Unue aĉetu Mikrofonon, se Vi ne jam havas. Bonvole certigu, ke Vi uzas Kapaŭskultilojn por eviti Eĥon.

 

 

Due Vi (evidente post Vi alligis la Mikrofonon al Via Komputilo) duoble musklaku sur la Laŭtparolileto en la malsupra dekstra Angulo de Via Ekrano.

 

 

Trie certigu, ke Vi plejaltigis kaj ne malŝaltis la Laŭtecon de la Mikrofono.


(Se Vi ne povas vidi la Regilon por la Laŭteco de la Mikrofono unue klaku al «Opcionoj» tiam al «Agordoj» kaj aktivigu «Mikrofono» en la nun montrata Listo.)

 

 

Kvare en Dua Vivo klaku al «Redakti» kaj al «Agordoj» aŭ presu Ctrl (aŭ Strg) kaj P kune. En la nun aperanta Fenestro elektu «Voĉbabililo».

 

 

Kvine ebligu la Voĉbabililon (1.). Vi nun povas agordi la Voĉbabililon laŭ Viaj Ŝatoj: Opcioj ĉe du agordas, se Vi aŭdas Voĉojn de aliaj el la Pozicio de la Kamero aŭ de la Avataro (tio Agordo kutime ne tre gravas).

Ĉe tri Vi povas ŝalti, ĉu Vi devas presi Butonon por paroli aŭ ĉu la Mikrofono mem rimarkas kiam Vi ekas. Mi ne konsilas aktivigi tiun, ĉar la Memrimarkfunkcio nur fuŝe laboras.

Se Vi aktivigas ĉe kvar, Vi interŝaltos «Parolreĝimo» anstataŭ devas premteni la Butonon aŭ la agorditan Klavon por paroli (bone por «Longparolademuloj» ;) ).

Kutime tiu agordita Klavo estas la meza Musbutono. Sed Vi ankaŭ povas ŝanĝi tion ĉe kvin.

Ĉe ses Vi povas aktivigi, ke Vi nur ricevos Alvokojn de Viaj Geamikoj, kaj ĉe ses Vi fine ankaŭ povas agordi la Komputildisponaĵojn...

 

 

En la Fenestro «Komputildisponaĵoj» kutime nur gravas, ke Vi povas vidi la verdajn (kaj ruĝajn) Kestetojn dum la Mikrofono estas alligita. Aliakaze tio estas Indiko, ke Dua Vivo ne ricevas Signalojn de la Mikrofono.

 

 

Nun sur Via Kapo flugpendas malgrandan Globon, kiu indikas, ke Via Voĉbabililo aktivas. Vi povas paroli kun iu alia, kiu ankaŭ havas tiun superkape.

 

 

Por paroli presu la Klavon, kiun Vi elektis aŭ simple ekparolu, se Vi ŝaltis la Memrimarkfunkcion.

 

 

Vi ankaŭ povas klaki al «Paroli» (1.). Se Vi klakas al la malgranda Ŝloso apude, la Butono memtenas presate ĝis Vi denove alklakos al la Ŝloso.

Du malfermos Liston kun ĉiu proksima DV-Geuzanto, kiu aktivigis la Voĉbabililon.
Se Vi ne povas aŭdi la aliajn, certigu, ke la Laŭteco ne mallaŭtas (3.) kaj, ke Vi ne senlaŭtigis DV-on(4.).

 

 

En la Uzantlisto Vi ankaŭ povas agordi la Laŭtecon de ĉiu Partoprenanto aparte (per la Regulo) aŭ simple mallaŭtigi ilin (klakante al la Laŭtparolileto).

Se Vi ankoraŭ ne povas aŭdi la aliajn Geuzantojn, sendu la Adreson de tiu Paĝo al ili aŭ kontaktu min tujmesaĝile aŭ ipermesaĝile.
Havu multan Ĝojon voĉbabiladadadadadadade
Via Kunloĝanto,
Karbsangoro Dudek

PS: Eble la Voĉbabililo de Dua Vivo konfliktos kun Via Fajroŝirmo. Plej facile nur malŝaltu tiun. Sed, se Vi estas Spertulo rilate al Via Fajroŝirmo, malfermigu la sekvajn Pordojn: 21002(TCP), 12000-13000 (UDP), 80/443 (TCP), 5060 kaj/aŭ 5062 (UDP).

 

Ĉu io jam forestas, kio indas enesti ĉi tie? Bonvole komentdonu, se Vi havas Aldonaĵon, Komentojn(!), Kritikon aŭ simile.