About this blog

  • 28 posts
  • 3601 visits

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 10, 08

Ŝi grimpis la rokon

Traduko de artikolo de RÓZSA Mihály el Pariso

La parolimpia ĉampionino ricevis MSM-on de sporta ŝtatsekretaro unu semajnon antaŭ la evento, ke partoprenu ŝi, kiel reprezentanto de Hungarujo en grimpo de Mont Blank komune kun 25 eŭropaj virinoj je la okazo, ke de 1-a de julio Francujo transprenas la prezidantecon de EŬ, kaj okaze, ke antaŭ 200 jaroj grimpis la monton unuan fojon virino, Marie Paradis.

La hungaraj kaj francaj organizantoj kvietigis ŝin, ke ŝia fizika handikapo ne povas signifi baron plenumi la celon. Dora do, pensis fundamentite, ke ŝi suprenpromenos al la pinto… Kiam ŝi nu ekvidis la monton, ŝi ŝokiĝis, kaj ĉi tiu stato ĝis fino daŭris ĉe ŝi. La plej pozitiva sperto koncernas la gvidanton: li ekkonis admirindan homon en la ĉ. 60-jara eskursgvidanto kun granda sperto, kiu okupiĝis nur kun ŝi. La virinoj de aĝo inter 20 kaj 70, alvenintaj el la membrolandoj de EŬ pasigis la nokton en turista kabano, en gradegaj salonoj. Ili dormis sur la planko en vestaĵoj, en komuno de sola kovrilo kaj kuseno, sen ebleco de purigado. Vesperojn, anstataŭ ripozo ili devis prezentiĝi je iaj konferencoj. Lundon, tagon de grimpado Dora ne ricevis matenmanĝon pro ia miskompreno, kaj ŝi tiel ekiris al la „granda tago”. Sur la unua etapo ne estas naĝo, sed la vojo estas supren kruta kaj ŝtonega: tiam ankoraŭ multaj akompanis la internacian grupon, inter ili ankaŭ la franca sporta ŝtatsekretaro. Relative facile aliris ili la unuan turistan kabanon, kie ili tagmanĝis, kaj poste sekvis la vere malfacila etapo: ili devis akiri la sekvantan domon 3800 m alte. Tiam atingis la vera ŝoko la hungaran sportiston: malkovriĝis, ke oni devas grimpi rokon – kvankam oni plurfoje sekurigis ŝin, ke estos nur malgranda grimpeto, sed tio ne estos danĝera… Ili priparolis kun la turistgvidanto, ke ili ekiros, kaj poste vidos, kio okazos – ĉiutempe ili povos decidi pri returno. Je donita momento, pendante sur roko ili pripensadis, ĉu fini la „ekskurson”, sed ili decidis: doni al si ankoraŭ 5 minutojn. De ĉi tiu estiĝis poste plurfoje 5 minutoj, kaj subite Dora sentis, ke iri malsupren estas ja, pli malfacile: devas grimpi. Per stumpa brako, kun agorafobio, kun timoj. Antaŭ la celo ŝi sentis, la animo forlasos ŝin: ŝi deziris, ke oni lasu ŝin en paco kaj havu finon ĉi tio. Staranta dorse al la valo brakumis ŝi la ŝtonon, ĉar ŝi sciis, se ŝi turniĝas, vertiĝos malsupren. Ŝi ekgrimpis, kaj atingis ĝis 4000 metroj, en ventego kaj malvarmo: fine la gvidanto elparolis, ne plu iri.

Dora precize scias, ke tuj post la evento ŝi ankoraŭ ne povas ĝuste allokigi siajn sentojn, pli malfrue ŝi certe vortumos pli nuance. „Homo maksimumisto, kiu estas olimpika ĉampiono, kaj starigas mondrekordojn, ne sufiĉas kun 4000 metroj. La plej grandan problemon kaŭzis: gajni la timon. Vane mi sciis, ke mi estas kunligita kun la gvidanto, tamen estis ankaŭ teruraj momentoj. Ĝis hodiaŭ mi ne povas determini, ĉu estis ĉi tiu semajno pozitiva aŭ nagativa aventuro, multaro kirliĝas en mi. Oni ekveturas por helpi al francoj komuniki gravan mesaĝon, kaj samtempe reprezentas sian patrujon je tre altranga evento – sed dume home, anime kaj fizike trairas senhomajn penadojn. Mi aliris eĉ dufoje ĝis ĉi tiu alto, kaj grimpis ankaŭ la rokon venos tempo, kiam mi valoros tion sukceso. 

La kompleta nomo de Dora estas: PÁSZTORY Dóra.

© Published at 12:33 ( 3 comments / 55 visits )
This post is public

July 3rd, 08

Kio estas IARFE?

 

Internacia amika renkontiĝo de fervojistaj esperantistoj
en Tata

La ĉi-jara Internacia amika renkontiĝo de fervojistoj estis aranĝata de 27-a ĝis 29-a de julio en la urbo Tata samtempe kun la plej granda jara aranĝaĵo de la urbo: la Festivalo de Akvo, Muziko kaj Floro. La renkontiĝejo estis en la Klubhotelo kaj Junulara Bivako „Öreg-tó” (maljuna aŭ granda lago).

La renkontiĝon organizis la Esperanta Asocio de Tata kaj sia Ĉirkaŭaĵo. La organizantoj (inter ili la ĉeforganizantoj s-ino Elizabeto Ködmön kaj f-ino Éva Faragó) klopodis kunmeti riĉan kaj neforgeseblan programon por la ĉ. 70 hungaraj kaj eksterlandaj partoprenantoj

La unuaj gastoj alvenis je la 27-a de julio al la ĉefa stacidomo de la urbo. Ili estis veturigitaj – inter aliaj de Jozefo Trnka al la renkontiĝejo iomete malproksima de stacidomo. La registrado de novaj alvenantaj gasto okazis lerte kaj rapide.

Vendredon la alvenintaj esperantistoj jam povas vespermanĝi en la manĝejo de la hotelo, kaj poste ili povis partopreni liberan programon aŭ povis ripozi la penoj de la vojaĝo. Multaj partoprenantoj miksiĝis en la svarmo de la urba festivalo, admirante la vidindaĵojn de la urbo, kaj eluzante la eblecojn de la festivalo.

Sabate matenon post la konsumo de abunda, libera bufedo okazis urborigardado per trajneto „Dottó”, kiun disponigis la urba konsilio senpage por la aranĝaĵo. Dum la trajneta urborigardado la partoprenantoj povis aŭskulti esperantlingvan gvidadon fare de Aleksandro Horváth.

Post la urborigardado kaj tagmanĝo ekveturis la esperantistoj al Bábolna, kie ili vizitis la ĉevalfarmon, la arboreton kaj bestoparkon, la ĉevalistan muzeon kaj la muzeon de ĉaroj. Pri la prezento de ĉevalfarmo zorgis loka fremdulgvidanto, spicante sian parolon kun lokaj interesaĵoj kaj anekdotoj. La eksterlandaj povis studi la historiojn kaj interesaĵojn de Bábolna helpe de esperantlingva tradukaĵo.

Post la ekskurso en Bábolna la partoprenantoj returnis al la renkontejo, kie en kadro de vingustumado povis ili ĝui kelkajn gutoj el inter la vinspecioj de la vilaĝo Kesztölc. Poste oni povis ankaŭ aĉeti el la kolektaĵo kelkajn botelojn ornamitajn per esperantlingva etiketo.

