9

Kiel svarmanta abela esameno zumis la urbo. La vojoj estis akvumitaj kaj verŝitaj per arbfolioj kaj herboj, fare de malliberuloj. Antaŭ la tendoj ordigis viroj kaj virinoj siajn festajn vestaĵojn. La hararoj kaj vostoj de ĉevaloj estis farbigitaj per fumtub-peĉo kaj per flava farbo. Sur la tendoj ekstere estis pendigitaj buntaj tapiŝoj. Polvonuboj, sterk-odoro, foliar-odoro, sonorado de ĉevalsonoriloj estas ĉie.

Ni rapidis, ke ni bontempe reiru kun Maksimino en la palacon de la ĉefmilitestro. Servanto de ĉefmilitestro kondukis nin supren, sur la etaĝon, en larĝan ĉambron, de kies malfermita fenestro ni povis rigardi sur la ĉefan straton kaj sur la spacon etendiĝanta ĝis la palaco de la reĝo – tio estas, mi povis gapi kompreneble nur de malantaŭ la dorso de sinjoroj.

La svarmado estiĝas pli kaj pli viva. Ĉirkaŭ tagmezo la ĉevalistoj foriĝis de la ĉefa strato, kaj iliajn lokojn okupis virinoj en blankaj vestaĵoj.

La suno jam proksimiĝis al la zenito de la ĉielo, kiam en la turo de la reĝa palaco ekkriis forta tubsono.

Post kelkaj minutoj aperis tri sprintantaj ĉevalistoj de okcidento sur la ĉefa strato kaj ili haltis antaŭ la palaco de la ĉefmilitestro. La ĉefmilitestro antaŭenrajdis post iom da tempo.

Li surhavis leĝeran veston: ruĝan mantelon brodita per oro. Ankaŭ lia peltĉapo estis ruĝa, kaj fronte ĝi havis agloplumon. Iom tridek noblaj junuloj ĉirkaŭis lin. Inter ili sur la ĉapo de kvin junuloj brilis ora bendo. La plej juna povis esti dekkvar-dekkvin jara. Tiu sola estis vestita en ĉielblua silkokostumo.

– Li estas la filo de la reĝo – diris Rustikio.

La estro ekrajdis kune kun la junuloj antaŭ Atilan.

Post kvaronhoro ni jam aŭdis la jubilon de la popolo de malproksimo. Komence la sono estis simila al la muĝo de la maro, sed poste, kiel kreskis kaj kreskis, mi povis ĝin kun nenio kompari. Kiel se ankaŭ la tero havus koron kaj pulsadus, muĝus de la ĝojo.

Tiam jam ankaŭ el la ruĝa palaco antaŭenmarŝis stranga grupo. Virinoj pompantaj en blanka silko, sur ĉevaloj en velkfolia koloro. La ĉevaloj estis malgrandaj, kaj ĉiuj estis kondukitaj de paĝio.

La rajdantaj virinoj ĉirkaŭis veturilon, kiu aspektis kvazaŭ duona nuksa ŝelo. En la veturilo sidis reĝa damo: pala kaj magra virino. Apud ŝi okupis lokon dekjara knabeto kun longa hararo, en blanka silko, kiel la virinoj. Nur lia peltĉapo estis blua, ĉieloblua, eble por ke la blondeco de lia hararo pli forte montriĝu.

– La ĉefa reĝino: sinjorino Rika – flustris Rustikio –, kaj la nomo de infano: Ĉaba.

La veturilon trenis ok blankaj ĉevaloj. Kiaj ĉevaloj! Kiel ili ĵetis la kapon, kiel iliaj piedoj dancis! Sur la fina parto de la veturilo staris ridaĉanta nigra sklavino, kiu tenis ŝirmon faritan el pavoplumo super reĝinon. La rando de veturilo estis ornamita ĉirkaŭe per floroj, eĉ estis ornamitaj ankaŭ la radspokoj.

Tuj, kiam ili aperis, la popolo ridete kriadis:

– Beno, Ĉaba! Beno al vi!

Anstataŭ vivu, beno estas la vorto ĉe la hunoj, nur la fremdaj diras ĉe ili, ke vivat.

La malgranda Ĉaba ridete gestadas per lia ĉapo en ĉiu direkto.

Pli poste mi aŭdis, kial oni honoris ĉi unu reĝidon tiel forte. Do tial, ĉar je ties naskiĝo la pastroj profetis, ke la huna popolo disfalos post la morto de Atila. Disfalos ĝi, kiel la glumo en la vento. Sed la reĝido tamen povos savi la nacion. La homoj ne tre kredis la antaŭdiron, sed la reĝido estis kara en ĉies okuloj. Inter la feinoj, rajdantaj apud la reĝino mi ekkonis Emonjon. Flugu, mia koro, en la ĉielon! Do ĝi flugas, tie ĝi flugetis apud ŝi, ĝis kiam la veturilo rapidiĝis. Post iom da tempo la sonĝobilda grupo malaperas.

