64
Posttagmeze jam kuŝis Atila tie, sur la ĉefplaco, sur alta katafalko, sub tendo el nigra silko ornamita per arĝentaj steloj. La flankoj de la tendo estis suprenkroĉitaj, ke la popolo povu vidi lin.
La ĉefpastroj oferis nigran ĉevalon malantaŭ la tendo, kaj la blinda Kama demandis la foririntajn hunajn spiritojn, kiel devas entombigi la reĝon Atila.
– Metu lin en tri ĉerkojn – tio estis la respondo. – La unua ĉerko estu el oro, kiel la sunlumo, ĉar li estis la suno de hunoj. La dua ĉerko estu arĝento, kiel la flugilo de kometo, ĉar li estis kometa stelo de la mondo. La tria ĉerko estu ŝtalita fero, ĉar li estis forta kiel ŝtalita fero.
Dum la ĉerkoj fabrikiĝis, la hunaj ĉefsinjoroj konsiladis pri tio, kiel estu Atila entonbigota. Ĉar la huna estas migranta popolo, kaj povos esti, ke iu reĝo ekiros, kaj kondukos la popolon en alian landon, kiel ankaŭ la abeloj esamenadas. Aŭ povos esti, ke el inter multaj aliitaj popoloj iu ŝtelista naciaĉo ekdeziras la oron. Aŭ povos eble esti, ke post jarcentoj denove estiĝos forta popolraso, kaj tiam oni elterigus la oran ĉerkon.
La maljuna Kama respondis laŭ la ĉiela inspiro:
– La Tibisko estas plena je malgrandaj insuloj. Iuloke, ĉe la pli mallarĝa branĉo forkonduku la akvon. Tie devas fosi la tombon, profunden, kaj pliarĝigu la fluejon, ke ĉi tie estu la plej larĝa. Poste, kiam la reĝo estos entombigita, rekonduku la akvon. Dum la paso de tempoj malfortiĝos la memoro, la ŝlimo kovros la ĉerkon: neniu scios, kie estas Atila entombigita.
Centmil fosiloj kaj sarkiloj komencis labori tiun matenon. Oni digis la branĉon de Tibisko per sakoj plenigitaj per tero, kie ĉirkaŭfluas Tibisko malgrandan insulon. Ĝis vespero jam estis fosita la tombo, tiel profunde, ke homo tie ne povus trovi.
Oni kovris la fundon per floroj, per foliaro.
La trian tagon estis preta la triobla ĉerko. Atila estis ankoraŭfoje levita alten, ke ĉiuj povu rigardi lin laste. Poste, akompanante kun la veado de la popolo, estis li matita en la oran ĉerkon. Oni metis apud lin lian glavon, pafarkon kaj oritan lancon. Sur lian kapon oni metis lian brilantan kaskon, kiun li portis dum bataloj.
Okazis kun mi io stranga afero la nokton antaŭ la entombigo. Kiam mi staris inter la maldormantoj, kaj senhumore aŭskultis la preĝon de la ŝamanoj, iu tuŝis mian ŝultron. Mi rigardis dorsen: Dŝdŝia.
– Kion vi volas?
– Venu.
Mi pensis, eble Emonjo mesaĝigis ion. Mi iris malfortete, indiferente, kiel ia stan-homo. Ni iris tra la homamaso, atingis la korton. Tiam jam estis neniu tie. Ŝi tiras min apud la muron.
Kaj flustras mistere:
– Mi petas vin: ne iru al la entombigo.
Mi sentis sur li odorakvon de Emonjo, kaj tio preskaŭ ekkolerigis min.
– Kial?
– Nur mi petas, petegas. Faru por mi ĉi tion unu!
– Sed kial? Diru la kialon.
Nokton mi havis teruran sonĝon. Mi sonĝis, ke Atila rajdis sur ĉevalo inter la nuboj kun malgranda homgrupo: sangaj ĉevaloj kaj sangaj homoj … Ankaŭ vi estis inter ili.