Post la prezentado de paradaninoj disponis korusajn verkojn esperante kaj hungare la koruso Egressy gvidanta de la vicurbestrino s-ino Zsuzsanna Robozné Schönfeld.

Post la kantoj de koruso denove aperis la paradanina grupo „Dunakanyar” (Danubkurbiĝo) prezentante surprizon: ventrodancon kun turkmuzika akompano por granda surprizo de la publiko.

Post la surprizdanco de paradaninoj sekvis liberbufeda vespermanĝo, kaj poste la tombolo, kies kadro estis loteritaj kelkaj belegaj pentraĵoj de esperantistaj gepentristoj de Tata.

La sabata tago fermiĝis per balo.

Dimanĉon, post matenmanĝo eventis la jara kunsido de la Hungara Fervojista Esperanto-Asocio. La traktata lingvo dum la tuta kunsido estis Esperanto. Unue la prezidanto István Gulyás pritaksis la pasintan duonjaron kaj raportis ankaŭ pri la eventoj de lasta IFEF-Kongreso (Internacia Fervojista Esperanto Federacio). Post la raporto la eksterlandaj kaj hungaraj partoprenantoj eksplikis siajn opiniojn pri demandoj de la fervojista esperanto-vivo, kaj salutis unu la alian. Je la laborkunsido alparolis ankaŭ la prezidanto de HEA, Jozefo Baksa.

La internacia amika renkontiĝo de fervojistoj en Tata fermiĝis per komuna tagmanĝo.

Kunmetis: BACSÁRDI József

 

© Published at 05:38 ( 1 comment / 50 visits )
This post is public

July 1st, 08

Pri verdaj energioj

Hungarujo eluzas la dudekonon de sia akvoenergio. En Hungarujo funkcias 25 akvocentraloj, dum en Aŭstrio produktas kurenton preskaŭ 1800 tiaspecaj establaĵoj. La energioprodukto de hungaraj akvocentraloj estas sensignifanta, rilate al la tuta produktado, en Aŭstrio tio baldaŭ atingas 80 procentojn. Konstruiĝis nova malgrand-akvocentralo en la rivero Rába, en la zono de Répcelak apud la baraĵo de Nick, kies turbinoj havas 1,5 da megaŭatoj da entuta povumo, kaj produktas jare averaĝe naŭ milionojn da kiloŭat-horoj da kurento, kiu kovros la energiokonsumon de 3500-4000 familioj. La produktotan verdan energion oni nutros en la landan reton. La repagtempo de la centralo estas 13 jaroj. La produktantoj de verda energio devas eldiri per precizeco de kvaronhoro je la antaŭa tago, ke la sekvan tagon kiam kaj kiom da energion produktos. Se oni diferencas de tio, devas pagi pezan punon. Kontraŭ la malfacilaĵoj oni planas konstrui ankoraŭ du similajn akvocentralojn en la rivero Körös. Se ili estos finkonstruitaj, Hungarujo havos 27 akvocentralojn, sed per ili oni ne atingos la unu procenton de la landa kurentoproduktado. Alia estus la situacio, se la politiko ne estus barinta la konstruon de granda akvocentralo ĉe Nagymaros. La partaĝo al Hungarujo estus 160 da megaŭatoj el la sistemo Gabĉikovo-Nagymaros havanta 880 da megaŭatoj. Cetere en la hungarajn riverojn oni povus konstrui akvocentralojn kun entuta kapacito mil da megaŭatoj. Sed en Hungario oni torpedas ĉiujn ideojn pri akvocentraloj. Ne povis realiĝi la konstruo de centralo en la rivero Dráva, kiu konstruiĝus komune kun la kroatoj, ĉe Nagymaros en la Danubo, kaj ĉi tiu konduto kaŭzas la malfruiĝon de decidon pri la konstruo de la tria akvocentralo en la Tibiskon.

La malavantaĝo de ventocentraloj estas la ŝanceliĝo de energioproduktado: ne ĉiam blovas vento, kiam necesas, kaj ofte blovas, kiam ne necesas. Solvi la problemon oni serĉas diversajn metodojn. Per la superflua energio oni povus pumpi akvon sur pli altan lokon, kaj la malsupren lasanta akvo povus funkciigi turbinon je necesa tempo. Tiaj planoj jam naskiĝis al Pilis kaj al la montaro Zemplén.

(Originala, hungarlingva gazet-artikolo:    www.nol.hu/cikk/497314/   )

© Published at 10:31 ( 3 comments / 60 visits )
This post is public

June 11, 08

Nova hungara akvocentralo

Nova malgrand-akva centralo estis konstruita en la rivero Rába, en la ĉirkaŭajo de Répcelak apud la digo de Nick. Ĝi jam estas la sesa akvocentralo en la rivero.
La kompleta povumo de turbinoj en la preterfluanta kanalo etas 1,5 MW-oj. Ili jare produktas kurenton 9 mil da kWh-oj, kiu reprezentas la energiobezonon de 35-40 000 familioj. La centralo transdonas la kurenton al la landa reto.
Laŭ la ekspertoj la malgranda centralo estis planata por 60 jaroj. La akvobaraĵo havas ankaŭ fiŝo-ŝtuparon ebligi la laŭlongan traireblecon de la objekto. La investaj kostoj repagiĝos dum 15 jaroj. La konstruadon helpis ankaŭ la infrastruktura fonduso de EU.

© Published at 13:28 ( 3 comments / 120 visits )
This post is public

June 6, 08

Utila poŝtelefono

Ni ricevis la mesaĝon:
"Ĉu vi lasis viajn ŝlosilojn ŝlositaj en la aŭto kaj vi estas distance de via loĝejo kie vi havas rezervajn ŝlosilojn?
Jen la solvo:Alvoku la loĝejon; iu trovu tie vian rezervan teleŝaltan aŭtoŝlosilon kaj tenu ĝin proksime
al la telefono; vi mem proksimigu vian poŝtelefonon je 20 centimetroj al la aŭto; nun via kunlaboranto en la loĝejo premu la butonon sur la hejma ŝlosilo, kaj via aŭto malfermiĝas (funkcias ankaŭ kun la pordo de la pakaĵujo).
Provu!"

Antaŭ Jaroj mi veturis hejmen de nia merkreda esperanto-kunveno, el Budapeŝto. Antaŭ urbeto Dorog jam estis post 22-a horo, kiam mi rigardis la montrilon de benziujo: ĝi staris antaŭ la ruĝa strio. Mi povus veturi ankoraŭ pli ol cent kilometrojn, sed estas certe, kio estas certa (?), mi haltis ĉe la benzinejo. Mi plenigis la benzinujon, iris en la vendejeto kaj volis pagi per karto. Mi malfermis mian kartujon, sed la  pli ofte uzata karto ne troviĝis en sia poŝeto. Hm, kie ĝi povas esti? Sed mi ne povis longe pripensadi, kaj prenis la alian malpli ofte uzatan, sed ties kodon mi ne sciis parkere. Mi petis pardonon, kaj iris al la  aŭto, kaj en la valizeto mi serĉis mian kajereton, kie mi per sekreta skribo notis la kvar ciferojn. Intertempe mi metis el mano la ŝlosilon sur la sidloko, ĉar ĝi ĝenis min dum la serĉado. Mi fermbatis la pordon, kaj pagis la benzinon, kaj kviete mi iris al la aŭto: mi solvis la problemon, mi ne devis iri en la prizono de ŝuldantoj.
Mi etendis en la poŝon por la ŝlosilo, sed ĝi ne estis tie. Eble mi metis ĝin sur la vendotablo, kiam mi pagis? Mi revenis, sed ĝi tie ne estis. Ĉi tiam veniŝ en mian cerbon: mi lasis ĝin en la fermita aŭto. Kion nun fari? Jam estas nokto, kiu povus helpi? Bonŝance la poŝtelefono estis en la poŝo de surtuto. Mi vokis mian edzinon, mi rakontis, kio okazis, kaj petis ŝin iamaniere alporti la rezervan ŝlosilon. Nu, ankaŭ ĉi tiu problemo estas solvita, mi devos nur atendi 20-30 minutojn.
Poste mi eksciis, ke ŝi devis jam voki la najbarinon el la lito, kiu veturis ŝin kun  la rezerva aŭtoŝlosilo.