Sed jen, antaŭennubas la voja polvo batate de la reĝa geedziĝpopolo. La polvonubo brilas en la sunlumo, kiel oro. Fronte rajdis kavaliro kun tordigita lipharo portanta flagon. La flago estas granda, blanka. Sur ĝi flugadas aglo brodita per oro. La aglo en la huna lingvo estas: kurul. Sed oni diras ankaŭ: turul.

Sekvas perpieda orkestro: ili havas sangoruĝan vestaĵon. Iliaj instrumentoj estas: fluteto el ligno, tamburo, diversaj flutetoj el osto, kelkaj sonorilbastonoj, kun etaj arĝentsonoriloj.

La muzikantoj estas eble centope. Unu tamburisto estas nigrulo, sed eĉ la aliaj ne estas platnazaj hunoj. Sed eble povas esti hunoj, eble la muzikistaj hunoj estas edukitaj por muzikantoj, kaj tial oni ne platigas ilian nazon.

La huna muziko estas stranga por la romia orelo, sed oni povas sur ĝi bone paŝadi.

Apud la muzikantoj saltadas, saltetadas kaj ĝojkrias granda svarmo da kvin-dek jaraj malliberaj infanetoj. Unu intertempe saltas ankaŭ radfare.

Post la muzikantoj aperas ĉevalistoj brilantaj de oro kaj arĝento. Ĉiuj havas ĉe la ĉapo spanlongan verdan branĉeton kaj konvalon aŭ tulipon.

La tuta popolo tumultas sur la ĉefan straton. En la unua vico staras la hunaj knabinoj kaj hunaj virinoj. La multo de knabinoj estas kiel tuta blanka vualo. De sub la vualoj elbrilas la ora ĉeno, ora orelpendaĵo, ora braceleto, ora brustbroĉo, diamanta fruntostelo. Sur la kapo de virinoj estas virina ĉapo kun ora papilio. Ankaŭ sur ili estas tiom oro, ke blindigas la okulojn.

– Beno! – la voĉtempesto de ĝojo proksimiĝas kaj senĉese kreskas.

Antaŭe paŝas la granda, blanka ĉevalo de Atila, ĵetadante fiere la kolon, almenaŭ ĝi scius, kiun ĝi portas. Apud ĝi rajdas dekstre la malgranda reĝido Ĉaba, maldekstre la ĉefmilitestro. Malantaŭ ili rajdas la reĝidoj. Post ili marŝas la virinŝvarmo. En la origita veturilo de la reĝino Rika sidas la nova junedzino. Ŝia vizaĝo ne estas videbla, estas tiel dense vualita. Nur la verdanta krono signas, ke ŝi estas la plej nova edzino. Sur la krono farita el rozfolioj brilas diamantoj, grandaj kiel avelo.

La veturilon ĉirkaŭas la reĝinoj kaj kortegaj damoj. Ili jam ne havas antaŭ la vizaĝo vualon. Mi rekonas Emonjon inter ili. Kiel ŝi estas bela, digna! Ŝian ĉevalon kondukas paĝio. Ankaŭ ŝi malantaŭen ĵetis sian vualon, kaj ĝian finon fiksis en la orita zono.

La vualo estas ĉe la hunoj granda modo, kaj tio plaĉas ankaŭ al mi. La virinoj vestiĝas je ĉiu festa okazo en blankon. La dignaj virinoj ankaŭ labortage.

Kiam Atila atingis la vicon de virinoj, la multaj virinoj kaj knabinoj komencis ian hunan kanton. Mi neniam aŭdis kanti tiom da virinojn samtempe. Se mi ne vidus ilin, mi pensus, ke ŝiriĝis la ĉielo, kaj aŭdiĝas la ĥoro de milionoj da anĝeloj malsupren ĝis la tero.

Antaŭ la domo de ĉefmilitestro, sub larĝa ombrelo farita el elektita foliaro staris la edzinoj de hunaj estroj, kaj la maljunaj patrinjoj. Unu malbela, dika aĝulino kolere rigardis min, mi ne scias kial. Kiam Atila proksimiĝis, ankaŭ ili ekiris antaŭ lin, kaj amasiĝis sur la mezo de la strato.

La edzino de la ĉefestro tenis pladon en la mano, kaj alia virino tenis pokalon.

Kiam Atila alvenis antaŭ ili, li levis la manon al ĉapelo, kaj mansvinge salutis ilin.

Sed li surhavis ankaŭ tiam simplan, grizan robon, nur lia ĉapelo estis pli alte turigita ol tio de aliaj, kaj sur ĝi brilis ia stranga, diamanta agrafo. Kaj la rimenaro de lia ĉevalo estis tuta juvelo, perlo, rubino, safiro, smeraldo – ĉiu ŝtonigita koloro de ĉielarko.

La plado kaj la pokalo estis metataj sur malgrandan, arĝentan tablon, kaj du paĝioj tenis ilin al Atila.

La reĝo elprenis manĝaĵeron. Mi sincere ne vidis bone, ĉu estis tio pano aŭ viando. Ian signifon havis tiu peco da manĝaĵo kaj gluto da trinkaĵo. Eble oni diris per ĝi, ke por la hejmeniranta estas la hejma manĝaĵo kaj trinkaĵo la plej dolĉa.

