En 2007 mi ekagadis por ke ĉe la KOP kiu estis okazonta en Decembro, en Balio, Indonezio, povus okazi pli lertan mondan akordiĝon. Dum la tuta jaro mi tiucelen laboris. Evidente, Balio fiaskiĝis.
En 2008 mi daŭre agadis, sed tiam, mi agadis por ke en Poznano (Pollando), oni povus ekaranĝi bonajn akordojn, por ke ĉi jare, en Kopenhago, oni finfine povus subskribi ian protokolon.
Nun, en 2009, okazas la 15-a Konferenco de la Partoj. Vee, dum la tuta jaro mi multe laboris... La Monda Socia Forumo, en Januaro, estis nur la komenco de tiu ĉi jaro. Ĉi jare mi vojaĝis, studis, laboris, multe laboris por ke la homaro vivu en pli taŭga mondo.
Sed tamen, mi nur priaŭskultas fiaskojn el Danio.
La mondestroj apenaŭ ĉeestis. Oni diskutas arbarojn kiel negoco, ne kiel vivo.
"...se la klimato estus banko, jam estus savita..." - Hugo Chavez
Chavez, estas bizara plurfoje, sed tiufraze li trafis
Komence de tiu ĉi nokto, Lula (brazilestro) kaj Sarkozy (francestro) postulis kroman renkontiĝon. Gordon Brown prezidas la renkontiĝon. Laŭ la klaĉoj, jam ĉeestas pli ol 25 landestroj ĉe la renkontiĝo. Lula deklaris ke la mondo surpriziĝos, ĉar eble ili subskribos konvikingan protokolon ĉi nokte. Evidente, neniu ja kredas, plejeble morgaŭ ni aŭdos pri la fiaskiĝoj...
Sed mi ankoraŭ ne rezegnis. Ĉu vi, kara leganto, jam vidis kiom da personoj protestas? Nur en Kopenhago, oni havas pli ol 1000 personoj arestitaj, kaj la protestoj enhavas pli ol 50 mil protestantoj! Aldonu al tiuj numeroj min, plus la milionojn da personoj dise trans la mondo kiuj ankoraŭ revas pri pli homa mondo.
Baldaŭ (18-a) estos mia naskiĝtago. Mi 20-jariĝos, kaj mi elkore kredas ke ne, ni ankoraŭ ne rajtas rezigni.
Elkore Sammondane,
Ĥod