Leginte la superan mesaĝon, mi iris al la edzono, kaj diris al ŝi, kiel ni povus tiam solvi la problemon. - Ho - diris ŝi -, la aĵo ĉe ni ne funkcius, ĉar nia rezerva ŝlosilo ne havas teleŝaltan funkcion. - Ĉu vere: Nu, kontrolu ni! Vere, ĝia tenilo estas plata sen butono. - Tamen estis bone, ke vi veturis por mi tiun nokton al benzinejo!

© Published at 13:45 ( 2 comments / 100 visits )
This post is public

June 1st, 08

Fervojoj kaj horloĝoj

 

Recenzo de ALMÁSI Miklós pri la verko de Wolfgang Schivelbusch: Historio de fervoja vojaĝo.

Mi amegas la vagonarojn, precipe vaporlokomotivojn. Mi irus malproksimen rigardi ilin, kaj povus gapi bele desegnitan manĝ-vagonon. Sed mi ne sciis, ke la tempon laŭ Griniĉo, kaj ĝenerale la unuitan tempomezuron ni povas danki la trajnojn. La ŝipistoj jam pli frue kredis, ke la preciza tempo ne estas malhavebla, la kontinentanoj ankoraŭ ne. Antaŭ la tempo de la fervojhava societo (ĉirkaŭ 1840 en Anglio) la horloĝoj montris diversajn tempojn en la diversaj urboj. Pli malproksime 50 km-ojn de Londono la tempo estis pli frue je 10 minutoj, en la interna urbo estis pli malfrue je 5 minutoj; en Dublino eĉ unu horo povis esti la diferenco. (Por bonigi la situacion, oni kunportis el Londono horloĝon pruvitan fare de Admiralejo, la lokomotivoj direktiĝis al ĝi.) Pli malfrue plimultiĝis la fervojoj, kiuj ankaŭ eĉ krucigis unu la alian, tiam oni jam devis enkonduki ian unuigitan tempokalkulon eviti la karambolojn. Sed en Ameriko – kie inter ambaŭ marbordoj etendiĝis plu fervojoj, kiujn funkciigis diversaj kompanioj, iam foje la stacidomoj havis eĉ ses horloĝojn, kiuj montris diversajn tempojn. Poste ankaŭ ĉi tie densiĝis la trafiko, tamen oni enkondukis la unuigitan tempon nur de 1918.

Oni scias, ke la konstruo de fervojreto alportis civilizacian eksplodon, sed la libro de Schivelbusch montras la streĉan historion, kiel revoluciigis ĉi tiu procezo la ĉiutagan vivon. Humore estis, ke ĉe la tiama „rapidego” je tridek kilometro ĉiu horo la veturanto plendis pri vid-perturbo pro la rapide ŝanĝa pejzaĝo. Kiam jam la vojo plilongiĝis, kaj la „tremado” daŭris pli horoj, la pasaĝeraro enuis. Por kuraci la problemon oni divenis la fervojan bibliotekon: kiam la sinjoro envagoniĝis, prenis libron el pruntejo, kaj poste finleginte ĝin, subdonis en la libra domo de celstacio. Laŭ la notoj turniĝis postulemaj verkoj inter la manoj de altestimataj pasaĝeroj. Tio estis ja io: fervojo kiel popoledukanta institucio. Ho, tio funkciis sur la unua kaj dua klasoj. Sed tamen!

Poste venis la debato pri kupeo aŭ salona vagono. Ameriko elektis la salonan elformon, Anglio ĵuris apud la kupea solvo . En la unua eventis komunuma vivo, en la alia regis nobela silento – la riĉuloj ne interparoladas. Tial ili plendis, ke dumvoje ili devis gapi nur la vizaĵaĉon de kontraŭsidantoj. Cetere la kupeo neniel estis enua eltrovaĵo. En la 1880-aj jaroj, post kelkaj enigmaj murdoj estis enketegoj pri la danĝero de kupeoj. Ĉar la murdiston, tranĉante la kolon de sia viktimo, neniu vidis. El la sangvinaj eventoj naskiĝis poste la serio de fervojaj detektivaj romanoj (v. Murdo en la Orienta Ekspreso de Agatha Cristie:

http://www.4shared.com/dir/5483804/fe0f36bc/Ebook.html)

La evoluo de fervojo kiel kultur-historio. Schivelbusch prezentas, kiel transformis la fervojo la interrilatojn de: homo - pejzaĝo, urbo - kampo kaj distanco - tempo. Kaj ankoraŭ: kiel enfluas la diversaj formoj de fervoja veturado la nacian karakteron, kaj inverse. La angla fervojo estas aristokrata, almenaŭ dividiĝas al klasoj, kaj mallongdistanca. La amerika estis loka, senklasa, oni planis ĝin al plilonga distanco. En Eŭropo la stacidomoj estis urbo-organizantaj centroj. En Ameriko ne estis stacidomoj, tial ĉio (bufeto, banejo, telefono, poŝto, koncerto, gazeteldono), kio estus tie, lokiĝis en la vagonaro. Pripensu kian organizan laboregon postulis la gazeto aperanta en la vagonaro! En Eŭropo la fervojo interligas urbojn, en Ameriko unue estiĝis la fera vojo, kaj poste apud ĝi naskiĝis la urboj. Pro la enormaj distancoj en Ameriko naskiĝis la dorm-vagono kaj la larĝa, ena spaco necesa por movo de la pasaĝeroj. La ekzemplo estis la vaporŝipo, kiu en Ameriko longtempe estis la rega rimedo de vojaĝo kaj transporto, kun salono kaj larĝaj spacoj. En Eŭropo la modelo estis la diliĝenco, homoj presitaj unu al la alia, fermitaj en mallarĝan spacon … kia diferenco.

Kaj la fervojaj katastrofoj! En 1842 sur la vojo inter Pariso kaj Versajo mortis kvindek kvin homoj pro rompo de akso. Post similaj eventoj elevoluis la scienco de material-ekzameno, kaj la fakuloj malkovris la fenomenon de materiallaciĝo.

Mencio de tradukinto: Mi nepre devas legi la libron.