– Ve, iru en la inferon! – riproĉis mi ŝin.
Ŝi surgenuiĝis, kaj brakumis miajn krurojn:
– Ne iru, Zeta! Ne iru! Mi petas nur tion unu de vi. Iam pli frue mi pensis, mi povos peti ankaŭ pli grandan. Vi estis afabla al mi, kaj kara, kaj foje mi ĵetis rozon al vi el la fenestro. Vi prenis la rozon, kaj kisis. Mi pensis: mia koro estas tiu rozo …
Sango kuris en mian kapon:
– Ĉu vi donis tiun rozon?
– Ĉu vi koleras pro tio? Ĉu mi faris malbonon? Mi ne volis. Pardonu min. Mi ne embarasos vian vojon. Sed ne iru al la entombigo.
En la unua momento mia penso estis, ke mi piedbatos, subigos ŝin, aŭ mi ne scias kion faros al ŝi. Sed la surprizo malrapidis min, mi pensis ankaŭ: malsaĝa knabino! Ŝi ne scias kion ŝi kaŭzis!
– Trankviliĝu – respondis mi –, ankaŭ mi sonĝis ion. Mia sonĝo estis pli bona ol via estis, kaj certe estis pli saĝa.
Kaj mi lasis ŝin tie kaj foriris.
Tagmezon portis iu malgaja korpgardisto gravuraĵon, kaj diris, ke kies nomo estas sur ĝi, tiuj ne forlasu la ĉambron ĝis la entombigo. Estis ĉirkaŭ kvardek nomoj sur tiu vergo. Ankaŭ mia, kaj tiu de tri gravuristoj kiuj loĝis kun mi.
Post unu horo pli malfrue paŝis Mena-Ŝag en nian ĉambron. Du ŝamano-servistoj venis malantaŭ li. Unua portis iajn vestaĵojn, la alia torĉojn.
– Homoj – ordonis li rigore –, al la entombigo surmetu ĉi tiujn funebrajn sakojn. Vi iros apud la ĉevaloj laŭvice. Zeta, vi kondukos la grupon. Kiam la ĉerko estos portanta de la veturilo al la fundo de Tibisko, laŭ la signo de mia korno ĉiuj kliniĝos ĉirkaŭ ĝin, vi kiuj estos vestiĝintaj en ĉi tiu vesataĵo. Kaj vi restos tiel ĝis la finiĝo de funebra kanto.
– Kiel vi ordonas, sinjoro mia.
Kaj li foriris.
Mi rigardis la veston: ĝi estas sako kudrita el maldika, nigra drapo, etendas ĝis maleolo aŭ ĝis duonkruro, laŭ la alto de portanto. Sed estas larĝa. Havas ĝi truon nur por brakoj kaj okuloj.
Apenaŭ foriris Mena-Ŝag aperas virino en funebra robo en la pordo. Ŝi levas la vualon: Emonjo.
Rigardas ŝi miajn kunservistojn, kaj ordonas:
– Eliru!
La malliberuloj eliras. Mi nur gapas. Kvazaŭ marmorkolono vestiĝinta en funebra robo starus antaŭ mi. Sur ŝia vizaĝo estas malvarma pacienco, ŝia rigardo estas ia glaciiganta.
– Zeta – diras ŝi kun raŭka voĉo, mallaŭte –, mi vidas, vi havas jam vian funebran vestaĵon.
– Ĵus oni alportis.
– Mi alvenis kun peto. Mi scias, vi ĉion faros, kion mi petas. Kiam vi ekiros, vestiĝu, sed restu iomete malantaŭen. Atendu, ĝis viaj kunuloj foriros. Atendu min, ĝis mi alvenos ĉi tien.
Ŝi levis sian fingron. Ankoraŭ pli mallaŭte ŝi flustris:
– Ĝis mi alvenos.
Mi akompanis ŝin, ĝis la elirejo, sed mi nur iris – ekparoli malfruis.
