĉi tiu knabino ne antaŭen venos.

Kiam ni tie atendadis, venis huno kun nigraj okuloj. Li estis en sia plej bela aĝo. Li havis svingantan ĉemizmanikon, kaj riĉe ornamitan armilaron. Li paŝadas en direkto al ni. Sur kolo kaj brusto li havas orajn ĉenojn, kiel ankaŭ aliaj hunoj havas tiajn. Sur lia kapo estas alta drapoĉapo, kaj sur ĝi etendiĝas grua plumo. Li havas lipharon, kiel la korno de bovo. Li aranĝis la hararon en tri hartufojn. Sur la flanko li portas kurban glavon ornamita kun turkiso. Ankaŭ ĝi estas, kiel la armilo de riĉaj hunoj.

De sub la nigra brovo li ridetas al Prisko.

- Khaire! (Mi salutas vin.)

- Khaire – gapas al li Prisko — kiu vi estas, ke vi salutas min en la lingvo de mia patrio? Kiel vi trafas tien? Kaj kial vi estiĝis huno?

Ĉar vivis plurspeca popolo en tiu urbo, nur greko rarece. Grekon, se ni vidis, tio estis sklavo. De la taŭzita hararo, kaj de la ĉifona robo tuj vidiĝis, ke ili estas sklavoj.

Sed ĉi tiu estis huna sinjoro, la oro tintadis sur li.

Li haltis kaj ridetis:

– Kial vi demandas ĉion ĉi?

– Tial – respondas mia sinjoro –, ĉar vi salutas min greke. Sed se vi estus huna homo, vi salutus min hune. Kaj ankaŭ via vizaĝo, vane vi vaksas la lipharon …

– Do, mi estas huno – respondas la homo tuŝinte la du branĉojn de sia lipharo. – Sed ankaŭ estas vero, ke mi naskiĝis kiel greko. Nun mi havas la nomon: Libera Greko, ĉar oni min nomis Greko, kiam mi estis sklavo.

Kaj li suspiris facilete:

– Vere, kunfrato, ia vivo havas kurbajn vojojn. Neniam ni povas scii, kien ni alvenos ĝis nia maljunaĝo.

Kaj li rakontis, ke li estis oleovendisto en Istrio, sed la hunoj enrompis ankaŭ tien, kaj forrabis lian havaĵon. Lin mem ili katenis. Li estiĝis la sklavo de la ĉefmilitestro, ĉar la riĉajn homojn la estroj retenas por si mem. Pri kio? Tio havas multspecajn kialojn. La unua estas, ke la riĉa homo eble havas riĉan parencaron: oni povas peti grandan elaĉetan monon. Kaj se la parencaro sin ne anoncas, la vivteno de servanto iĝanta el riĉulo ne perdiĝas: li estas pli saĝa, pli atenta, pli lerta servanto ol la kamparano. La respekto, agrablo, pompo de la domo turniĝas laŭ la kulturitaj sklavoj.

– Ho, jes – suspiris Prisko –, la civilizacio estas trenita tien, kaj tie ligita al ĉeno. La civilizacio estas ĉi tie la servanto de la barbareco!

La greka-huno levis la ŝultrojn.

– Nu, … se ne elaĉetis min mia parencaro, elaĉetis min mem la bona dio. Mia mastro kunportis min en la kazaran[1] militon. Mi batalis apud li brave: mi akceptis grandan predon[2] kiel premion. Mi elaĉetis min per tiu predo. Poste mi edziĝis al huna virino. Mi havas ankaŭ infanojn. Se vi vidus kiaj vivkapablaj ili estas! Kaj nun mi sidas ĉe sama tablo kun la militestro. Antaŭe li vokis min: Vi bruto! – nun li diras: Kamarado, mia amiko! Li estas mia bona amiko. Ja, mi diras: danko al dio, ke mi falis en tian malbonŝancon en Istrio.

Prisko tremis la kapon.

– Se vi jam estiĝis libera homo, vi povus ankaŭ hejmeniri.

– Ĉiatempe.

– Kial vi restis nun, inter la barbaroj?

– Barbaroj? Hm. Nur vi diras, ke ili estas barbaroj. Pli bona popolo estas ĉi tio, ol ĉiuj aliaj. Ĉar kiam ne estas milito, tie povas ĉiu senĝene vivi en sia domo, en sia havaĵo. Mi faras, kion mi volas. Imposton mi ne pagas. Nenia ŝtata oficisto entrudas sin al mi, nek municipisto, nek ekzekutisto.

– Vi militas senĉese.

– Sed eĉ tiam, ĉe ni ne estas ĉifonaĵo la vivo de homo, kiel tio ĉe la romianoj. En via imperio ĉiam fluas la sango. Se vi ne batalas kontraŭ armeoj, tiam kontraŭ la rabistoj. Se ne ĝenas vin la rabistoj, ĝenas vin la oficialaj rabistoj; la ekzekutistoj kaj la ŝtataj oficistoj. En la Romia Imperio estas al la riĉuloj ĉio permesita. La justecon oni donas kontraŭ mono, kaj en la senfinaj procesoj la juĝo kaj la advokatoj ĉantaĝas la klientojn.

Prisko defendis la romianojn, pri kiu la huno kapsignis – mansvingis:

– Estu prava via vorto. Sed ankaŭ estas vero, ke kie la estro estas la dio, la sorto de la popolo estas infera.

Li estis molparola, mildrigarda homo. Kiam li adiaŭis de ni, li donis la manon ankaŭ al mi.

Intertempe sklavo malfermis la pordon, kaj diris, ke la militestro ĝuste pretiĝas eliri. Do ni ne iris enen, sed ekatendis lin en la korto.



[1] Kazaroj: formortinta, orienta popolo en la antikva epoko

[2] predo: akiraĵo de malamiko en milito, rabita havaĵo [lat]