© Published at 14:39 ( 2 comments / 82 visits )
This post is public

May 25, 08

Mallonga historio de akvoŝtupo-sistemo Bős- Nagymaros

En la jaro 1977 estiĝis interŝtata kontrakto inter la tiama Ĉeĥoslovakio kaj Hungarujo pri konstruo de akvoŝtupa sistemo sur la Danubo. Laŭ la kontrakto devus estigi akvocentralojn: kun kanalo ĉe la slovaka vilaĝo Gabĉikovo (Bős) kaj ĉe la hungara vilaĝo Nagymaros en la fluejo. La imago ne malhavis antaŭaĵojn. Jam antaŭ jardekoj okazis esploroj ambaŭloke. Laŭ la planoj la centraloj kunfunkcius tiel, ke la centralo ĉe Gabĉikovo en la pintoperiodo funkcius kun granda povumo, per t. n. pint-irigado. Pro tio la akvonivelo ŝanceliĝus en la rivero-streko inter la ambaŭ baraĵoj. La suba baraĵo protektus Budapeŝton kaj la insulon Szentendre de ĉi tiu ŝanĝado de akvoalto. La supra rezervejo kovrus ankaŭ hungaran teritorion, kaj la tasko de hungara flanko estis ĉe la vilaĝo Dunakiliti estigi altakvo-reduktigan objekton, kiu regulus ankaŭ la akvokvanton lasotan en la origina fluejo de Danubo.

Post la kontraktiĝo komencis antaŭaj prilaboroj, kiu koncernis ankaŭ mian laborejon, kiu lokiĝas rekte ĉe la bordo de Danubo. Post la ŝveligo ĉe Nagymaros la akvonivelo ĉe ni atingus la alton de la pli grandaj superakvoj, kaj nia cementfarejo havas kelkajn subterajn objektojn sub ĉi tiu nivelo. Pri protekto de ĉi tiuj objektoj pretiĝis planoj, kiuj neniam realiĝis. La kialo estis, ke montriĝis malcerteco koncerne la konstruon de hungara akvoŝtupo, dum aliflanke per granda elano komenciĝis la konstruado. La fortiĝanta movado de „verduloj” atingis, ke la hungara flanko ĉesis la realigajn laborojn ĉe Nagymaros, kaj eĉ ne finiĝis la laboro ĉe Dunakiliti. Per tio volis oni bari la ekfunkciigon de akvocentralo de Gabĉikovo.

Sed la slovaka investanto havis planojn ankaŭ por tiu situacio, kaj konstruis baraĵon pli supre, sur sia propra teritorio. Tio estis la t. n. varianto „C”, pri kio oni tenis, ke la slovakoj tion ne kapablas, kaj ne rajtas realigi, kaj nomis ĝin „papera tigro”. Sed tamen la rezervujo realiĝis, kaj la 23-an de oktobro 1992. ekfunkciis la unua akvoturbino en la centralo.

Pli detala analizo pri la pasintaj 15 jaroj pri la temo legeblas inter miaj dokumentoj ...

© Published at 08:40 ( 4 comments / 123 visits )
This post is public

May 24, 08

Adiaŭo - Búcsú

 

Apenaŭ antaŭ tri semajnoj ni procesis kune en la maljuna gimnazio. Vere, la irado estis jam malfacila por li, ĉar li lasis sian lertan, faldeblan bastoneton en la aŭto, sed malgraŭ kelkaj gravaj operacioj – pri kiuj li rakontis -, nenio antaŭmontris la tragedion. Dum kvar jaroj ni vizitis la gimnazion en la sama klaso, travivis la samajn serenajn kaj malpli serenajn eventojn. Mi povas diri, ni estis bonaj amikoj, Jam en la unua klaso li havis ursecan aperon. Mi memoras, iam mi sendis al li bildkarton, sur ki estis sceno el iu fabelo kun urso kaj leporo. Mi skribis al li: vi estas la urso, kaj mi estas la leporo. Post la abituro li studis en alia universitato, kaj estiĝis veterinaro. Ni foriĝis malproksime unu de la alia. Certan tempon li laboris ankaŭ en Mongolujo. Ni renkontiĝis malofte, sed nun, antaŭ tri semajnojn mi veturigis lin de la aŭtobus-haltejo, kaj ni gastigis lin duonhoron en nia loĝejo, kaj ankaŭ poste ni vojaĝis kune tiun tagon. Li vokis nin telefone, kiam alvenis hejme, kaj ankoraŭfoje dankis nian afablecon, kiu tamen ne estis dankinde. Ni priparolis, ke kiam ni iros sekvantfoje en ilia urbo, ni vizitos ilin kun lia edzino. Bedaŭrinde nian promeson ni jam ne povas plenumi. Mardon denove kolektiĝos la kunklasanoj. Kara Roberto akceptu nian lastan adiaŭon!

 

Alig három héttel ezelőtt még együtt ballagtuk az öreg gimnaziumban. Igaz, neki már nehezére esett a járás, mert az ügyes, összecsukható botjárt az autóban hagyte, de a néhány opeáció ellenére – melyekről mesélt -, semmi sem mutatott a tragédiára. Négy évig voltunk osztálytársak, együtt éltük át ugyanazokat a derűs és kevésbé derűs eseményeket. Azt mondhatom, hogy jóbarátok voltunk. Már az első osztályban olyan mackos megjelenésű volt. Emlékszem egyszer küldtem neki egy képeslapot. Egy mesejelenetet ábrázolt, mackóval és nyuszival. Te vagy a mackó és én vagyok a nyúl, írtam neki. Az érettségi után ő más egyetemen tanult, és állatorvos lett. Távol kerültünk egymástól. Egy ideig dolgozott Mongóliában is. Ritkán találkoztunk, de három héttel ezelőtt emlentem érte a buszmegállóhoz, és egy fél órát nálunk töltött, majd utána aznap együtt utazgattunk. Amikor hazaért, fölhívott telefonon, és még egyszer megköszönte a kedvességünket, amit nem volt miért köszönni. Mebeszéltük, ha legközelebb a városukban járunk, meglátigatjuk őt és  feleségét. Sajnos ezt az igéretünket már nem tudjuk teljesíteni. Kedden újra összegyűlik az osztály. Kedves Róbert, fogadd utolsó üdvözletünket.

© Published at 12:22 ( 0 comments / 54 visits )
This post is public

May 1st, 08

Lernej-adiaŭa procesio - Ballagás

 

Hieraŭ posttagmezon ni partoprenis la lernej-adiaŭan procesion de nuna 12-a klaso. La estraro de nia iama gimnazio invitis ankaŭ nin, kiuj finis la gimnazian lernadon antaŭ 50 jaroj, ĉeesti kaj ankaŭ partopreni la procesion de junuloj, kiuj en la sekvantaj semajnoj faros siajn maturec-ekzamenonj aŭ abituron. Ni kolektiĝis antaŭ la 5-a horo en la iama gimnastikejo, nuna biblioteko. Ĉi tie salutis nin la direktoro de la gimnazio. Poste ankaŭ kelkaj lernantoj salutis nin, kaj donacis al ni pecon de bela, blanka dianto kaj simbolan saketon kiun ni povis pendigi sur nian ŝultron. En la ŝultrosaketo ni trovis metalan karteton kun konveksikaĵo de gimnazia blazono, foton pri la hodiaŭa gimnazio, kaj kun la jardatoj: 1958 kaj 2008 kaj ankora simbolan diskokukon, kiu memorigas nin al la cindre bakita pogaĉo de hungaraj popolfabeloj. Tiam abituriĝis du klasoj, reala kaj humana. Ni humananoj bone konis unu la alian, ĉar ni en pasintaj jaroj renkontis ĉijare, sed la aliklasanojn ni, escepte kelkaj, ne vidis de duonjarcento.