Jam tiam la popolo de la palaco iradis en nigra vesto. Ankaŭ el inter la ĉevaloj oni elektis la nigrajn. Ceteraj ĉevaloj restis en la ĉevalaro.
Pripensadante revenis mi, ne komprenis, kion ŝi volas. Eble Dŝidŝia parolis ion al ŝi? Sed kiel spirite blanka estis ŝiaj vangoj? Ankaŭ ŝiaj movoj estis kiel mekanikaj? Ĉiuj havas ruĝajn okulojn pro ploro. Ŝi ne! Ĉirkaŭ ŝiaj okuloj estis blua ombro. Kial havis ŝi tian malsanecan rigardon?
Ĉirkaŭ je la kvara horo ekzumis la funebra korno. Eĉ la muro de la palaco ektremis de ĝia sono. Nj surmetis la strangan funebran veston, kaj ekiris.
Kiam ni estis ĉe la elirejo, mi diris al miaj kunuloj, kiuj iris malantaŭe:
– Mia zono restis en la ĉambro. Iru nur, ankaŭ mi iros.
Mi ne atendis eĉ kvin minutojn: malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis la knabino.
Ŝi haltis, rigardis.
– Ĉu estas vi?
– Jes, mi estas. Ordonu.
– Malvestu la funebran veston, kaj metu sur min! Rapide!
Ŝi ŝiris la vualon, kaj ĵetis surteren. Tiris ŝi ankaŭ la harpinglon el la haroj, kaj ĵetis en la angulon. Ŝia hararo dissterniĝas sur ŝiaj ŝultroj. Ŝiaj vangoj estas, kiel blanka vakso. Ŝiaj lipoj estas preskaŭ bluaj.
– Fraŭlino mia – diris mi mallaŭte, timante.
– Ŝŝŝŝ, eĉ ne unu vorton!
– Fraŭlino mia …
Tiam jam mi malmetis la sakveston, kaj tenis ĝin sur mia brako, sed ektimigis min la stana rigardo de ŝiaj okuloj.
– Metu ĝin sur min –flustris ŝi.
– Sed mi petas vin …
– Ĉu vi amas min?
– Ho,mia dio …
– Do tial surmetu … Ne: atendu ankoraŭ … Pli frue kisu min … Vi meritas tion … Mi scias, kiom vi turmentis … Mi scias, mi scias kio estas tio …
Kaj ŝi etendis sian sensangajn lipojn. Feliĉego estus al mi ĉi tiu minuto. Sed tiam … Ŝia lipo estis malvarma, preskaŭ mi kisus mortinton.
– Ne demandu ion – flustris ŝi –, demandu nenion.
Do mi demandis nenion, sed mi surmetis sur ŝin la veston kun iu malvarmiga apatio.
Ŝi havis ankoraŭ unu movon. Ŝi rimarkis, ke sur la brakojn ŝi havas nigrajn puntojn. Ŝi ŝiris kaj forĵetis ankaŭ tiujn.
Kaj ŝi elŝvebis kiel la ombro.
Mi restis tie. Kion mi faris, tion mi devis fari. Ŝi petis tion. Se ŝi petis de mi: salti en puton, mi eĉ tion farus, ĉar ŝi petis tion. Mi trovis stranga, ke ŝi enstaras inter la torĉistojn. Mi ne komprenis.
Ekstere eksoniĝis la funebra kanto, miksiĝis en ĝi la ek-ekmuĝa ploro de la popolo. Poste foje-foje eksonis la krio de huna pastro al la dio de hunoj.
Tiam mi ankoraŭ sidis en la ĉambro. En mia kapo turbulis nigraj pensoj.
Tamen, do kial vestiĝis ĉi tiu knabino en mian veston? La virinoj ofte ŝajnigas sin grava, ili blovas el malgranda fumo grandan nubegon. Certe ofendis iu Emonjon: eble sia patrino, eble iu reĝino? Eble ne selektis al ŝi meritan lokon al ŝia rango ĉe la ceremonio, kaj rebelis en si la nacia sento: ŝi faras, ke ŝi tiel emfazas sian funebron al la reĝo.