Ĉiuj vizaĝoj ridetis, kaj ĉiuj okuloj brilis. Nur la vizaĝo de Atila estis sensanga, kiel la marmoro. Intertempe amasiĝis la grupo de knabinoj ĉirkaŭ Atila, kaj ĉirkaŭprenis lin ankaŭ la grupo de reĝinoj. Ankaŭ Emonjo ridetis. Ŝi ne rigardis al mi, ŝi eĉ ne povus min vidi malantaŭ la tilioarbo, sed ke mi vidis ŝin, ke ŝi ridetis, ankaŭ mia koro pleniĝis kun ĝojo: ankaŭ mi ridetis.

En tiu momento mi amis Atilan, la hunan popolon, la ĉevalodoron, la feston, la sunon, la teron. Mi estis volonte kisi ĉiujn, eĉ la ĉevalojn!

Poste Atila iris plue, malantaŭ li tiriĝis ankaŭ la longa geedziĝfesta kohorto. Ĉiu ĉevalo estis ornamita per bunta vualo, kaj ĉiu ĉapo per plumo.

La familio de Ĉat retiriĝis en la palacon, kaj de la balkono delektiĝis ili pri la amas-ondado. Ni restis ankoraŭ malsupre, kaj rigardis, kiel akompanis la virinoj kaj la korpogardistoj Atilan en la palacon ornamitan per standardoj, kaj ni aŭskultis, kiel ĝojkrias kaj jubilas la popolo, kaj kiel restas la homamaso tie, ĉirkaŭe de la palaco, kie la virinoj plue kantis siajn kantojn. La sceno estis, kvazaŭ la abeloj starus senmove ekster kaj inter la abelujo post esamenado, vibrante nur la flugilojn. Homo kaj besto estas tre simila en la sento!

Pli malfrue, kiam la popolamaso miksiĝis, magra, aĝa negrulo vekis grandan ĝojon. Li rajdadis sur kolorita mulo tien kaj reen inter la popolo, intertempe gestadis per larĝa lignoglavo, kaj kriegis en diversaj lingvoj.

– La bufono de la reĝo — diris Rustikio –, lia nomo estas Cerko.

Jam bone pasis tagmezo, kiam la ĉefmilitestro sendis al ni Ĉat-on, ke niaj sinjoroj povas sidiĝi al tablo. La ĉefmilitestro certe ne povas ĉeesti kun ni ĉe la tagmanĝo, ĉar li devas raporti al Atila pri la milit-iro kaj pri la akcidento de sia filo, sed estos tie lia edzino kaj lia familio.

– Kaj tie estos ankaŭ mi – diris Ĉat.

Ĉu estos tie ankaŭ Emonjo?

Mia koro kunpresiĝis. Mi rigardis mian sinjoron, ĉu ordonos min malantaŭ sin. Je ĝoj-tagmanĝoj mi devis stari malantaŭ li, kaj laŭ romia kutimo de tempo al tempo li frotis liajn manojn en mia hararo.

Indulga dio se ankaŭ nun li ordonas min tien! Kiel mi povus diri al li: Sinjoro, nun unufoje liberigu min! Mi ne povas diri, ja antaŭ la publiko por ĉiu sinjoro estas la ĉefa parado sia servanto.

Sed Prisko, kvazaŭ estus kompreninta mian maltrankvilon, mansvingis min al si:

– Post unu horo alportu daktilon en la plej bela arĝenta plado. Alportu tra la pordo, kaj staru tien, kie sidas sinjoro Maksimino. Li prenos ĝin de vi.

Do li ne servigas per mi!

La daktilojn mi aranĝis rapide. Bele metis mi ilin sur laurajn foliojn, kaj meze mi adaptis kelkajn malgrandajn florojn. Poste mi ekagis: akvo, kombilo, odora kremo! Mi ŝmiris la hararon per la fajna nardo de mia sinjoro, kaj meze departis la hararon duflanken, kiel kutimis la liberaj viroj. Prefere riproĉu min mia sinjoro, ol froti la fingrojn en mia hararo.

Kiam la sablohorloĝo montris, ke baldaŭ pasos la unu horo, mi eklevis la etan pladon, kaj portis sur la etaĝon.

La pordo de manĝejo estis malfermita. Odoro de rostaĵo elfluis tra ĝi. Sidis tie ĉirkaŭ dudek personoj. Sur la ĉefloko sidis la edzino de la ĉefmilitestro, brilanta de juveloj, virino kun hepatmakula vizaĝo, apud ŝi dekstre sidis Maksimino, maldekstre mia sinjoro, poste virinoj kaj viroj mikse. Ankaŭ Emonjo sidis inter ili!

Mi haltis por minuto apud la pordo: mi atendis, ke mia sinjoro ekvidos min. Intertempe mi ekrigardis ankaŭ Emonjon. Ŝi sidis apud lentuga knabino, kiu babiladis ion al ŝi palpebrumadante. Emonjo prilaboris kokfemuron per perlamota tranĉilo. Ŝi estis serioza. Mi ne scias, kial.