Dum la aliaj strebas rekoni unu la alian, mi rakontas, ke ni preparis ĉi tiun eventon jam antaŭ monatoj. Ni disdonis la taskojn. Mi farigis rubandon, kiu memorigis nin al nia rubandeto, kiun ni portis dum duonjaro antaŭ niaj maturecaj ekzamenoj. Ĉar ĉijaron la procesio estis posttagmeze ni konsumis la tradician tagmanĝon ne post, sed antaŭ la festo. Poste ni florkronigis la tombon de niaj du profesoroj, kiuj ripozas en la tombejoj de la urbo.

Nu, sed jam mi aŭdas, la kanton de junaj procesiantoj. Ankaŭ ni devas kroĉiĝi post ili, kaj ĉirkaŭirante la korton, ni trovis seĝojn en la unua du vicoj, de kie ni povis sekvi la festan programon, kies partoprenantoj, al nia surprizo, estiĝis ankaŭ ni. La direktoro, kaj la urbestro salutis nin, kaj vokis nin ĉiuj laŭnome, kaj donacis al ni belan diplomon. Antaŭ la fino la adiaŭantaj lernantoj transdonis la flagon de la lernejo al la sekvanta plej alta klaso. Post kiam la lernantoj bindis siajn memorrubandojn sur la flagmaston, ankaŭ de inter ni du avinoj surbindis niajn rubandojn. La freŝe surrubandigita flago estis feste forportita, kaj post la sonoj de Szózat (proklamo de Vörösmarty) finis la festa evento.

(Ilustraĵo: inter fotoj)

Tegnap délután részt vettünk a mostani 12-edikesek ballagásán. A régi gimnáziumunk vezetősége meghívott bennünket is, akik 50 évvel ezelőtt fejeztük be gimnáziumi tanulmányainkat, hogy legyünk jelen és vegyünk részt a fiatalok ballagásán, akik a következő hetekben fogják letenni az érettségi vizsgáikat. 5 óra előtt gyülekeztünk az egykori tornateremben, a mostani könyvtárban. Itt üdvözölt bennünket a gimnázium igazgatója, majd néhány tanuló is, akik egy szép szál fehér szegfűt és egy ballagó-tarisznyát adtak át, amelyben egy fénykép a mostani gimnáziumról, hamuban sült pogácsa és egy vonaldomborítású fémlap volt a gimnázium címerével. Annak idején két osztály végzett, reál és humán. Mi humánosok jól ismertük egymást, mert az utóbbi években évenként találkoztunk, de a másik osztály belieket, néhány kivételtől eltekintve fél évszázad óta nem láttuk.

Míg a többiek igyekeznek fölismerni egymást, elmesélem, hogy mi már hónapok óta készültünk erre az eseményre. Felosztottuk a teendőket. Én készíttettem egy szalagot, mely az érettségi szalagunkra emlékeztetett. Tekintettel arra, hogy ebben az évben a ballagást délutánra szervezték, a hagyományos ebédet nem az ünnepség után, hanem előtte fogyasztottuk el. Aztán megkoszorúztuk két tanárunk sírját, akik a város temetőiben nyugszanak.

De már hallatszik a fiatal ballagók éneke, nekünk is csatlakozni kell utánuk, és körüljárva az udvart, üres székeket találtunk az első két sorban, ahonnan végigkövethettük a programot, melynek, meglepetésünkre mi is részesei lettünk. Az igazgató és a polgármester üdvözölt bennünket, és név szerint valamennyiünket sorban kihívtak és átnyújtottak egy díszes oklevelet. Az ünnepség vége felé a búcsúzó diákok átadták az iskola zászlaját a leendő 12-dikeseknek, Miután a tanulók is felkötötték szalagjaikat a zászlórúdra, közölünk is két nagymama felkötötte a mi szalagjainkat. A frissen felszalagozott zászló elvonult és a Szózat elhangzása után véget ért az ünnepélyes esemény.

--> fotók

© Published at 21:13 ( 2 comments / 133 visits )
This post is public

April 29, 08

Lingvaj problemoj en la lando de hipercentra lingvo

Iun pasintan tagon aŭskultis la konstanta komisiono de parlamento de Westminster okupiĝanta pri la komunumoj de Granda Britanio la raporton de kompetenta ministro pri akomodiĝo de novaj dungitoj el Orient-mez-Eŭropo. Laŭ la kalkulo de la korporacio de majo 2004 ekvojaĝis 800 mil homoj el la regiono en la insullandon, kiu ek de komenco malfermis sian laborfort-merkaton antaŭ la estintaj socialismaj landoj. La gazetaro menciadas, eble nur dramatigi la situacion, unu-milionan nombron.

La fakministro Hazel Blears ekkonis antaŭ la deputitoj, ke antaŭeniras malfacile la integriĝo de orient-mez-eŭropaj enmigrantoj sur la provincaj setlejoj. Ekzemple montris li la urbon Boston troviĝanta en graflando Lincolshire en Nordorient-Anglio. Jam kvarono de 70 mil loĝanta urbo alvenis el nia teritorio, kaj ili parolas 65 lingvojn. Oni povas senti la fremdmalamon kontraŭ la orient-eŭropanoj: interese ĝuste havas malsimpation kontraŭ siaj samsortanoj la enmigrantoj jam pli frue setliĝintaj de Azio kaj Kariba Maro. Nur 38 procento de bostonanoj sentas tiel, ke la loĝantoj, kiuj havas diferencan fonon, bone kunvivas. Sur agraraj teritorioj estas nemalhaveble necesaj la dungitoj por kultivi la teron kaj por enpaki la produktojn prilaboritajn en uzinoj, transportotajn en supermarktojn.

Laŭ la eldiro de influhava, loborist-partia deputito malfacila estas difini la efikon de novaj enmigrantoj al la loka komunumo, ĉar la disponeblaj datumoj ne estas precizaj. Aperis, ke oni devus freŝigi la statistikon ĉe hejmkuracistoj aŭ en aĉetadcentroj. La ministro respondeca pri komunumoj menciis ankaŭ la planitajn ŝanĝojn koncerne la instruadon de la angla lingvo. La buĝeto nune disponigas 300 milionon da pundo por instruado de angla kiel fremda lingvo, sed ĉi tiu sumo pruviĝas malmulta. Estis tuŝita, ke la registaro preparas leĝon, kiu devigus la dungantojn financi la lingvoinstruadon de novaj dungitoj. Tio povas realiĝi, nur se la firmaoj libervole plenumos sian devigon, kaj prizorgas la instruadon ĉe la laborejo, inter malrigidaj cirkonstantoj.

La oficiala okcent mila nombro estas multoblo de la originala takso de la registaro. Kiel la ombro-ministro de internaj aferoj de konservativa partio neeviteble almontris, la ministerio spiteme insistis pri teorio, ke ne pli ol 13 mil laboristoj el la Orient-mez-Eŭropo dungiĝos jare en Granda Britanio. David Davis pistis sub la nazon de sinjorino ministro, ke la tory-oj ĉiam rekomendis enkonduki transirajn restriktojn por redukti la laboristojn el la nova EU-landoj kaj al ties neceso tenos ili sin ankaŭ je la estontaj aliĝoj.