Ke oni povos min pendumi pro la malobeo de ordo, tio estis nur trakuranta penso. Kion Emonjo deziras, tio estas por mi ordono.
Mi kolektis la ŝiraĵojn de ŝia vualo, kaj kaŝis ilin en mian keston. Mi metis tien ankaŭ la pinglon. Morgaŭ mi reportos ilin.
Kiam mi forlasis la ĉambron, apud la ĉerko staris ŝamano Djorhe. Li surhavis tolan, funebran kovrilon aspergitan per sango. Lia kapo estis senharigita, kaj tranĉadita, ke fluis de sur ĝi sango. La ceteraj pastroj estis simile vestiĝintaj. Tiel estis ankaŭ la maljuna Kama, kiu staris ĉe la kapo de la ĉerko, kaj kontinue rigardis la ĉielon. La homamaso silente aŭskultis la malaltsonan kanton de ŝamano Djorhe, kiel li adiaŭis turnante fronte al la popolo:
– Ne havis ankoraŭ la mondo tian reĝon, kiu estus tiel amata de sia popolo, kiel mi, kaj mi tamen forlasas mian fidelan popolon!
Sekvis la mallaŭta muĝo de sufokita ploro. El la okuloj fluis la larmoj, kiel rivereto.
La ŝamano daŭrigis:
– Mi, kiu ĉiam marŝis la imperion de la mortulo, sed frunte lin mi neniam trovis, kaŝe li pafis min per sago, kiam mi dormis, kaj mi klinis mian kapon sur la koro de mia fianĉino. Dio benu vin, mia edzino Rika, pri kiu mi sonĝis dum militiroj, kaj kiu estis kara, kiam estis hejme, fruktodona arbo de miaj ambaŭ orpomoj, trista floro de mia reĝa palaco.
Kun korŝiranta krio leviĝis la reĝa damo, kaj ĵetis sin sur la ĉerkon. Kaj kun laŭta ploro kliniĝis tien la du reĝidoj: Ĉaba kaj Aladar.
La ŝamano daŭrigis:
– Laste mi parolas, mia kara filo, mia floro Ĉaba, kiu al mi estis la plej kara en la mondo. Vi ne rigardos al mi per ridetaj okuloj: vi ne diros al plue la unu vorton: patro. Sed se al vi estas malbono, rigardu la ĉielon: fulmo ekbrilos – la animo de via patro.
La popolo ploris kune kun la reĝa familio. La ŝamano laŭvice adiaŭis de ceteraj filoj de Atila. Li nomis Aladar la brilo kaj fiero de la huna popolo, Irnak – la stelo de la armeoj, Elak – kara leono, Degeziĉ – brila cerbo de la hunoj. Poste sekvis la militestroj, la ĉefaj altranguloj, la aliĝitaj reĝoj, fine mem la popolo, al kiu li proponis la konsenzon. Kaj la adiaŭo finiĝis tiel:
– Adiaŭ bela tero, lando ĉe Tibisko kaj Maroŝ, vi estas gepatra lando de mia plej brava popolo. Mian korpon enas nia terpatrino, sed mia animo flugas en la ĉielon.
Poste la maljuna Idar paŝis apud la ĉerkon, kaj ploris per kantata, forta voĉo:
– Ho, ve al ni! Nia popolo falis de la ĉielo. Nia suno, kiu brilis en tagmeza alteco, falis!
– Falis nia suno! – muĝis la popolo plorante.
Idar ŝanceligante la kapon etendis la brakojn al la ĉerko:
– Kial vi forlasis nin, Atila? Ĉu estas loko en mondo, kie oni amas vin pli forte, ol ni povis ami? Ho, ne ekzistas tia loko en la kreita mondo! Nenie! Kial vi forlasis nin, Atila?
La popolo ploregante ripetis la vortojn de la ŝamano. La viroj per panardo tranĉadis siajn vangojn, por priplori per sangaj larmoj lin, kiun ne indas priplori per simplaj larmoj.
Idar daŭrigis:
– Kiam ni ekvidis vian reĝan vizaĝon, ĝojis nia koro. Ekmoviĝis ĉiuj glavoj. Flamo puŝiĝis en niajn sangujojn. La patrinoj levis siajn bebojn kaj diris: Rigardu, ĉi tie iras Atila!
Kaj li daŭrigis dum kontinua plorego:
– Atila! Atila! Vi estis nia ĝojo, kian ĝojon ni konis neniam; vi estas nun nia doloro: kian doloron ni sentis neniam! Via nomo estis nia fiero, estis nia turo videbla de malproksimo; nun vi estas nia humilo, nia disfalo en funebron!
Lia voĉo eksingultis, kaj luktante kun ploro li daŭrigis:
– Estis reĝoj famaj, fortaj sur ĉi tiu mondo, sed neniu estis, kiel vi Atila!
– Tia reĝo ne estis! – ripetis la plorego de mil kaj mil homoj.
– Kaj estos reĝoj, sed tia estos neniam, kia vi estis.
– Ne estos tia reĝo iam! – ripetis la popolo.
– Via nomo ekbrilis, kiel la leviĝanta suno el la nokto. Kial vi returnas, Atila, en la nigran nokton? La malsupreniranta suno kunportas siajn radiojn: vi kunportas la gloron de hunoj.
– La huna popolo havas sian finon! – ekkriegis la ĉefmilitestro.
La popolo ripetis la vortojn de la ĉefmilitestro kun tempesta ploro, kaj la ŝamano povis daŭrigi nur post kelka temo:
– Kiel povas vi forlasi la armeon, de kie pli forta ne estis en la mondo? Kiel vi povas forlasi vian oran tendon, pompan palacon, vian gloron radiantan tra la mondon? Ho, falis el via mano la glavo de Dio! Ho, vi lasis orfa ĉi tiun popolon.
Li ne povis plu paroli. La homojn okupis tia frenezaĵo, ke sango fluetis el liaj vangoj. Ili jam fendadis siajn brakojn, brustojn. La ĉefmilitestro pikis panardon en la brakon. La virinoj svenis. Ankaŭ la maljuna reĝo Adarik ekvertiĝis, kaj falis apud la ĉerkon.
La ŝamanoj surmetis la ĉerkon sur la funebran veturilon, kaj la dekdu nigra ĉevalo ekiris al Tibisko.
Frunte kondukis oni Fulmon, la plej ŝatitan ĉevalon de Atila. La ĉevalo estis seligita kaj kovrita per nigra tolo. Malantaŭ la ĉevalo iris perpiede dekkvar kronaj reĝoj kun funebra vualo. Post ili sekvis la pastroj, iu en nigra, iu en blanka vesto. Ili estis ĉirkaŭ cent. Multaj kantantaj knaboj iris antaŭ la pastroj, kaj kune kun ili kantis la funebran psalmon de hunoj. Antaŭ ili paŝadis ĉiuj muzikantoj, kiuj formis unu orkestron. Kaj ili fajfis ian strangan, malĝojan melodion, kian mi ne aŭdis ekster la lando de hunoj.
La familio perpiede akompanis la ĉerkon. Perpiede iris la reĝinoj, kaj la filoj de Atila; la ĉefsinjoroj, la ĉefoficiroj, la hunaj magnatoj, ĉiuj estis senĉape, en ŝiritaj vestoj.
Apud la ĉerko ambaŭflanke iris malrapide la korpgardistoj. Ili havis kaskon, sed kovritan per funebra vualo. Ilia vesto ŝirite pendolis, iliaj vizaĝoj ne estis rekoneblaj pro la sango.