Fonto: www.nol.hu/cikk/490206 de R. HAHN Veronika, London

 

Tio estis eksperimento, kiel povas mezgrada esperantisto traduki tian, hodiaŭan, tamen ne tro simplan tekston. Tial ĝi ne volas esti perfekta. Mi petas, precipe la ne hungarlingvajn legantojn: skribu, ĉu vi komprenis la esencon de la teksto, kian parton vortumus vi alie. Vian kritikon mi antaŭdankas.

© Published at 16:49 ( 0 comments / 68 visits )
This post is public

April 25, 08

Traduko de respondo de s-ro docento

 

Estimata Sinjoro,

laŭ mia intenco mi ne argumentis kontraŭ aŭ apud Esperanto, sed apud tiu, ke nuntempa ekzistas unusola hipercentrala lingvo (ĉi tiu estas la angla), kaj iu artefarita lingvo (eĉ Esperanto, eĉ alio) ne kapablas ĉi tiun situacion modifi (kiel tio el la ekzameno de la nuna, globala lingvosistemo povas malkovriĝi), kaj laŭ mia prijuĝo la situacio ne estos alia eĉ en la estonteco.

(la detaloj, kiuj servas al la ekirpunkto de mia argumentado troveblas:

Nicholas Oestler: Empires of the Word: A Language

History of the World (tio pritraktas la lingvojn el la vidpunkto diakrona makro-sociolingvistika), kaj en la verkoj de

Abram de Swaan: Nyelvek társadalma [Socio de lingvoj]. A globális

nyelvrendszer [La globala lingvosistemo] (tio pritraktas la lingvojn el la vidpunkto sinkrona makro-sociolingvistika),

kaj la libro de Forster, Peter G: The Esperanto Movement – (tio konigas la Esperantan movadon el lingvo-sociologia alproksimigo)

mi pensas tiel, ke mia starpunkto estas bone defendebla inter la kadroj, inter kiuj iu ajn scienca eldiro kvalifiĝas defendebla

salute Galántai Zoltán PhD

associate professsor
Budapest University of Technology and Economics, Hungary
galantai@finance.bme.hu,
Go up to the ancient ruin heaps and walk around;
look at the skulls of the lowly and the great.
Which belongs to one who did evil, and which to one who did good?
(The Dialogue of Pessimism, Akkadian)

© Published at 08:28 ( 3 comments / 120 visits )
This post is public

April 24, 08

Élő eszperantó - Viva esperanto

Tisztelt Galántai Docens Úr!

Érdeklődéssel hallgattam végig a múlt vasárnapi Szondában Önnel készült beszélgetést, és az említett előadását is meg fogom hallgatni, ha hozzájutok, annak ellenére, hogy a hallottak végül is csalódást okoztak.

Először is azt hiányolom, hogy Ön meg sem említette dr. Szerdahelyi István kitűnő, átfogó könyvét a mesterséges nyelvekről (Bábeltől a világnyelvig, Gondolat, Bp., 1977).

A továbbiakban csalódást okoztak az Ön eszperantóról elhangzott szavai. Tekintsük egy nyelv Ön által említett funkcióit:

1. Az eszperantó, mint kommunikációs eszköz ugyanolyan mértékben megfelel, mint bármelyik természetes nyelv, és ezen felül számos előnnyel rendelkezik. Mi teszi nehézzé egy természetes nyelv elsajátítását? Például a hang- és írásrendszere, bonyolult nyelvtana, a kivételek sokasága, stb. Az eszperantó teljes mértékben fonetikus, minden betűnek egy bizonyos hang felel meg, minden szót úgy kell leírni, ahogy kiejtjük, és viszont. Nyelvtana egyszerű, leírásakor esetleg csak az alapnyelv teszi bonyolulttá. Nyelvtani kivétel szinte nincsen. Megtanulása elsősorban annak számára előnyös, aki nem készül tudományos karrierhez, hanem inkább az egyszerű emberi kapcsolatok megteremtésére és ápolására kívánja felhasználni. Az eszperantót kevesebb idő- és anyagi ráfordítással meg lehet tanulni, mint bármely más, nemzeti nyelvet. Ez nem jelenti azt, hogy az eszperantóul tudó szakemberek nem tudnak megalkotni vagy megérteni bármilyen magas szintű, bonyolult szakszöveget a tudomány bármely területén.

2. Mennyire fontos a nyelv kultúrát hordozó funkciója? Mennyire hasznosítja, mondjuk, egy bolgár és egy magyar szakember az orosz, vagy az angol nyelv tanulása során magába szívott nemzeti kultúrát, amikor egy műszaki probléma megoldását beszélik meg, mindkettőjük számára idegen, tanult nyelven? Mindamellett az eszperantó is rendelkezik már saját kultúrával, mely a rengeteg nemzetközi találkozó során alakult ki. Ezt a kultúrát képviseli a gazdag, eredeti és fordításos eszperantó irodalom és az eszperantó nyelvhez kapcsolódó művészet.

Azt mondani, hogy az eszperantó nem terjedt el, hogy nem vált be, egyszerűen nem lehet. Eszperantóul tudót bárhol lehet találni a világban. Kérdi tőlem, például, ma reggel a feleségem: – Kivel beszélgetsz? – Most éppen egy franciával, meg valakivel Brazíliából – mondom. Eszperantóul Például a Wikipédiában nagyjából annyi szócikk található, mint magyar nyelven. Ez lenne egy be nem vált közvetítő nemzetközi nyelv?

 

Letero al GALÁNTAI Zoltán

Estimata Sinjoro Docento Galántai!

Kun intereso mi finaŭskultis la interparoladon faritan kun vi en la programo Sondo pasintan dimanĉon, kaj mi ekaŭskultos ankaŭ la menciitan prelegon, se mi aliros, spite de tio, ke la aŭditaj fine kaŭzis trompiĝon.

Unue sentis mi la mankon de mencio de bonega, tutampleksa verko de d-ro Szerdahelyi pri la artefaritaj lingvoj (Bábeltől a világnyelvig, Gondolat, Bp., 1977).

Plue kaŭzis trompiĝon viaj vortoj pri Esperanto. Rigardu ni la funkciojn de lingvo menciitaj de vi:

1. La lingvo Esperanto, kiel komunika rimedo egalmezure taŭgas, kiel iu natura lingvo, kaj ankoraŭ posedas kelkajn avantaĝojn. Kio malfaciligas la alproprigon de natura lingvo? Ekzemple sia voĉo- kaj skribsistemo, sia komplika gramatiko, la multo de esceptoj, ktp. Esperanto estas tute fonetika, ĉiu litero konvenas al unu certa voĉo, oni devas skribi, kiel oni ĝin elparolas, kaj reciproke. Sia gramatiko estas simpla, sian priskribon eble komplikas nur la baza lingvo. Gramatikaj esceptoj preskaŭ mankas. Sia lernado avantaĝas unua-vice por tiu, kiu ne volas apliki por scienca kariero, sed prefere por krei kaj flegi simplajn homajn kontaktojn. La lingvon Esperanto oni povas lerni per ekuzo de plej malmulte da tempo kaj elspezo, ol iun alian, nacian lingvon. Tio ne signifas, ke fakuloj parolantaj Esperanton ne povus verki aŭ kompreni ian altnivelan, komplikan faktekston je iu tereno de scienco.