Foje-foje ekbruis la tamburoj, foje-foje eksonis krio:
– Atila, mia bona reĝo!
Tiam la krio trakuris la popolon, kiel la popolo ripetis ĝin.
Teruro estis vidi ĉi tiun popolon, multe, kiel la maro. La viroj estis ĉiuj kun sangaj vangoj, en sanga surtuto. La hunoj kune svarmis kun jasoj, kiuj venis en skvamaj kirasoj. Alvenis gepidoj, sarmatoj, ugoroj; kolektiĝis ĉiuj popoloj el proksomo de tritaga iro. Tiuj jam surpiede akompanis la ĉerkon. Ili kunportis siajn flagojn, kiel ili marŝas en militon. Sed la koloron de flagoj malheligis nigraj vualoj aŭ nigraj rubandoj.
Mia rigardo serĉis la grupon vestita en nigrajn draposakojn. Mi trovis ilin apud la korpgardistoj. Mi pensis: mi traboriĝos al ili, serĉos Emonjon. Mi restos en ŝia proksimo, kaj gardos, ke ne okazu io malmona al ŝi. Sed mi vane serĉadis. Ili estis proksime, mi povus rekoni la vizaĝojn, sed en tiu nigra sako ĉiuj iĝis ne rekonebla: Emonjo perdiĝis inter ili.
Se mi irus inter ilin – mi pensis –, eble mi ankoraŭ povus rekoni ŝin: neniu havas tian blankan manon, kiel ŝi. Mi rekonos ĝin eĉ inter cent manoj per unu rigardo.
Mi devis returni por torĉo, ĉar post unu horo vesperiĝos, kaj ĉiuj portas torĉon.
Do mi reiris. La palaco estis senhoma. Antaŭ ĝi vidis mi hieraŭ stakon da torĉo. Sed nun mi ne trovis eĉ unu torĉaĉon.
Dume la funebra marŝo antaŭeniris, kaj mi akiris nur inter la popolon. Vane mi boriĝadis pli kaj pli antaŭen: malantaŭ la ĉefsinjoroj jam tiel densiĝis la homoj, ke estis neeble penetri ilin.
Intertempe malsupreniris la suno, kaj kovris la nubojn per purpur-ora koloro.
Tiam ni jam forlasis la urbon. La flava akvo de Tibisko ondadis antaŭ ni.
Mi laciĝis pro trapuŝado. Mi haltis apud iu poplo.
Mi pensis, mi atendas ĝis foriras la densa parto de la homamaso. Poste mi pensis, ke mi ne pluiras: kial rompigi-piedpremigi min. Se mi jam malfruis aliri la proksimon de la korpgardistoj, mi jam eĉ ne povos vidi, kiel estos Atila metata en la tombon.
Mi grimpis sur iu branĉo de la arbo, kaj de tie mi rigardis la marŝon. Poste mi grimpis ankoraŭ pli alten. Neniu atentis min. De la arbo mi vidis la insulon, kaj la senakvan fluejon de Tibisko. Ĉe la alia branĉo elfluis la kunpremiĝinta akvo sur la kampon.
Intertempe malsupreniris la suno, kaj la lumo de torĉoj pli kaj pli forte brilis en la vespera mallumo. Ĉiu homo havis torĉon. Kiom da torĉo estis tie? Eble miliono, eble pli milionoj. Sur la ĉielo ne videbliĝis nek luno, nek steloj, sed sur la tero estis steloj sennombraj. Preskaŭ malsuprensinkus ĉiuj steloj de la ĉielo, por akompani la reĝon Atila en la tombon.
La marŝo malmultiĝis sub mi, kaj amasiĝis ĉe la bordo de Tibisko. Mi aŭdis la funebrajn kantojn kaj la tamburtakton de la malproksimo. Poste sekvis iomete silento: eble la ŝamanoj preĝis.