2. Kiom estas grava la funkcio portanta kulturon de lingvo? Kiel utiligas ekzemple iu bulgara kaj iu hungara fakulo la nacian kulturon ensuĉitan dum la lernado de la rusa aŭ la angla lingvo, kiam ili priparolas la solvon de teknika problemo, uzante lingvon de ambaŭ lernitan? Apud ĉio ĉi ankaŭ Esperanto posedas kulturon, kiu elformiĝis dum sennombraj, internaciaj renkontoj. Ĉi tiun kulturon reprezentas la riĉa, originala kaj tradukita Esperanto-literaturo kaj la arto, ligita al la lingvo Esperanto.

Diri, ke Esperanto ne disvastigis, ke ne validiĝis, simple ne eblas. Esperanto-parolantan oni povas trovi ĉie en la mondo. Demandas de mi , ekzemple, mia edzino hodiaŭ matene: - Kun kiu vi interparoladas? – Nun ĝuste kun franco, kaj kun iu el Brazilio – diris mi. En la Vikipedio oni povas trovi ekzemple ĉirkaŭ tiom esperant-lingvan (97 744) artikolon, kiel hungaran (92 775*).

* 2008-04-24. 19:39

© Published at 19:03 ( 0 comments / 64 visits )
This post is public

April 16, 08

Lerni en starpozicio

Bona pastro - kaj bona esperantisto - lernas ĝis vivfino. Oni devas permanente riĉigi sian vortostokon, ellerni novajn esprimojn. Oni devas eluzi ĉiujn eblecojn plibonigi la efikon de la lernado. Iu asertas, ke dum leĝera starado la cerbo pli efike memorizas.

En lernejo en Berlino oni planas enkonduki la lernadon en staranta pozicio, ĉar esploristoj malkovris, ke la cerbo pli efike laboras starante. La bazo de la teorio estas, ke al funkciado de cerbo havas esencan rolon la movo, koncerne ankaŭ la procezon de lernado. La procezon de pensado direktas ia cerba motoro, kies funkcion helpas la movo, dume signifante kreskas ankaŭ la kapableco de koncentrado. Se oni staras, la homa cerbo estas pli movema. Ne estas hazardo, ke la praepoka pensuloj malkovris dum promeno siajn gravajn interrilatojn.

La instruado dum promeno estis laukutima ankaŭ en la mezepoko, sed nunepoke oni ankoraŭ ne havis kuraĝon enkonduki ĝin ĝis hodiaŭ eĉ kiel eksperimenton. En la menciita lernejo oni volas kombini la praan kaj la modernajn instrumetodojn: oni instalis la klasĉambron je specialaj "starantaj benkoj". kaj oni atendas, ke la pozicio antaŭenhelpos la lernadon.

Espereble oni baldaŭ raportos pri rezultoj.

© Published at 06:28 ( 3 comments / 103 visits )
This post is public

March 30, 08

Tradukilo en apoteko

Ekspedu* je 12 lingvoj.

Multaj lernantoj sonĝadas pri tablojdo, kiun oni manĝas, kaj dum kelkaj minutoj parolos angle aŭ germane. La apotekistoj bone scias, ke tian faraĵon ili ne povas doni al lernantoj. Sed se tio ŝajnas ia ajn surprizanta, ili, la ekspedantoj jam posedas similan helpon. Ĝi estas hungara invento, helpe de kio ili povas ekspedi jam, sen ia ajn lernado, post kvar minutoj ne je unu, sed tuj sed je 12 lingvoj.

La turisto kun ĉapo haste enpaŝas la apotekon. Kiam finatendis sian vicon, li ekparolis kun stranga akcento, per vortoj simila al angla, rapide diras sian problemon. Vane lernis la ekspedanto germane kaj angle, sed ĉi tiun malsanulon ŝi ne povis kompreni. La koleginoj kun bedaŭro rigardis la suferon de la partnero. La malsanulo longe obstrukcis la vicon, fine oni devis lin voki flanken. La afero estis tre malagrabla. Sed tamen ne tiel, kiel alitage, kiam ili eksciis, ke ne la vivforta, korpula patro, kiu aperis en la apoteko, sed sia dujara infano enhavigis la medikamenton, kiun ili fine donis al li.

La supra rakonto estas elpensita, sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke estas grava, respondechava la profesio de apotekistoj, kies tre grava elemento estas la interkomunikado. Sen recepto povas la apotekisto ekscii la informaciojn necesajn por decidi nur de la malsanulo. Sed kio okazis, se la malsanulo estas eksterlandano? Ĉu povas ni atendi de turisto, ke parolu tiun mondlingvon, kiun ankaŭ la apotekisto parolas? Kaj ankoraŭ, ankaŭ por li fremdlingve konu la esprimoj de pirozo, stomaka spasmo kaj diareo, por precize ekkoni, kian medikamenton devas rekomendi. Se necesas, la paciento devas povi diri, se ne ŝli estas la malsanulo, por kiu estos la rimedo, kiom aĝon tio havas, kiom pezas, ĉu havas alergion, ĉu uzas ian alian medikamenton. Se la apotekisto eventuale redemandas, ĉu la malsanulo havas intestinflamon, la turisto ilin komprenu, kaj memkompreneble kapablu ĝuste respondi. Konfesu ni sincere, tion kapablas nur nesignifa plimulto de turistoj.

Kaj pluse ankoraŭ, ni renkontos la problemon pli ofte kaj ofte, ĉar la nombro de turistoj, alvenintaj en nian landon daŭre kreskiĝas. La problemon helpas la „Apoteka interpretisto”.

La prilaborita helpe de kvin apotekoj enhavas en specifa sistemo la demandojn kaj respondojn, kiuj povas aperi kaze de eksterlanda malsanulo. Kaj tion faras je 12 lingvoj: angle, germane, france, hispana, itale, ruse, serbe, slovake, rumane, ĉine, kaj ankoraŭ japane. La ekspedanto, kiam malkovras, ke ne parolas komunan lingvon kun la malsanulo, simple transdoni la Apotekan interpretiston, parolantan 12 lingvojn. La malsanulo elektos propran lingvon, kaj foliumos. La apotekisto prenas la hungaran tradukon laŭ la numero, kiun la „Apoteka interpretisto” montras en la mano de la malsanulo, kaj legas la hungaran tekston. La „Apoteka interpretisto” gvidas la malsanulon, kiu tiel dum kelkaj momentoj povas transdoni ĉiujn gravajn informojn al la apotekisto, montrante la ĝustajn esprimojn. Helpe de rimedo la apotekisto povas informiĝi pri plendoj, medikament-sensebleco, regule prenadataj medikamentoj, aĝo, korpopezo, ekskluzivaĵoj de malsanulo, kaj ceteraj gravaj informoj. Kaj ĉion sed iom elparolitaj vortoj.

*ekspedi en la apotekista fakĵargono: transdoni la medikamentojn al la malsanulo.

Fonto: Revuo „Gyógyszertár” (apoteko) 2008/2, p. 38 (x)

© Published at 13:51 ( 0 comments / 101 visits )
This post is public

March 19, 08

Mi így ünnepeltük március 15-ét - Ni fesis tiel la 15-an de marto.

 

Mi így ünnepeltük március 15-ét:

A mi kis városunkban 2+1 helyen is volt megemlékezés. Az első Piszkén, a másik a régi lábatlani részen, a főszegi „szobornál”, és ez alkalommal Alszegen is.

A szobornál az iskolások adtak műsort. Nem csak a forradalom napjáról emlékeztek meg, hanem végigvonultatták az eseményeket a szabadságharcon, a bukáson és a megtorláson át egészen a kiegyezésig. A műsor után az önkormányzat képviselői koszorút helyeztek el az emlékmű talapzatára.

Az itteni ünnepség után levonultunk az Alszegre. Itt felavattuk a négy lábatlani 48-as honvéd tiszteletére állított oszlopot.

Ni festis tiel la 15-an de marto:

En nia malgranda urbo estis memorfesto sur 2+1 lokoj. La unua estis en Piszke, la dua en la malnova parto de Lábatlan, ĉe la „Statuo” en Főszeg (foseg = supra parto) kaj ĉi okaze ankaŭ en Alszeg (alseg = malsupra parto).

Ĉe la statuo donis programon la lernantoj. Ili memoris ne nur pri la tago de la revolucio, sed pri la eventoj tra la liberecbatalo, malvenko, venĝo ĝis la interpaciĝo en 1867. Post la programo metis florkronon la reprezentantoj de la urba instanco sur la postamenton de monumento.

Post la memorfesto ĉi tie ni marŝis al Alszeg. Ĉi tie ni inaŭguris la memorkolonon por honoro de kvar soldatoj de tiama vilaĝo, kiuj batalis por la libereco kaj sendependenco de Hungario en la liberecbatalo 1948-49.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A1batlan)

© Published at 14:54 ( 0 comments / 183 visits )
This post is public

March 12, 08

Surogato

 

Kiam mi unue ekhavis la alireblecon al la interreto, mi tuj skribis en la serĉilon la vorton „Esperanto”. Tiam mi ankoraŭ ne ricevis tro multe da trafoj, sed konsternis min la multo de x-literoj. Mi admiris, ĉu intertempe modiĝis la alfabeto de Esperanto? Poste mi ja komprenis, ke la komputistoj tiel solvis la problemon de esperantaj literoj.

Pli malfrue, kiam ankoraŭ la kodpaĝoj ne enhavis ĉapelitajn literojn, mi multe luktis pri la problemo, kaj provis laŭvice ĉiujn metodojn. Unue mi sekvis la klasikan Zamenhofan konsilon, sed iu pli sperta esperantisto klarigis min, ke la h-metodo eble ne estas vera solvo.

Mi ne volas listigi ĉiujn provojn, sed mi aliris al la „antaŭ-apostrofa” metodo. Tion mi trovis la plej bona, aplikata apud konvena litetipo. La argumentoj:
1. Ĝi ne estas litero, do ne ofendas la regulon: unu litero – unu voĉo.
2. Malofta estas la okazo, kiam la konvertado faras konfuzon.
3. La signo staras antaŭ la signita litero, tiel jam antaŭe atentigas, ke venontus ĉapelita litero.

Mi rekomendis la metodon al ĉiuj, sed mi konfesis ke oni ne povas uniformigi la esperantistaron. Ĉiu iras laŭ sia kapo. Nun mi prefere alpikas la verajn esperantajn literojn. Se iu havas alian sistemon, kaj lia komputilo ne povas ĝuste ekranigi mian tekston, tiu eble atentigos min. Kiom da procento povas esti tia? - mi ne scias.
Ĉio koncernas memkompreneble nur la pli mallongajn mesaĝojn, ĉar pli longajn tekstojn mi sendas en alkroĉaĵo.

 

Mi esperas, ke la diskutoj pri surogatoj dum la tempo baldaŭ elmortos.

© Published at 21:30 ( 4 comments / 361 visits )
This post is public

February 25, 08

Malproksime de prahejmo

Forloĝigita germandevena, hungara viro rakontas, kiu en Kanado trovis novan hejmon:
Kiam mi elvenis ĉi tien, mi ne sciis eĉ unu vorton angle, pli frue mi parolis france. ... Se mi akirus en francan regionon, en Kvebeko, pli facile estus la franca, ol la angla. Kiu perfekte skribas kaj parolas germane, facile  preceptas la anglan. Hodiaŭ mi legas nur anglan gazeton, kaj ni parolas nur angle jam. Mia filo ankoraŭ parolas kaj germane kaj hungare. Miaj gepatroj ne scias multe angle, kaj tial nia filino bone scias germane, kaj ili interparolas nur germane. Sed kiam ni kunvenas, la genepoj scias jam nur angle. La edzino de mia filo estas sudeta germano, ŝi ne scias hungare. La genepoj ne parolas eĉ germane, tial la geavoj koleras, ke la gepatroj ne instruas ilin germane. Mi provis plurfoje, sed por ni estas tio malfacile, ĉar ni ne loĝas komune. Se ni loĝus komune, kiel ni loĝas kun miaj gepatroj, ... ili povus. Mi kalkulas hungare, ankaŭ se mi skribas, ankaŭ preĝi. Tio restas la plej longe. Mi ne scias angle ĝuste skribi, sed tamen mi skribas, oni povas legi, nur enhavas multajn erarojn.

(Nun ne devas esplori la gramatikan ĝustecon, eĉ la parolanto ne esprimis sin jam ĉiam ĝuste hungare.)

© Published at 16:14 ( 0 comments / 242 visits )
This post is public

February 21, 08

Eŭropo vere tre OK, ja, ni komprenas unu la alian

Sármellék, benzinejo, estas frumatene kvina horo. Enveturas Peugeot kun itala numerplato. Elaŭtiĝas virino je la fino de siaj tridekaj jaroj kaj viro je kvindekoj. Ili iras en la domon, kaj la virino itale informiĝas, en kiu direkto estas Rédics.
-  Mi ne komprenas, kion vi diras - diras la pumpilisto, sed volonte redemandas: - Ruski?
-  Ruski njet - respondas la virino, kaj tuj ŝanĝas al rumana, sed eĉ tio ne helpas.
-  Deutsch? - proponas la germanan lingvon la alia pumpilisto, kiu nun iĝas al la interparolado, sed la vojaĝantoj skuas la kapon. Ekparolas la viro: - English?
- Tio ne iros - konstatas la pumpilistoj, kaj demandante turnas sin al mi.
Je ilia senŝarĝiĝo mi malkovras: la vojaĝantoj prenis la itineron al Rédics, trans Slovenio akiri en Italion. Mi klarigas al ili, kiel ili trovos la ĝustan itineron, sed antaŭe donis la virino longan demandon. Ĉu ŝi povas trapaŝi la limon kiel rumana ŝtatano apud sia kroata kunulo, per ilia aŭto kun itala numerplato trans Slovenio ĝis Italio, se ŝi ne havas pasporton, nur personan identigilon? Ŝi povas transiri, mi respondas. Oni ne devas jam halti nek ĉe la hungara-slovena, nek ĉe la slovena-itala limo. La virino tre ekĝojas pro la respondo. Senŝanĝiĝinte ekeksplikadas al sia kunulo, kaj ili jam tuj ekiras al la aŭto. Sed antaŭ, ke ili forveturas la virino adiaŭas de ilia frumatena orientanto per la vortoj: "Europa OK, veri OK."
Tion komprenas ankaŭ la pumpilistoj, kaj ridetante respondas: Jes, Eŭropo, ĝi estas vere tre OK.
Ili restas ĉe tio. Ili komprenas unu la alian.

Post András BODA

(Mi atendas ankaux linvajn rimarkojn.)

© Published at 09:53 ( 2 comments / 295 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 28 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Aleksandro Horváth