Mi malsuprengrimpis de la arbo, kaj iris al la ĉevalistoj, kiuj kondukis la ĉevalojn de la piedirantaj ĉefsinjoroj kaj reĝinoj.
Kiam mi venis al ili, jam sonis la kornoj. Ĉiuj kornoj sonigis la signon, per kiu en kampadejo oni vokas al dormo la armeon.
Dormu Atila! Bonan nokton!
Poste subite aŭdiĝis zumo, simile kiam pluvego estas en malproksimo. Oni dismetis la sakobarilon, kaj lasis la akvon sur la tombon. La torĉoj suprenflugis, skribis grandan arkon en la aero, kaj mallumiĝis: ĉiu ĵetis sian torĉon en Tibiskon.
Kaj la popolo ekiris tiam reen.
Kaj mi atendis. Mi pensis, iru ili antaŭ mi, kaj mi atendos Emonjon. Sed mi tamen devis reiri al la arbo, kaj tie atendi, ĉar la multaj ĉevaloj kaj homoj denove kaj denove puŝiĝis al mi.
Laŭ lia voĉo mi rekonis korpgardiston Balasa.
Ankaŭ li haltis ĉe la arbo, kaj interparolis kun kelkaj kunuloj.
– La ĉevalon – diris – ne devus tiel lasi.
– Eĉ ne lasis oni ĝin – respondis alia voĉo.
– Sed lasis oni tiel.
Mi ne komprenis, kion signifas „oni tiel lasis”, mi komprenis nur tiom, ĉe oni mortpikis la ĉevalon de Atila ĉe la tombo, kaj oni kuŝigis ĝin apud la ĉerkon.
Tio estis laŭ ordo, mi sciis. Ĉiu huno estis tiel entombigita: kapon al okcidento, piedojn al oriento, kaj la ĉevalon apude, maldekstre. Ankaŭ la ĉevalo havas animon. Noktomeze ambaŭ animoj ekmoviĝas, vekiĝas. La huno surĉevaliĝas, kaj flugas inter la stelojn.
Sed jam devus alveni ankaŭ la servistoj. Mi rigardas, perfortas miajn okulojn: mi ne vidas eĉ unu. Jam la reĝinoj kaj la reĝidoj venas reen: la virinoj sidas sur ĉevalo, kiun kondukas ĉevalisto.
Mi rekonas ankaŭ la ĉefsinjorojn.
Kaj mi aŭdas pli fortajn voĉojn, ol kiuj ĝis nun mi aŭdis: ili kverelas, disputas.
– La glavon meritas Aladar!
– Li destinis reĝidon Ĉsaba, ankoraŭ en sia vivo!
– Csaba ankoraŭ estas infano! La hunan popolon komisii al infano ne indas!
– Tie estas la ĉefmilitestro!
Kaj la vortbatalo estiĝas pli kaj pli incitita. Centoj kaj miloj parolas nur pri tio.
Dum horoj jam marŝas reen la amaso, sed kie estas la kunuloj kiuj estis vestiĝintaj en funebran sakon? Certe ili restis malantaŭen, ĉar ili lokadis la arbofoliojn, florokronojn sur la ĉerkon. Sed tamen ili devus jam esti ĉi tie.
Mi atendas. Mi malsuprengrimpis de la arbo. La luno nun aperas el malantaŭ la nuboj, sed ĝi estas nur mallarĝa lun-arka falĉileto, apenaŭ radias lumon. Foje-foje ekbrilas unu glavo, unu sagopinto apud mi. Mi ekkonas kelkajn vizaĝojn. Venas ankaŭ virinoj. Ies infano ploras:
– Paneton …
Poste maldensiĝas la amaso, kaj finiĝas la marŝo.
Mi jam antaŭeniras, se mi vidas iun, kiu venas surpiede, kaj similas al Emonjo.
Vane: ŝi ne venas. Certe ili malvestis la sakveston, ĵetis sur la tombon inter la florkronojn kaj torĉojn, kaj Elinjo aliĝis al la reĝino.